Выбрать главу

do, ĉi tiuj «soniloj» pli trafe estas tradukendaj per «tintil(et)oj». , kiel ĉiam, tradukis laŭvorte:

[K1847, 87/76].

Kompreneble, Z en 1891 ne povis konsulti la tradukon KGM, eldonitan post 1909; eble temas pri sendependa paralela precizigo. Kurioze, en KGM la traduko aperas nur en la unua apero, poste aperas nur(dum Z kohere plu tradukas per soniletoj).

Malluma kaj malhela

Neniam en sia traduko Z uzis la vorton malhela, la germana ĉiam iĝas malluma, eĉ en «mallumaj haroj», «mallumaj folioj». Fakte, el la 12 aperoj de malluma en 9 aperoj temas pri malhela. Korektite en ĉi tiu eldono.

(Simile pri mallaŭta, kiu ofte aperas anstataŭ malbrua.)

Ĉiam ankoraŭ kaj Plu

La anglan K1847 ĉiam tradukas per, kaj Zamenhofo plutradukas laŭvorte: «ĉiam ankoraŭ». Min tio ĝenas.

Por mi la angla havas almenaŭ du ne tute identajn daŭro-signifojn:

1. Ankoraŭ (aŭ «ĉiam ankoraŭ»).

2. Plu.

(La angla-esperantaj vortaroj agnoskas nur la 1-an.)

Ekz‑e la frazoj:

But she still appeared at once the lovelier and weaker of the two…

the Doctor, still reposing in his easy chair, … listened to the tune

ĉe Zamenhofo iĝas:

Tamen ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua…

la doktoro, ĉiam ankoraŭ sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton

Mi ŝanĝis tiajn (ne ĉiajn!) «ĉiam ankoraŭ» al la pli konvena, pli simpla kaj bonstila «plu»:

Tamenŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua…

la doktoro,sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton

En la Zamenhofa traduko «plu» aperas responde al la germana

parolis plu la doktoro ←

Plurloke mi korektis mislokitan negon («mi lin plu ne amas» → «mi linamas» ktp).

La pronomoj

La misuzoj de «ĝi»

La plej ĝena (pro sia ofteco) trajto de la zamenhofa teksto estas la troa kaj misa uzo de «ĝi». Neniu el la 28 aperoj de ĝi(n) en la Fundamenta Ekzercaro prezentas tian eraron.

Iom detale la frulingvaj misuzoj de ĝi estas komentitaj en la kritika eldono de «Georgo Dandin». Tamen menciindas, ke ne ĉiam tiaj neinternaciaj kaj nefundamentaj misuzoj estas ŝuldataj al la kutimo germana, iam ĝi aperas responde al (= tio, tute internacia kaj responda al la Fundamento) — kiel en la jam citita peco:

„Den Gefährten deines Lebens; das bin ich dir freilich nicht, Mr. Snitchey.“

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas {ĝi ¦ } al vi, sinjoro Snitchey.»

“Your chosen companion; I’m no companion to you Mr. Snitchey.”

Ambaŭ

En la Universala vortaro la vorto ambaŭ estas tradukita jene:

ambaŭ ¦ ¦ ¦ ¦.

Ĉi tie la germana traduko ne egalas la tradukojn anglan, rusan kaj polan: krom la komuna kaj ĝusta signifo «ĉiuj du» ( laŭ la esperanta-franca vortaro Varingjena), la germana vorto ofte havas la signifon «la du», kaj akceptas la difinan artikolon. En la traduko de la vorto aperas en ambaŭ sencoj, ofte kun la artikolo — kaj Zamenhofo paŭsas tion en sia laŭvorta traduko. Ekz‑e {vidu en la teksto}:

The difference between them, in respect of age, could not exceed four years at most; but Grace, as often happens in such cases, when no mother watches over both

Der Unterschied im Alter der beide Mädchen konnte nicht über vier Jahre sein. Aber Grace erschien, wie oft in solchen Fällen, wo keine Mutter über Beide wacht

La diferenco en la aĝo de {la ambaŭ ¦ la } knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino zorganta pri la

Laŭ PAG (§61, pĝ. 85),

Rim. I. Oni ne uzu ambaŭ anst. la dutiuj du, sed nur anst. ĉiuj du. Por kontrolo, oni metu tri anstataŭ du; se oni uzus la tri, oni uzu la du: la tri (la du) fratoj promenis kune; se oni uzus ĉiuj tri, oni uzu ambaŭ: ĉiuj tri (ambaŭ) fratoj estis lamuloj.

Por pli klare vidi la diferencon inter kaj ambaŭ konsideru jenajn vortarajn ekzemplojn:

= ambaŭ

= unu el la du fratinoj (ne «unu el ambaŭ fratinoj» [Krause])

= unu el la du (ne «unu el ambaŭ» [Krause]);

= nek tiu, nek la alia (ne «neniu el ambaŭ» [Krause]).

La instrumenta kun

Influate de la germana , Z ofte misuzis kun en la senco perpri. La plej okulfrapa ekzemplo estas la germana kaj la angla versioj de la Fundamenta gramatiko (§2), kie kun uzurpas la lokon de per, aperanta en la aliaj 3 versioj nacilingvaj kaj en la esperanta versio de FK: