Выбрать главу

«La ĉielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al mian kondolencon», respondis Michael Warden kaj tuŝis per la mano la frunton; «sed estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. Mi estas kvazaŭ en stato senkonscia. Sinjoro Craggs… jes… mi forte bedaŭras, ke ni perdis sinjoron Craggs.» Sed li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj sur Clemency’n kaj ŝajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu ŝin konsoladis.

«Sinjoro Craggs, sinjoro», rimarkis Snitchey, «trovis, kiel mi bedaŭrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraŭ inter ni. Ĝi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraŭ nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraŭ vivas. Mi diras: Snitchey por si kaj Craggs[248] — mortinta, sinjoro — mortinta», diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la poŝo.

Michael Warden, kiu observadis Clemency’n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu ĉesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.

«Ha, la malfeliĉa virino!» diris Snitchey, balancante la kapon. «Jes, ŝi ĉiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfeliĉa Marion! Nur kuraĝon, kara virino — nun ja estas edzinigita, Clemency.»

Clemency nur ĝemis kaj balancis la kapon. «Nur paciencon ĝis morgaŭ», bonkore diris la advokato.

«La „morgaŭ“ ne revivigas la mortintojn, sinjoro», diris Clemency plorante.

«Tion ĉi certe ne, alie ĝi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva», respondis la advokato. «Sed konsolon ĝi povas alporti. Paciencon ĝis morgaŭ.»

Clemency skuis la donitan al ŝi manon kaj promesis trankviliĝi; kaj Britain, kiu vidante sian malĝojigitan edzinon (estis kvazaŭ la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuraĝon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaŭ estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado[249] de la patoj, la skuiĝado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rado[250] kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmanĝo ne trapenetris eĉ unu vorteto.

La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la aŭtune kolorita ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol el la paca ĝardeno de la doktoro. La neĝo de multaj vintraj noktoj estis tie ĉi fluidiĝintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie ĉi estis kraketintaj de la tago, kiam ŝi forkuris. La laŭbo[251] denove estis verda, la arboj ĵetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la teraĵo[252] estis tiel gaje trankvila, kiel ĉiam; sed kie estis ŝi?

Ne tie ĉi. Ne tie.[253] Ŝi estus nun tie ĉi tiel stranga vidaĵo kiel, en la komenco, la domo sen ŝi. Sed sur ŝia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro ŝi neniam malaperis, en kies fidela memoro ŝi ankoraŭ vivis, neŝanĝita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo — kaj tio ĉi estis nun amo de patrino, ĉar kara malgranda filino ludis apud ŝi — ŝi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj ŝia nomo nun sidis.

La spirito de la malaperinta fraŭlino estis videbla el tiuj ĉi okuloj de Grace, ŝia fratino, kiam ŝi kun sia edzo sidis en la ĝardeno en sia tago de edziĝo kaj en la tago de naskiĝo de Marion kaj de li.

Li ne fariĝis glora homo, ankaŭ ne riĉa; li ne forgesis la ĉirkaŭaojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenin el la profetaĵoj de la doktoro. Sed en siaj kaŝitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj[254] kaj en sia ĉiutaga rimarkado de la multa belaĵo kaj bonaĵo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malriĉeco, li kun ĉiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn kaj modesta ĝi estis, montris al li, kiel ofte ankoraŭ la homoj akceptas ĉe si anĝelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, eĉ tiaj, kiuj ŝajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en ĉifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montriĝas al ni en nova lumo kaj fariĝas helpemaj anĝeloj kun radia krono ĉirkaŭ la kapo.

Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu ĉi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis feliĉa kun sia edzino Grace.

Kaj Marion? Ĉu li ŝin forgesis?

«La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace», li diris — ili parolis pri tiu nokto; «kaj tamen ŝajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laŭ ŝanĝoj kaj okaziĝoj en ni, ne laŭ jaroj.»

«Sed ankaŭ jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis», respondis Grace. «Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaŭ la hodiaŭan tagon, ni sidis tie ĉi en ŝia tago de naskiĝo kaj parolis pri ŝia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam ĝi fine estos!»

Ŝia edzo rigardis ŝin atente, kiel la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj, kaj pli proksime altirante ŝin al si, li diris:

«Sed Marion diris al vi en ia letero de adiaŭ, kiun ŝi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaŭ ol ĝi povs fariĝi. Ĉu ne vere?»

Ŝi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ĝin kaj diris: «Jes!»

«Ke ŝi en la daŭro de tiuj ĉi jaroj, kiel ajn feliĉa ŝi estus, sopiros la tempon, kiam ŝi povos reveni kaj ĉion klarigi; kaj ke ŝi vin petas en espero kaj konfido fari tion ĉi saman. Tio ĉi estas en la letero,vere, mia kara?»

«Jes, Alfred!»

«Kaj en ĉiu letero, kiun ŝi skribis de tiu tempo?»

« la lasta — antaŭ kelkaj monatoj — en kiu ŝi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam kaj kion mi hodiaŭ vespere devas aŭdi.»

Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la malleviĝo de la suno!

«Alfred!» diris Grace kaj metis la manon kore sur lian ŝultron; «estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaŭ vespere, kara edzo, kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, kaj nia vivo kun la foriranta tago ŝajnas fariĝi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni ĝin sekrete.»

вернуться

[248]

«Mi plu diras: „Mi kaj Craggs“…» Kp [31].

вернуться

[249]

T.e. ŝuŝado.

вернуться

[250]

Ĉi tie Z transsaltis parentezon: …kiun de tempo al tempo interrompis terura klako, kvazaŭ ĝi ricevus mortan kapvundon en momento de vertiĝo.

вернуться

[251]

Temas pri la doma enirejo, «volvekovrita de lonicero», kiel komentite en [10].

вернуться

[252]

T.e. pejzaĝ*o (germane, angle).

вернуться

[253]

Mistraduko venanta el la germana (, kion moderna redaktoro «precizigis» al). Ĝusta traduko estus ripeto: «Ne ĉi tie. Ne ĉi tie.» aŭ «Ne tie. Ne tie.» (tiel en B1910, laŭ la angla).

вернуться

[254]

Pli proksime al la angla originalo: en siaj deĵoradoj ĉe lito de malsanulo.