Выбрать главу

La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).

… l’ablatif par per (par, au moyen de) ou par d’autres prépositions, selon le sens. Ex.: … per la patr·o·j ― par les pères ou au moyen des pères…

… the instrumental (ablative) by kun, “with”, or other preposition as the sense demands. E.g. … kun la patr·o, “with the father”; …

… der Ablativ durch kun (mit), oder andere, dem Sinne entsprechende, Präpositionen.

… для творительнаго ― per (посредствомъ) или другіе предлоги соотвѣтственно смыслу.

… dla narzędnika (instrumentalis) ― per (przez), lub inne przyimki odpowiednio do znaczenia.

Do, la frazo «Kiel vi min turmentas kun Alfred!» havas alian signifojn laŭ la gramatiko germana-angla (kun = per), ol laŭ la gramatikoj ceteraj (kun = kaj, do «vi turmentas {min kaj Alfredon}» aŭ eble «{vi kaj Alfredo} turmentas min»). Nacilingve estas .

Kaj tiel en multaj lokoj:

Clemency, kiu {kun ¦ } libroj ne multe sin okupas.

nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ {kun ¦ } sia forflugo

{Kun ¦ } tiu ĉi rimarko li kontentigis sin …

Nun tia uzo de kun estas subnorma: PAG ĝin malaprobas (§206 B Rim. III, pĝ. 277); PV kaj la PIV-oj mencias ĝin nur en rimarko kiel «severe/nepre evitenda»n.

kuneveni, kuneesti …

La prefikso kun-, uzata en verbo, povas indiki kunecon kiel celon (kunveni = veni kunen) aŭ staton (kunesti = esti kune). Ĉe kelkaj aliaj prefiksoj oni tiajn signifoj distingas, ekz‑e

antaŭeniri (iri, celante antaŭen) — antaŭiri (iri antaŭ iu aŭ io)

tamen pri kun- oni nun normale tion ne faras. PAG tamen rimarkigas (§391):

Rim. I. La dusencecon de kun- (x-e kaj x-a) Z. rigardis difekto de la lingvo, pri kiu oni devus helpi. Kelkfoje li uzis kune- anstataŭ kun-, tamen — strange! — li ne utiligis tiujn du formojn por meti diferencon inter la du sencoj, sed aplikis kune- sendistinge (kunesido, kunevivado, kuneeduki; kunekroĉi, kunekalkuli, kunepreni), verŝajne sub la influo de la germana, kiu havas mit- (x-e) kaj zusammen (x-a), sed uzas ofte la lastan en la senco de mit-. En la “neologismaj” projektoj, Z. proponis por la dua senco diversajn solvojn (ko-, kum-), fine, en la dua volumo de la Andersen-fabeloj lanĉis kunkun- (kunkunvoki). Neniu el tiuj iniciatoj estis imitata.

Verdire, mi ne vidas koheran sistemon en la Zamenhofa uzado de kune-/kun-. Jen ekzemploj pri kune-:

¶ nian longan kaj amikan kunevivadon

¶ esceptinte la kuneservantan Clemency N. —

¶ malrapide kunesilabis la surskribon: … —

kunebatis la manojn —

¶ Mi kunevenis kun sinjoro Warden —

¶ tiu ĉi ĉiutaga kuneestado

Kaj jen simplaj kun-:

kunsentanta amo —

kuntrafiĝo de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo —

¶ li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato —

kuntiradus la brovojn —

¶ kunligita —

¶ turni al sia kunsidanto nur la okulojn —

Akuzativa predikativo

Temas pri tiaj frazoj:

oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon

En la moderna lingvo ili estas subnormaj:

Rim. I. Kun tiuj predikativoj, la uzado estis longatempe ŝanceliĝema, kaj en la primitiva literaturo oni trovos multajn ekzemplojn de predikativaj participoj en akuzativo; tio estas severe evitinda. Frazo kieclass="underline" ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro[Z] (1889) ŝajnus hodiaŭ nekorekta kaj devus esti ĝustigita en: leviĝantajleviĝi.

PAG, §172 Rim.I (pĝ. 235)

Tradukaj kuriozaĵoj

La Juna Anglujo

Kelkaj pecoj postulas scion pri la soci-kultura historio, ekz‑e {la loko en la teksto}:

Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon…

Jen la responda peco Dikensa:

Benjamin Britain — sometimes called Little Britain, to distinguish him from Great; as we might say Young England, to express Old England with a decided difference

~ 7 ~