Выбрать главу

Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido[220], jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksime, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povs aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.

Kaj tiel efektive estis. Jen ŝi staras antaŭ ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.

«Vi longe forrestas, Clemency!» diris sinjoro Britain.

«Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!» ŝi respondis,observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj; «ok, naŭ, dek, — kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu![221] Estas ĝuste. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek, — nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?»

«Sanaj kaj viglaj, Clemency.»

«Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn!» diris sinjorino Britain, demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo[222]) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. «Donu al mi kison, maljuna!»

Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi.

«Mi pensas», diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, «mi ĉion plenumis. La kalkuloj ĉiuj pagitaj — la rapo vendita — kalkulo kun la bierfabrikanto farita — pipoj menditaj —kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj — kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano[223] — vi jam divenos, kiel estas. — Doktoro Heathfield denove nenion volas preni,

«Mi tuj tiel pensis», rimarkis Britain.

«Jes. Li diris, , kiel ajn granda via familio eĉ estos, li neniam prenos de vi eĉ duonon da penco; eĉ se vi ricevos dudek infanojn.»

La vizaĝo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron.

«Ĉu tio ĉi ne estas tre afabl?» diris Clemency.

«Certe», respondis sinjoro Britain. «Sed tio ĉi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon.»

«Ne»[191], diris Clemency. «Kompreneble ne. Poste la ĉevaleto[224] — ĝi alportis okkaj du ŝilingojn; kaj tio ĉi estas ne malbon, ne vere?»

«Tio ĉi estas tre bon», diris Ben.

«Mi ĝojas, ke vi estas kontenta», ekkriis lia edzino. «Mi tuj tiel pensis; kaj tio ĉi, mi pensas, estas ĉio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraŭ presita folieto. Ĵus el la presejo. Kiel bone odoras!»

«Kio tio ĉi estas?» diris kaj rigardis la folion.

«Mi ne scias», respondis lia edzino. «Mi ne legis eĉ unu vorton.»

«Vendo per memvola aŭkcio[225]», legis la mastro, «kun rezervo de antaŭa privata konsentiĝo.»

«Tion ĉi ili ĉiam aldonas», diris Clemency.

«Jes, sed ne ĉiam tion ĉi», li respondis. «Rigardu: „sinjora domo“ „konstruoj mastraj“, „parko kaj ĝardeno“ „sinjoroj Snitchey kaj Craggs“ „la senŝulda bieno deMich. Warden, pro forveturo[226] en la eksterlandon“!»

«Pro forveturo en la eksterlandon!» ripetis Clemency.

«Jen tio ĉi staras», diris sinjoro Britain. «Rigardu tien ĉi.»

«Kaj ĵus hodiaŭ mi tie[227] aŭdis, ke ŝi baldaŭ alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novaĵojn!» diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaŭ la rememoro de malnovaj tempoj ankaŭ revekus malnovajn kutimojn. «Hm, hm, hm! Tio ĉi tie denove pezigos la korojn, Ben.»

Sinjoro Britain ĝemis[228] kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe ĉesis pensi pri ĝi.tiu ĉi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro,[229] kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi[230] la infanojn.

Kvankam la mastro de «La de Muskato» havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj ŝi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel ŝi sola kondukas la tutan mastron kaj per prudenta ŝparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en ĉiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ĝi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo, kaj ofende sin amuzi[231] pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi ruĝiĝi antaŭ ili!

Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency. Ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke ŝia bonegeco estas nur jesigo[232] de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.

Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon de la drinkejo[233] — ĉiam ridante por si pri ŝia lerteco en negocoj — kiam ŝi revenis kun la sciigo, ke la ambaŭ sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kaleŝejo kaj la malgranda Clemency dormas «kiel anĝelo.» Nunankaŭ sidiĝis al la teo, kiu en atendo de ŝia veno staris sur malgranda tablo. Ĝi estis bela malgranda bufedo[234] kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto (estis duono de la sesa[235] horo); ĉiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita.

«La unuan fojon mi hodiaŭ povas trankvile sidi», diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaŭ ŝi nun sidos jam la tutan vesperon; sed ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero. «Kiel tiu ĉi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!»

«Jes, jes!» diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante ĝin[236] en tia sama maniero.

вернуться

[220]

… sur sia benko, sidloko (germane).

вернуться

[221]

Clemency unue kontrolas la kvanton, kaj por tio konvenas la numeraloj kardinalaj. Kiam ŝi malkovras mankon de unu pakaĵo, ŝi demandas pri ĝi per ties numero — do, devus esti numeralo orda: «ok, naŭ, dek, — kie estas la dek unua? Ho! mia korbo estas la dek unua!» Tamen Zamenhofo paŭsas la tekstojn anglan kaj germanan, kiuj ĉi tiun nuancon perdis. Ĉu eble tio estas trajto de la iom malklera parolmaniero de Clemency? (Kp la sekvan frazon:). Tamen ĝenerale la tradukisto germana (kaj sekve ankaŭ Zamenhofo) neŭtraligas la malregulaĵojn en la parolo de roluloj.

вернуться

[222]

Ĉi tiu drinkejo respondas al la angla (ĉi-verke temas pri ĉambro kun verŝotablo, oni povus traduki bufedejo). En K1847,

вернуться

[223]

Oni stumblas ĉe la infano, ĉar antaŭ kelkaj linioj temis pri pli ol unu infano. En la originalo estis klare, ĉar la infano estas menciita nome: B.Moon

вернуться

[224]

Temas pri poneo.

вернуться

[225]

La epiteto «memvola» estas ŝuldata al la germana traduko: (angle). Forigita en B1910.

вернуться

[226]

Laŭvorta paŭsaĵo de la germana, kiu tamen iom misprezentas la originalon ( = kiu intencas plu loĝi eksterlande). — B.Moon

вернуться

[227]

Ne klaras, kie estas «tie» (responda al la germana ). Klara estas la originalo ( = en la malnova domo).

вернуться

[228]

Oni nun diras «suspiris». — B.Moon

вернуться

[229]

Miskompreno. Angle: (probabla signifo: li sin okupis pri fiksado de la folio sur flankon de la embrazuro de la bufedeja fenestro); germane:

вернуться

[230]

T.e. prizorgi (angle: germane: ).

вернуться

[231]

La angla perdis sian sencon en K1847. Proksimuma traduko: …kaj supraĵe ŝati homojn [nur] pro iliaj eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj, dum ilia interna valoro, se ni pli profunde enrigardus, nin ruĝigus pro komparo.

вернуться

[232]

T.e. konfirm*o.

вернуться

[233]

La forstrekitaj vortoj estas aldono de Seybt ( responde al la simpla ).

вернуться

[234]

Misgvida «Ĝi». Legu: «La ĉambro estis bela malgranda bufedejo…». La anglan Seybt miskomprenis kiel priskribon de la «malgranda tablo» ĵus menciita, do kiel meblon

вернуться

[235]

duono post la kvina = duono antaŭ la sesa horo.

вернуться

[236]

Kaj germane kaj angle estas klare, ke li trinkas el sia subtaso, sed ĉiuokaze – ĉu pri pladeto ĉu pri subtaso – estas el nuna vidpunkto sensence diri «sorbante ĝin». Laŭ la originalo li trinkis la enhavon. — B.Moon