Выбрать главу

«Persono, kiu havas , propre tute ne edziĝi», diris sinjorino Snitchey.

Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis Craggs’on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.

Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn,maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis Grace’n, kiun li tuj salutis.

«Bonan tagon, sinjorino», diris Craggs. «Vi estas belega. Via… fraŭlino… fratino, fraŭlino Marion, estas…»

«Ho, ŝi estas tute sana,[179] sinjoro Craggs.»

«Jes … mi … ĉu ŝi estas tie ĉi?» demandis Craggs.

«Tie ĉi! Ĉu ŝin tie ne vidas? Ŝi nun komencas dancon», diris Grace.

Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon[180] kaj en la poŝon.

Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi granda ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis[181], kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj[182] murmuretas en la anguloj. Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la ; kaj kiam ĝia saltanta lumo faladis sur lafoliojn,, kvazaŭ ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj[183] fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin en la malnovan tubon de l’ kameno.

Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.

Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.

«Ĉu li foriris?» li demandis.

«Silente!» diris Snitchey.[184] «Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li … Ahem![185]»

La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.[186]

«Vi vidas, ĉio estas bon kaj ĝust», diris sinjoro Craggs. «Li jamparolis pri tio, mi pensas?»[187]

«Eĉ ne unu vorton!»

«Kaj ĉu li efektive estas for? kaj ekster danĝero?»

«Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro.[188] Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita!» Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiutute ruĝa kaj ekscitita.

«Kion pensas», diris Craggs, «pri la…»

«Silent!» avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. «Mi komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al la veron, nun estas por mi tute egala. estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi?»

«Ankoraŭ ne», diris sinjoro Craggs, «oni lin atendas ĉiun minuton»[189].

«Bone», — sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton — « estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs.»

Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj lailetoj laŭte sonis.

«Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco[190] estas kontentigita?»

«Per kio kontentigita, mia kara?» demandis sinjoro Snitchey.

«Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo», respondis lia edzino. «Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco, tio ĉi estas vera.»

«Mi jam tiel longe kutimis», diris sinjorino Craggs, «vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de ia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera.»

«Kara edzino», diris sinjoro Craggs, «via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco.»

«Ne»[191], respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajniletojn. «Ne, vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havus tiun ĉi sincerecon.»

«Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara», diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, «la malfeliĉo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias …»

Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi «tiun ĉi homon», fari al ŝi la komplezon kaj rigardi lin.

«Kiun, kara edzino?» demandis sinjoro Snitchey.

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas al vi, sinjoro Snitchey», ĝemis sinjorino Snitchey.

«Ne,[192] mi petas vin, kara edzino», konsolis ŝia edzo.

«Ne, ne»,[193], diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. «Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan „mem“…»

Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.

«Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn», daŭrigis sinjorino Snitchey, «kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorĉo, de kiu mi vin vane avertadis, — tiam mi povas nur diri: mi vin bedaŭras!»

En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kielestas nur ebla, ŝi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido?[194] Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? — kio cetere estis ne tute prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre.[195] Kaj ĉu li efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo?

вернуться

[179]

Kaj germane kaj originale angle la frazo esprimas ion pri bonfarto pli ol pri sano. Estas apenaŭ kompreneble, kial Z ne skribis «Ŝi fartas tute bone» — verŝajne interalie pro tio, ke laŭ la teksto de Seybt li ne sukcesis kompreni la logikon de la interŝanĝo (la rakontfadenon). — B.Moon

вернуться

[180]

Oni nun diras ne «returne» sed «ree[n]». Kaj en ĉi tia okazo ne «ingon» sed «ujon». — B.Moon

вернуться

[181]

okulsignis (angle; germane).

вернуться

[182]

…kiel komprenema maljunulo al la gejunulaj flustroj… — La komparativo venas el la germana:; angle tamen estas. En la norma Esperanto absoluta komparativo ne ekzistas (PAG, §72, Rim.).

вернуться

[183]

sendanĝeraj (angle, germane).

