La Birdotimigilo surgenuiĝis kaj ekzamenis la teron zorge, kaj post momento li trovis vilan brunan araneon kiu kunrulis sin por fariĝi pilketo. Do li prenis du etajn pilolojn el sia poŝo kaj metis ilin apud la araneon, kiu malruliĝis kaj rapide manĝis la pilolojn. Apost tio la Birdotimigilo diris per ordona tono:
"Ŝpinu!" kaj la araneo tuj obeis.
Post kelkaj momentoj la besteto jam ŝpinis du maldikajn sed fortikajn fadenojn kiuj etendiĝis trans la tutan abismon, unu estis eble 1,5 metrojn super la alia. Kiam ili estis kompletaj, la Birdotimigilo komencis transiri la ponteton, marŝante sur unu fadeno kiel oni marŝas sur ŝnurego, kaj tenante la supran fadenon per siaj manoj por eviti senekvilibriĝon kaj falon en la abismon. La fadenetoj sekure tenis lin, dank' al sia forto donita al ili de la magiaj piloloj.
Baldaŭ li estis sekura trans la abismo kaj staranta sur la ebenaĵoj de Omenlando. Li povis vidi ke tre for estas la turoj de la kastelo de la Reĝo kaj tiucelen li tuj komencis marŝi.
Ĉapitro 14
La Ĝlaciigita Koro
En la kabano de Pon, la knabo de 1 ĝardenisto, Buton-Brilo la unua vekiĝis en la mateno. Lasante siajn kompanojn plu dormi, li eliris en la freŝan matenan aeron kaj vidis kelkajn rubusojn kreskantajn sur arbustoj en kampo ne tre fora. Irinte al la arbustoj li trovis la berojn maturaj kaj dolĉaj, do li komencis manĝi ilin. Aliaj arbustoj troviĝis dise sur la kampoj, do la knabo plu vagis, de arbusto al arbusto, sen atenti kien li vagas. Apapilio preterflirtis. Li ekĉasis ĝin kaj sekvis ĝin longe. Kiam fine li paŭzis por ĉirkaŭrigardi, Buton-Brilo povis vidi nenian spuron de la domo de
Pon, nek li havis plej etan koncepton pri en kiu direkto ĝi situas.
"Nu, mi denove perdiĝis," li komentis al si. "Sed ne gravas; mi multfoje perdiĝis. Ĉerte iu trovos min."
Trot iom maltrankvilis pri Buton-Brilo kiam ŝi vekiĝis kaj trovis ke li ne ĉeestas. Sciante kiom senzorga li estas, ŝi kredis ke li forvagis, sed ŝi opiniis ke li revenos post nelonge, ĉar li kutimis ne resti perdita. Apon pretigis iom da manĝaĵo por la knabineto kaj poste ili kune eliris el la kabano kaj staris en la sunbrilo.
La domo de Pon estis iom for de la vojo, sed ili povis vidi ĝin de kie ili staras kaj ambaŭ surpriziĝis kiam ili vidis du soldatojn marŝi laŭ la vojo eskortante Princinon Ĝlorian inter si. La manoj de la povra knabino estis kunligitaj, por ke ŝi ne baraktu, kaj la soldatoj krude trenis ŝin antaŭen kiam ŝiaj paŝoj ŝajnis malrapidi.
Malantaŭ tiu grupo venis Reĝo Kru-el, portante sian juvelitan kronon kaj svingante en sia mano nedikan oran bastonon sur kiu estis pilko el kunmetitaj gemoj ĉe unu finaĵo.
"Kien ili irasf" demandis Trot.
"Mi timas ke al la domo de la Fisorĉistino," Pon respondis. "Venu, ni sekvu ilin, ĉar mi certas ke ili intencas damaĝi mian karan Ĝlorian."
"Ĉu ili ne vidos ninf" ŝi demandis timide.
"Ni neebligos tion. Ami konas pli rektan vojon tra la arboj al la domo de Palpebrumnjo," diris li.
Do ili forrapidis tra la arboj kaj atingis la domon de la sorĉistino antaŭ la Reĝo kaj liaj soldatoj. Kaŝinte sin inter la arbustoj, ili rigardis la alproksimiĝon de povra Ĝloria kaj ŝia eskorto, kiuj ĉiuj tiom apude pasis ilin ke Pon povus elmeti manon kaj tuŝi sian amatinon se li kuraĝus.
La domo de Palpebrumnjo havis ok flankojn, kun pordo kaj fenestro en ĉiu flanko. Fumo leviĝis el la kamentubo kaj dum la gardistoj kondukis Ĝlorian al unu el la pordoj ĝin malfermis la olda sorĉistino mem. Ŝi ridis pro fiĝojo kaj kunfrotis siajn maldikajn manojn por montri kiom plezurige al ŝi estas saluti sian viktimon, ĉar al Palpebrumnjo plaĉis havi oportunon fari siajn firitojn kontraŭ persono tiel bela kaj dolĉa kiel la Princino.
