Kiam aŭdas mi la ŝtormon ŭdas pluv- aŭ neĝ-enormon, Informas mi la monton, tiel scias Mont' de Mo.
"Do mi helpas ĉiujn homojn
Enloĝantajn siajn domojn, Trankviligas mi la monton kaj la homoj pacon havas, Per aŭskulto kaj avertoj
Helpas ĉiujn miaj lertoj, Mi ĝojas ke mi vivas, ĉar mi tiun gloron havas."
Fininte tiujn versojn la Bululo denove sin turnis por kirladi. La Orko ridis mallaŭte kaj Kap'tano Vilĉjo fajfis al si kaj Trot decidis ke la Mont-Orelo sendube estas iom freneza. Sed la Bululo ŝajne estis kontenta kredante ke li plene klarigis sin kaj baldaŭ li metis kvar ŝtonajn telerojn sur la tablon kaj post tio li levis la kaldronon de la fajro kaj verŝis iom da ĝia enhavo sur ĉiun el la pladoj. Kap'tano Vilĉjo kaj Trot tuj proksimiĝis al la tablo, ĉar ili malsatis, sed kiam ŝi ekzamenis sian teleron la knabineto kriis:
"Nu, ĝi estas melasa kandaĵo!"
"Ĉerte," respondis la Bululo, ridetante plaĉe. "Manĝu ĝin rapide, dum ĝi varmegas, ĉar ĝi fridiĝas tre rapide dum ĉi vintra vetero."
Dirinte tion li prenis ŝtonan kuleron kaj komencis meti la varmegan melasaĵon en sia buŝon, dum la aliaj mirante rigardis lin.
"Ĉu ĝi ne bruligas vinf" demandis la knabino.
"Tute ne," diris li. "Kial vi ne manĝasf Ĉu vi ne malsatasf"
"Jes," ŝi respondis, "mi malsatas. Sed ni kutime manĝas kandaĵon kiam ĝi fariĝis frida kaj malmola.
Ni ĉiam distiras melasan kandaĵon antaŭ ol manĝi ĝin”.
"Ha, ha, ha!" ridis la Mont-Orelo. "Kiel absurde! El kie vi venis, dof"
"Kalifornio," ŝi diris.
"Kalifornio! Pu! Ne ekzistas tia loko. Ami aŭdis pri ĉiu loko en la Lando Mo, sed neniam antaŭ nun mi aŭdis pri Kalifornio."
"Ĝi ne estas en la Lando Mo," ŝi klarigis.
“Do ĝi ne valoras diskuton,” deklaris la Bululo, prenante denove iom el la vaporanta kaldrono, ĉar li manĝadis tutdum li parolis.
"Rilate al mi," ĝemis Kap'tano Vilĉjo, "mi deziras normalan plenan manĝon, kiel distraĵon. En la lasta loko estis nur fruktoj por manĝi, kaj ĉi tie estas pli malbone, ĉar estas nur kandaĵo."
"Melasa kandaĵo tamen ne estas malbona," diris Trot. "Mia jam estas preskaŭ sufiĉe frida por tirado. Atendu iomete, Kap'tano, kaj vi povos manĝi ĝin."
Post iom da tempo ŝi povis kolekti la kandaĵon de la ŝtona telero kaj komenci prilabori ĝin per siaj manoj. La Mont-Orelo multe miris pri tio kaj atente rigardis ŝin. La kandaĵo estis vere bona kaj bele tirebla, tiel ke Trot baldaŭ estis preta distranĉi ĝin tiel ke ĝi estis manĝopreta.
Kap'tano Vilĉjo degnis manĝi unu-du pecojn kaj la Orko manĝis plurajn, sed la Bululo rifuzis provi ĝin. Trot mem plenmanĝis la teleron da kandaĵo kaj post tio petis trinkon da akvo. «kvof» diris la Mont-Orelo, senkomprene. "Kio estas tiof" "lo trinkebla. Ĉu oni ne havas akvon en Mof" "Mi neniam aŭdis pri ĝi," diris li. "Sed mi povas doni al vi iom da freŝa limonado. Mi kaptis ĝin per poto kiam lastafoje pluvis, ja estis nur antaŭhieraŭ."
"Ho, ĉu pluvas limonadon ĉi tief" ŝi demandis. "Ĉiam; kaj ĝi estas tre freŝiga kaj bonsaniga." Dirinte tion li portis el ŝranko ŝtonan poton kaj ĉerpilon, kaj la knabino trovis ĝin vere tre plaĉa limonado. Ankaŭ al Kap'tano Vilĉjo ĝi plaĉis; sed la Orko rifuzis tuŝi ĝin.
"Se ne estas akvo en ĉi lando, mi ne povos longe resti ĉi tie," la ulo deklaris. "kvo signifas vivon por homoj, bestoj, kaj birdoj."
"Sendube estas akvo en limonado," diris Trot.
"Jes," respondis Orko, "mi supozas ke jes; sed ankaŭ estas aliaj aĵoj en ĝi, kaj ili senvalorigas la bonan akvon."
La aventuroj de la tago lacigis niajn veturantojn, do la Bululo alportis kelkajn lankovrilojn kiujn ili vindis ĉirkaŭ sin kaj poste ili kuŝiĝis antaŭ la fajro, kiun ilia gastiganto vivigis per fuelo dum la tuta nokto. Trot vekiĝis plurfoje kaj trovis la Mont-Orelon ĉiam vigla kaj intense aŭskultanta por percepti eĉ la plej etan sonon. Sed la knabineto povis aŭdi tute neniun sonon escepte de la ronkado de Kap'tano Vilĉjo.
