Trot kaj Kap'tano aŭskultis tiun historion tre interesate, kaj per la afabla tono kaj sendanĝera aspekto de la Orko ili taksis lin verŝajne ne tiel malagrabla kompano kiom unue ili timis.
La Orko sidis sur siaj koksoj iom simile al kato, sed ĝi uzis la fingrosimilajn pinĉilojn de siaj antaŭaj kruroj preskaŭ tiel lerte kiel manojn. Eble la plej kurioza parto de la ulo estis ĝia vosto — aŭ kio verdire devus esti ĝia vosto. Tiu kurioza kunaĵo el haŭto, ostoj kaj muskolo havis formon kia de la helicoj uzataj sur boatoj kaj aerŝipoj, ĝi havis ventumilecajn surfacojn kaj pivotis sur sia korpo. Kap'tano Vilĉjo sciis iom pri meĥaniko, kaj observante la helicsimilan voston de la Orko li diris:
"Mi s'pozas ke vi estas tre rapida fluganto?"
"Jes, ja; oni agnoskas ke la Orkoj estas la Reĝoj de la ero."
"Viaj flugiloj ne aspektas tre utilaj," komentis Trot.
"Nu, ili ne estas tre grandaj," agnoskis la Orko, skuante la kvar malplenajn haŭtojn milde tien kaj reen, "sed ili sufiĉe subtenas mian korpon en la aero dum mi rapidadas per mia vosto. Tamen, tutensume, mi estas tre belforma, ĉu nef"
Trot ne deziris respondi, sed Kap'tano Vilĉjo kapjesis serioze. "Kiel Orko," diris li, "vi estas miriga. Ami neniam antaŭe vidis tian, sed mi ne dubas ke vi estas inter la plej belaj."
Sajne tio plaĉis al la ulo kaj ĝi komencis promeni en la kaverno, facile suprenpaŝante la deklivon. Dum ĝi estis for, Trot kaj Kap'tano Vilĉjo ambaŭ glutetis akvon el la flasko, por akvumi sian matenmanĝon.
"Nu, jen truo — elirejo — trapaŝejo!" kriis la Orko el supre.
"Ni scias," diris Trot. "Ni trovis ĝin hieraŭnokte." "Nu, do, ni eliru," pludiris la Orko, metinte sian kapon en la nigran truon kaj flarinte unu-du-foje. "La aero odoras freŝa kaj dolĉa, kaj certe ĝi ne kondukas al loko malpli bona ol ĉi tie."
La knabino kaj la velisto stariĝis kaj rampis al la flanko de la Orko.
"Ni preskaŭ decidis esplori tiun truon antaŭ ol vi venis," klarigis Kap'tano Vilĉjo; "sed ĝi estas danĝera loko por navigado en la mallumo, do atendu ĝis mi flamigos kandelon."
"Kio estas kandelo?" demandis la Orko.
"Vi vidos post minuto," diris Trot.
La maljuna velisto tiris kandelon el sia dekstra poŝo kaj la ladskatoleton da alumetoj el sia maldekstra poŝo. Kiam li flamigis la alumeton la Orko eksaltis kaj gapis la flamon suspekteme; sed Kap'tano Vilĉjo flamigis la kandelon kaj tiu ago tre multe interesis la Orkon.
"Lumo," ĝi diris, iom nervoze, "estas valora en ĉi tia truo. La kandelo ne estas danĝera, mi esperas."
"Kelkfoje ĝi bruligas la fingrojn," respondis Trot, "sed malmulton malpli bonan ĝi povas fari — krom estingiĝi kiam oni ne volas tion."
Kap'tano Vilĉjo ŝildis la flamon per sia mano kaj rampis en la truon. Ĝi ne estis tre granda por adolto, sed kiam li estis enrampinta kelkajn metrojn ĝi pligrandiĝis. Trot eniris tuj post li kaj post ŝi sekvis la Orko.
"Ŝajnas vera tunelo," murmuris la velisto, kiu rampadis iom mallerte pro sia ligna kruro. Kaj, ankaŭ, la rokoj dolorigis liajn genuojn.
Dum preskaŭ duonhoro la trio sin movis malrapide laŭlonge de la tunelo, kiu multe zigzagis kaj kelkfoje deklivis malsupren kaj kelkfoje supren. Fine Kap'tano Vilĉjo ekhaltis, krietante pro senesperiĝo, kaj tenis la flagrantan kandelon longe antaŭ si por lumigi la scenon.
"Kio malĝustasf" nervoze demandis Trot, kiu nenion povis vidi ĉar la korpo de la velisto plenigis la tutan truon.
"Nu, mi atingis la finon de nia rampado, mi opinias," li respondis.
"Ĉu io blokas la truonf" demandis la Orko.
