Выбрать главу

«Li do estas via blondulo, ĉu?»[3]

Tio okazos hodiaŭ, ĉu? [PMEG]

Eble Zamenhofon retenis manko de nacilingva modelo — kvankam la franca ja simile funkcias (verdire, en iom familiara stilo; sed ankaŭ la Dikensaj demandiloj aperas en tia stilo):

Ça t’étonne, hein? =

That surprises you, does(n’t) it? =

Tio vin surprizas, ĉu?

Simile funkcias la angla, plurfoje aperanta ĉe Dikenso; sed ĝiaj aperoj en la germanaj — kaj sekve ankaŭ en la Zamenhofa — tradukoj havas la same konfuzan formon:

“The marriage service, night and morning, eh?” — “No” →

„Das Trauformular, nicht wahr?“ — „Nein“ [K1847]

«La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?» — «Ne» [B1910]

«Утром и вечером читаете про обряд венчания, а?» — «Нет» [R1959]

Propraj nomoj

La propraj nomoj en la tradukoj germanaj kaj esperantaj plejparte konservas sian anglan skribformon, kaj tial ne estas klare, kiel oni voĉlegu ilin? Ekz‑e se oni volas registri sondiskon.

Tradicioj en la latinalfabeta mondo estas pluraj kaj diversaj. Plej ofte oni lasas la leganton senhelpe barakti ĉe la aperoj de nemalĉifreblaj fremdaĵoj kaj muĝi ion senartikulacian anstataŭe. Tiel estas en la germana traduko [K1847], kaj tiel estas en la zamenhofa plutraduko [B1891]. Probable Zamenhofo ne certis, kiel oni voĉlegu la anglajn nomojn, kaj la plej simpla solvo estis kapitulaci.

La fontlingva prononco

Simplisma solvo estas postuli, ke oni voĉlegu la fremde skribitajn nomojn laŭ ilia fontlingva prononco. En iuj landoj oni opinias tion la plej klera kaj rekomendinda agmaniero. Kaj ĉe la nuntempa vasta kono de la angla lingvo tiu solvo povas funkcii (kiam la fontolingvo estas la angla). Por la oportuno de la legantoj preferantaj tian solvon mi aldonis la IFA-ajn Prononcindikojn.

Laŭ mia persona gusto tio estas tre malbela solvo:

1. La sonsistemo de la angla, kaj interalie ĝia artikulacia bazo tre diferencas disde la esperanta (almenaŭ por mi). Por prononci anglan vorton mi devas reakomodi miajn parolorganojn kaj prononci la sonojn alimaniere ol mi prononcas Esperanton.

2. La angla prozodio tre diferencas disde la esperanta.

3. Normale esperanta parolfluo estas troĥeeca, kun la akcentoj sur la antaŭlastaj silaboj; sporade eblas ankaŭ la lastasilabaj akcentoj apostrofaj, kvankam ili sonas iom emfaze (pro la rompo de prozodio). Sed la nomoj anglaj kutime havas la akcenton sur la unua silabo, kaj ofte estas daktilaj — do, tute malesperantaj: Álfrid, Bénĝamin, Klémensi, Mé(e)rien…

4. Longeco de vokaloj estas trajto fonetika en la angla; ĝi estas trajto intonacia en lingvoj kie ĝi ne diferencigas fonemojn.

5. Ankaŭ la angla silabado estas alia ol la (mie) esperanta.

Sekve ĉiu apero de angla nomo aspektas (sonas) kiel orelfrapa flikaĵo, rompanta la normalan parolfluon.

Jen estas specimena alineo, entenata la anglajn nomojn en formo de IFA-flikaĵoj — do tiel, kiel ili devus soni en voĉlego obeanta la indikitan manieron (tuj poste mi metis la rusan tradukon en kiu la nomoj estas transskribitaj kaj implicas la artikulacion ĉeftekstan — tie do, la rusan):

“Aha!” ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. “Bonan matenon, bonan matenon! Kara ! ! Jen estas sinjoro kaj sinjoro . Kie estas ?”

— А! — воскликнул доктор и пошёл (…) навстречу гостям. — Здравствуйте, здравствуйте! Грейс, дорогая! Мэрьон! К нам пришли господа Сничи и Крегс, где же Элфред? [R1959]

La rusa teksto kun la nomoj adaptitaj fluas nature kaj glate. La teksto pedante flikita stumblas ĉiupaŝe. Mi tamen koncedas, ke ankaŭ la flikita teksto probable povas soni sufiĉe glate, se la esperanta ĉefteksto estas prononcata kun la angla akĉento.

Nomoj transskribitaj

Alia evidenta solvo estas aproksimi la fonemojn anglajn per la rimedoj esperantaj — esence do, fari kiel en la rusa traduko (kaj kiel oni faras ankaŭ en Esperanto tradukante el nelatinalfabetaj lingvoj)[4]:

«Aha!» ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. «Bonan matenon, bonan matenon! Kara Gres! Mérien! Jen estas sinjoro Sniĉi kaj sinjoro Kregz. Kie estas Elfred?»

Ĉi tie mi aplikis la transskribojn el B1910. Nun oni tamen preferas transskribi iom alie: Grejs, Kragz ktp. Tiajn hezitojn oni iam prezentas kiel obĵeton kontraŭ transskribo; sed preskaŭ ĉiun frazon, ankaŭ tute sen propraj nomoj, diversaj tradukistoj povas traduki diverse; laŭ tia rezonado eblus nenia traduko.

Simile oni preferas toleri hezitojn kaj variaĵojn en transskribo de la nomoj arabaj (ekz‑e Muhammad, Mohamedo, Mahometo) ol indiki la eksterduban skribformon fontolingvan.

Pli ĝentile (rilate al leganto) estus do iel transskribi la nomojn en la ĉefteksto, kaj indiki la fontlingvan skribon en aldona komento (do, fari inverse ol en B1910). Tamen en la okazo de B1910 tio estus tro granda ŝanĝo de la zamenhofa teksto. Kaj en la okazo de B1891, Z probable ne povis fari tion, ĉar li probable ne certis pri la ĝusta prononco. Oni povas dubi, ĉu ĝin certe sciis.

En la latinalfabeta mondo oni hontas skribi tiel, kiel oni parolas.

La tre ĝena nomo «Marion»

La nomo «Marion» estas tre ĝena durilate:

1. En Esperanto ĝi aspektas kiel akuzativo de la Fundamenta nomo «Mario». Ĉe la unua tralego de la traduko plurfoje okazis, ke mi devis relegi frazon antaŭ ol mi rekonsciiĝis, ke «Marion» estas formo nominativa.

2. La estetika impreso de tiu nomo varias internacie.

вернуться

[3]

«Gerda malaperis!», ĉap. 16ª.

вернуться

[4]

Tio estas la «parta esperantigo» laŭ la punkto 1.1.b de la «Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj» (2013-10-10).