вернуться

[184]

Kombine kun la ĵusa demando «Ĉu li foriris?», tio signifas unuavide, ke li silente foriris. Sed la rakonta realo estas alia: kaj anglekaj germanela repliko de Snitchey estas imperativa: «Silentu!». — B.Moon

вернуться

[185]

— interjekcio kopiita el K1847, responde al la angla Aliloke la interjekcio havas la kutiman por Esperanto formon hm!

вернуться

[186]

Ŝlosila momento en la rakonto estas tie ĉi misprezentita. K1847 donas akcepteblan tradukon, sed Z mistradukis plurajn erojn en ĝi, kaj tiel montriĝas, ke li tute ne komprenis la situacion. La originalon mi tradukas jene: «Ŝi ne atentis lin, nek lian kolegon, sed rigardis malantaŭen al sia fratino en la fino de la salono, dum ŝi malrapide eniris la homamason kaj malaperis el iliaj okuloj.» — B.Moon

вернуться

[187]

Kaj la germanan frazon, kaj la originalon mi tradukas jene: «Mi supozas, ke li ne reparolis pri tio.» Ne plu paroli kaj ne reveni al la temo estas du malsamaj aferoj. — B.Moon

вернуться

[188]

Plurproblema traduko. Pli proksime al la originalo: «En sia nuksoŝelo li devas malsupriĝi la riveron dum la malfluso kaj kun dorsovento li atingos la maron en ĉi tiu malluma nokto.»

вернуться

[189]

Z meĥanike paŭsis angla-germanan idiomaĵon, kiu ĉi tie signifas «tuj», «tre baldaŭ» (ruse france ). En Esperanto ĝi estas neakceptebla, kp «ĉiutage», «ĉiumonate», «ĉiun vesperon» ktp.

вернуться

[190]

5-foje en ĉi tiu dialogo K1847 uzas la vorton (kiun Z tradukas per negoco) por tio, kion ĝi antaŭe misnomadis , kaj kio laŭ la originalo estas oficejo.

вернуться

[191]

Ĉi tiu «ne» esprimas konsenton.

вернуться

[192]

Ĉi tiu «ne» esprimas malkonsenton. En B1910 estas ŝanĝite laŭ la angla maniero: . (Germane estas nek «jes», nek «ne», do ĉi tiu orienta «ne» estas spontanee zamenhofa:.) Kp la tradukon rusan: «Нет, нет, вы мне друг, душенька, — заспорил мистер Сничи» («Ne, ne, vi estas por mi amiko, karulinjo» — obĵetis s-ro Snitchey).

вернуться

[193]

Kaj la angla originalo, kaj la tradukoj havas ĉi tie «Ne, ne» — samsignifan, sed diversmaniere funkciantan. Por anglaligvano la edzino ripetas sian antaŭan plendon; por ruslingvano tiu respondo estas nego de la ĵusa obĵeto de la edzo.

вернуться

[194]

Ĉi tie la kiel-subpropozicioj estas ruseca maniero responda al la akuzativo kun infinitivo de la angla originalo kaj de K1847. Ankaŭ en la moderna Esperanto akuzativo kun infinitivo estas norma por la perceptoverboj. Tial traduko nunlingva kaj pli proksima al la originalo estus: «…ke li vidis „siajn Snitchey-ojn“ eniri, sed ne rimarkis la kaŝemon, ruzon kaj perfidon en „tiu homo“?» (Pri la plurnombra «Snitchey-oj» vd [75].)

вернуться

[195]

Kaj en la originalo, kaj en K1847 anstataŭ «rabisto» aperas malpli feroca «domŝtelisto» kaj la maltrafeco de la komparo konsistas en tio, ke la ŝtelisto eniras tra la pordo. Ial tio ŝajnas absurda al la angloj, sed internacie tiu absurdeco ne evidentas. Tial Z, samkiel sendepende je li tradukistoj franca kaj rusa [R1959], anstataŭigis tion per pli klara malakordo inter brua, malkvieta enrompiĝo de rabisto — kaj la milda, kvieta enveno de s-ro Snitchey.