"Eĉ pli malbonas," respondis Kap'tano Vilĉjo malfeliĉe. "Mi estas sur la rando de klifo. Atendu minuton kaj mi movos min por ke vi mem povu vidi. Atentu ne fali, Trot."
Dirinte tion li rampetis iomete antaŭen kaj movis sin flanken, tenante la kandelon tiel ke la knabino povis vidi por sekvi lin. Apost ŝi venis la Orko kaj nun ĉiuj tri surgenuis sur mallarĝa breto de roko kiu akre deklivis kaj lasis gigantan nigran spacon kiun ne povis lumigi la flameto de la kandelo.
"H-m!" diris la Orko, rigardante trans la randon; "ne aspektas tre kuraĝige, mi agnoskas. Sed mi prenu vian kandelon kaj mi suben flugos por vidi kio estas sub ni."
"Ĉu vi ne timasf" demandis Trot.
"Ĉerte mi timas," respondis la Orko. "Sed se ni intencas eskapi ni ne povos resti sur ĉi tiu breto por ĉiam. Do, ĉar mi rimarkas ke vi povruloj ne kapablas flugi, mia devo estas esplori la lokon por vi."
Kap'tano Vilĉjo transdonis la kandelon al la Orko, kiu nun jam brulis ĝis duono de sia longo. La Orko prenis ĝin iom necerte per unu krifo kaj poste klinis sian korpon antaŭen kaj glitis trans la randon. Ili aŭdis kuriozan zuman sonon, kiam la vosto ekĉirkaŭiradis, kaj viglan flirtadon de la kuriozaj flugiloj, sed ilin pli interesis ĝuste tiam sekvi per siaj okuloj la ereton da lumo kiu indikis la pozicion de la kandelo. La lumo unue iris laŭ granda cirklo, poste sinkis malrapide suben kaj subite estingiĝis, lasante ĉion antaŭ ili nigra kiel inko.
"He! Kial tio okazisf" kriis la Orko.
"Blovo, verŝajne," kriis Kap'tano Vilĉjo. "Reportu ĝin”.
"Mi ne povas vidi kie vi estas," diris la Orko.
Do Kap'tano Vilĉjo elprenis plian kandelon kaj flamigis ĝin, kaj ĝia flamo ebligis ke la Orko reflugu al ili.
Ĝi surteriĝis sur la rando kaj etendis la eron da kandelo.
"Kial ĝi ĉesis brulif" demandis la ulo.
"La vento estingis ĝin," diris Trot. "Nepre pli zorgu, novafoje."
"Kia estas la lokof" demandis Kap'tano Vilĉjo.
"Mi ankoraŭ ne scias; sed ĝi devas havi fundon, do mi provos trovi ĝin."
Dirinte tion la Orko rekomencis kaj ĉifoje sinkis suben malpli rapide. Suben, suben, suben ĝi iris, ĝis la kandelo estis nur lumereto, kaj post tio ĝi flugis liven kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo tute ne plu povis vidi ĝin.
Post kelkaj minutoj, tamen, ili denove vidis la lumereton, kaj dum la velisto ankoraŭ tenis la duan flamantan kandelon la Orko flugis rekte cele ilin. Ĝi estis nur kelkajn metrojn for kiam subite ĝi faligis la kandelon kriante pro doloro kaj la sekvan momenton ĝi surteriĝis, sovaĝe flirtigante siajn flugilojn, sur la roka breto.
"Kio okazisf" demandis Trot.
"Ĝi mordis min!" kriploris la Orko. "l mi ne plaĉas viaj kandeloj. La aĵo komencis lante malaperi tuj kiam mi prenis ĝin per mia krifo, kaj ĝi fariĝis pli kaj pli malgranda ĝis nun ĝi ĵus turnis sin kaj mordis min — ege malamika ago. Ho — ho! ŭ, kia mordo!"
"Tiaj estas kandeloj, domaĝe," klarigis Kap'tano Vilĉjo, ridetante. "Necesas tre zorge man'puli ilin. Sed diru al ni, kion vi trovis subef"
"Mi trovis kiel daŭrigi nian veturon," diris la Orko, vartante atente la bruligitan krifon. "Tuj sub ni estas granda lago da nigra akvo, kiu aspektis tiel frida kaj aĉa ke ĝi tremigis min; sed tre distance live estas granda tunelo, tra kiu ni povos facile marŝi. Kompreneble mi ne scias kien ĝi kondukas, sed ni devos sekvi ĝin kaj informiĝi."
"Sed ni ne povos atingi ĝin," protestis la knabineto. "Ni ne povas flugi kiel vi, memoru."
"Ne, estas vere," respondis la Orko mediteme. "Viaj korpoj estas tre malbone konstruitaj, laŭ mia opinio, ĉar vi nur povas rampi sur la surfaco de la tero. Sed vi rajtos rajdi sur mia dorso, kaj tiel mi povos promesi al vi sekuran veturon al la tunelo."