Li do devis elcerbumi alian manieron. La afero estis tute simpla. La policaj kronikoj konas okazojn, kiam oni prirabis kirasŝrankojn, trarompis murojn kaj perforte malfermis ferpordojn. Rilate al tio, kiel simple estas ŝteli hindan dion, kiu kromprofesie enhavas kudrilarujon, el la larĝe malfermita ĉambro de duon-kretena filino de surda, teknika konsilisto.
Li pensis, ke la plej simpla maniero estas kaŝiĝi en tiu niĉo, troviĝanta vidalvide al la triaetaĝa ĉambro de la knabino, kion oni uzis kiel fatrasejo, kiun li rimarkis tiam, kiam li akompanis Gretan al sia ĉambro.
— Kiu loĝas en tiu ejo? — li demandis leĝere.
— Ĉiuspecaj fatrasoj loĝas en ĝi — diris Greta ridante. — Kaj nia ĝardenisto tenas tie sian pli bonan veston.
Li malfermis iomete la pordon de la fatrasejo. La pli bona vesto de la ĝardenisto pendis apud la enirejo. Tiu ĝardenisto povis esti la plej trampa civitano de la respubliko, prijuĝinte lin laŭ lia pli bona vesto.
Li kaŝiĝos ĉi tien!
Kisinte la gelatenecan manon de la knabino, kaj la pordo de la dormoĉambro fermiĝis, li fulmorapide enŝteliĝis en la fatrasejon. Ĉar li tre bone sciis, ke post unu horo Greta malsupreniros en la kameron, kunportos ĉiuspecajn nutraĵojn por si kaj manĝos. Li faris tiun sensacian malkovron la antaŭan tagon. La knabino apenaŭ manĝis ion dum vespermanĝo. Li prenetis el la nutraĵo, kiel birdeto. Nokte la kapo de Eddy doloris, promeninte en la ĝardenon li hazarde ekvidis Gretan tra la fenestro, kiu sidis en la salono, vidalvide al duon salamocilindro kaj nekredeble multa, malvarma terpom-salato. Ŝi glutis tiel grandajn manĝaĵpecojn, ke ŝi povintus sufokiĝi en kiajn momento.
Li bazis sian planon sur tiu observo. Kiam la knabino vespere malsupreniros por manĝi, li ŝtelumos en ŝian ĉambron, forpreninte Budhon, li ĉion lasos ĉi tie kaj fuĝos kun la akiraĵo. Li pensadis ĝuste pri la fuĝo, kuŝante en enkaviĝinta bankuvo, kiu troviĝis en la societo de kelkaj ĝardenaj tabloj kaj tripiedaj seĝoj fone de la fatrasejo, kiam aperis la ĝardenisto por surpreni sian pli bonan veston. La maljunulo trankvile vestis sin, dume li mallaŭte murmuris al si mem pri iu, kiu kredas tion, ke li estas ĝardenista Dio, kaj se li volas, eĉ unugroŝa bulbo de tulipo ekfloras. Kelkaj tute gravaj honorofendoj venis en la kapon de la ĝardenisto pri la koncernulo, kiu kredas tion, poste li pendigis sian malpli bonan veston sur najlo kaj foriris.
Sed li ŝlosis la pordon ekstere!
Kia impertinenteco?!!
Kiu aŭdis tion, ŝlosi fatrasejon?!!!..
Momenton la kamero fariĝis banĉambro por Eddy, ĉar li sentis en la bankuvo tiel, kvazaŭ varmego duŝo estus verŝiĝinta sur lian korpon. Li elgrimpis. La pordo vere estas ŝlosita. Fenestro nenie. Li estis malsata, kiel lupo. Li ŝatintus puŝiĝi per la kapo al la pordo.
Poste li skuante levis siajn pugnojn al la subtegmento, kvazaŭ kulpigante la supre pendigitajn litoktukoj pro ĉio ĉi. Por iri kelkajn paŝojn, li flankenmetis el sia vojo la majolikan nanon.
Li volis disŝiri sian cigaredujon per siaj dentoj, diveninte, ke li forgesis kunporti alumeton. Muskaptilo hazarde klakfermiĝis ĉirkaŭ lia dikfingro. Poste li aŭdis, kiam la knabino ŝtelumas el sia ĉambro por manĝi la restintan duon salamocilindron kun la terpom-salato, rezervitajn el la antaŭa tago. Li preskaŭ ekkriis, sidinte sur rompitan kandelingon. Li ĵetis ĝin al la kapo de la ĵus flankenmetita, malica, majolika nano.
Fine mateniĝis. Ŝlosilo turniĝis en la seruro, kaj aperis la maljuna ĝardenisto por denove domaĝi sian pli bonan veston. Ankoraŭ estis mallumo, estis ĉirkaŭ la kvina horo. En la aŭtuna, noboplena, malseketa aŭroro, odoro de la humida tero penetris tra la pordo en la fatrasejon.
