Выбрать главу

Singarde ŝi ekiris al la fenestro. La dika tapiŝo obtuzigis ĉiun kraketon. Ŝi atingis la fenestron.

Nun ĉio dependas de tio, ĉu la klinko grincas? Ŝi ektuŝis ĝin… Ŝi provis turni ĝin… tre malrapide. Ĝi funkciis senbrue.

La fenestro malfermiĝis. Nur milda aertiro estis sentebla, verŝajne tial, ĉar ĝordon ne fermis la fenestron el la alia ĉambro.

Evelyn havis bonŝancon. La fajroestinga ŝtupetaro ĝuste tie kondukis malsupre, ĉe la kornico de la kvara etaĝo. Tiel ŝi eble povos fuĝi.

Sed nun, kiam la vojo de la eskapo jam estis libera antaŭ la knabino, ŝi fariĝis pli kuraĝa. Ŝi ankoraŭ ne vidis tiun vitroŝrankon ĉe la muro. Ĉu eble la malgranda ceramika keseto kun Budho estas ĝuste tie?

Ŝi ekiris reen, denove malproksimiĝinte kelkajn paŝojn de la fenestro.

Jam vesperiĝis. Mallumo estis en la ĉambro. Ŝi devis iri tute proksime al la vitrino por bone vidi malantaŭ la vitro la forviŝiĝintajn konturojn de la artobjektoj. Budho ne estis inter ili.

Tiumomente frapfermiĝis la pordo de la antaŭĉambro, voĉoj aŭdiĝis, kaj tuj poste klaketis la elektroŝaltilo en la antaŭĉambro.

Wilmington alvenis hejmen kun gasto!

2

Sed li mendis la vespermanĝon nur je la oka horo — fulmis tra la kapo de Evelyn. Nun ŝi jam ne kuraĝis eĉ ekmoviĝi. Certe ankaŭ la bagnano staras same konsternite sur sia loko.

Kio kazos nun?

— Via konduto estas nekomprenebla antaŭ mi, Adams! — aŭdiĝis aplombe la voĉo de la dommastro. — Mi cedis al via patro ne pro timo, nur pro scivolemo, kiam mi invitis vin en mian loĝejon.

— Vi tuj komprenos ĉion — respondis la alia homo malafable.

Evelyn vidis ĉion bone tra la malfermita pordo, kio okazas en la manĝejo. La gasto estis malata, dika homo, iom raŭka, trampa, kun kurbakrura irmaniero; cigaredstumpo ardis en lia buŝangulo, abunde faligante flugcindron sur la mantelon de la trampa homo, kion li de tempo al tempo debatis per pigra, foriga movo plie konsciante ol purigante ĝin.

Preskaŭ en la momento de lia ĉeesto disvastiĝis la sufoka fetoro de la cigaredo Capolar.

Wilmington estis pala kaj nervoza. La loboj de lia mallarĝa, delikata nazo iafoje ektremetis, li mordetis sian lipon kaj iradis. La dikulo tuj faligis sin en brakseĝon, kaj per la plej stentora, fajfanta tono de sia raŭka voĉo, li komencis sian direndon, preskaŭ ĉe la mezo, kiel ĝenerale la tromemfidaj, krudaj homoj.

— Vidu, Wilmington! Vi atendas Fleury-on je la oka horo, vi do ankoraŭ havas tutan horon, ke vi pripensu mian proponon, ĉar mi ne ĝisatendos la alvenin de nia amiko. Mi avertas vin, ke via ludo finiĝis.

— Ĉu vi volas ektimigi min, Adams?…

— Ne. Nur atentigi. Antaŭ kvar monatoj, kiam mi diris al vi, ke laŭ mia suspekto la geografia karto de Clayton estas ĉe vi, vi priridis min. Vi respondis, ke vi finis vian spionadon post via edziĝo, vi havas nenion komunan al la tragedio de la kompatinda Brandes, kaj mi lasu vin trankvila, ĉar vi denuncos min. Mi sciis, ke vi komedias.

— Ne provu bufi, adams — ekparolis nun la dommastro per mildeco de murmuranta leopardo, kaj liaj okuloj mallarĝiĝis pro la malbonvola rigardo. — Mi jam konas viajn trukojn, ni ja kunlaboris iam…

— Tiam vi devus scii, ke mi portas pistolon en la ekstera poŝo de mia mantelo, kaj nun mi tenas mian fingron sur la ĉano. Vi jam vidis eĉ tion, ke mi mortopafis iun tra mia poŝo, el dudek paŝa distanco…

Wilmington rigardis lin kun senpova kolero.

La dikulo elprenis alian cigaredon Caporal per siaj flavaj fingroj, similaj al nizokrifoj kaj ekbruligis sian cigaredon per la ardaĵo de la finbruliĝinta cigaredstumpo. Li estingis tiun cigaredstumpon en la vitrotelero, metita sur la tablon por la salato, dume li mienis, kvazaŭ dolorus lia stomako.

