Выбрать главу

«Tiu ĉi sama sinjoro Michael Warden», diris Clemency meditante, «faris mian malnovan oficon.»

«Kaj alportis al vi edzon», diris sinjoro Britain.

«Nu jes», respondis Clemency, «kaj por tio ĉi mi volas lin ankaŭ danki.»

«La homo estas sklavo de la kutimo», diris sinjoro Britain kaj rigardis ŝin trans pladeto. «Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion ĉi pensus!»

«Jes, efektive!» ekkriis Clemency. «Tio ĉi estis tre bonde via flanko, Ben.»

«Ne, ne, ne», respondis Ben kun memkonscia modesteco. «Ne estas inde paroli pri tiu ĉi bagatelo.»

«Ho jes, Ben»[237], diris lia edzino kun koreco; «mi forte tion ĉi ŝatas kaj estas al vi tre danka. Ha!» — ŝi denove rigardis la folion — «kiam oni , ke ŝi forkuris kaj estas ekster danĝero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni — pro ŝi kaj pro la fratino kaj la patro — diri kion mi sciis, ne vere?»

«Jes, vi ĝin rakontis», rimarkis ŝia edzo.

«Kaj doktoro Jeddler», daŭrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, «en sia kolero kaj ĉagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ĝojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraŭ li; ĉar li poste ĝin sincere pentis. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ĝin bedaŭras! — La lastan fojon ankoraŭ hieraŭ, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaŭ ĝi lin interesus! — sed propre nur pro la malnova tempo kaj ĉar li sciis, ke ŝi min amis, Ben!»

«Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?» demandis ŝia edzo, tute mirigite, ke ŝi klare komprenis veraĵon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskiĝadis ankoraŭ.

«Mi tion ĉi ne scias», diris Clemency kaj blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi. «Dio! mi ne povus tion ĉi diri, se oni eĉ metus por tio ĉi rekompencon de cent

Li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestaĵo de rajdo. Ŝajnis, ke li aŭskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi.

Clemency rapide leviĝis. Ankaŭ sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. «Ĉu volas esti bona[238] supreniri, sinjoro? Estas tre bela ĉambro supre, sinjoro.»

«Mi dankas», diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. «Ĉu estas permesite eniri tien ĉi?»

«Ho, se plaĉas al », respondis Clemency kaj malfermis la bufedan ĉambron. «Kion ordonas, sinjoro?»

Li ekvidis la folion kaj legis ĝin nun.

«Tre bela peco da tero, sinjoro», rimarkis sinjoro Britain.

Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency’n kun tiu sama esplora sciemeco, kiel antaŭe. «Vi demandis…», li diris, ne deturnante de ŝi la okulojn.

«Kion deziras, sinjoro», respondis Clemency kaj ankaŭ kaŝite lin rigardadis.

«Se volas doni al mi gluton da elo», li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, «kaj volos ĝin alporti tien ĉi, ne malhelpante al teo, mi estos al tre danka.»

Ne farante pl ceremoniojn, li sidiĝis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizaĝon, brunigitan de la suno, ombrisharoj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enverŝis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis:

«Nova domo, ne vere?»

«Ne tre nova, sinjoro», respondis sinjoro Britain.

«Havas la aĝon de kvin ĝis ses jaroj», diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn.

«Mi pensis antaŭe, kiam mi eniris, ke mi aŭdas la nomon de doktoro Jeddler», demandis la fremdulo. «Tiu ĉi folio rememorigas min pri li; ĉar mi okaze[239] scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitaĵoj. — Ĉu la maljunulo ankoraŭ vivas?»

«Ho jes, sinjoro», diris Clemency.

«Ĉu li forte ŝanĝiĝis?»

«De kiam, sinjoro?» respondis Clemency kun aparta akcento[240].

«De la tago, kiam lia filino lin forlasis.»

«Jes! De tiu tago li ŝanĝiĝis», diris Clemency. «Li fariĝis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam paciĝis kun sia fratino kaj ofte ŝin vizitas. Tio ĉi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aŭ du jaroj li fariĝis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laŭdadi ŝin kaj ankaŭ la mondon! Kaj li neniam laciĝadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona ŝi estis. Li pardonis al ŝi. Tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo de fraŭlino Grace. Vi memoras ankoraŭ, Britain?»

Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraŭ tre bone.

«La fratino sekve estas edzinigita», rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: «Je kiu?»

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo.

«Ĉu neniam aŭdis pri tio ĉi?» ŝi diris.

«Neniam, sed mi volus ĝin scii», li respondis kaj enverŝis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj.

«Ho, tio ĉi estus longa historio, se oni volus ĝin orde rakonti», diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum ŝi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. «Ĝi estus longa historio.»

«Sed mallonge rakontite?» diris la fremdulo.

«Mallonge rakontite», ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas aŭskultantojn, «kion oni povus tie ĉi diri? Ke ili kune malĝojis, rememoradis ŝin kiel mortintan; ke ili tenis ŝin en ama rememoro, faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi? Tion ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone!» aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.

«Kaj tiel…», helpis la fremdulo.

«Kaj tiel», diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado. «Tiel ili fine fariĝis edzo kaj edzino. Ili estisen la tago de ŝia naskiĝo — la tago morgaŭ revenos — tre, sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno: „Grace, ĉu fari nianen la tago de naskiĝo de Marion?“ Kaj tiel fariĝis.»

«Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia?» demandis la fremdulo.

«Jes», diris Clemency. «Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas nenian malĝojon ekster tiu.»

Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius, sub kiaj cirkonstancoj ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro, li estus profunda en la observadon de la kampo, ŝi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon — sekvadis ŝiajn gestojn kun plej granda senhelpeco — demandadis ŝin en tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero — respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon — observadis la movadon de ŝiaj lipoj — divenadis per duonvoĉo «lakto kaj akvo», «ŝanĝo de la monato», «muso kaj nukso» kaj tamen nenion povis atingi.[241]

вернуться

[237]

Ĉi tiu «jes» esprimas malkonsenton.

вернуться

[238]

Ĉi vi bonvolos …

вернуться

[239]

hazarde.

вернуться

[240]

kun aparta emfazo.

вернуться

[241]

Pli proksime al la angla originalo: …kaj tamen ne povis proksimiĝi al ŝia intenco.