Выбрать главу

La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaŭ de frosto. Tago, kiu la hejman doman internaĵon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablaĵojn, ĵetas ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno kaj igas la grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizaĝoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro!

Pri ĉio tio ĉi la doktoro zorgis, por [163] Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la ĝojo, kiam li venos. Ĉiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizaĝo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili ĉiuj devis tie ĉi esti.

Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado aranĝita, kaj kun gastema malavareco estis riĉe zorgitpri ĉiu societa bezono. Ĉar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan [164] kaj ĝiankonstantan verdaĵon, la salono de dancado estis ornamita je tio ĉi; kaj la ruĝaj beroj sendadis al li el lafoliaro anglan saluton al la veno.

Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam[165].

En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis — ĝi estis la amataj floroj de Alfred[166], kaj tial Grace ilin elektis — tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.

«La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos la krono fianĉina», diris Grace; «aŭ mi estas malbona profetino».

La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.[167]

«Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?»

Tio ĉi propre ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia fratino, kaj ŝia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur ĝi.

«Mia arto plu ne povas iri, kara infano», diris Grace; «kaj ankaŭ via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun.»

«Mi neniam sentis min tiel feliĉa», respondis tiu ĉi.

«Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia kameno,[168] tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi», diris Grace, «baldaŭ sin trovos Alfred kunia juna edzino.»

Ŝi[169] denove ridetis. «Vi prezentas al vi feliĉan[170], Grace. Mi vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara. Kiel feliĉa mi estas, ke miscias!»

«Nu», diris la doktoro, rapide enirante, «ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur sufiĉe malfrue — ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo — tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita.[171] Disheligu la fajron, Britain! Lasu ĝin lumi sur la , ĝis ĝi estos tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo,[172] mia kateto; fidelaj amantoj kaj ĉio alia — nur sensencaĵo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan la veno. Je mia vorto!» diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ĝojo, «hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo preskaŭ pensas,[173] ke mi estas patro de du belaj filinoj».

«Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin malĝojigi, kara patro», diris Marion, «tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi, ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj…» ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.

«Infano, infano!» kviete diris la doktoro. «Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago,[174] ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsaĝa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco — pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi?[175] Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!»

Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.

Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por lavivo; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin[176]; multaj paroj uzis la okazon; ĉiuj estis plenaj je ekscititeco kaj atendado.

Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. «Mia Dio, kie havas edzon?» demandis la doktoro.

La paradiza birdo[177] sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs. Al ŝi ili tion ĉi neniam diras.

«La malbenita », diris sinjoro Craggs.

«Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento», ĝemis sinjorino Snitchey.

«Li estas… li estas… malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon», diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.

«Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion ĉi kredigi![178]» diris sinjorino Snitchey.

«Ni scias, kio ĝi estas, negoca afero», diris sinjorino Craggs.

Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial lade sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj apartajde la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandajiloj.

«Mi miras, ke vi povis veni, Craggs», diris lia edzino.

«Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe», diris sinjorino Snitchey.

«La tiel okupas ilian tutan tempon», diris sinjorino Craggs.

вернуться

[163]

Ĉi tie kaj aliloke la vortobazo «bonvenig-» (la angla ) respondas al zamenhofa «salut-».

вернуться

[164]

arbo. — Noto de Zamenhofo.

(Z skribis ilikon, vorto kiu ne plu aperas en la PIV-oj; en B1910 jam aperas ilekso, oficialigita per 2OA, kaj akompanata de la noto: «Brita emblemo de Kristnasko.»)

вернуться

[165]

Oni nun diras: «ol iam ajn». — B.Moon

вернуться

[166]

… ĝiaj artefaritaj floroj imitis la amatajn florojn de Alfred (angle:; la epiteto perdita de la germana tradukisto).

вернуться

[167]

T.e. ŝin brakumis.

вернуться

[168]

La anglan (en alia simila hejmo) la germana tradukisto anstataŭigis per sinekdoĥo: (kameno = hejmo).

вернуться

[169]

T.e. Marion.

вернуться

[170]

Z skribis «feliĉan domecon» paŭsante la germanan, kies pli trafa traduko estas «feliĉan hejmon», kio cetere pli proksimus la anglan; en B1910 la malklara «domeco» ŝanĝiĝis en «dometon». Ial la germana tradukisto evitis (ĉi tie kaj ĵuse, vd [168]) la evidentan tradukon per; eĉ pli surpriza estas ke Z ne uzis ĉi tie la pli klaran tradukon per «hejmo».

вернуться

[171]

Kiam li venos, la glacio jam estos rompita. (Angle: )

вернуться

[172]

Ĉi tia uzo de «ĝi» estas malkonvena en la moderna lingvo. La plej flua dirmaniero estus: «La mondo plenas je sensencaĵo»; por esprimi iom desupran, filozofie klasifikan nuancon de la angla nedifina artikolo oni povus traduki «Tiu ĉi mondo estas mondo plena je…».

вернуться

[173]

«mi … preskaŭ pensas» estas evidente sensencaĵo, sed kion Z povis fari pri la Seybt-a sensencaĵo ? La originalo ŝajne signifas: «Inter aliaj absurdaĵoj ĉi-vespere estas al mi klare nur, ke mi estas patro de du belaj filinoj». — B.Moon

вернуться

[174]

Tio paŭsas la Seybt-an sed kiel li venis al tio ekde la originalo = «antaŭenigi ilin je unu-du mejloj tage»)? — B.Moon

вернуться

[175]

Ĉu la homoj frostiĝu en la malvarma Decembra nokto?

вернуться

[176]

T.e. la fianĉon (Alfredon).

вернуться

[177]

Ĉe Seybt forfalis grava detalo: sur la turbano estis ne tuta birdo, nur unu ĝia plumo B.Moon

вернуться

[178]

T.e. «Al mi ne volu tion kredigi!» (germane: ). — Sed ne estas klare, ke Dickens tion celis: anglan mi tradukas jene: «Pri tio al mi ne parolu!» — B.Moon