Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj — kiel ekzemple: «kial ne invitas alian?» aŭ: «mi scias, ke estos kontenta, se mi rifuzos», aŭ: «mi miras, ke ekster la povas danci», (tio ĉi jam ŝercante) — favore konsentis kaj komencis la dancon.
Tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe lafamilioj malnova moro; ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis ĉe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius[196] en la aktoj de edzoj virinoj mem faris kaj prenis tiujn ĉi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio ĉi en ĉia okazo estas senduba, ke ĉiu el lavirinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel ŝia edzo la sian, kaj ke ĉiu pensis, ke feliĉa prosperado de la firmo sen ŝiaj laŭdindaj penoj estus preskaŭ neebla.
Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj lailetoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la ruĝa vizaĝo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakitakun homa vizaĝo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por « Craggs» kaj por seso da aliaj personoj.
Kaj ankaŭ la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblov de la vento, kiun faris la dancado. Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie. Ĝi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kvazaŭ petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapiŝon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono,ke ĝia flamo rebrilis sur iliaj vizaĝoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo deiletoj de sinjorino Craggs.
Kaj nun la aero fariĝis pli freŝa, kaj la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en plitakto; kaj leviĝis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antaŭe sub la libera ĉielo; kaj bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizaĝo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis ĉirkaŭen; nur ŝajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la ĉambro kaj ke milo da malgrandajiletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis.
La varmego kaj laciĝo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred.
«Ĉu vi ion vidis, Britain? ion aŭdis?»
«Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi», respondis la servanto.
«Tio ĉi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?»
«Ĝuste la, sinjoro. Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro.»
« disheligu la fajron kaj ĵetu sur ĝin ankoraŭ unu pecon da ligno», diris la doktoro. «Lia akcepta saluto devas lumi[197] al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimiĝados!»
Li vidis ĝin — jes! El sia kaleŝo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen[198] apud la malnova preĝejo. Li konis la ĉambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn branĉojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj ĉi arboj en la somero agrable bruas antaŭ la fenestro de Marion.
Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaŭ povis elporti sian feliĉon. Kiel ofte li rememoradis tiun ĉi tempon, pentradis ĝin al si sub ĉiaj cirkonstancoj, timadis, ke ĝi ne venos, kaj ĝin deziradis kaj sopiradis je ĝi en malproksima, malproksima loko!
Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili, kvazaŭ ili estus la lumo kaj povus lin aŭdi kaj vidi, kiel li ĝojege rapidas al ili sur la vojo.
«Haltu!» Li konis la doktoron kaj antaŭsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon.[199] Tamen li ĝin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la ĝardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne — transi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.
Li eliris el la kaleŝo kaj diris al la veturigisto — eĉ tio ĉi ne estis al li facil en lia ekscititeco — ke tiu ĉi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antaŭen, provis, ĉu la pordo estas nefermita, transis la muron, desaltis sur la flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta ĝardeno.
Sur la arboj kuŝis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj branĉoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam lialŝteliĝis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la ĉielo. Sed la ruĝa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaŭ liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj voĉoj agrable tuŝadis liajn orelojn.
Penante ekaŭdi ŝian voĉon el la aliaj
«Clemency», li diris, «ĉu vi min jamkonas?»
«Ne eniru», ŝi respondis, barante al li la eniron. «Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!»
«Kio estas?» li ekkriis.
«Mi ne scias. Mi… mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu vi aŭdas?»
Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita; kaj Grace — kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj — elkuris el la domo.
«Grace!» Li retenis ŝin per la brako. «Kio estas? Ĉu ŝi mortis?»
Ŝi liberigis sin,rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.
[196]
En la angla originalo, ĵokeraj (anstataŭaj) nomoj por indiki procesantojn. Tiuj nomoj estis uzataj en la Brituja juro ĝis la mezo de la 19ª jc (kaj plu uzatas en Usono). La germana tradukisto anstataŭigis ilin per la latinaj nomoj, simile uzataj en la germanuja (aŭ almenaŭ en la aŭstria) juro. (
[199]
Tiel laŭ K1847. La frazo estas konfuza, ĉar Dikenso trouzas pronomojn, kaj Seybt ŝanĝis modalon. Laŭ la logiko de la rakonto temas pri deziro de la diktoro: «Li (Alfredo?) ne faru al ili surprizon». Pli klare kaj proksime al la originalo: La doktoro ne volis, ke tio estu surprizo por la domanoj.
[200]
«Malfacilas imagi, kiel ekkrio povas esti „duone“ interrompita» (B. Moon). Pli proksime al la fontoj: «duone subpremita», «per retenata voĉo».