Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj,vestita kaj kun iom mallarĝa vizaĝo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksteraĵo. Li sidis sur la parada seĝo, tenante unu manon en la brusto de l’ surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraŭ laUnu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de ĝia enhavo kuŝis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante ĝin al sinjoro Craggs, kiu ĝin ankaŭ ĉirkaŭrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis paŭzon, balancadis ambaŭ la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj ĉar sur la kesto estis skribit «[81] Michael Warden», ni el ĉio tio ĉi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu ĉi kliento kaj ke la aferoj de Michael Warden staris ne tre bone.
«Jen estas ĉio», diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. «Mi vidas plu nenian helpon.[82] Plu nenian helpon.»
«Ĉio perdita, malŝparita, prodonita[83], pruntita kaj vendita?» diris la kliento kaj suprenrigardis.
«Ĉio», respondis sinjoro Snitchey.
«Nenio restas por fari, diras?»
«Absolute nenio», estis la respondo de la advokato.
La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon.
«Kaj eĉ mia persona libereco estas en danĝero, pensas?» li komencis post minuto denove.
«En ĉiu parto de la unuigita
«Sekve nur perdita filo, kiu povas plreveni al nenia patro[84], ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manĝon?» daŭrigis la kliento, balancante unu piedon sur lakaj rigardante al la planko.
Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaŭ dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato[85]. Sinjoro Craggs ankaŭ ektusis, kvazaŭ volante montri, ke tio ĉi estas la opinio de la .
«Ruinigita en la aĝo de tridek jaroj», diris la kliento. «Hm!»
«Ne ruinigita, sinjoro Warden», respondis Snitchey. «Tiel malbona la afero ankoraŭ ne estas. Vere, ke faris ĉion, kion povis[86], tion ĉi mi devas diri, sed ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado…».
«Al la diablo kun[87] la sinlimigado», diris la kliento.
«Sinjoro Craggs, permesos al mi preneton da tabako?[88] Mi dankas.»
Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble
«Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?»
«Kiel longe?» ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj[90] kaj ŝajnante kalkuli en pensoj; «en bonaj manoj — ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs — ses aŭ sep jarojn».
«Ses aŭ sep jarojn!»[91] diris la kliento kun ĉagrena rido kaj senpacience movante sin sur la seĝo.
«Ses aŭ sep jarojn, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara», diris Snitchey. «En la daŭro de tiu ĉi tempo povus sole per jam perlabori novan teraĵon. Sed ni ne pensas, ke povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al .»
«Kion do al mi konsilas?»
«Sinlimigadon», ripetis Snitchey. «Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus propraĵon. Sed en tiu okazo devus vivi en la eksterlando. Kajla, ni povas al eĉ nun jam donadi kelkajn centojn da[92] ĉiujare, sinjoro Warden.»
«Kelkajn centojn da?» diris la kliento. «Kaj mi foruzadis milojn!»
«Tion ĉi», respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, «tion ĉi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi», ripetis li malrapide, daŭrigante medite sian okupon.
La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en ĉia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita[93] kaj pli parolema. Aŭ eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraĝigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaŭ fariĝis rido.
«En la vero, mia estimata[94] amiko…»
Sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: «Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs.»
«Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi», diris la kliento. «En la vero, miaj estimataj amikoj», — li sin antaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon — «ankoraŭ tute ne scias, kiel malbone estas al mi.»
Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.
«Mi estas ne sole terure enŝuldigita», diris la kliento, «sed ankaŭ terure…».
« ?»[95] ekkriis Snitchey.
«Jes!» diris la kliento, reĵetante sin sur la seĝon kaj kun la manoj en la poŝoj rigardante
«Kaj ne en heredantinon?» demandis Snitchey.
«Ne en heredantinon.»
«Kaj ankaŭ ne en riĉan sinjorinon?» daŭrigis demandadi la advokato.
«Ne riĉa, kiom mi scias — esceptinte je beleco kaj virto.»
«Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?» diris sinjoro Snitchey kun akcento.
«Kompreneble!»
«Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?» diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaŭŝovinte sian vizaĝon almenaŭ je unu ulno.
«Tamen!»[96] respondis la kliento.
«Ne en pli junan filinon?» demandis Snitchey.
«Tiel estas!»[97] estis la respondo de sinjoro Warden.
«Sinjoro Craggs», diris Snitchey tre faciligite, « permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi ĝojas, ke mi povas diri al , sinjoro Warden, ke tio ĉi neniom malutilas; ŝi estas promesita, sinjoro, ŝi estas fianĉino. Mia kompaniano povas tion ĉi atesti. Ni scias tion ĉi bone.»
[82]
La de Zamenhofo celata signifo estas «Mi ne plu vidas ian helpon». Estas do misa traduko de la germana kiu siavice estas mistraduko de la angla (t.e. «Efektive, alia rimedo ne ekzistas»). La germana-zamenhofa traduko konstatas maleston de solvo. La angla originalo asertas ties unikecon (kaj iom poste la advokatoj ĝin prezentos: la «sinlimigado»).
[84]
T.e. «Sekve, [mi estas] nur perdita filo, sen patro al kiu mi povus reveni…» (aludo al la evangelio laŭ Luko, ĉap. 15ª).
[86]
Z perdis nuancon: «vi faris multon
[88]
Pli ĝuste: «Sinjoro Craggs», diris Snitchey, «ĉu vi bonvolos regali min per preneto da tabako?».
[89]
[90]
Z miskomprenis: laŭ la originalo kaj K1847 Snitchey
[92]
En 1891 Z ankoraŭ ne pensis pri diferenco inter «funto» kaj «pundo», kaj en lia traduko estas «kelkajn centojn da
[94]
Ĉi tie kaj poste Z tradukis laŭ K1847:. En la angla estas ironie:, t.e. «mia(j) tenaca(j) amiko(j)».
[95]
Zamenhofe: «Ja ne enamita?». Ankaŭ ĉi-sube tiu nekutima
[96]
Ĉi-okaze en la germana traduko aperas, kion Zamenhofo paŭsas per «Tamen!». En logike simila okazo, notita ĉe [45], ambaŭ tradukistoj uzas la anglecajn „ja“/«jes». La signifo pli klaras ĉe pozitiva demando:
«Ĉu do en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?» — «Jes!».
[97]
Germane la respondo estas la sama, kiel en la ĵusa respondo. La Zamenhofa traduko estas tute misgvida. La celata signifo ĉi-okaze estas «Ja en la pli junan filinon».