Выбрать главу

«Ni scias tion ĉi bone», ripetis Craggs.

«Mi eble ankaŭ scias», estis la respondo de la kliento. «Kion tio ĉi malhelpas? Vi diras, ke vi estas spertaj homoj, kaj vi neniam aŭdis, ke virino ŝanĝis sian opinion?»

«Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso», diris sinjoro Snitchey, «kontraŭ fraŭlinoj, kiel ankaŭ kontraŭ vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj…».

«Okazoj!» interrompis lin senpacience la kliento. «Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli riĉa je enhavo ol juraj artifikoj. Kaj ekster tio ĉu pensas, ke mi vane loĝis ses semajnojn en la domo de la doktoro?»

«Mi pensas, sinjoro», diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, «mi pensas, ke el ĉiuj petolaĵoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj ĉevaloj — kaj ili estis sufiĉe multaj kaj sufiĉe karaj, kiel li kaj ni ambaŭ la plej bone scias — la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita ŝultro kaj Dio scias kiom da subsangaĵoj[98] antaŭ la muro de l’ ĝardeno de la doktoro. Tiam, vidante lin resaniĝanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro, ni ne antaŭvidis tian malbonaĵon; sed estas tre malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler — nia kliento, sinjoro Craggs.»

«Kaj sinjoro Alfred Heathfield — ankaŭ speco de kliento, sinjoro Snitchey», diris sinjoro Craggs.

«Kaj sinjoro Michael Warden, ankaŭ speco de kliento», trankvile aldonis la gasto, «kaj ne malbona, ĉar li dek aŭ dek du jarojn vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon; tie en la kesto kuŝas la fruktoj[99] kaj ankaŭ rimedoj[100] por penti kaj fariĝi pli prudenta. Kaj por tion ĉi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas, edziĝi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni ŝin kun si.»

«Efektive, sinjoro Craggs» komencis Snitchey.

«Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs» interrompis ilin la kliento. «Vi konas rilate klienton, kaj scias ankaŭ certe, ke ne estas necesigitaj[101] miksi en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al . Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen ŝia konsento. En la afero estas nenio kontraŭleĝa. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraŭ li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni».

«Li ne povos, sinjoro Craggs», diris Snitchey, videble tre maltrankvile. «Ĝi ne povas al li prosperi, sinjoro. Ŝi estas tre alligita al sinjoro Alfred».

«Efektive?» diris la kliento.

«Sinjoro Craggs, ŝi estas tre alligita al li», certigis Snitchey.

«Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj baldaŭ mi komencis tion ĉi dubi», diris sinjoro Warden. «Ŝi amus lin, se ĉio irus laŭ la volo de ŝia fratino, sed mi ŝin observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj ĉe la plej malgranda aludo je li ŝi videble suferadis».

«Kial ŝi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio ŝin igus, sinjoro»? demandis Snitchey.

«Kial — mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj povas ĝin komprenigi», diris la kliento kun rideto pro la streĉo kaj konfuzo, kiuj esprimiĝis en la vizaĝo de Snitchey, kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciiĝi pli multe; «sed mi scias, ke tiel estas. Ŝi estis tre juna, kiam ŝi fianĉiĝis — se oni entute tiel povas tion ĉi nomi — kaj eble ŝipentis. Eble — ĝi sonas fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco — eble ŝi enamiĝis en min, kiel mi enamiĝis en ŝin».

«He, he! sinjoro Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, sinjoro Craggs», diris Snitchey kun embarasa rido, «jam konis ŝin ja kiel tre malgranda infano

«Tiom pli kredeble estas, ke tedis al ŝi pensi pri li», trankvile daŭrigis la kliento, «kaj ke ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto, kiu venas al ŝiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj — aŭ estas alporta antaŭ ŝiajn okulojn de sia ĉevalo;[102] kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj diboĉe kaj al neniu faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksteraĵo — ĝi denove sonos fanfarone, sed, pro l’ honoro, mi tiel ne pensas — povos ankoraŭ elteni la konkuron kun sinjoro Alfred».

La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey, rigardante sian klienton, ankaŭ tiel pensis. Ĝuste lia malŝata sintenado donadis al li certan naturan ĉarmon kaj elvokadis intereson. Tiu ĉi malŝateco ŝajnis esprimadi, ke lia bela vizaĝo kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj fariĝos serioza (sed ĝis nun li ankoraŭ neniam en sia vivo estis serioza), li povus esti plena je fajra energio. «Tio ĉi estas danĝera diboĉisto», diris al si la homokonanta advokato, «kiu la vivigan fajron, mankantan al li, ŝajnas ricevadi el la okuloj de knabino»[103].

«Sekve aŭskultu, Snitchey», li daŭrigis, sin levante kaj prenante lin per unu butono, «kaj , Craggs» — li prenis lin ankaŭ per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li — «mi ne demandas de konsilon. Vi faras tre prave, ke tenas de tiu ĉi afero senkondiĉe tute malproksime[104], ĉar ĝi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel , povus sin enmiksi en ĝin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al fari por mi rilate miajn aferojn monajn ĉion plej bone kion nur povas, ĉar komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion ĉi fari kaj fariĝi per ŝia amo alia homo), tio ĉi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus. Sed mi per alia vivo tion ĉi baldaŭ ree ŝparos.»

