Выбрать главу

La triviala kalemburo pri la familinomo estas netradukebla, kvankam facile divenebla pro la ĝenerala konateco de la anglalingva vorto. Sed ĉi tiu malinĝenie aranĝita (angle mi dirus) vortludo aperas kiel preteksto por multe pli sprita observaĵo pri la Juna Anglujo (fakte, observaĵo tro sprita por la ĝenerala publiko).

Juna Anglujo estis efemera politika grupo (ĉ. 1835–1850) romantikisma (ĝia eminenta membro estis la juna), kiu prezentis al la socio idealan feŭdisman projekton kun absoluta monarko kaj forta eklezio.

La nomon inspiris la tiamaj naciismaj movadoj la Juna Irlando, la Juna Italujo, la Juna Germanujo — malgraŭ ke ĉi tiuj, kontraŭe ol «la Juna Anglujo», estis progresemaj, liberalaj kaj reale popularaj.

Unu paradokso pri la Juna Anglujo estas, ke la nova (juna) generacio strebis revivigi malnovegan (feŭdisman) reĝimon. Alia amuzaĵo estas ŝuldata al la anglalingva konfuzo inter malnova kaj maljuna, kiujn ambaŭ esprimas la adjektivo interalie, la kliŝo, t.e. «la (Feliĉa) Malnova Anglujo», rilatas al tiu antaŭkapitalisma epoko, kiun revis la romantika grupo.

Ĉi tiun «malnovan Anglujon» oni povus ankaŭ koncepti kiel junan nacion, kiel socian organismon en ties juna aĝo; kaj la Anglujo kapitalisma estus tiusence la maljuna Anglujo. Tial la Dikensa kalemburo, ke formale povus signifi

La germana lingvo konfuzas la signifojn malnova kaj maljuna tute same, kiel la angla, tial la rekta traduko de K1847 formale estas samsignifa:

Benjamin Britain — zuweilen Klein-Britannien genannt zum Unterschied von Großbritannien; wie man sagt Jungengland, um Altengland mit einer Variation auszudrücken

Ĉi tiu formala ĝusteco tamen ne garantias, ke germana leganto ĝuste komprenas la pecon (Zamenhofo ĝin ne komprenis). Ĉar en la kontinenta Eŭropo «la Juna Germanujo» ktp ne celis la malnovan staton, sed havis idealon progreseman; temis ne pri «frutempa Germanujo», sed pri «Germanujo revata de la juna generacio» (pli klare kaj sukcese tio evidentiĝos poste, en la Zamenhofa epoko, per «la junaj turkoj» (,), kiuj revis ne pri reveno al la frutempa Osmana Imperio, sed pri modernigo kaj eŭropigo). Forme similaj, la terminoj «la Juna Germanujo» kaj «la Juna Anglujo» estas sence malsamaj, eĉ kontraŭaj (almenaŭ, en la Dikensa prezento): la unua estas metonimio (la junulara Germanujo), dum la dua estas metaforo (Anglujo juna simile al juna organismo).

Zamenhofo probable ne sciis pri la Disraelia «Juna Anglujo», kaj misinterpretis la ĉi-pecan metonimie, laŭ la kontinenta modelo: «por esprimi la Maljunan Anglujon» (certe ne temis pri «maljunulara Anglujo», ĉar la tiamaj maljunuloj jam plene apartenis al la industria epoko). Kompreni la celatan signifon estas tiom pli malfacile, ke la Dikensa komparo lamas:

“Little Britain” ≠ “Great Britain”

ne similas al

“Young England” = “Old England”.

Sence ĝusta, sed senkalembura traduko estus «kiel oni dirus „Juna Anglujo“ aludante ties rilaton al kaj diferencon de „Malnova Anglujo“»; aŭ eblus uzi la egale konfuzan neologismon «olda».

La konfuza

Alfredo diras al Grace {vidu en la teksto}:

Angle:

Germane:

Z: «tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas (…). Eĉ se mi povus, mi ŝin ne pro mi forprenus»

La Dikensa metonimio supozeble estas akceptebla en la angla, sed ekz‑e ruse (kaj probable ankaŭ germane) ĝi sonas kiel ĝena malkleraĵo. do ŝanĝis «kvalitoj»n en «karaktero»n, vorton por kiu tia metonimia uzo estas pli kutima; kaj Z eĉ pli rektigis la frazon, rilatigante la epitetojn al la «animo», kien ili pli konvenas.

Tamen konsekvenco de tiaj korektoj estas la ŝanĝo de la nombro: la plurnombro angla () iĝis ununombro en la tradukoj ( [K1847], animo [B1891]). preteratentis tion, kaj lasis (respondan al = ilin). Siavice Z ne povus interpreti tiun alie ol «ŝin» (germane tiuj pronomoj koincidas). Rezultis io stranga, sence malklara. Nek B1910, nek KGM korektis tion.

(La rusa traduko [R1959] disigas la kvalitojn: «viaj fideleco kaj persistemo», tute forigante la ĝenan metonimion kaj konservante la pronomon «ilin».)

Tiraljoroj

Iam, antaŭ multe da jaroj, foliumante PIV-on, mi hazarde trafis la ekzotan vorton tiraljoro:

tiraljor/oZ [MIL] Izolita pafisto en armeo: malvolvi trupon tiraljore (aranĝi ĝin tiel, ke ĉiuj soldatoj estas malproksimaj unu de la aliaj).

Nun mi scias, ke ĝi aperis en la dua frazo de la Dua parto de B1891 (temas pri la procesoj kondukataj de la jurista firmao):

Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj — ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile — oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj, ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili.

Tiu teda satiraĵo estas fidela traduko el la germana: