Выбрать главу

Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la ĉambro ĝis ŝi ĉion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermanĝo faris al si oportune[133], ĉirkaŭite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de ŝia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaŭ en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankaŭ iliaj prezentaĵoj estis tute ne egalaj; ĉar kelkaj donis al li tre longan vizaĝon, kelkaj tre larĝan, aliaj sufiĉe agrablan kaj aliaj tre malbelan, ĉiu laŭ sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj.[134] Sed en ti ili ĉiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la buŝo kaj kruĉon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam ŝi sidiĝis al tiu sama tablo.

«Nu, Clemency», diris Britain, «kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?[135]»

Clemency diris al li, kion ŝi , kaj li akceptis tion ĉi tre afable. Bona ŝanĝiĝo estis videbla ĉe Benjamin de la kapo ĝis la piedoj. Li estis multe pli larĝa kaj pli ruĝa, pli gaja kaj pli gajiga[136]., kvazaŭ lia vizaĝo estis antaŭe kunligita en tuberon kaj nun ests disligita kaj elglatigita.

«Tio ĉi kredeble estos nova negoco[137] por Snitchey kaj Craggs», li diris,blovante nubojn de fumo en la aeron.

«Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!»

«Dio!» respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: «Mi volus ke mi estu, Britain!»

«Kio?»

«Ke mi estu la persono, kiu devas edziniĝi!»[138]

Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj kore ridis.

«Jes, vi estas tute la ĝusta por tio ĉi», li diris; «malfeliĉa Clemency!»

Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj ŝajnis ke la penson ŝi trovas tiel same amuza, kiel li.

«Jes», ŝi konsentis, «mi estas tute la ĝusta por tio ĉi, ne vere?»

«Vi neniam edziniĝos, kompreneble», diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la buŝon.

«Vi efektive pensas, ke ne?» diris Clemency tute senkulpe[139].

Sinjoro Britain balancis la kapon. «Nenia espero por tio ĉi!»

«Pripensu nur!» diris Clemency. «Mi pensas, ke vi ĝin baldaŭ faros, Britain; ne vere?»

Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li ĝin ĉirkaŭrigardadis, tiu ĉi nubo estus la demando kaj li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraŭ ne bone klarigis al si, sed… jes, jes, li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari.

«Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!» ekkriis Clemency.

«Ho, tio ĉi al ŝi ne mankos», diris Benjamin, «certe ne».

«Sed ŝi ne vivus tiel feliĉe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon», diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, «se mi antaŭe ne estus — ne ĉar mi intencis, ĉar ĝi estis pura kuntrafiĝo[140]:vere, Britain?»

«Certe», respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco[141] sidas sur sia seĝo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaŭ tiujn ĉi tre malrapide kaj serioze.

«Ho, mi estas al vi tre danka[142], Clemency, tion vi ja scias!»

«Dio, kiel bela estas la penso pri tio ĉi!» diris Clemency.

[Samtempe ŝi koncentris siajn vidadon kaj pensadon sur la kandelon, kaj, subite rememorinte pri la balzamaj ecoj de la kandela sebo, ŝi malavare ŝmiris sian maldekstran kubuton per tiu kuracilo.][143]

«Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj ali», daŭrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saĝegulo, «ĉar mi ĉiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, ĉar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo.»

«Efektive!»[144] ekkriis mirante Clemency.

«Jes», diris sinjoro Britain; «du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvaĵisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la poŝon; poste mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo — per kio mia animo estis malĝojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie ĉi en tiu ĉi domo aŭdis multe da parolaĵo, kiu mian animon ankoraŭ pli malgajigis; kaj post ĉio tio ĉi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la[145] de muskato.»

Clemency volis ion aldoni, sed li antaŭvenis al ŝi.

«Lig-ita»[146], li serioze aldonis, «kun fingringo».

«Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?» rimarkis Clemency, en la ĝojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton. «Tia kerna diro,vere?»

«Mi cetere ne scias», diris sinjoro Britain, «ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras.»

«Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis», diris Clemency.

«Ha!» diris sinjoro Britain. «Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti.[147] Tio ĉi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!»

Tute ne ofendiĝante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj ĉirkaŭprenante sin diris: «Ne, mi ankaŭ tiel pensas»[148].

«Mi estas sufiĉe konvinkitatio ĉi», diris sinjoro Britain.

«Ho mi pensas, vi estas prava», diris Clemency. «Mi elportas nenian penson,[149] mi nenian bezonas».

Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj ridis, ĝis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. «Kiel naiva vi estas, Clemency», li aldonisridante kaj viŝante al si la okulojn. Clemency, nenion kontraŭdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li.

