Выбрать главу

La unua konstato estas fakto objektiva kaj evidenta, pri kiu mi ne plu parolos. La dua estas tre subjektiva kaj dependa je onia kultura fono.

Grave rolas la lingva medio. La rakonton mi povas legi en la angla kaj en la rusa, kaj mia impreso de unu sama ero povas esti tute malsama. Io tria okazas, kiam mi legas en Esperanto, kie firma kaj klara kultura fono mankas aŭ ne sufiĉas.

Interalie, «Marion» povas impresi akuzative nur dum legado en Esperanto. Due, ekkonsciinte, ke ĝi estas fremda nomo, mi dum la legado en Esperanto perceptas ĝin kiel nomon francan (tio ne okazas dum legado ruslingva, kie la nomo estas transskribata laŭ la prononcoj fontolingvaj, do ĉe elangligo alie ol ĉe elfrancigo).

Mi ja sufiĉe konas la francan por scii, ke estas franca diminutivo de. Kaj la franca Vikipedio konstatas, ke «en la 19ª jc estis unu el la plej oftaj innomoj» (en Francujo).

Min tia latinskriba tute malkonvene pensigas pri franca duonmondumanino (), kiaj

Cetere, d-ro Jeddler estas pentrita kiel stulteta liberpensulo — ĉu do li povus nomi sian filinon omaĝe al Tio estus tre streĉa, malprobabla supozo; mi dubas ke la angla publiko sufiĉe konis ĉi tiun francinon.

Probable por eviti tiajn francecajn asociaĵojn ĉe la rusa publiko, la malnova rusa traduko [R1847] (samjara kiel tiu de [K1847]) ŝanĝis tiun antaŭnomon al la angleca «Мери» (la tradicia rusa transskribo de la angla).

Estkiel pluan ilustraĵon pri la kultura fono mi aldonu, ke france estas antaŭnomo precipe ina, dum en la angla Vikipedio ĝi aperas kiel ina antaŭnomo 12-foje (el kiuj 6-foje kiel antaŭnomo de anglalingvanino), kaj 14-foje kiel antaŭnomo vira (ĉiufoje kiel antaŭnomo de anglalingvano). Mi ne scias, ĉu en la Dikensa epoko estis simile.

Por mia orelo nomo delikate ineca, kian probable celis Dikenso, estas Mariano (Mariana), malpli banala ol Mario/ el kiu ĝi devenas, retenanta ties asociaĵojn pozitivajn, sed malpli foruzita per troa ofteco. Ĝi estas hejma en la tradicioj itala, hispana portugala, rusa. Tamen eble ĝi estas nesufiĉe angleca; kaj dum por ruso tia nomo estas ina, en la mondo latinida Mariano estas nomo vira.

Georgo Vaŝington kaj Benjameno Britain

Ankoraŭ unu eblo estas traduki la antaŭnomon kaj transskribi aŭ lasi senŝanĝa la familinomon. Ekzemplon pri tio donas la Fundamenta Ekzercaro (§12): «Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro…». Kp ankaŭ Ludoviko Zamenhof’.

Tia procedo estas kutima en la tradicio pola: ktp. Ĉe tio en la familinomo «Dickens» la literkombino ck estas prononcata /k/ (malpole); dum «Warden» estas oportune legebla kaj deklinaciebla laŭ la gramatiko pola:. Mi supozas, ke la komencan de Z voĉlegis samkiel en Vaŝington. Cetere, ankaŭ germane estas deklinaciata:

die Angelegenheiten Michael Wardens, Esquire, nicht günstig standen.

Ĉi tiun procedon Z aplikas solfoje parolante pri «Benjameno Britain» (ĉe la unua apero de tiu rolulo). Vd la koncernan pecon citita ĉi-sube en nesenrilata konsidero.

Deklinacio

En akuzativo la esperantaj finaĵoj kroĉiĝas al angla vortobazo per apostrofo. Tiaj ĥimeroj estas kutimaj en la pola skribo:

trafis Craggs’on [B1891];

Jonathan’on Snitchey kaj Thomas’on Craggs [B1891].

La nomo finiĝas je vokalo: /klémensi/, kaj Z akuzativigas ĝin per nura -n, sen la substantiva -o:

la mano, per kiu ŝi tenis Clemency’n, tremis [B1891]

Tian akuzativigon Z retenis ankaŭ en siaj maturaj verkoj (ekz‑e «veni enon kaj viziti’n»[5]); tamen en la Londona eldono ĝi estas korektita laŭ pli moderna kaj regula maniero, kiun multiuj (ankaŭ mi) preferas:

la mano, per kiu ŝi tenis Clemency’on, tremis [B1910]

Pri la nomoj, legeblaj laŭ la reguloj de Esperanto (ekz‑e Marion, Alfred) Zamenhofo hezitas: jen li akuzativigas kun apostrofo: «Alfred’on» (2-foje), «Marion’on» (5-foje); jen senapostrofe: «Alfredon» (3-foje), «Marionon» (7-foje).

Grace

Kuriozan problemon por la fontlingva prononco prezentas la nomo. La nuntempa prononco estas (grejs), tamen B1910 ial indikas la prononcon \grēs\. En la 18ª jc la praangla /a:/ ankoraŭ estis prononcata /e:/ (tial Ŝekspiro); tamen nelonge antaŭ aŭ dum la Dikensa epoko okazis la diftongiĝo /e:/ → /ei/; tiom pli tiel en 1910.

Tion, ke Zamenhofo en la angla gramatiko Fundamenta misdifinas la sonvaloron de la esperanta e per, mi povus klarigi per arkaikeco de lia lernolibro pri la angla lingvo; sed kial tiu misinformo fare de la vivaj anglalingvaj eldonintoj de B1910? Ĉu la prononco tamen ankoraŭ estis akceptebla en 1910?

(Kp ankaŭ «Kembriĝo» [Z].)

Jen pensiga akuzativigo de tiu antaŭnomo:

lia okulo trafis Grace’n [B1891]

Se tio ne estas simpla plumeraro, tio atestus, ke en la Zamenhofa prononco de tiu antaŭnomo -e ne estis muta; eble li prononcis /gratse/, /gratsen/ (tio estus simila al la probabla voĉlego /varden/). La Londona eldono korektas:

lia okulo trafis Grace’on [B1910],

kaj tio estas kohera kun la aliloka akuzativigo

salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on [B1891].

En ĉi tiu dua akuzativigo oni povus vidi pruvon, ke «Grace’n» estas plumeraro; tamen atentante la aliajn malkoheraĵojn, oni egale bone povas supozi heziton.

Prononcindikoj

Ĉi-sube estas listigitaj ĉiuj propraj nomoj, aperantaj en la rakonto en la angla skribo. Por ĉiu nomo estas indikitaj:

1. La angle skribita nomo; ekz‑e

2. La IFA-a transskribo; ekz‑e

вернуться

[5]

Fabeloj, «Nokta ĉapo de fraŭlo».