Выбрать главу

Evelyn tuj rapidis el la strato Mazarin al la vojagoficejo „Kolumbo”, kaj post nelonge ŝi sidis antaŭ sinjoro Wilmington.

La direktoro estis maldika, delikatmaniera, elegante vestita, okulfrape blu-okula, blankhara homo, kaj spite al tio li havis junan aspekton. Li do estas la bofrato de la kompatinda veselkapitano Brandes, kaj facile eblas, ke li estas la posedanto de la statueto, valoranta unu milion da pundoj.

— Mi estas Evelyn Weston.

— Per kio mi povas servi, fraŭlino Weston?

— Mi serĉas malnovan, familian memorobjekton. Ĝi estas kvadratforma, ornamita malgranda kaseto, sur kiu sidas ceramika Budho-statuo kun klinita kapo.

— Mi konas tiun figuron.

— Mi scias tiel, ke sinjoro veselkapitano Brandes aĉetis ĝin antaŭ dekkvin jaroj, post sinjorino Brandes heredis ĝin, kiu mortis antaŭ nelonge…

— Mi jam konjektas, pri kio temas. Tiu ceramikaĵo troviĝos inter la artobjektoj de mia mortinta bopatrino. La kompatindulino preferis tiujn galanteriojn. Nun ŝia ĉiu havaĵo estas en mia loĝejo

Evelyn parolis kun peno kaj paŭzoj, ĉar ŝi devis pli rapide spiri pro ekscitiĝo.

— Jes, jes… Mi ŝatus aĉeti la statueton… Ĝi estas malnova, familia…

— Mi tre bedaŭras, fraŭlino Weston, sed mi ne vedas la memorobjekton, hereditan de mia karmemora bopatrino.

– Ĉu vi do havas tiun Budho-statuon?

— Mia bopatrino preferis la artobjektojn, kaj ŝi heredigis multajn similajn ornam-figuretojn al mi. Karaj, familiaj memoraĵoj, kaj mi disiĝus de tiuj por neniom da mono. Tiaĵo ne estas kutimo ĉe altrangaj, anglaj familioj…

— Se mi bone scias, sinjoro veselkapitano Brandes havas tiujn objektojn.

— Mi absolute ne ŝatus tuŝi la memoron de mia kompatinda bofrato. Nek la Budho-statuo, nek aliaj objektoj estas vendataj. — Dume oni vokis lin al la telefono, li priparolinte rendevuon kun iu vespere, li donis instrucion al sia tajpistino mendi malvarman vespermanĝon por du personoj ĉe Felikso Potein. La knabino do eksciis nek tion, ĉu Wilmington efektive posedas la serĉatan Budho-statuon?

Estis verŝajne, ke la statuo, se ĝi ankoraŭ ekzistas, staras ie en la loĝejo de Wilmington.

Malesperiĝinte ŝi paŝis sur la straton. Ŝi do devas ekhalti ĉi tie antaŭ la celo senpove. Ŝi ne rezignacios pri tio! Eble la spiriti de la maljuna bagnano subite venis por helpi ŝin, aŭ estas pli verŝajne: ŝi ekhavis hazarde praktikan ideon, kiel filozofino! Ne! Milfoje ne! Ŝi trovos la manieron eniri en la loĝejon de Wilmington. Ŝi rompŝtelos!

Ŝi teruriĝis…

Ŝi telefonis el la proksima telefonbudo al Felikso Potain.

— Ĉi tie parolas la sekretariino de sinjoro Wilmington el la vojaĝoficejo „Kolumbo”. Mi ĵus mendis vespermanĝon por du personoj, en la nomo de mia ĉefo… Jes, jes… strato Mazarin, numero 7… Bonvolu do nuligi la mendon… Verŝajne morgaŭ… Dankon…

Ŝi demetis la aŭdilon.

Nun ŝi ekvidis homon sur la kontraŭa trotuaro tra la vitro de la telefonbudo. Li estis malata, dika sinjoro en akrakolora vestaĵo, kun monoklo… Ŝi jam vidas lin la trian fojon hodiaŭ… Antaŭ nelonge li tranddonis la pilkon al knabeto en la strato Mazarin…

Ŝi tuj konsciis, ke li sekvas ŝin. Ho, kiel stulta ŝi estis. Ja estas evidente, ke la bagnano serĉis homon, kiun ŝi ne konas, kaj li trankvile povas sekvi ŝin sen tio, ke ŝi konjektus…

Ĉu tiu homo sekvas ŝin aŭ ne, ŝi devas liberiĝi de li.

Elpaŝinte el la budo, ŝi rapidis plu, kvazaŭ nerimarkinte Corned-Beef-on. Ŝi sidis en taksion ĉe la startangulo kaj diris al la ŝoforo la adreson de sia hotelo. Poste ŝi rigardis tra la malantaŭa fenestro de la veturilo. Aŭtomobilo sekvis ŝin. Verŝajne la homo en akrakolora vestaĵo sidas en ĝi. Ŝi diris al la ŝoforo:

— Sinjoro… Jen estas dek frankoj… Stratulaĉo sekvas min per taksio. Turniĝu dekstren ĉe la plej baldaŭa stratangulo kaj premsu tiel, ke mi povu elsalti. Poste veturu plu sur zigzaga vojo dum iom da tempo, postlogante mian persekutanton.