La ĝardenisto subite konsterniĝis kaj mire rigardis la majolikan nanon, sur kies kapo ripozis enkaviĝinta kandelingo, anstataŭ lia frigia ĉapo. Hieraŭ vespere li ne vidis tiun nanon ĉi tie! La barba koboldo nur rikanis mistere. Kiel troviĝas la nano antaŭe? Kial ĝi ekvilibras kandelingon sur sia kapo?… Ĉu estas iu en la kamero?…
Tiel li eksplikis, kaj li certe tuj estus elsaltinta sur la koridoron, sed la lasta, mankanta ĉenero jam ne venis en lian kapon, ĉar atestante la tutan certecon, ke iu vere estas en la ejo, li sentis fortan baton sur sia noko, tiel, ke li falis inter la nudajn risortojn de framo de kanapo, kaj kape li trarompis la tolon de tiu bildo, kiu prezentis urson kaj ĝian familion, vivantaj iam sur la nuna loko de Bern, inter kvietaj cirkonstancoj.
Li laŭte ekkriis!
Servisto, tenanta en sia mano vaksan plankopolurilon, kiu ĵus turniĝis en la etaĝan koridoron, aŭdite ĝin, li rapidis tien. Rancing elsaltis tra la pordo kaj puŝiĝis al li! La servisto falis surdorsen! Estis blinda mallumo!..
Nun jam du homoj kriis plengorĝe por helpo.
Malsupre ĉe la ŝtuparo aperis la pordisto en sia nokta tolaĵo. Rancing per subita eksalto ĵetis sin sur lian bruston el la alteco de la oka ŝtupo. Ili falis teren, sed Eddy jam estis ekstere. Li kuregis tra la malluma ĝardeno…
Postsekvis lin la servisto, en la mano kun la vaksa plankopolurilo, la ĝardenisto en sia malpli bona vesto kaj ĉirkaŭkole la pentraĵo, prezentanta malgrandan bestaron sur la iama loko de Bern, malantaŭ ili kuris la pordisto en sia nokta tolaĵo. La kuiristino, kiu estis superstiĉa, ekvidis ilin tra la fenestro, kaj ŝi estis malsana dum semajnoj pro la vidaĵo.
Ŝanĝo okazis favore al la tri persekutantoj neatendite, tragike, laŭ strikta senco de la vorto. Fojnotransporta ĉaro turniĝis sur la kampan vojon, barinte la vojon de la fuĝanto.
Kio okazos nun?
En la maldensejon! Kiam li trud-alteriĝis naze-buŝe sur la transa deklivo de la apudvoja fosaĵo, la persekutantoj jam estis de li nur kelkajn paŝojn. Li kuregis zigzage inter la arboj, kaj subite li alvenis al la lago. Malrapide li subakviĝis en la malvarmega akvo. Plenblovinte sian pulmon per aero, li mergiĝis kaj naĝis subakve, ĝis li povis.
La persekutantoj ne aŭdis plaŭdon, la akvospegulo estis glata antaŭ ili en la aŭrora krepusko.
Ili iris hejmen.
Post duonhoro Eddy Rancing alvenis al Schwacht bei Zungli am See per langvora brak-naĝmovo. La loko estis fama pri tio, ke ĝi jam donis du indrustri-korporaciajn prezidantojn al la lando.
Estis mateno. Ranoj kvakis en la kanejo.
Rancing tramalsekiĝinte, kun blua korpo sidis sur ŝtono, en Schwacht bei Zungli am See kaj mallaŭte ploradis…
Kvina ĉapitro
Evelyn devas fari maldiskretaĵon. Estas trablovo, poste okazas pafado, kaj ĉiu persekutas ĉiun. La rabistoj formas kartelon, poste ili iras en la drinkejon „Fazeol-reĝo”. La tropika ciklono forblovas bankedon, kaj la festato ekveturas por longa aŭtoekskurso, en frako.
Evelyn ne kuraĝis eĉ ekmoviĝi!
En iu ĉambro eksonis horloĝo per obtuzaj, elegantaj batoj. La bagnano trapaŝis la kornicon de la fenestro. Zorgeme li senpolvigis la kalkanon de sur sia pantalono, kiu algluiĝis dum la grimpado. La situacio estis la jene: Gordon tute ne kojektis, ke la knabino estis ĉi tie, sed Evelyn sciis pri lia ĉeesto.
La virino ankoraŭ ĝustatempe retiriĝis malantaŭ la kurtenon de la pordo. Kio okazos, se ili renkontiĝos? Ŝi estas sola kun la bagnano en la loĝejo, kaj tute ne eblas krii por helpo, ĉar ankaŭ ŝi rompŝtelis!
Ŝi aŭdis, ke la planko kraketis. La gangsero certe iras de ŝranko al ŝranko, serĉanta la „Meditantan Budhon”.
Kio okazos, se li trovos ĝin? Se ŝi devas kaŭri ĉi tie antaŭ la celo, kiam iu forrabas ŝian rajtan proprietaĵon?
Ĉu kaŝiĝi? Ŝi volonte fuĝus, nur se ŝi scius, kien? Almenaŭ ŝi povus krii por helpo en okazo de bezono…