Выбрать главу

"Mi esperas ke ne estas insulo, Trot," diris Kap'tano Vilĉjo serioztone.

"Se jes, mi supozas ke ni estas kvazaŭ en karcero," ŝi respondis.

"Ĝuste tiel, Trot."

"Tamen, eĉ se tiel, estas pli bone ol en tiuj teruraj subteraj tuneloj kaj kavernoj," deklaris la knabino.

"Vi pravas, etulo," akordis la Orko. "Ĉio super la tero estas pli bona ol la plejbonaĵo kuŝanta sub la tero. Do ni ne kverelu kontraŭ nia sorto sed estu dankemaj pro nia eskapo."

"Ni ja dankemas!" ŝi respondis. "Sed ĉu ni povos trovi ion manĝeblan en ĉi tiu lokof"

"Ni esploru por trovi," proponis Kap'tano Vilĉjo. "Live tiuj arboj aspektas ĉerizarboj."

Survoje al ili la esploristoj devis marŝi tra implikaĵo el grimpoplantoj kaj Kap'tano Vilĉjo, kiu marŝis antaŭe, stumblis kaj falis sur sian vizaĝon.

"Ho, ĝi estas melono!" kriis Trot ĝoje, dum ŝi vidis tion kio kaŭzis la falon de la velisto.

Kap'tano Vilĉjo stariĝis, ĉar li estis tute ne damaĝita, kaj ekzamenis la melonon. Li prenis sian grandan poŝtranĉilon el sia poŝo kaj malfermtranĉis la melonon. Ĝi estis matura kaj bonegaspekta; sed la maljunulo gustumis ĝin antaŭ ol li permesis ke Trot manĝu ĝin. Decidinte ke ĝi estas bona li donis al ŝi grandan tranĉaĵon kaj poste proponis iom al la Orko. La ulo rigardis la frukton iom malestime, unue, sed gustuminte ĝin li manĝis ĝin tiel fervore kiel la aliaj. Inter la grimpoplantoj ili trovis multajn aliajn melonojn, kaj Trot diris dankeme: "Nu, estas nenia danĝero mortmalsati, eĉ se ni ja estas sur insulo."

"Melonoj," komentis Kap'tano Vilĉjo, "estas kaj manĝaĵoj kaj akvo. Ani ne povus trovi ion pli bonan." lom pli for ili atingis la ĉerizarbojn, kie ili akiris iom de la fruktoj, kaj rande de la arbareto estis sovaĝaj prunoj. La arbaro mem konsistis preskaŭ plene el nuksarboj — juglandaj, avelaj, migdalaj kaj kaŝtanaj — tiel ke estos tre multa tre nutra manĝaĵaro por ili dum ili restos tie.

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot decidis marŝi tra la arbaron por trovi kio estas aliflanke de ĝi, sed la piedoj de la Orko estis ankoraŭ tiel doloraj kaj "ŝvelkovritaj" pro marŝado sur la rokoj ke la ulo diris ke li preferas flugi trans la arbosuprojn kaj renkonti ilin aliflanke. La arbaro ne estis granda, do per rapida dekkvinminuta marŝado ili atingis ĝian plej foran randon kaj vidis antaŭ si la bordon de la oceano.

"Ĝi do ja estas insulo," diris Trot, ĝemante. "Jes, kaj ankaŭ bela insulo," diris Kap'tano Vilĉjo, por Trot penante kaŝi sian senesperiĝon. "Mi supozas, partnero, ke se la plejmalbono okazus, mi povus konstrui floson — aŭ eĉ boaton — per tiuj arboj, tiel ke ni povus forveli per ĝi."

La knabineto plifeliĉiĝis aŭdante tion.

"Mi nenie vidas la Orkon," ŝi komentis, ĉirkau-rigardante. Siaj okuloj ektrafis ion kaj ŝi kriis: "Ho, Kap'tano Vilĉjo! Ĉu ne estas domo tie, livef"

Kap'tano Vilĉjo atente rigardante vidis kaban-konstruaĵon ĉe unu rando de la arbaro. "spektas tiel, Trot. Ami ne nomus ĝin vera domo, sed ĝi ja estas konstruaĵo. Ani transiru kaj trovu ĉu ĝi estas enloĝata."

Ĉapitro 5

La Malgranda Oldulo de la Insulo

Kelkaj paŝoj venigis ilin al la kabano, kiu estis nur tegmento el branĉoj konstruita super kvadrata spaco, kun kelkaj arbobranĉoj ligitaj al la flankoj por forteni la venton. La antaŭo estis tute malferma kaj frontis la maron, kaj dum niaj amikoj proksimiĝis ili observis vireton kun longa pinta barbo, kiu sidis senmove sur tabureto kaj gapis penseme trans la akvon.

