Выбрать главу

Malgraŭ tio, la pajlulo estis brava kaj frontis sian fajran faton kiel heroo. Amarŝigite antaŭ la amason da homoj li turnis sin al la Reĝo tre trankvile kaj diris:

"Ĉi fiago kostos al vi vian tronon, kaj ankaŭ multan suferadon, ĉar miaj amikoj venĝos mian detruiĝon."

"Viaj amikoj ne estas ĉi tie, nek ili scios kion mi faris al vi, post via pereo kiam vi ne povos informi ilin," respondis la Reĝo per malrespekto-plena voĉo.

Post tio li ordonis ligi la Birdotimigilon al dika paliso kiun li marteligis en la teron, kaj la materialoj por la fajro estis amasigitaj tute ĉirkaŭ lin. Kiam tio estis jam farita, la latuna bando de la Reĝo komencis viglan melodion kaj olda Ĝugli-Ĝu antaŭenvenis kun flamanta alumeto kaj ardigis la ŝtipojn.

Tuj la flamoj ekleviĝis kaj rampis pli kaj pli proksimen al la Birdotimigilo. La Reĝo kaj lia tuta popolo tiom intense rigardis tiun teruran spektaklon ke neniu el ili rimarkis ke la ĉielo subite senlumiĝas. Eble ili supozis ke la laŭta zumsono — kian faras deko da moviĝantaj vagonaroj — venas el la ardantaj ŝtipoj; ke la ventoblovo estas nur venteto. Sed subite eksubeniris amaso da Orkoj, almenaŭ duoncento da ili, kaj la fortaj aerfluoj kaŭzitaj de iliaj rivoluantaj vostoj disŝutis la fajron ĉiudirekten, tiel ke eĉ ne unu ardanta ero eĉ tuŝis la Birdotimigilon.

Sed tiu estis ne la sola efekto de la subita tornado. Areĝo Kru-el estis blovita el sia trono kaj renversiĝis kapsuben ĝis li ekhaltis batiĝinte kontraŭ la ŝtonan muron de sia propra kastelo, kaj antaŭ ol li povis stariĝi granda Orko eksidis sur lin kaj tenis lin premita al la tero. Olda Ĝugli-Ĝu ĵetiĝis en la aeron kiel raketo kaj haltis sur arbo, kie li pendis per sia korpomezo de alta branĉo, batante la aeron per siaj piedoj kaj penante kapti la aeron per siaj manoj, kaj kriegante petante kompaton kiel malkuraĝulo, ĉar tio li ja estis.

La homoj retiris sin ĝis ili estis tute kunpremitaj, dum ĉiuj soldatoj renversiĝis kaj sterniĝis sur la teron. La ekscito estis granda dum pluraj minutoj, kaj ĉiu timigita loĝanto de Omenlando rigardis respektoplene kaj mirigite al la grandaj Orkoj kies subenflugo efektivigis la samtempajn saviĝon de la Birdotimigilo kaj la konkeron de Reĝo Kru-el.

La Orko, kiu estis la ĉefo de la bando, baldaŭ liberigis la Birdotimigilon el liaj ligiloj. Kaj li diris: "Nu, ni nur lastamomente savis vin, kio estas pli bona ol tro malfrue. Vi nun estas la mastro ĉi tie, kaj ni firme intencas certigi ke oni obeos viajn ordonojn."

Dirinte tion la Orko prenis la oran kronon de Kru-el, kiu estis defalinta de lia kapo, kaj metis ĝin sur la kapon de la Birdotimigilo, kiu laŭ sia mallerta maniero paŝetis al la trono kaj sidiĝis en ĝin.

Vidante tion, vigla hurao aŭdiĝis de la amaso da homoj, kiuj suprenĵetis siajn ĉapelojn kaj gestis per siaj poŝtukoj kaj salutis la Birdotimigilon kiel sian Reĝon. La soldatoj partoprenis la huraadon kun la popolo, ĉar nun ili plene komprenis ke ilia malamata mastro estas konkerita kaj ke estas saĝe montri sian bonvolon al la konkerinto. Kelkaj el ili ligis Kru-el-on per ŝnuregoj kaj antaŭentrenis lin, kaj ĵetis lian korpon sur la teron antaŭ la trono de la Birdotimigilo. Ĝugli-Ĝu baraktis ĝis fine li glitis de la branĉo de la arbo kaj falis sur la teron. Li tiam provis kaŝe foriri, sed la soldatoj kaptis kaj ligis lin apud Kru-el.

"Inversiĝis la situacio," diris la Birdotimigilo, ŝveligante sian bruston ĝis la pajlo en ĝi krakis plaĉe, ĉar li multe plezuriĝis; "sed vi kaj via popolo efektivigis tion, amiko Orko, kaj ekde nun vi rajtas kalkuli min kiel vian humilan servanton."

