Выбрать главу

«Mi tion ĉi en la lasta tempo iafoje timis!» ekkriis ŝia fratino kaj fariĝis morte pala. «Vi lin neniam amis kaj edziniĝis el oferemo!»

«Li tiam intencis», diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, «sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne ĝoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu ĉi ligo, aŭ ke mi lin antaŭe amis, sed nun linamas; aŭ ke mi penas kaŝi indiferentecon, dum mi ŝajnigas min indiferenta — per unu vorto, mi ĝin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Ĉu vi min komprenas, amata fratino?»

Ŝia fratino atente rigardis al ŝi en la vizaĝon. Ŝajnis, ke ŝi sin trovas en necerteco.

«Mi kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antaŭ lia kaj mia forkuro. Li fidele ĝin konservis. Ĉu vi min komprenas, mia amata?»

Grace konfuzite rigardis ĉirkaŭen. Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.

«Amata fratino!» diris Marion, «kolektu viajn pensojn por unu momento: aŭskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aŭ kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de ĝiaj sentoj. Se virinoj tion ĉi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaŭ fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera ĉielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj ankoraŭ akceptemaj por feliĉo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Ĉu vi min nun komprenas?»

la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis.

«Ho, Grace, amata Grace», diris Marion kaj ankoraŭ pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu ŝi tiel longe estis disigita, «se vi ne estus feliĉa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie ĉi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la feliĉon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun ĉi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia manoestas libera, miestas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola loĝas, sen konkurantoj, Grace!»

Ŝi[261] nun ŝin komprenis. La streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis; ŝia tuŝiteco sin elrompis per laŭta plorado; kaj kun larmoj ŝi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis ŝin kiel infanon.

Kiam ili denove iom trankviliĝis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.

«Tio ĉi estas por mi malbona tago», diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam ŝi ĉirkaŭprenis siajn nevinojn; «ĉar dum mi ĉiujn faris feliĉaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion povas al mi doni por mia Marion?»

«Konvertitan fraton», diris la doktoro.

«Tio ĉi», respondis onklino Martha,[262] «estas almenaŭ io en tia malsaĝa farso, kiel…»

«Mi petas vin», diris la doktoro penteme.

«Nu, mi ĝin akceptas»[263], respondis la onklino. «Sed mi efektive multe perdas en tio ĉi. Mi ne scias, kio el mi fariĝo sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune.»

«Vi devos loĝiĝi ĉe mi», diris la doktoro. «Ni certemalpacados.»

«Aŭ edziniĝi, onklino», konsilis Alfred.

«Mi efektive pensas», respondis la maljuna sinjorino, «ke estus ne malbone, se mi ĵetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bona en ĉiu rilato. Sed ĉar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaŭ jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam ŝi edziniĝos (kio ja ne longe povas daŭri)[264], kaj ĝis tiu tempo mi restos ĉe mi mem. Kion vi diros al tio ĉi, frato?»

«Mi havas grandan deziron diri, ke ĝi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan», diris la doktoro.

«Vi povus prezenti dudek atestojn por tio ĉi, Anthony», rimarkis lia fratino, «kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi.»

«Ĝi estas mondo plena je koroj»[265], diris la doktoro kaj ĉirkaŭprenis ambaŭ filinojn per unu fojo — ĉar li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia: «kaj serioza mondo kun ĉiuj ĝiaj malsaĝaĵoj — eĉ kun, kiu estis sufiĉe granda por kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas; mondo, kiun ni ne devas moki,[266] ĉar ĝi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur ĝia Kreinto scias, kio kuŝas kaŝita sub la eksteraĵo de Lia plej modesta similaĵo.[267]»

Mi ne farus al komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la ĝojon de tiu ĉi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankaŭ ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino[268] estas la eco de ĉiuj homoj; ankaŭ ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgrandaen la granda malsaĝa kalkulo, alpremis lin al la tero. Ankaŭ ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkaŝis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al ŝia brusto.

Ni ankaŭ ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la ĵus pasinta jaro la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de ŝia tago de naskiĝo ŝi al Grace ĉion rakontos per propra buŝo.

«Mi petas pardonon, Doktoro», diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la ĝardenon, «ĉu estas permesite malhelpi?»[269]

Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute ĝoje kisis al ŝi la manon.

«Se sinjoro Craggs ankoraŭ vivus, mia estimata fraŭlino Marion», diris sinjoro Snitchey, «li kun granda intereso vidus la hodiaŭan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke ĝi ĉiun malgrandan faciliĝon, kiun ni povas doni al ĝi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla — sed tio ĉi estas malfortaĵo. Kara edzino» — sur tiu ĉi voko la sinjorino aperis en la pordo — «vi estas inter malnovaj konatoj.»

Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken.

вернуться

[262]

Angle kaj germane la kombinoj kia «onklino Martha» escepte malhavas artikolon. Z plejparte sekvas la pli regulan sistemon latinidan (la onklino Martha), sed ĉi tie (kaj ankoraŭ unu fojon poste) ĝermanece preterlasas la artikolon.

вернуться

[263]

T.e. «Bone, mi ne daŭrigos».

вернуться

[264]

T.e. «ĝis kio ne povas longe daŭri». Aŭ pli konversacie, kiel en la rusa traduko: «tion ne longe restas atendi». — Angle:; germane.

вернуться

[265]

«Tiu ĉi mondo estas mondo plena je [amantaj] koroj…» (kp [172]). — Ĉe Dikenso «koroj» aperas sen epiteto kio logike eblas por la signifo «mondo plena je pasioj»; la tradukoj rusa kaj franca tamen supozas alian penson: «plena je bonaj koroj» (france), «plena je amantaj koroj» (ruse).

вернуться

[266]

… kiun ni ne moku …

вернуться

[267]

Kp Genezo 1:26: «Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni».

вернуться

[268]

Tiel laŭ la germana sed ĉi-okaze ne estas simpla «inklino»: laŭ la originalo temas pri «ia amo». — B.Moon

Ebla traduko: …la vivo, en kiu ĉiu homo estas dotita je sia, profunde radikanta, amo.

вернуться

[269]

El nuna vidpunkto apenaŭ komprenebla uzo de «malhelpi». Ĝentilan (sed nun arkaikan) kliŝon de la originalo Seybt tradukis per simila tiutempe ĉiutaga kliŝoZ evidente ne disponis pri jam establita ŝablonaĵo, sed estas strange, ke li ne uzis «ĝen/». — B.Moon