"Malbloku la vojon, bonvolu," li vokis per kolerema voĉo. "Ĉu vi ne vidas ke vi obstrukcas mian vidonf"

"Bonan matenon," diris Kap'tano Vilĉjo ĝentile.

"La mateno ne estas bona!" feroce diris la vireto.

"Mi vidis multe pli da matenoj pli bonaj ol ĉi tiu. Ĉu laŭ vi estas bona mateno kiam min ĝenas tioma amaso da uloj kiaj vif"

Troton mirigis aŭdi tiajn vortojn de nekonato kiun ili salutis tute dece, kaj Kap'tano Vilĉjo ruĝiĝis pro la malĝentileco de la vireco. Sed la velisto diris per trankvila voĉtono:

"Ĉu vi estas la solulo loĝanta ĉi tiun insulon ĉif"

"Vi misgramatikas," estis la respondo. "Sed ĉi tiu estas mia propra, ekskluziva insulo, kaj mi dankos ke vi foriru de ĝi laŭeble plej baldaŭ."

"Volonte ni farus tion," diris Trot, kaj ŝi kaj Kap'tano Vilĉjo forturnis sin kaj marŝis al la bordo, por trovi ĉu iu alia tero estas videbla.

La vireto stariĝis kaj sekvis ilin, kvankam ambaŭ jam estis tro provokitaj por plu atenti lin.

"Nenio videbla, partnero," raportis Kap'tano Vilĉjo, ombrante siajn okulojn per sia mano; "do ni devos resti ĉi tie kelkatempe, ŝajnas. Ane estas malbona loko, Trot, tute ne."

"Nu, vi nenion scias pri ĝi!" interrompis la vireto. "La arboj estas multe tro verdaj kaj la rokoj estas pli duraj ol taŭgas. Ami trovas la sablon tre eroplena kaj la akvon aĉe malseka. Ĉiu venteto kaŭzas aermoviĝon kaj la suno brilas dum la tago, kiam oni ne bezonas ĝin, kaj ekmalaperas ĝuste kiam komencas mallumiĝi. Se vi restos ĉi tie vi trovos la insulon tre malkontentiga."

Trot turnis sin por rigardi lin, kaj ŝia dolĉa vizaĝo estis serioza kaj scivolplena.

"Mi demandas al mi kiu vi estas," ŝi diris.

"Mi nomiĝas Pesim," diris li, fiermiene. "Oni nomas min la Observanto."

"Ho. Kion vi observasf" demandis la knabineto.

"Ĉion kion mi vidas," estis la respondo, pli malagrablatona. Subite Pesim retiris sin, farante krieton de alarmiĝo, kaj rigardis kelkajn piedspurojn en la sablo. "Ho, ve!" li kriis lamente.

"Kia problemo nunf" demandis Kap'tano Vilĉjo. "lu enpuŝis la teron! Ĉu vi ne vidasf"

"Ne sufiĉe enpuŝe por difekti ion," diris Trot, ekzamenante la piedspurojn.

"Ĉio malĝusta difektas," insistis la viro. "Se la tero estus enpuŝita kilometron, estus granda katastrofo, ĉu nef"

"Mi supozas ke jes," agnoskis la knabineto.

"Nu, ĉi tie ĝi estas enpuŝita plenan centimetron! Tio estas centono de metro, plena centmilono de kilometro. Do ĝi estas centmilono da katastrofo! — Ho ve! Estas terure!" diris Pesim per plorkria voĉo.

"Penu forgesi la aferon, sinjoro," konsilis Kap'tano Vilĉjo, konsole. "Komencas pluvi. Ani eniru vian kabanon por resti sekaj."

"Pluvas! Ĉu vere pluvasf" demandis Pesim, komencante plori.

"Jes," respondis Kap'tano Vilĉjo, dum la gutoj komencis fali, "kaj mi ne vidas rimedon por haltigi tion, eĉ kvankam mi mem estas sperta observanto."

"Ne; mi timas ke ni ne povas haltigi ĝin," diris la viro. "Ĉu vi estas multe okupata ĝuste nunf"

"Ne post kiam mi reiros al la kabano," respondis la velisto.

"Do bonvolu komplezi min," petegis Pesim, paŝante vigle malantaŭ ili, ĉar ili rapide marŝadis al la kabano.

"Dependas de kia komplezo," diris Kap'tano Vilĉjo.

"Bonvolu porti mian ombrelon al la marbordo kaj teni ĝin super la povraj fiŝoj ĝis ĉesos pluvi. Ami timas ke ili malsekiĝos," diris Pesim.

Trot ridis, sed Kap'tano Vilĉjo kredis ke la vireto mokas lin do li sulkis sian frunton je Pesim tiumaniere ke estis evidente ke li koleras.