"Eble," diris Trot, kiu multe ĝojis sidiĝi apud siaj akompanantoj, "vi havas kalojn."
"Kalojn? bsurde! Orkoj neniam havas kalojn." protestis la ulo, tenere frotante siajn dolorantajn piedojn.
"Do eble ili 'stas — 'stas — Kiel oni nomas ilin, Kap'tano Vilĉjof lo en la Progreso de l' Pilgrimo, pensu."
"Bursitoj," diris Kap'tano Vilĉjo.
"Ho, jes; eble vi havas bursitojn."
"Povas esti," ĝemis la Orko. "Sed negrave kio ili estas, plia tago da tia marŝado frenezigus min."
"Nepre ili estos pli bonstataj en la mateno," diris Kap'tano Vilĉjo, kuraĝige. "Dormu kaj penu forgesi viajn dolorantajn piedojn."
La Orko riproĉe rigardis la veliston, kiu ne rimarkis tion. Apost tio la ulo demandis plendeme: "Ĉu ni manĝos nun, aŭ ĉu ni mortmalsatosf"
"Restas por vi nur duono de biskvito," respondis Kap'tano Vilĉjo. "Neniu scias kiom longe ni devos resti en ĉi tiu malluma tunelo, kie estas tute nenio manĝebla; do mi konsilas ke vi ŝparu tiun manĝaĵeton ĝis posta horo."
"Donu ĝin al mi jam nun!" postulis la Orko. "Se mi mortmalsatos, mi faros tion tuj — ne iompostiome."
Kap'tano Vilĉjo elprenis la biskviton kaj la ulo plenmanĝis ĝin dum momenteto. Trot iomete malsatis kaj flustris al Kap'tano Vilĉjo ke ŝi volas preni iom da sia porcio; sed la maljunulo sekrete rompis sian propran duonbiskviton, kaj gardis la porcion de Trot por tempo de plia bezono.
Li komencis maltrankvili pro la stato de la knabineto kaj longe post ŝia endormiĝo dum la Orko iom malagrable ronkadis, Kap'tano Vilĉjo sidis kun la dorso al roko kaj fumis sian pipon kaj penis elpensi ian metodon eskapi el ĉi tiu ŝajne senfina tunelo. Sed post kelka tempo ankaŭ li ekdormis, ĉar lamado per ligna kruro dum la tuta tago lacigis, kaj tie en la mallumo dormadis la tri aventurantoj dum multaj horoj, ĝis la Orko vekiĝis kaj per unu piedo frapis la malnunan veliston.
"Nepre jam estas nova tago," diris li.
Ĉapitro 4
Fine la Taglumo
Kap'tano Vilĉjo frotis siajn okulojn, flamigis alumeton kaj rigardis sian poŝhorloĝon.
"La naŭa horo. Jes, mi supozas ke komenciĝis nova tago, tute vere. Ĉu ni pluiruf" li demandis.
"Kompreneble," respondis la Orko. "Krom se ĉi tiu tunelo diferencas de ĉio alia en la mondo, kaj estas senfina, ni trovos eliron pli-malpli frue."
La velisto milde vekigis Troton. Ŝi sentis sin multe ripozinta dum sia longa dormo kaj fervore stariĝis. "Ni komencu, Kap'tano," ŝi diris. Ili rekomencis marŝi kaj antaŭ ol ili multe paŝis la Orko kriis "Ho!" kaj multe flirtigis siajn flugilojn kaj ĉirkaŭsvingis sian voston. La aliaj, kiuj sekvis ne multe malantaŭ ĝi, abrupte haltis.
"Kio okazasf" demandis Kap'tano Vilĉjo.
"Faru por ni lumon," estis la respondo. "Mi kredas ke ni atingis la finon de la tunelo." Poste, dum Kap'tano Vilĉjo flamigis kandelon, la ulo pludiris: "Se estas vere, ne necesis ke ni vekiĝu tiel baldaŭ, ĉar ni jam estis preskaŭ ĉe la fino de ĉi tiu loko kiam ni endormiĝis."
La velisto kaj Trot antaŭeniris kun lumo. Efektive muro el roko frontis la tunelon, sed nun ili vidis ke la aperturo ekturniĝas akre liven. Do ili sekvis, tra malpli larĝa koridoro, kaj post tio denove akre turnis sin — ĉifoje dekstren.
"Estingu la lumon, Kap'tano," diris la Orko, per plezuroplena voĉo. "Ni trafis taglumon."
Fine la taglumo! Strio de milda lumo falis preskaŭ ĉe iliajn piedojn dum Trot kaj la velisto ĉirkaŭiris angulon de la koridoro, sed ĝi venis el supre, kaj levinte siajn okulojn ili trovis ke ili estas en la fundo de profunda roka puto, kies supro estis multege super iliaj kapoj. Kaj tie finiĝis la koridoro.
