«Kio estas, amata?»
«Kiam Marion foriris de ni, ŝi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis ŝin al mi, ŝi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; ŝi min en la nomo de mia amo al ŝi kaj al vi, ke mi ne forpuŝu la amon, kiun, kiel ŝi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraŭ freŝa vundo estos sanigita, sed ke mi ĝin vigligu kaj redonu.»
«Kaj ke vi min denove faru feliĉa kaj kontenta homo, Grace. Ĉu ŝi tion ĉi ne skribis?»
«Ŝi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!» estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis ŝin en siajn brakojn.
«Aŭskultu min, mia amata!» li diris — «Ne tiel!»[255] — kaj kun tiuj ĉi vortoj li kviete metis ŝian kapon sur sian bruston. «Mi scias, kial mi pri tiu ĉi loko en la letero neniam aŭdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio ĉi montriĝis en vorto aŭ rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!»
Ŝi ploris, sed ne el malĝojo, kiam li premis ŝin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud ŝiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ĝi: «rigardu, kiel ruĝa kaj ora estas la suno!»
«Alfred», diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. «La suno malleviĝas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaŭ ol ĝi malaperas.»
«Vi la veron pri la sorto de Marion, mia kara», li respondis.
«La tutan veron», ŝi varmege petis. «Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?»
«Tute vere», diris la edzo.
«Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos».
Li metis la brakojn ĉirkaŭ ŝi, rigardis al ŝi firme en la okulojn kaj diris:
«Ne mi devas alporti al vi tiun ĉi sciigon, kara Grace. Ĝi venos de aliaj lipoj.»
«De aliaj lipoj!» ŝi mallaŭte ripetis.
«Jes. Mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto ĉe vi sufiĉas. Vi diris, ke la tempo venis. Ĝi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiĉe forta, por elporti surprizon, skuiĝon: kaj la sciigonto atendas antaŭ la pordo.»
«Kia sciigonto?» ŝi diris. «Kaj kian sciigon li alportas?»
«Ne estas permesite al mi pli diri», li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. «Ĉu vi pensas, ke vi min komprenas?»
«Mi tremas ĉe la penso», si diris.
Malgraŭ lia trankvila rigardo, sur lia vizaĝo estis videbla esprimo, kiu ŝin ektimigis. Denove ŝi kaŝis sian vizaĝon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraŭ minuton.
«Kuraĝon, mia bona Grace! Se vi havas sufiĉe da forto, la sciigonto atendas antaŭ la pordo. La suno malleviĝas en tiu ĉi tago de naskiĝo de Marion. Kuraĝon, kuraĝon, Grace!»
Ŝi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke ŝi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, ŝi estis mirinde simila je Marion en ŝia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Ŝi vokis ĝin returne — la infano havis la nomon de la perdita fratino — kaj alpremis ĝin al la koro. Sed kiam ŝi denove forlasis la infanon, tiu ĉi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola.
Ŝi ne sciis, kion ŝi tims kaj espers, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro[256], tra kiu ili malaperis.
Dio! kio ĝi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu ĉi figuro en blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de ia patro! Ho, Dio! Ĉu tio ĉi estis sonĝa fantomo, kio elŝiris sin el la brakoj de ŝia patro kaj kun ekkrio en sovaĝa malkvieto de amo falis en ŝiajn brakojn?
«Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla feliĉo de la revidiĝo!»
Ĝi ne estis sonĝo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel ĉarma, tiel feliĉa, tiel ne tuŝita de malĝojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la malleviĝanta suno brilis sur ŝia levita vizaĝo, ŝikiel anĝelo, kiu benon portante vizits la teron.
Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj ŝi kliniĝis super ŝi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaŭ ŝi kaj eĉ unu sekundon ne povis deturni de ŝi la okulojn. Fine ŝi rompis la silenton, kaj ŝia voĉo sonis klare, mallaŭte kaj dolĉe en harmonio kun la solena silento de la vespero.
«Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace[257]…»
«Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli!»
Ŝi ne povis aŭskulti la amatan voĉon sen profunda, preskaŭ turmenta skuiĝo.
«Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraŭ tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, eĉ ne unu momenton. Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie ĉi malaperis.»
Ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon kaj forte ŝin teni en la brakoj.
«Sed mem ne sciante tion», diris Marion kun kvieta rideto, «li akiris alian koron, ankoraŭ antaŭ ol mi havis koron, por donaci al li.[258] Tiu
«Ho, Marion! Ho, Marion!» murmuretis Grace.
«Mi provis ŝajnigi min indiferenta por li» — ŝi alpremis la vizaĝon de sia fratino al sia vango — «sed tio ĉi estis tro malfacila, kaj vi ĉiam estis lia fervora . Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min aŭskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimiĝadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaŭ ol tiu ĉi ĉiutaga renoviĝos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento ŝparus al ni ĉiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaŭ li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaŭ faris tiel feliĉaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis ŝin, ke ŝi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al ŝi la tutan veron, sed ŝi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankoraŭ kun mi mem, kun mia amo al kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfeliĉo[260] fariĝis por kelka tempo nia domano.»
[255]
Seybt forlasis kelkajn gravajn vortojn el la originalo, kaj pro tio Z miskomprenis la situacion. La originalon mi tradukas jene: «Ne. Aŭskultu min tiel! – kaj tion dirante li delikate remetis ŝian levitan kapon sur sian ŝultron.» T.e. ĉe la unua «aŭskultu!» ŝi nature levis la kapon (por rigardi al li en la vizaĝon), kaj tion li kontraŭis. —
[256]
T.e. la ombrita (kovrita de la lonicero) enirejo de la domo. Angle staras la sama (kiun Z antaŭe tradukis per «laŭbo»); K1847 escepte havas ĉi tie
[258]
Tiel laŭ la germana, sed la Seybt-a teksto estas sensenca kompare kun la originalo, kiun mi tradukas jene: «antaŭ ol mi komprenis, ke mi havas koron doneblan al li». —
[259]