Ĉapitro 19

La Sorĉistino Estas Konkerita

Tuj post la konkeriĝo de Reĝo Kru-el unu el la Orkoj estis sendita al la domo de Pon kun la ĝojiga informo. Tuj Ĝloria kaj Pon kaj Trot kaj Buton-Brilo hastis al la kastelo. Ilin iom surprizis la vidaĵo kiu renkontis iliajn okulojn, ĉar jen la Birdotimigilo, kronita kiel Reĝo, kaj la tuta popolo surgenuas humile antaŭ li. Do ili simile profunde riverencis al la nova reganto kaj post tio ili staris apud la trono. Kap'tano Vilĉjo, estante griza akrido, ankoraŭ staris sur ŝultro de Trot, sed nun li saltetis sur ŝultron de la Birdotimigilo kaj flustris en la pentritan orelon:

"Mi kredis ke Ĝloria estos Reĝino de Omenlando."

La Birdotimigilo kapneis.

"Ankoraŭ ne," li respondis. "Neniu Reĝino kun glacia koro taŭgas por regi landon." Li turnis sin al sia nova amiko, la Orko, kiu fanfarone ĉirkaŭpaŝadis, tre fiere pro sia suklceso, kaj diris: "Ĉu vi supozas ke vi, aŭ viaj sekvantoj, povus trovi oldan Palpebrumnjon la Sorĉistinonf"

"Kie ŝi estasf" demandis la Orko. "le en Omenlando, mi estas certa."

"Do," diris la Orko, "ni certe povos trovi ŝin."

"Tio multe plezurigos min," deklaris la Birdotimigilo. "Trovinte ŝin, venigu ŝin al mi, kaj mi tiam decidos kion fari pri ŝi."

La Orko kunvokis siajn sekvantojn kaj parolis kelkajn vortojn al ili per nelaŭta voĉo. Amomenton poste ili altiĝis en la aeron — tiel subite ke la Birdotimigilo, kiu estis tre malmultepeza, estis tute forblovita el sia trono kaj en la brakojn de Pon, kiu remetis lin zorge sur lian seĝon. Ankaŭ estis aerkirlo de polvo kaj cindroj, kaj la akrido savis sin el kirloĵetiĝo en la amason da homoj per salto en arbon, el kie serio de saltetoj baldaŭ revenigis lin al la ŝultro de Trot.

La Orkoj jam estis ekster onia vidpovo, do la Birdotimigilo parolis al la popolo kaj prezentis Ĝlorian al ili, kiun ili jam bone konis kaj amis. Sed ne ĉiuj el ili sciis pri ŝia glaciigita koro, kaj kiam la Birdotimigilo rakontis la misagojn de la Fisorĉistino, kiujn kuraĝigis kaj pagis Kru-el kaj Ĝugli-Ĝu, la popolo multe indignis.

Intertempe la kvindek Orkoj disiris tra la tuta Omenlando, kiu ne estas tre granda lando, kaj iliaj akrevidaj okuloj rigardis en ĉiun valon kaj arbareton kaj ravinon. Fine unu el ili ekvidis paron da kalkanoj etendiĝantaj de el sub kelkaj arbustoj, kaj farinte akran fajfon por averti siajn kamaradojn ke la sorĉistino estas trovita la Orko suben flugis kaj trenis oldan Palpebrumnjon el ŝia kaŝejo. Apost tio du tri Orkoj prenis la vestojn de la fiulino per siaj fortaj krifoj kaj, levinte ŝin alten en la aeron, kie ŝi baraktis kaj kriis senrezulte, ili flugportis ŝin rekte al la reĝa kastelo kaj metis ŝin antaŭ la tronon de la Birdotimigilo.

"Bone!" kriis la pajlulo, gestjesante kontente per sia plenigita kapo. "Nun ni povas eklabori. Sinjorino Sorĉistino, mi devas peti, milde sed firme, ke vi malfaru la misagojn faritajn de vi per sorĉado."

"Pa!" kriis olda Palpebrumnjo per malestima voĉo. "Mi defias vin ĉiujn! Per miaj magiaj fortoj mi povas ŝanĝi vin ĉiujn en porkojn, serĉantajn manĝaĵojn en la koto, kaj mi faros tion se vi ne zorgos."

"Mi kredas ke vi eraras tiurilate," diris la Birdo-timigilo, kaj stariĝinte el sia trono li marŝis ŝanceliĝe al la flanko de la Fisorĉistino. Antaŭ mia foriro el la Lando Oz, Ĝlinda la Reĝa Sorĉistino donis al mi skatolon, kiun mi malfermu nur se urĝas. Sed mi opinias preskaŭ certe ke nun urĝas; ĉu vi akordas, Trotf" li demandis, turnante sin al la knabineto.

"Nu, ni nepre devas fari ion" respondis Trot, serioze. "Ĝuste nun ĉio ŝajnas ege konfuzita ĉi tie, kaj fariĝos eĉ pli malbone se ni ne devigos tiun sorĉistinon ĉesi fari malbonon al oni."

"Precize tion mi opinias," diris la Birdotimigilo, kaj preninte malgrandan skatolon el sia poŝto li malfermis ĝin kaj ĵetis la enhavon cele Palpebrumnjon.

La maljunulo retiris sin, palan kaj tremantan, dum fajna blanka polvo falis tute ĉirkaŭ ŝin. Apro ĝia influo ŝi videble velkis kaj malgrandiĝis, kion vidis ĉiuj rigardantoj.

"Ho ve — ho ve!" ŝi plorkriis, tordante siajn manojn pro timo. "Ĉu vi ne havas la antidoton, Birdotimigilo? Ĉu la granda Sorĉistino ne donis al vi duan skatolonf»