Ĉapitro 8
Buton-Brilo Perdiĝas kaj Retroviĝas
"Vekiĝu — Vekiĝu!" vokis la voĉo de la Bululo. "Ĉu mi ne diris al vi ke venas la vintrof Per mia maldekstra orelo mi povis aŭdi ĝin veni, kaj la pruvo estas ke nun forte neĝas ekstere."
"Ĉuf" diris Trot, frotante siajn okulojn kaj rampante el sia lankovrilo. "Kie mi loĝas, en Kalifornio, mi neniam vidis neĝon, escepte de tre for sur la suproj de altaj montoj."
"Nu, ĉi tie estas la supro de alta monto," respondis la bululo, "kaj pro tio nin trafas niaj plej fortaj neĝadoj ĝuste ĉi tie."
La knabineto iris al la fenestro kaj elrigardis. La aeron plenigis falantaj blankaj flokoj, tiel grandaj kaj tiel kuriozformaj ke ŝi perpleksis.
"Ĉu vi certas ke tio estas neĝof" ŝi demandis.
"Nepre. Ami devas preni mian neĝŝovelilon kaj eliri por ŝoveli vojeton. Ĉu vi deziras veni kun mif"
"Jes," ŝi diris, kaj sekvis la Bululon kiam li malfermis la pordon. Subite ŝi kriis: "Nu, tute ne estas fride!"
"Kompreneble ne," respondis la viro. "Estis fride hieraŭ nokte, antaŭ la neĝfalo; sed neĝo, kiam ĝi falas, estas ĉiam firma kaj varma."
Trot prenis manplenon da ĝi.
"Sed, ĝi estas pufmaizo!" ŝi kriis.
"Kompreneble; ĉiu neĝo estas pufmaizo. Kion vi anticipisf»
"Pufmaizo ne estas neĝo en mia lando."
"Nu, ĝi estas la sola neĝo kiun ni havas en la Lando Mo, do vi devos kontentiĝi per ĝi," diris li, iom senpacience. "Mi ne respondecas pri la absurdaĵoj kiuj okazas en via lando, kaj kiam vi estas en Mo vi devas agi kiel la Moanoj. Amanĝu iom da nia neĝo kaj vi trovos ĝin bona. La sola malboneco de nia neĝo estas ke kelkfoje ni ricevas tro da ĝi."
Dirinte tion la Bululo eklaboris ŝovelante vojeton kaj li tiom rapidis kaj malpigris ke li amasigis la pufmaizon ambaŭflanke de la vojo kiu kondukis al la montosupro de la suba ebenaĵo. Dum li laboris, Trot manĝis pufmaizon kaj trovis ĝin firma kaj iom varma, ankaŭ bele salumita kaj buterumita. Baldaŭ Kap'tano Vilĉjo venis el la domo kaj marŝis al ŝi.
"Kio estas tiof" li demandis.
"Mo-neĝo," diris ŝi. "Sed ĝi ne estas vera neĝo, kvankam ĝi falas el la ĉielo. Ĝi estas pufmaizo."
Kap'tano Vilĉjo gustumis ĝin; post tio li sidiĝis sur la vojeton kaj komencis manĝi. La Orko venis kaj bekadis laŭeble rapide. Ili ĉiuj amis pufmaizon kaj ili ĉiuj malsatis ĉimatene.
Intertempe la flokoj de "Mo-neĝo" tiel rapide falis ke la kvanto da ili preskaŭ senlumigis la aeron. La Bululo nun ŝoveladis tre for laŭ la montoflanko, dum la vojeto malantaŭ li rapide repleniĝis per freŝfalinta pufmaizo. Subite Trot aŭdis lin voki:
"Jadi jadi! — fruktera torto kaj pankukoj! — jen iu kovrita de la neĝo."
Ŝi kuris al li tuj kaj la aliaj sekvis, vadante tra la maizo kaj dispremante ĝin sub siaj piedoj. La Mo-neĝo estis tre profunda kie la Bululo ŝoveladis kaj el inter granda amaso da ĝi li malkovris paron da piedoj.
"Jadi! lu perdiĝis en la ŝtormo," diris Kap'tano Vilĉjo. "Mi esperas ke li plu vivas. Ani eltiru lin por trovi."
Li prenis unu piedon kaj la Bululo prenis la alian. Ili ambaŭ tiris kaj el sub la amaso da pufmaizo venis knabeto. Li estis vestita per bruna velura jako kaj ĝisgenua pantalono, kun brunaj ŝtrumpoj, buk-ŝuoj kaj blua ĉemiz-veŝto kiu havis krispojn sur sia antaŭaĵo. Kiam oni eliris lin el la amaso la knabo maĉadis buŝplenon da pufmaizo kaj ambaŭ liaj manoj estis plenaj de ĝi. Do unue li ne povis paroli al siaj savintoj sed kuŝis tute kviete kaj okulumis ilin trankvile ĝis li glutis sian buŝplenon. Apost tio li diris:
"Trovu mian ĉapon," kaj puŝis pli da pufmaizo en sian buŝon.
Dum la Bululo komencis ŝoveladi en la maizamaso por trovi la ĉapon de la knabo, Trot ridadis ĝoje kaj Kap'tano Vilĉjo havis larĝan rideton sur sia vizaĝo. La Orko rigardis de unu al la alia kaj demandis: