Jenő Rejtő. LA BLONDA CIKLONO
tradukis: László Balázs
Antaŭparolo
La verkisto penteme, sed mallonge konfesas,
ke lia romano havas antaŭaĵon
Leganto kaj verkisto same ŝatas rapide transpasi la tiel nomatajn antaŭaĵojn de la romano. Tiaĵo parte estas enua, parte ŝablona, precipe hodiaŭ, kiam iujn specojn de la romanverkoj jam ne industrie, sed laŭ la reguloj de la gastronomio, laŭ pretaj receptoj oni elcerbumas. Ekzemple: „Prenu du junajn, amantajn korojn, pistu tiujn, boligu la pasiojn, superŝutu ĝin per iom da eklezia beno, kaj tute aŭ duone kuirite kiam ajn vi povas surtabligi ĝin al la leganto.” Mi opinias, ke estas pli prudente, se mi simple konfesas, ke mi devas informi la leganton pri kelkaj antaŭaĵo de mia romano. Ni tanspasu ĝin; ju pli rapide, des pli bone.
Kio do estas bezonata al mia romano?
Ni prenu malriĉan junulinon, kiu vivtens sin per arttraduko de baladoj, ne tro sukcese, ĉar inter la grandkapitalistoj de la mondo estas tre malmultaj estas tiuj, kiuj akiris sian havaĵon per arttradukado de baladoj. Poste ni prenu maljunan bagnanon, ni purigu lian koron zorgeme de ĉiu puno, ĝis ni tovos en ties interno la juvelŝtonon de la vera homa boneco. La juvelŝtono valoras minimume unu milionojn da stelingaj pundoj. Jim Hogan, la maljuna bagnano, iam estis samlernejano de sinjoro Weston, la patro de la menciita junulino. Sinjoro Weston iafoje vizitis sian kondamnitan amikon, kelkfoje li sendis paka jon, li do klopodis mildigi la malfeliĉan sorton de Jim Hogan. Post kiam sinjoro Weston mortis, lia familio transprenis kiel tradicion la patronadon de la maljuna krimulo, ili sendis al li la pakaĵon plu, kaj anstataŭ la mortinta Weston, lia filino, Evelyn vizitis kelkfoje Hogan-on. Ni ankoraŭ bezonas facilaniman junulon, kiu nomiĝas Eddy Rancing, li estas revema kaj ne korekta sinjoro. Li luas mansardon, najbaran kun la loĝejo de la familio defraŭlino Weston. Rilate lian profesion li laboras pri inventaĵo, kiun oni devas munti sur motociklon, kaj ĝi profitos milionojn. Mankis nur la esenco de la inventaĵo. La junulo studis ĉirkaŭ du duon jarojn da jurscienco en la universitato, dank’ al sia tutelpatro kaj onklo sinjoro Arturo Rancing. Nun jam longtempe, de la unua ĝis la kvara de la monato li sisteme disipas per kartludo la monsendaĵojn de sia tutelpatro kaj onklo sinjoro Arturo Rancing. Dum liaj liberaj horoj li estas enamiĝinta al fraŭlino Evelyn Weston, senespere ĝis la komenco de nia historio. Krom Eddí Rancing ni ankoraŭ devas prezenti sinjoron Charles Gordon, kiu nun liberiĝos el la prizono post la plenumo de sia sep jara puno. Li tute bone eltenis kvin jarojn kaj tricent sedek du tagojn, sed nun jam komencas agaci liajn nervojntiu afero, rilate la malliberejon, kaj li sentas tiel, ke la restintaj tri tagoj estos neelteneblaj. Kelkfoje okazas al ni same: Mia naturamiko, kiu jam plurfoje surgrimpis la Mont Blank-on, li vangofrapis la dommastron pasintsemajne, ĉar la lifto ne funkciis, kaj li devis piede iri sur la kvinan etaĝon. Gordon plendis pri fortaj migrenoj kaj korbatoj tri tagojn antaŭ la liberiĝo, tiam la komprenema prizonkuracisto sendis lin en la hospitalon.
Unua ĉapitro
Milionulo formetas eterne la farungluan sitelon. Li testamentas pri sia havaĵo, kiu estas facile trovebla. Ĝi devas esti ie sur la Tero. La direktoro rakontas pri bagnano, kiu estas 19ö cm-ojn alta, malnova cikatro turpigas lian nazon, kaj supozeble li ne dormis. Tio estas malbona. Ankaŭ la muro havas orelojn, en la persono de Eddy. Jen estas lia plano: li prirabos la knabinon, por ke li riĉigu ŝin.
Li forkuregas.
La milionulo haltis por momento en la mano kun la sitelo.
Li tuj tre pentis tion, ĉar energia puŝo instigis lin rapidi, ke oni jam atendas lin en la metiejo. Vere en la metiejo la kunloĝantoj atendis la milionulon, kun la sitelo. Ĉar la kunloĝantoj pasigis sian liberan tempon per gluado de papersaketoj, kaj al tiu tempopasigo konstante estis necesa farungluo, kion ili ricevis pere de la supre insultita milionulo.
Tiu riĉa sinjoro indiferente akceptis tiun fakton, ne konvenan al lia socia klaso, ke oni puŝis lin je la flanko. Ĉar la milionulo, kiel ajn nekredeble ĝi sonas, estis loĝanto de la angla prizono en Dartmoor. Li jam vivis ok jarojn momente en tiu loko. Neniu sciis tion, ke li estas milionulo. Ĝenerale oni sciis nenion alian pri li, nur tion, ke li estas enfermiĝema, lakona, iom malrapidpensa oldulo, kiun oni metis kiel altaĝulon en bonmeritan pension, post plenumo de tridek jara servo sur la tereno de krimfarado, certigante al li dumvivan provizadon en Dartmoor.
Li pasigas ĉi tie jam la simplan, pacan vivon de emerita krimulo: karcerpurigado, promeno, papersaket-gluado, iafoje alvenas nutraĵpakĵo kaj kelkfoje vizitanto. Jim Hogan havis nur unu vizitanton: fraŭlinon Evelyn Weston. Post la morto de sia iama samlernejano, la knabino vizitis lin en ĉiu dua monato, tiam ŝi parolis kelkajn vortojn kun la maljuna bagnano, kiu murmuris ion responde nur malafable, moroze.
Fraŭlino Weston studis filozofion en la universitato, kio ĵetas ne la plej favoran lumon sur la praktikan kapablon de la junulino. Streange, sed ĝi estas tieclass="underline" kiuj lernas de la plej eminentaj majstroj saĝe pensadi, ĝenerale al ties kapo plej malofte venas io, kio estus praktike utiligebla. Ekzemple Evelyn Weston provis sin vivteni per tio, ke ŝi tradukis malnovajn, francajn baladon en anglan lingvon. Se ni konsideras tion, ke dum nia historio en Anglio per panika rapideco malpliiĝis la intereso rilate la malnovajn baladojn, kiujn oni tradukis el la franca lingvo, tial ne estas mirinde, ke fraŭlino Weston kaj ŝia patrino vivis tre malriĉe, en mansardo de iu ludomo en la strato Kings. La pensio de la mortinta Weston apenaŭ sufiĉis al ilia vivteno. Bonŝance la frato de sinjoro Weston, kvankam li ne estis riĉulo, li kelkfoje subtenis sian junan fratinon el sia lukro per pli-malpli grandaj monsumoj. Tiu frato, sinjoro Bradfor: laboris kiel tajloro por sinjoroj. Li estis sufiĉe bonhava, ĉar li okupiĝis krom sia metio ankaŭ pri borsaj spekulacioj, ĝenerale kun sukceso.
Mi opinias la diritajn nur tiom grava, ke la leganto povu imagi la oferemon de Evelyn Weston, ke ŝi ne lasis la maljunan krimulon al lia sorto, malgaŭ ŝiaj modestaj, financaj cirkonstancoj, kaj fojfoje ŝi portis al li pakaĵon da nutraĵo en Dartmoor-on.
Ĉar Jim Hogan jam pasigis dekkvin jarojn en la malliberjo, lia afero estis prezentita al la plej supera forumo, kaj tiugrade oni eldiras nur absolvajn verdiktojn. La maljuna Hogan atendis en la prizona hospitalo sian liberigon el sia tera korpo, ĉar li staris antaŭ tia instanco, kie eĉ la plej grava krimo malpliiĝas apud la plej malgranda bono, li povis esti certa pri tio, ke li forlasos Dartmoor-on post kelkaj horoj.
Okazis surpriza afero je la oka horo vespere. La maljuna Hogan deklaris, ke li volas testamenti. Komence la kuracisto atribuis tion al la febro. Pri kio povus testamenti maljuna bagnano? Lia korpo estos entombigita, lia animo venos en la inferon, liajn vestojn posedos la ŝtato. Ĉar la malliberulo persisits ĉe sia ideo, kaj eĉ prizondirketoroj malofte rifuzas la lastan deziron de mortanto, oni do notis en protokolo la lastan instrukcion de la oldulo, laŭ lia deziro nur en la ĉeesto de la pastro kaj la direktoro…
… Sekvonttage la maljuna Hogan jam sidis sur la rando de Saturno kaj gaje balancis siajn piedojn, rerigardante el mult-mil lumjara distanco al nia ventormalsana planedo, li kontente frotis sian manojn:
Li heredigis ĉirkaŭ unu milionojn da sterlingaj pundoj al fraŭlino Evelyn Weston.
Mi ŝatas prijuĝi neniun laŭ lia malforta flanko. Nek la scivolemon mi opinias kulpo. Povas esti, ke oni pli rapide maljuniĝas pro ĝi, almenaŭ tiun aserton subtenas la cirkonstanco, ke tre multaj virinoj konstante vizitas kosmetikistinon relative junaĝaj, sed neniokaze ĝi estas kulpo. Sed la scivolemo havas monstrenaskitan ĝemelon, malbelan miskreskaĵon: la subaŭskultadon. Mi malestimas la subaskŭltantan homon. Ĉiufoje, kiam mi subaŭskultis, poste mi havis animan konflikton. Kredu min, ke en ĝi estas io, kio memorigas pri embuskmurdo, kiam ni mortpikas la sekreton de alia homo el dorsdirekto per nia aŭdorgano. Nek al Eddy Rancing ni povas pardoni tiun insidemon, kvankam la junulo estis amanta, kaj ni bone scias, ke tiu animstato kiel oksidas iafoje eĉ la plej ŝtalan viran karakteron. Eddy Rancing subaŭskultis. La mansardĉambroj estas apartigitaj per tiel maldikaj muroj, ke al tiu agado li sufiĉis forte alpremi sian orelon al latapeto, kaj tuj estis aŭdeblaj ĉiuj vortoj, kion Evelyn Weston parolis kun sia partrino, loĝantaj en la najbara ĉambro. Poste li ĉiam pli forte algluiĝis al la muro, kaj plej volonte li estus alpreminta tien ankaŭ sian alian orelon, se la natruo por kolerigi la subaskultanon, ne estus dividinta niajn orelojn tiel, ke ili elkresku paralele el nia vizaĝo. Bonŝance li eĉ tiel bone aŭdis ĉion.