«Mi pensas, ke estos pli bone, se ni ĝin ne aŭskultados, sinjoro Craggs?» diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.

«Mi ankaŭ pensas», diris Craggs. Sed ambaŭ atente aŭskultadis.

«Vi ne devas tion ĉi aŭskulti», respondis ilia kliento. «Mi ĝin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, ĉu li konsentas, ĉar li ja ne donus ŝin[105] al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, ĉar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion’on, volas liberigi de io, la proksimiĝadon de kio ŝi — kiel mi scias — vidas kun timo kaj doloro; mi parolas pri la reveno de ŝia amanto. Se io en la mondo estas vera, ĝi estos tio, ke ŝi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj.[106] Vere, mi nun vivas kiel ĉasata hundo, mi nur en mallumo kuraĝas eliri kaj ne estas permesit al mi veni en mian domon kaj en mian propran posedaĵon; sed tiu ĉi domo kaj tiu ĉi posedaĵo iam denove apartenos al mi, kiel scias kaj diras; kaj Marion kiel mia virino estos post dek jaroj — diras ĝin mem, kaj ne estas sangvina[107] — kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield, kies revenon ŝi atendas kun timo (ne forgesu tion ĉi) kaj kies amo — kaj ankaŭ nenia amo en la mondo — ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al kiu nun estas farata tro multe?[108] Ĉio estas farata laŭ rajto kaj justeco[109]. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se ŝi decidas favore por mi; kaj mi lasos la aferon al ŝia decido. Estos al agrable ne pl aŭdi pri tiu ĉi afero, kaj mi ankaŭ pli per tio ĉi ne embarasos.[110] Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?»

вернуться

[98]

T.e. kontuz(aĵ)oj, (bat)bluaĵoj, ekimozoj (angle).

вернуться

[99]

Z fidele tradukis el K1847, sed leganto de la esperanta aŭ de la germana teksto ne povas kompreni, kial MW tie ĉi parolas pri fruktoj. Problemo estas, ke Seybt ne komprenis la idiotismonen la unua parto de la frazo: «semi sian sovaĝan avenon» signifas «diboĉe vivi», kaj se en traduko ne estas verbo «semi» aŭ similaĵo, ne sencas poste paroli pri fruktoj (aŭ, laŭ la originalo, «rikolto» – ). — B.Moon

Iom pli komprenebla traduko: «…ĉar 10 aŭ 12 jarojn li stultumis. Ĉiel ajn, MW vivis facilanime — jen la fruktoj [de tiu vivmaniero], ili estas en ĉi tiu kesto — kaj nun li prudentiĝis…»

вернуться

[100]

Kiel la kesto plena je dokumentoj pri la ruiniĝo povas enhavi ankaŭ rimedojn por plibonigo? Seybt mislegis(rimedoj), kie fakte staras(li intencas). — B.Moon

вернуться

[101]

Konfuziĝo de Z en fruaj jaroj estas komprenebla, sed el nuna vidpunkto tio estas fuŝe esprimita: afero necesas, persono devas; do oni nun korektus tion al ne necesas, ke vi miksu vin… — B.Moon

вернуться

[102]

Seybt perdis Dikensan humuraĵon, kaj la germana vortordo misgvidis Zamenhofon. Angle: (kiu prezentas sin — aŭ kiun prezentas lia ĉevalo — ĉe romanaj cirkonstancoj).

вернуться

[103]

La Dikensa frazo estas malklara: Z tradukis la germanan interpreton, formale ne maleblan: Aliaj tradukistoj (R1847, la franco André de Goy en 1850) simple fortranĉis ĉi tiun sensencaĵon por ne ĝeni la leganton: «„Li estas danĝera libervivulo!“ pensis la sagaca advokato.»

вернуться

[104]

Ĉi tie MW ne povas diri, ke la advokatoj tenas sin for de la afero, ĉar ili ne deklaris sian starpunkton. Fakte Z sekvis mistradukon de Seybt. Temas ne pri «tiu ĉi afero» sed pri «tia ĉi afero» Kaj senkondiĉe (laŭ germana ) ne ekvivalentas al B.Moon

вернуться

[105]

Pli ĝuste: «Mi ne intencas peti konsenton de la doktoro, ĉar li ĝin ne donos» (germane «konsento», estas ingenra, kaj tio konfuzis Zamenhofon). Traduko pli proksima al la Zamenhofa: «Mi ne demandos la doktoron, ĉu li konsentas, ĉar li ja ne konsentos».

вернуться

[106]

Angle: (Ĝis nun neniu estas ofendita), kio germane iĝis

вернуться

[107]

T.e. «laŭ via takso, kaj vi ne estas optimistoj». Angle:.

вернуться

[108]

La angla (proksimume, «Kiu suferis maljuston?») en la germana traduko ial iĝis

вернуться

[109]

Tiel Z tradukis la germanan kio estas kliŝa esprimo. Oni povus korekti: «laŭ juro kaj justo».

вернуться

[110]

… kaj mi ne plu vin per tio embarasos.