Выбрать главу

Tiu persono estis Reĝo Kru-el, kaj tuj kiam Kap'tano Vilĉjo vidis lin la maljuna velisto sciis senhezite ke al li ne plaĉos la Reĝo de Omenlando.

"Ho! Kiu estasf" diris lia Moŝto, profunde sulkante la brovojn.

"Fremduloj, Sinjoro," respondis la soldato, riverencante tiel profunde ke lia frunto tuŝis la marmorajn kahelojn.

"Fremduloj, ĉuf Nu, nu; kia neatendita vizito! ntaŭenpaŝu, fremduloj, kaj konigu vin."

La voĉo de la Reĝo estis severa kiel lia aspekto. Trot iom tremetis sed Kap'tano Vilĉjo trankvile respondis:

"Malmulton ni ne povas diri, krom ke ni venis por ekzameni vian landon kaj decidi ĉu ĝi plaĉas al ni.

Laŭ via parolmaniero vi ne scias kiuj ni estas; alie vi eksaltus premi manojn kaj doni al ni sidejon. Areĝoj kutimas tre alte taksi nin, en la granda Ekstera Mondo el kie ni venis, sed en ĉi regneto — kiu ja malmulton valoras — ŝajnas la uloj nur pokkulturaj."

La Reĝo miregante aŭskultis tiun aŭdacan parolon, unue sulkante la frunton kaj poste gapante la du infanojn kaj la oldan veliston evidente scivoleme. La korteganoj silentis pro timo, ĉar neniam antaŭe iu aŭdacis paroli tiel al ilia aroganta kruela Reĝo. Lia Moŝto, tamen, iom timis, ĉar kruelaj personoj estas ĉiam senkuraĝaj, kaj li timis ke eble tiuj misteraj fremduloj posedas magiajn fortojn kiuj detruos lin se li ne dece traktos ilin. Do li ordonis al siaj servistoj doni al la novevenintoj sidejojn, kaj ili obeis tremhaste.

Sidiĝinte, Kap'tano Vilĉjo ardigis sian pipon kaj komencis blovi fumon per ĝi, vidaĵo tiel stranga en la mensoj de ĉiuj ke ili ĉiuj miregis. Baldaŭ la Reĝo demandis:

"Kiel vi enpenetris ĉi tiun kaŝitan landonf Ĉu vi transiris la dezerton aŭ la montojnf"

"Dezerton," respondis Kap'tano Vilĉjo, kvazaŭ pri tiu tasko estis eĉ ne inde diskuti.

"Ĉu vere! Neniu antaŭe sukcesis fari tion," diris la Reĝo.

"Nu, estas sufiĉe facile, se oni scias la kielon," asertis Kap'tano Vilĉjo, tiel senzorge ke multe imponis la aŭskultantojn. La Reĝo moviĝis nekomforte en sia trono. Li multe pli ol antaŭe nun timis ĉi tiujn fremdulojn.

"Ĉu vi intencas longe resti en Omenlando?" estis lia sekva maltrankvila demando.

"Dependas de kiel ĝi plaĉas al ni," diris Kap'tano, Vilĉjo. "Ĝuste nun mi sugestas al via Moŝto ke vi ordonu prepari kelkajn ĉambrojn por ni en via eta kasteleto ĉi tie. Kaj reĝa bankedo, kun iom da frititaj cepoj kaj peklita tripo, nu tio plaĉus al niaj stomakoj kaj iomete plifeliĉigus nin."

"Viajn dezirojn oni plenumos," diris Reĝo Kru-el, sed liaj okuloj ardis el inter siaj fendetoj tiel fie ke Trot timis ke eble oni venenigos la manĝaĵojn. Obee al la ordono de la Reĝo pluraj el liaj servistoj forhastis por mem ordoni al la servistoj en la kastelo, kaj tuj post ilia foriro maldika oldulo eniris la kordon kaj klinis sin antaŭ la Reĝo.

Tiu malagrabla persono estis vestita per riĉaj veluroj, kun multaj falbaloj kaj puntaĵoj. Li estis kovrita per oraj ĉenoj, fajne prilaboritaj ringoj kaj juvelitaj ornamaĵoj. Li marŝis per falsimponaj paŝoj kaj gapegis ĉiujn korteganojn kvazaŭ kredante sin multe supera al iu aŭ ĉiu el ili.

"Nu, nu, via Moŝto; kia informo — kia informof" li demandis, per akra, malebena voĉo.

La Reĝo malplezure rigardis lin.

"Nenia informo, Lordo Ĝugli-Ĝu, krom ke fremduloj alvenis," li diris.

Ĝugli-Ĝu malestime rigardetis Kap'tanon Vilĉjon kaj malrespekte Troton kaj Buton-Brilon. Aposte li diris:

"Fremduloj ne interesas min, via Moŝto. Sed Princino Ĝloria multe interesas — jes ja, ŝi tre interesas!

Kion ŝi diras, Sinjorof Ĉu ŝi edzigos minf"

"Demandu al ŝi," respondis senrespekte la Reĝo. "Mi jam demandis, plurfoje. Kaj ĉiufoje ŝi diris ke ne.

"Dof" diris la Reĝo severe.

"Do," diris Ĝugli-Ĝu per ludema tono, "birdo kiu povas kanti sed rifuzas kanti estas devigenda kanti."

"Hu!" diraĉis la Reĝo. "Facile, se temas pri birdo; sed pri knabino estas malpli facile."

