Выбрать главу

«Post unu semajno», diris Snitchey. «Sinjoro Craggs?…»

«Ankoraŭ iom pli frue, mi konsilus», respondis Craggs.

«Post unu monato», diris la kliento, observinte vizaĝojn. «De hodiaŭ post monato mi forveturos.[111]»

« estas tro longa tempo», diris Snitchey; «tro longe. Sed ĝi tiel restu.» («Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn», murmuris li al si mem.) «Ĉu volas foriri? Bonan nokton, sinjoro!»

«Bonan nokton!» respondis la kliento kaj skuis al ambaŭ la manon. «Vi vidos ankoraŭ, kiel bone mi scias uzi mian riĉecon. De nun Marion estas mia stelo de feliĉo!»

«Gardu sur la ŝtuparo, sinjoro!» diris Snitchey; «ĉar tie la stelo ne lumas. Bonan nokton!»

«Bonan nokton!» respondis sinjoro Warden.

kompanianoj eliris sur la ŝtuparon kaj lumis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraŭ staris kaj rigardadis sin reciproke.

«Kion diras al[112] tio ĉi, sinjoro Craggs?» diris Snitchey.

Sinjoro Craggs balancis la kapon.

«Ni opiniis en la tago, kiam tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro dirs al si adiaŭ, ests io stranga, tion ĉi mi memoras», diris Snitchey.

«Jes, jes», diris sinjoro Craggs.

«Eble li trompiĝas», daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon; «sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela. Ŝajnis al mi», diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj kandelon, «kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza, pli la karaktero de ŝia fratino.»

«Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion», rimarkis Craggs.

«Mi efektive ion donus», diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, «se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie,[113] ĉar por sia konado li pagis sufiĉe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ĝi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti.»

«Nenion pli», respondis Craggs.

«Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente», diris Snitchey balancante la kapon. «Mi almenaŭ volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l’ vivo», — li denove balancis la kapon, — «mi esperas almenaŭ, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Ĉu havas ĉapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon.»

Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo entute.

Mia historio kondukas min nun en malgrandanĉambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna doktoro[114] sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapiŝo, sidis en, aŭskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.

Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamenŝi ŝajnispli ĉarma kaj pli malfortaŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi kraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.

«Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo», legis Marion el la libro, «kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi, ke la malfacilade ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo…»

«Kara Marion!» diris Grace.

«Mia museto!»[115] ekkriis la patro, «kio estas al vi?»

Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri[116] sian eksciton.

«De kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata, estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento![117] Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!»

«Kara Marion, ne legu pli[118] hodiaŭ vespere», diris Grace — ĉar ŝi[119] ploris.

«Mi ne povas», ŝi rediris kajla libron. «La literoj ĉiuj ŝajnas bruli!»

La doktoron tio ĉi amuzis; kaj li ridis, frapante al ŝi sur la vangoj.[120]

«Kio! ĝis larmoj tuŝita de romano!» diris doktoro Jeddler. «De presa nigraĵo kaj papero! Ne, ne, estas ĉio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun ĉiuj paciĝis, — kaj se ŝi tion ĉi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita — el paperaĵo kaj inko. Kio estas?»

« estas mi, sinjoro», diris Clemency enŝovante la kapon tra la pordo.

«Kio estas al ?» demandis la doktoro.

«Ho, mia Dio, nenio al mi estas», respondis Clemency — kaj ŝi estis prava, se oni povis juĝi laŭ ŝia bone sapita vizaĝo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis, efektive fariĝis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belaĵoj;[121] sed en la irado tra la vivo estas ĉiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataŭ la bona humoro, kaj tuŝante tion ĉi lastan Clemency estis tiel freŝa kaj sana, kiel ĉia belulino en la tuta lando.

вернуться

[111]

Ĉi tie estas lakuno en la traduko de Z: «Hodiaŭ estas ĵaŭdo. Ĉu mi sukcesos, ĉu fiaskos, post monato mi forveturos.»

вернуться

[112]

Oni nun diras «pri». — B.Moon

вернуться

[113]

Ĉi tie la germana traduko () trudas al Snitchey emocian rilaton, kiu malestas en la angla teksto:. Lia rilato estas ja ĝuste la mala: «Mi volus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis … sed li ja konas la homojn … tial [bedaŭrinde] ne estas espero ke li eraras».

вернуться

[114]

T.e. «la maljuniĝinta, sed ankoraŭ fortika doktoro».

вернуться

[115]

La Dikensa karesvorto (kat[in][et]o) en la germana traduko iĝis (museto). Tamen poste ĉiujn 5 aliajn Z tradukis per «kateto». (En KGM ĉie aperas la traduko)

вернуться

[116]

Angle(regi [la voĉon]), germane (subpremi [la emocion]).

вернуться

[117]

Pli proksime al la angla originalo: «indulgu tiujn, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarajn paŝojn tro riproĉe!»

вернуться

[118]

Ĉi tie pli konvenus «ne legu plu» laŭ [K1847], kvankam ankaŭ «ne legu pli» estas defendebla (angle [A1846]).

вернуться

[119]

T.e. Marion.

вернуться

[120]

Kian bildon oni havas per tia frapo «sur la vangoj»? Tio ŝajnas esti vera puno! La germana singularoestas pli delikata, sed la originalaesprimas tute alian geston, karesan tuŝon al la kapo. — B.Moon

вернуться

[121]

Pli humure: Verdire, gratvundojn sur la kubutoj oni kutime ne klasas inter la speco da personaj ĉarmaĵoj nomata la belgrajnoj [Kalemburo: laŭvorte «belo-makulo», signifas ankaŭ «belgrajno».]