Dum kelka tempo ili rigardis silente, almenaŭ du el ili pleniĝis per malkuraĝiĝo pro kion ili vidis. Sed la Orko nur fajfis leĝere kaj diris gaje:
"Tiu estis la plej malfacila veturo kiun iam mi misfortune faris, kaj plezurigas min ke ĝi finiĝis. Tamen, krom se mi sukcesos flugi al la supro de ĉi tiu abismo, ni restos entombigitaj ĉi tie por ĉiam."
"Ĉu vi opinias ke estas sufiĉe da spaco por ke vi povu flugif" demandis la knabineto maltrankvile; kaj Kap'tano Vilĉjo aldonis:
"La puto leviĝas rekte, do mi ne komprenas kiel vi povus sukcesi."
"Se mi estus ordinara birdo — iu el tiuj aĉaj plumhavuloj — mi eĉ ne provus elflugi," diris la Orko. "Sed mia meĥanika helicovosto povas fari mirindaĵojn, kaj kiam ajn vi pretos mi montros al vi lertaĵon vere indan."
"Ho!" kriis Trot; "ĉu vi intencas kunflugigi ankaŭ ninf"
"Kial nef"
"Mi supozis," diris Kap'tano Vilĉjo, "ke vi la unua iros, kaj poste sendos iun helpi nin per pendigo de ŝnurego."
"Ŝnuregoj danĝeras," respondis la Orko, "kaj eble mi ne povus trovi ŝnuron sufiĉe longan por tiel granda distanco. Krome, estas logike ke se mi povos mem eliri mi povos ankaŭ kunporti vin ambaŭ."
"Nu, mi ne timas," diris Trot, kiu sopiregis denove esti sur la tersurfaco.
"Sed eble ni falus," sugestis Kap'tano Vilĉjo, dubeme.
"Nu, tiuokaze ni ĉiuj kune falus," respondis la Orko. "Surgrimpu, knabineto; sidu trans miajn ŝultrojn kaj metu ambaŭ brakojn ĉirkaŭ mian kolon."
Trot obeis kaj kiam ŝi jam sidis sur la Orko, Kap'tano Vilĉjo demandis:
"Kion pri mi, S-ro Orkof"
"Nu, mi opinias ke plej bone estos ke vi tenu miajn malantaŭajn krurojn kaj lasu min porti vin tiel," estis la respondo.
Kap'tano Vilĉjo rigardis al la malproksimega supro de la puto, kaj poste la maldikajn krurojn de la Orko kaj forte ĝemis.
"La pendo estos vere granda, mi kredas; sed se vi ne malŝparos tro multan tempon dum vi supren iros, eble mi povos sukcese ne fali," diris li.
"Estu pretaj, do!" kriis la Orko, kaj tuj lia kirlovosto komencis rotacii. Trot sentis sin leviĝi en la aeron; kiam la kruroj de la ulo leviĝis de la tero Kap'tano Vilĉjo tenis du el ili firme kaj kroĉis sin preskaŭfreneze. La korpo de la Orko klinis sin rekte supren, kaj Trot devis tre strikte teni la kolon por eviti forgliton. Eĉ en tiu pozicio la Orko nur malfacile eskapis de la malglataj flankoj de la puto. Aplurfoje ĝi kriis "Ho!" dum ĝia dorso batis muron, aŭ flugilo batis iun elstaraĵon; sed la vosto plu rotaciis rimarkinde rapide kaj la taglumo fariĝis pli kaj pli hela. Vere la veturo de la fundo al la supro estis longa, tamen preskaŭ antaŭ ol Trot komprenis ke ili tiom atingos, ili pafiĝis el la truo en la klaran aeron kaj sunbrilon kaj post momento la Orko leĝere surteriĝis.
La surteriĝo estis tiom abrupta ke eĉ malgraŭ la zorga atento de la ulo al siaj pasaĝeroj Kap'tano Vilĉjo batis la teron laŭ ŝoko kiu renversis lin pied-super-kapen; sed kiam Trot jam glitis de sia sidejo la maljuna velisto sidis kaj ĉirkaŭrigardis pli-malpli kontente.
"Estas iom bele ĉi tie," diris li.
"La Tero ja estas bela loko!" kriis Trot.
"Sed kie sur la tero ni estasf" meditis la Orko, turnante unue unu brilantan okulon kaj poste la alian unuflanken kaj reen. Estis abundaj arboj kaj arbustoj kaj floroj kaj verda herbo. Sed ne estis domoj; ne estis padoj; ne estis ia ajn signo de civilizacio.
"Tuj antaŭ ol mi surteriĝis mi kredis ekvidi la oceanon," diris la Orko. "Ni esploru por trovi ĉu mi pravis." Li flugis al monteto proksima, kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo sekvis lin malpli rapide. Kiam ili staris sur la supro de la monteto ili povis vidi la bluajn ondojn de la oceano tuj antaŭ ili, dekstre de ili, kaj live de ili. Amalantaŭ la monteto estis arbaro trans kiun ili ne povis vidi.