"Tamen," persistis Ĝugli-Ĝu, "ni devas superi malfacilaĵojn. La ĉefa problemo estas ke Ĝloria imagas ke ŝi amas tiun mizeran knabon de la ĝardenisto, Pon. Kio se ni ĵetus Ponon en la Ĝrandan bismon, via Mosto?"

"Ne utilus al vi," respondis la Reĝo. "Ŝi ankoraŭ plu amus lin."

"Domaĝe, domaĝe!" ĝemis Ĝugli-Ĝu. "Mi flanken-metis pli ol buŝelon da valoregaj gemoj — ĉiu el ili valoras pli ol reĝo mem — kiel donacon al via Moŝto en la tago de mia edziĝo kun Ĝloria."

La okuloj de la Reĝo scintilis, ĉar li pleje amis riĉon; sed la sekvan momenton li denove profunde sulkis la frunton.

"Ne utilus al ni mortigi Ponon," li murmuris. "Ni devos mortigi la amon de Ĝloria al Pon."

"Des pli bone, se vi povos trovi metodon fari tion," konsentis Ĝugli-Ĝu. "Ĉio ĝustiĝus se vi povus mortigi la amon de Ĝloria al tiu knabo de la ĝardenisto. Efektive, Sinjoro, pripensinte mi opinias ke estas almenaŭ unu kaj duona buŝeloj da juveloj!", Ĝuste tiam mesaĝisto eniris la korton por diri ke la bankedo jam estas preparita por la fremduloj. Do Kap'tano Vilĉjo, Trot kaj Buton-Brilo eniris la kastelon kaj estis gviditaj al ĉambro kie bonega festeno estis elmetita sur la tablon.

"Al mi ne plaĉas tiu Lordo Ĝugli-Ĝu," komentis Trot dum ŝi okupadis sin per manĝado.

"Nek al mi," diris Kap'tano Vilĉjo. "Sed laŭ la paroloj kiujn ni aŭdis mi supozas ke la knabo de 1 ĝardenisto ne ricevos la Princinon."

"Eble ne," respondis la knabino; "sed mi esperas ke olda Ĝugli ankaŭ ne ricevos ŝin."

"La Reĝo intencas vendi ŝin por ĉiuj tiuj juveloj," komentis Buton-Brilo, kies buŝo estis duonplena de kuko kaj konfitaĵo.

"Kompatinda Princino!" ĝemis Trot. "Mi bedaŭras por ŝi, kvankam mi neniam vidis ŝin. Sed se ŝi diras 'ne' al Ĝugli-Ĝu, kaj estas firmintenca pri tio, kion ili povos farif"

"Ni ne maltrankviliĝu pri nekonata Princino," konsilis Kap'tano Vilĉjo. "Laŭ mia penso ni mem ne estas tre sekuraj, pro tiu kruela Reĝo."

La du infanoj same opiniis kaj ĉiuj tri estis iom senĝojaj dum la cetero de la manĝo.

Post ilia manĝo, la servistoj eskortis ilin al iliaj ĉambroj. La ĉambro de Kap'tano Vilĉjo estis for ĉe unu ekstremo de la kastelo, tre alte, kaj la ĉambro de Trot estis ĉe la alia ekstremo, iom malalte. Kaj rilate al Buton-Brilo, ili metis lin en la mezon, tiel ke ĉiuj estis tiel apartaj kiel eblis. Al ili ne multe plaĉis tiu aranĝo, sed ĉiuj ĉambroj estis bele meblitaj kaj ĉar ili estis gastoj de la Reĝo ili ne kuraĝis plendi.

Post la foriro de la fremduloj el la korto la Reĝo kaj Ĝugli-Ĝu longe konversaciis, kaj la Reĝo diris:

"Mi ne povas devigi Ĝlorian edzigi vin jam nun, ĉar tiuj fremduloj eble malebligus. Ami suspektas ke la lignokrura viro posedas grandajn magiajn fortojn, alie li ne povus esti portinta sin kaj tiujn infanojn trans la mortigan dezerton."

"Al mi li ne plaĉas; li aspektas danĝera," respondis Ĝugli-Ĝu. "Sed eble vi eraras kredante lin sorĉisto. Kial ne provi lian povonf"

"Kielf" demandis la Reĝo.

"Alvenigu la Fian Sorĉistinon. Ŝi povos tuj diri al vi ĉu tiu lignokrura persono estas vulgara persono aŭ magiisto."

"Ha! jen bona ideo," kriis la Reĝo. "Kial mi ne pensis pri la Fia Sorĉistino antaŭ nunf Sed tiu virino postulas riĉan rekompencon pro siaj servoj."

"Negrave; mi pagos ŝin," promesis riĉa Ĝugli-Ĝu.

Do servisto estis sendita alvoki la Fian Sorĉistinon, kiu loĝis nur kelkajn kilometrojn for de la kastelo de Reĝo Kru-el. Dum ili atendis ŝin, la velkinta olda kortegano proponis ke ili vizitu Princinon Ĝlorian por trovi ĉu ŝi eble nun estas pli komplezema. Do ili ambaŭ formarŝis kune kaj traserĉis la tutan kastelon sen trovi Ĝlorian.

Fine Ĝugli-Ĝu sugestis ke eble ŝi estas en la malantaŭa ĝardeno, kiu estis granda parko plena de arbustoj kaj arboj kaj ĉirkaŭata de alta muro. Kaj multega estis ilia kolero kiam ili ĉirkaŭiris angulon de la vojeto kaj trovis en kvieta loketo la belan Princinon kaj surgenua antaŭ ŝi Ponon, la knabon de la ĝardenisto!