Выбрать главу

La anglaj citiloj (66–99) estas la plej malkonvenaj por Esperanto (kaj por la angla), ĉar la ferma citilo kolizias kun apostrofo: “apostrof’”. Por la internaj citiloj la angla interpunkcio (kaj B1910) uzas la apostrofan paron ‘–’, ankoraŭ pli ĝenan. En ĉi tiu bitlibra eldono mi uzis la rusan konvencion: «„–“», la plej klaran kaj nemiskompreneblan. Komparu:

«Ho ne», respondis la doktoro. «Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“»

„Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“ [B1891]

(Estas 2 malfermaj citiloj kaj nur unu ferma. Aĉ!)

“Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: ‘La komedio estas finita, faligu la kurtenon.’” [B1910]

Cetere, atentindas sporada manko de internaj citiloj (mankas en B1891 kaj B1910):

«„Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru“, vi kredeble pensas?» diris sinjoro Snitchey.

En la angleca interpunkcio ĉi-okaze ĝenus la citiloj malfermaj:

“‘Faru … al vi faru’ …”

Uskleco

Personigoj, nomoj

Dikenso iam uzis majusklojn por stila efekto; sed la germana skribo uzas majusklojn en ĉiuj substantivoj, kaj tiu efekto perdiĝis en K1847.

• Ekz‑e en la lasta alineo de la verko aperas personigita Tempo; pri la personigo atestas ne nur la komenca majusklo, sed ankaŭ la falĉilo, sur kiun la Tempo sin apogas; tamen Z tiun majusklon perdis [B1891].

• La oficiala informilo de la Brituja registaro, iĝis «la gazeto» (ĉi tie kulpas K1847 kun sia mistraduko per).

• Iuj majuskloj estas simple bombastaĵoj (Vivo, Vero).

Viado kaj ciado (vi kaj Vi)

En la normala Esperanto, samkiel en la normala angla, ciado ne estas esprimata, la pronomon «ci» kutime anstataŭas la pronomo «vi». Sed tradukante en lingvon, kie ciado estas viva kaj kutima (interalie, en la germanan), la tradukisto devas enkonduki la ci-formojn en certaj situacioj, kie tion postulas la paroletiketo de la cellingvo. Sekve de tio, la pontteksto [K1847] distingas viadon kaj ciadon — kaj Zamenhofo ial opiniis konservinda tiun distingadon en B1891. Li faris tion ne rekte per «vi» kaj «ci», sed per majuskligo de la «vi»-formoj, respondaj al la ĝentilformaj Tute prave la versio B1910 tiun distingadon forigis. Ekz‑e:

«Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?» [B1891]

«Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, vi kredeble pensas?» [B1910]

„Tue den Leuten etwas, damit sie dir nichts tun, wollen Sie wohl sagen?“

— Обманывай, или тебя обманут, хотите вы сказать

“Do, or you’ll be done brown, you mean”

Menciindas, ke la viadaj kutimoj malsamas en diversaj lingvoj; interalie, en la germana traduko la gesinjoroj Snitchey cias unu la alian, dum en la traduko rusa ili sin vias (kiel ĉi-sube en la jes/ne-ekzemplo).

Jes kaj ne

Apartaĵo de la angla lingvo estas la emo demandi negative kaj firme establita normo pri la signifo de la respondoj per simplaj kaj. En aliaj lingvoj, kaj inter ili en Esperanto, tia normo ne estas tiom firma (aŭ ĝi estas kontraŭa). Vidu pri ĉi tiu problemo mian studaĵon «Ĉu jes aŭ ne?» (LOdE, n-ro 246/247 (2015:4/5), p. 12–15).

Supozeble en la 19ª jc la germana normo ankoraŭ ne definitiviĝis, kaj la anglajn meĥanike tradukas per; kaj same meĥanike Zamenhofo tradukas→jes,→ne. Sed en unu okazo escepte tradukas laŭ la moderna normo — kaj Zamenhofo aŭtomate plutradukas→tamen. Tia idiomaĵa uzo de «tamen» povus funkcii per konvencio (kia tamen en Esperanto ne ekzistas, kaj la PIV-oj ĝin ne konas), ĝi estas evidenta por germano (pro la konvencio germanlingva), sed ĝi estas tute nekomprenebla por ekz‑e ruslingvano (por ruslingvano tia uzo de «tamen» tute ne sonas kiel respondo, sed kiel interjekcio esprimanta surprizon aŭ indigniĝon: «Tamen [kia arogantaĵo]!» ktp).

Sed en 3 okazoj Zamenhofo deviis de la germana teksto, jen per uzo de respondovorto anstataŭ interjekcio (ĉe [192]), jen per enkonduko de nego en germane pozitivan aserton (la notoj [244], [270]). Do, en ĉi tiuj okazoj la uzo de la respondovortoj estas spontanea kaj propre zamenhofa — kaj ĝi estas la orienta! Ekz‑e:

„Den Gefährten deines Lebens; das bin ich dir freilich nicht, Mr. Snitchey“, seufzte Mrs. Snitchey.

O, ich bitte dich, liebe Frau“, tröstete ihr Gatte.

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas al vi, sinjoro Snitchey», ĝemis sinjorino Snitchey.

«Ne, mi petas vin, kara edzino», konsolis ŝia edzo. [B1891]

— На вашего задушевного друга; ведь я-то вам не друг, мистер Сничи.

Нет, нет, вы мне друг, душенька, — заспорил мистер Сничи. [R1959]

“Your chosen companion; I’m no companion to you, Mr. Snitchey.”

Yes, yes, you are, my dear,” he interposed.

En B1910 la anglaj redaktoroj ŝanĝis ĉi tiun obĵetan ne al obĵeta laŭ la normo angla (en ĉi tiu eldono ni reprenis la zamenhofan varianton).

La variaj anglaj demandiloj postmetitaj ( ktp)[2] germane unuformiĝas en, kion Zamenhofo meĥanike mistradukas per ne vere? La kreinto de la lingvo ne plene komprenis ĉiujn eblojn kaj postulojn de la de li kreita sistemo. En «ne vere?» ja mankas la demandilo, ĝia uzo en la demandila funkcio estas fremdlingva trajto, germanaĵo. Tia senĉua demandilo implicas ian «demandan intonacion», kian difinas nek la Fundamento, nek la modernaj gramatikoj (kaj je kiu oni prefere ne kalkulu). En postaj tradukoj («Revizoro», «Fabeloj», «Marta») Zamenhofo ja enmetas la mankantan ĉu (ĉu ne vere? — ĝuste kiel en la rusa); sed neniam li konscios, ke sufiĉas la simpla ĉu?, mallonga kaj klara, evitiganta la konfuzon de nega demando, kaj kutima en la moderna lingvo:

вернуться

[2]