La ŝoforo transprenis la monon rikanante. Turniĝinte dekstren ĉe la plej baldaŭa stratangulo, li tuj bremis, sed ne haltis.

Evelyn elsaltis el la aŭto kaj kuris en la profundon de pordego.

La ŝoforo akcelis per gasallaso kaj veturis plu.

Ĉio ĉi okazis dum du sekundoj. La alia aŭtomobilo kun Corned Beef turniĝis tuj post ilin. La truko sukcesis. La persekutanto sensuspekte atentis la antaŭe veturantan aŭton, el kiu Evelyn ĵus elsaltis. Ĉar la ŝoforo de la malplena taksio bezonis oleokranon, ĉar la ŝraŭbo ofte loziĝis sur la benzinujo, li veturis, sekvate de Corned-Beef, al malmultekosta riparejo, troviĝanta transla pordego Vincennes, preskaŭ ĉe la mondfama tombejo Pére-Lachaise.

Corned-Beef tie jam konjektis, ke estas problemo. Elaŭtiĝinte, li resendis sian taksion kaj rapidis al la alia veturilo. Ĝi vere estis malplena.

— Kie estas via paseĝero? — li demandis la ŝoforon.

— Ĉu ŝi ne estas en la taksio?

— Ŝi ne estas.

— Rigardu pli bone, eble ŝi kaŝiĝis sub la sidejo.

— He! Ĉu vi ŝercas pri mi?!

— Momente jes — respondis la ŝoforo minacante, levinte la pezan, alĝustigeblan ŝraŭbŝlosilon tiel, kvazaŭ ĝi estus tomahoko. Corned-Beef ŝatis interbatadi, kaj li vidis, ke nun temas pri rajta memdefendo, sed tiel li ne multe ekscius de tiu homo, li do faris bonan mienon al la afero.

— Vidu, amiko, jen estas dek frankoj…

La alĝustigebla ŝraŭbŝlosilo lante malleviĝis, perdinte sian tomahokan karakteron, ĝi pendis denove en la mano de la ŝoforo, kiel komunutila objekto.

— Kie do elaŭtiĝis la virino?

— Kiam mi turniĝis de la bordo al la Boul’Mich, mi bremis, kaj ŝi elsaltis. Ĉar ŝi diris, ke vi estas stratulaĉo. Mi kredis tion.

— Ĉu nun, post kiam vi ekkonis min?

— Nun jam mi certe scias tion.

Corned-Beef informiĝis pri tio, kio gravis al li, li do decidis bati la ŝoforon! Vane! Rajta memdefendo estas rajta memdefendo, eĉ tiam, se oni ne haste faras tion. Li do prenis la alĝustigeblan ŝraŭbŝlosilon de la ŝoforo kaj forĵetis ĝin, poste li batis lin dum kelkaj minutoj, tenante lin ĉe la kolo per sia etendita brako, forte preminte lin al la muro por domaĝi sian akrakoloran vestaĵon. Ĉar tiel li povis bati nur per unu mano, por anstataŭ tiun mankon, kelkfoje li moment-inspire piedbatis la taksiŝoforon je la genuoj.

La blankhara proprietulo de la riparejo fortiris la olekruĉon el ilia proksimo kaj eksidis sur ĝin por rigardi la instruan okazaĵon kvazaŭ el loĝio. Corned-Beef forlasis la sangantan ŝoforon kaj forigis du fingre etan kalkmakulon de sur sia jako.

— Ĉu vi vere opinias, ke mi estas stratulaĉo?

La ŝoforo snufetis sangon.

— Hm… nun, pli bone rigardinte vin, kvazaŭ vi impresus pli hejmeca.

— Bone. Tiam veturigu min al Café Rome.

La riparejestro transdonis la konvenan ole-kranon, li pumpis benzinon en la benzinujon, la ŝoforo sidis sur sian lokon, frapferminte la pordon li ekveturis al la centro kun la monokla pasaĝero, portanta akrakoloran vestaĵon.

Corned-Beef ekscitite kuregis en la kafejon.

Sinjoro Rainer, la rabmurdisto, ĝuste nun ŝakludis kun ĉefkuracisto.

— Pardonon — li diris ekvidinte sian negoc-partneron kaj ekstaris, — mi sekvos paŝi en la ludo.

Aŭskultinte la malgajan rakonton de la dikulo, plena de senkulpigoj, li ekparolis jene:

— Interese! Gordon antaŭsentis, ke la virino estas pli prudenta ol vi. Laŭ mia opinio aŭ la virino ne estas komencantino, aŭ vi maljuniĝas. Ŝajnas, ke la tempo indulgas nek la rabistojn, kiuj havas modestan vivmanieron. Gordon vizitis tiun vojaĝoficejon „Kolumbo”, pri kiu vi telefonis. Ni atendos lin ĉi tie. Ĝi estas la tagordo.