Выбрать главу

«Nur por unu momento, sinjoro Snitchey», diris la sinjorino. «Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj…»

«Ne,[191] kara edzino», respondis ŝia edzo.

«Sinjoro Craggs nun …»

«Jes, mia kara, li nun ne vivas»[270], diris sinjoro Snitchey.

«Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo», daŭrigis lia edzino. «Nur tion ĉi mi vin petas.[271] Se vi ĝin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis…»

«Sur la genuoj?» diris sinjoro Snitchey.

«Jes», respondis sinjorino Snitchey kun certeco, — «kaj vi ĝin scias — ke vi vin gardu antaŭ tiu ĉi homo… observu liajn okulojn… kaj nun diru al mi, ĉu mi tiam prava, kaj ĉu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?»

«Kara edzino», murmuretis al ŝi la advokato en la orelon, «ĉu vi ion rimarkis en miaj okuloj?»

«Ne», respondis sinjorino Snitchey akre. «Ne imagu al vi.»[272]

«Ĉar ni en tiu vespero okaze[273]», li daŭrigis kaj forte ŝin tenis per la maniko, «ambaŭ posedis sekretojn kaj ambaŭ sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone; kaj prenu tion ĉi kiel instruo, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli saĝa okulo. Fraŭlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn[274]

Clemency, tenante la antaŭtukon antaŭ la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo;[275] tiu ĉi lasta kun plenda[276] vizaĝo, esprimanta la antaŭsenton, ke «La de Muskato» ests perdita, se ŝi perds la kuraĝon.

«Nu, sinjorino»[277], diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, «kio do mankas al propre

«Kio al mi mankas?» ekkriis Clemency. Sed kiam ŝi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de laŭta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizaĝon vidis tiel proksime antaŭ i, ŝi larĝe malfermis la okulojn, ploris, ridis, kriis, ĉirkaŭprenis Marionon, tenis ŝin forte, denove ŝin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine ĉirkaŭprenis sin mem, ĵetis la antaŭtukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris miksite.

Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la ĝardenon kaj restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; ĉar restis al ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu ĉi malmulto sole kaj tute estis altirita de la ĝoja bruado de Clemency. Ŝajnis, ke li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj okuloj; kaj lia vizaĝo montris malgajan esprimon (kvankam li cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris ankoraŭ pli falanta en la okulojn[278].

Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis kun li. Baldaŭ poste ŝi denove aliris al Marion, kiu kun Grace kaj kun sia malgranda samnomulino formis ĉarman grupon, kaj murmuretis al ŝi ion en la orelon, kio, kiel ŝajnis, tiun ĉi surprizis; sed baldaŭ denove trankviliĝinte, ŝi alproksimiĝis kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li.

«Sinjoro Britain», diris la advokato kaj eltirispaperon el la poŝo, «mi deziras al feliĉon. Vi estas nun la sola kaj plena proprulo[279] de la libera posedaĵo, kiun ĝis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon[280] konatan sub la nomo „ de muskato“. Via edzino perdis domon per mia kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi havos la plezuron en tiuj ĉi tagoj la elekto peti pri voĉo.»[281]

«Ĉu ĝi farus diferencon en la voĉo, se la elpendaĵo estos ŝanĝita, sinjoro?» demandis Britain.

«Tute ne», respondis la advokato.

«En tia okazo», diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la dokumenton de donaco, «aldonu ankoraŭ la vortojn „kaj Fingringo“, kaj mi volas la ambaŭ sentencojn pendigi en la loĝejo anstataŭ la portreto de mia mastrino.»

«Kaj al mi», diris voĉo post li — ĝi estis la fremdulo, Michael Warden — «la enhavo de tiu sentenco alportu servon. Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al ambaŭ alporti grandan doloron. Ke tio ĉi ne fariĝis, ne estis mia merito. Mi ne volas diri, ke mises jaroj estas pli saĝa aŭ pli bona. Sed en ĉiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas pretendon je indulga agado de flanko. Mi malbonuzis la gastamon de domo kaj ekkonis miajn mankojn — kun hontigo, kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankaŭ ne sen utilo — de» — li rigardis Marionon — «kiun mi humile petis pardoni al mi, kiam mi ekkonis ŝian meriton kaj mian senindecon. Post kelkaj tagoj mi forlasos tiun ĉi lokon por eterne. Mi petas ĉiujn pardoni al mi. Kiel volas, ke la homoj al faru, tiel faru ankaŭ al ili! Forgesu kaj pardonu!»

La empo[282] — kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu ĉi historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj — sciigis min, malŝate[283] sin apogante sur sian falĉilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian domon ne vendis, sed malfermis ĝin denove kun konvena gastamo, kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta ĉirkaŭaĵo, kun la nomo Marion. Sed ĉar mi rimarkis, ke la empo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom mi povas kredi al ĝiaj[284] rakontoj.

— Fino —
вернуться

[191]

Ĉi tiu «ne» esprimas konsenton.

вернуться

[270]

Z enkondukis negon en la frazon (estas mortinta → ne vivas), kaj ties «jes» iĝis orientmaniera. (Germane:.)

вернуться

[271]

Legu: «Nur pri tio ĉi mi vin petas.» (Duobla rektobjekta akuzativo estas misgramatika en Esperanto.)

вернуться

[272]

Tiel laŭ K1947. Angle estas pli klare: «Ne flatu vin.»

вернуться

[273]

«…tiel okazis, ke ni ambaŭ…» .

вернуться

[274]

La angla germane iĝis (t.e. «konataro» ĝenerale, sed ankaŭ eventuale — kiel ĉi-okaze — «konato»). Supozeble la germana etiketo ne permesis al eksterulo nomi eksservantinon «amikino» de ŝia eksmastrino. Simile en R1947 aperas «vian malnovan konatinon»; franca traduko tamen ne hezitas pri «malnovan amikinon».

вернуться

[275]

Pli ĝuste, «akompanate de sia edzo». — Angle:; germane.

вернуться

[276]

Pli ĝuste: «malgaja», «afliktita» (angle: germane: ).

вернуться

[277]

Malfacile tradukebla nuanco: estas alparolo al malsuperulino — do, ĉi-okaze al Clemency.

вернуться

[278]

Oni nun diras: «ankoraŭ pli okulfrapa». — B.Moon

вернуться

[279]

Oni nun diras: «proprietulo». — B.Moon

вернуться

[280]

Angle

вернуться

[281]

Tiuepoke la voĉdonrajton havis nur domposedantoj aŭ loĝejluantoj kiuj pagis ne malpli ol 10 pundojn da jara lupago.

вернуться

[282]

En la angla originalo la vorto aperas majuskle kaj senartikole, kiel nomo de tempo personigita. La germana traduko tiun nuancon esprimi ne sukcesis, tial ankaŭ en la gazeta (1891) publikaĵo de la esperanta plutraduko ĝi mankas. La majusklo tamen aperas en la libra eldono (1910).

вернуться

[283]

senĝene (angle: , germane: ).

вернуться

[284]

Pro la ĵus indikita personigo, la angla originalo ĉi tie havas la ulan posedpronomon (do, «al liaj rakontoj»). Tamen tio ne estas divenebla el la germana traduko.