Ĝloria baraktis reziste kiam ili ordonis ke ŝi eniru la domon, do la soldatoj puŝis ŝin tra la pordejon kaj eĉ la Reĝo ekpuŝis ŝin dum li sekvis tutmalantaŭ ŝi. Aponon tiom kolerigis la krueleco kontraŭ Ĝloria ke li forgesis esti singarda kaj antaŭenkuris por ankaŭ eniri la domon; sed unu el la soldatoj malebligis tion, kaj forpuŝis la knabon de la ĝardenisto perforte kaj batfermis la pordon kontraŭ lian vizaĝon.
"Ne gravas," diris Trot komfortige, dum Pon levis sin de la loko kien li falis. "Vi malmulte povus helpi la povran Princinon se vi estus interne. Kiom misfortune ke vi amas ŝin!"
"Vere," li respondis malfeliĉe, "ja estas misfortuno por mi. Se mi ne amus ŝin, tute ne gravus al mi kion farus la Reĝo al sia nevino Ĝloria; sed pro la misfortuna cirkonstanco ke mi amas ŝin mia devo estas defendi ŝin."
"Mi ne komprenas kiel vi povos fari tion, ĉu aŭ ne estas via devo," komentis Trot.
"Ne; mi estas senpova, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. Sed ni povos rigardi tra la fenestro kaj vidi kion ili faras."
Anakŭ Trot estis iom scivolema, do ili kaŝe marŝis al unu el la fenestroj kaj enrigardis, kaj hazarde la homoj en la domo de la sorĉistino tiom okupis sin ke ili ne rimarkis ke Pon kaj Trot rigardas ilin.
Ĝloria estis ligita al firma stango en la centro de la ĉambro kaj la Reĝo donis al la Fisorĉistino amason da mono kaj juveloj, kiujn provizis kiel pagon Ĝugli-Ĝu. Kiam tio estis farita la Reĝo diris al ŝi:
"Ĉu vi estas plene certa ke vi povas glaciigi la koron de ĉi tiu junulino, tiel ke ŝi ne plu amos tiun vulgaran knabon de la ĝardenistof"
"Ĉerta kiel la sorĉarto mem, Moŝto," la ulo respondis.
"Do eklaboru," diris la Reĝo. "Eble estos kelkaj malagrablaj aspektoj de la ceremonio kiuj ĉagrenus min, do mi diras al vi adiaŭ kaj lasas vin por ke vi plenumu vian kontrakton. Tamen unu averto: Se vi malsukcesos, mi bruligos vin ĉe la ŝtupo!" Post tio li gestis al siaj soldatoj ke ili sekvu lin, kaj ĵetmalfermis la pordon de la domo kaj elmarŝis.
Tiu ago estis tiom subita ke Reĝo Kru-el preskaŭ trovis Troton kaj Ponon subaŭskultantaj, sed ili sukcesis kuri malantaŭ la domon antaŭ ol li vidis ilin. Li formarŝis, laŭ la vojo, sekvate de siaj soldatoj, senkore lasante Ĝlorian al la malkomplezemo de olda Palpebrumnjo.
Kiam ili denove rampis al la fenestro, Trot kaj Pon vidis Palpebrumnjon fanfaronanta al si pro sia viktimo. Kvankam preskaŭ svenante pro timo, la fiera Princino rigardadis per aŭdaca defio la vizaĝon de la fiulino; sed ŝi estis tiel strikte ligita al la stango ke ŝi nenion pli povis fari por esprimi sian haton.
Baldaŭ Palpebrumnjo paŝis al kaldrono balanciĝanta per ĉeno super la fajro kaj ĵetis en ĝin plurajn magiajn kombinaĵojn. La kaldrono ekflagris trifoje, kaj je ĉiu flagro plia sorĉistino ekaperis en la ĉambro.
Tiuj oldulinaĉoj estis ege hidaj, sed kiam unuokula Palpebrumnjo flustris siajn ordonojn al ili ili grimacis pro ĝojo dum ili komencis dancadi ĉirkaŭ Ĝloria. Uuu post la alia ili ĵetis ion en la kaldronon, kaj surprizege al la rigardantoj ĉe la fenestro ĉiuj tri maljunulinoj tuj transformiĝis en junulinojn ege belajn, vestitajn per la plej delikataj kostumoj imageblaj. Anur iliaj okuloj ne estis maskeblaj, kaj firigardaĉo ankoraŭ brilis en iliaj profundoj. Sed kiam la okuloj malsuprenrigardis aŭ estis kaŝitaj oni nur povis admiri tiujn belulinojn, eĉ kvankam oni sciis ke ili estas nur sorĉiluzioj.