«Sed mi tamen vin amas», diris sinjoro Britain; «vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin ĉiam estimos kaj ĉiam estos via amiko.»

«Efektive!»[150] respondis Clemency. «Nu, tio ĉi certe estas tre bon de via flanko.»

«Jes, jes», diris sinjoro Britain kaj prezentis al ŝi la pipon por elbati; «mi vin ne forlasos. Aŭskultu! estas stranga bruo!»

«Bruo!» ripetis Clemency.

«Paŝoj ekster la domo. Sonis, kvazaŭ iu desaltas de la muro.»

«Ĉu ili supre ĉiuj estas en lito?»

«Ho, nun ili ĉiuj iris dormi.»[151]

«Ĉu vi nenion aŭdis?»

«Ne

Ili ambaŭ aŭskultis sed nenion aŭdis.

вернуться

[133]

Sintakse neklare – paŭsaĵo laŭ la germana kion mi tradukas laŭ nuna stilo jene: «post la vespermanĝo komforte instaliĝis», dum ŝajnas al mi, ke la originala (nun arkaikiĝinta uzo de tiu verbo) signifas simple «ripozis post la vespermanĝo». — B.Moon

вернуться

[134]

… ja ili ĉiuj spegulis unu saman objekton laŭ sia maniero — kiel la homoj malsame perceptas unu saman fenomenon ().

вернуться

[135]

kio da nova estas? — Kurioza esprimo, laŭ nunaj normoj klare erara. Kial ne simple «kio nova»? — B.Moon

вернуться

[136]

gajiga estas kurioza traduko de germana (angla ). Mi skribus «ridema». — B.Moon

вернуться

[137]

El nuna vidpunkto negoco estas problemo: la UVa ekvivalento estas «negoco=» (angle ), sed temas pri komercaj aferoj kaj oni ne nomu la laboron de juristoj «negoco». Angle estas nova do «laboro», «tasko», aŭ eble «afero». — B.Moon

вернуться

[138]

«Ke mi estu la edziniĝontino!»

вернуться

[139]

tute sincere, tute naive. Angle:; germane:.

вернуться

[140]

kuntrafiĝo paŭsas la germanan mistradukon el la angla Clemency volas diri: «mi ja ne intencis vin malkvietigi, tio okazis per si mem, ververe» — t.e. la konversacio spontanee, per si mem prenis ĉi tiun tiklan direkton.

вернуться

[141]

Nun oni dirus «en komforta trankvileco». Tiel jam en la maturaj verkoj zamenhofaj: «konservi komfortan trankvilecon» (Fabeloj III, «Estas tute certe»).

вернуться

[142]

Laŭ la originalo pli taŭgus «Mi estas tre ligita al vi» aŭ «Mi multon ŝuldas al vi». — B.Moon

вернуться

[143]

Ĉi tiu tuta alineo mankas en la Zamenhofa traduko.

вернуться

[144]

Tio tradukas la germanan ekkrion sed estas sensenca en la rakontfadeno. La fadenon rompas la krisigno anstataŭ demandosigno. Intencita senco: «Ĉu vere?» (angle: ). — B.Moon

вернуться

[145]

En la originalo Benjameno, por stila efekto, mencias la raspilon (ĉi tie) kaj la fingringon (tuj poste) kun nedifinaj artikoloj. Seybt rutine uzas la difinan artikolon ĉe la unua, kaj la nedifinan ĉe la dua; la sama malkohero aperas do ĉe Z.

вернуться

[146]

«Kom-bi-ne»

вернуться

[147]

Tio respondas al K1847, sed Seybt mistradukis la originalon, laŭ kiu Benjameno konvertiĝis pere de ŝi, danke al ŝi — kio ne signifas, ke ŝi konvertis lin.

вернуться

[148]

La frazo esprimas konsenton: «Efektive, ankaŭ mi supozas ke mi ne havas.»

вернуться

[149]

Tio vere ne esprimas samon kiel K1847 ( = mi nenian [penson] volas), kio siavice ne bone esprimas la originalon ( = mi nenian [penson] pretendas havi). — B.Moon

вернуться

[150]

Samkiel ĉe [144], tio tradukas la germanan ekkrion sed estas sensenca en la rakontfadeno. Clemency simple demandas «Ĉu?» (angle: ).

вернуться

[151]

La ekkria «Ho» paŭsas la germanan tekston, sed denove tio rompas la rakontfadenon. La diraĵo estas konfirma, do necesas «Ho jes» aŭ simple «Jes» (angle: ). — B.Moon