— Vi atendis per la vendo de la geografia karto, opiniante, ke post la koloniaj ribeloj vi povas vendi ĝin por pli alta prezo. Vi pravis. Sed vi ne pensis pri tio, ke vi lasis tempon al mi por fari zorgeman esploradon. Vi komas la kontaktojn, kiujn miaj komisiantoj havas en ĉiu parto de la mondo, tute ne parolante pri miaj kapabloj. Tial mi nun havas tiun favoran situacion, ke mi ricevu la mapon kun la necesaj dokumentoj, antaŭ ol venus Fleury aŭ eble la polico. Ĉar la polico tenas la okulojn sur ni.

— Ĉu vi eĉ nun kredas la absolutan efikon de la blufo, kara Adams… Mi konas tiun vian metodon.

— Mi diros la lecionon je via deziro, per kio mi konvinkos vin. Mi denombros laŭvice viajn friponaĵojn, por ke vi ne kredu blufo aŭ supozo, kion mi diris. Do: vi, kara Wilminton, aŭ kiel oni nomis vin sur la mandato de kapto dum via kaŝesplorista laboro, sinjoro Stuck, antaŭ unu jaro vi edziĝis al la juna fratino de veselkapitano Brandes. Via aplombo, maniero, la financa subteno de viaj komisiuloj ebligis, ke vi eniru en elitan societon. Ĉar Brandes servis kiel oficiro en la ministrejo pri maraj aferoj, kiu estis dungita en grava pozicio pro liaj unuarangaj kapabloj ĉe la kartografio, tiu geedziĝo malfermis vastajn horizontojn al via agado. Vi ne disipis vian forton, vi ne ŝtelis malgravajn dokumentojn, vi ne klopodis akiri malgravajn informojn. Vi atendis la grandan kaptaĵon, kaj vi strebis varmiĝi en la elita medio. Ĝi sukcesis per via glata maniero, ruzo kaj saĝo. Poste sekvis la Granda Afero! Clayton, la esploristo pri Afriko revenis hejmen el sia lasta ekspedicio morte malsana. Li vagadis en la ĝangaloj de Mez-Afriko kaj alvenis mortanta. Dum semajnoj oni skribis artikolojn pri li, en kolumnoj oni gloris liajn meritojn, sed tre malmultaj homoj sciis, ke tiu viro transdonis taglibron, kelkajn geografiajn kartojn kaj multajn fotoj al la ministro pri milito. Li trovis admirinde riĉan petrolfonton en iu nekonata, nemalkovrita regiono de la ĝangalo!

Wilmington elvis sian ŝzltron.

— Mi aŭdis pri tio.

— Atendu nur… Oni transdonis la dokumentojn al la ministrejo pri militaj aferoj, al la kartografio. La valora dokumento estis metita sur la skribotablon de veselkapitano Brandes en oranĝkolora koverto de la ministrejo pri militaj aferoj, fermita per kvin grandegaj sigeloj. Clayton baldaŭ motis. Kion signifas nuntempe la petrolo en Afriko, en tia loko, kiu apartenas ankoraŭ al neniu potenco, mi ne devas klarigi tion al vi. Kaj la aliaj potenco neniel povis eksciis, kie vagis Clayton. Nur la oranĝkolora koverto kun la geografia karto kaj ceteraj indikoj signifis la posedo de tiu tereno. Oni ankoraŭ neniam donis tiom da mono por dokumenrto en la internacia informa servo, kiom tiu geografia karto signifis al tiu, kiu akiros ĝin. Sed ĝi estis neatingebla. Dume eksplodis la kolonia milito. Ĉiuj potencoj fikse rigardis en la okulojn de la konkeranto. Kaj tiam vi akiris la oranĝkoloran koverton, frmitan per kvin sigeloj!

— Diru, Adams, kial vi ne skribas? Kun tiom da fantazio…

— Vi tuj komprenos, ke mi estas pli talante en mia malnova metio. Mi enkonduke diras, ke la batalo nun jam fariĝos sanga, ĉar la Pariza polico kaŝobservas vin, Fleury-on, Hannusen-on kaj ĉiun…

— Diru fine, kion vi deziras?

La dikulo denove elprenis cigaredon kaj ekbruligis ĝin per la stumpeto, ardanta ĉe liaj ungoj, poste li eligis grandegajn fumnubojn, pro kio falis kvazaŭ pluvo de ŝvebantaj cindroflokoj ĉirkaŭ li. Li dorsapogiĝis eĉ pli komforte, pendigante siajn krurojn sur la brakapogilo de la fotelo kaj daŭrigis per dormema voĉo, sed tio, keli eltirus sian dekstran manon eĉ nur por momento el la reliefiĝanta poŝo de sia mantelo.

— Por efektivigi vian planon, vi ruinigis tutan familion. Nun jam vivas nur la plej aĝa Brandes kaj la kompatinda veselkapitano, se oni povas nomi vivo la turmentajn monatojn, pasigitajn en la infero de Saharo… Ĉu vi paliĝis?… Ĉu eble vi ne scias, ke Brandes estas en la legio?

— Stulta babilo — li siblis kaj faris unu paŝon.

— Atentu! — stridis fajfante la raŭka voĉo de Adams. — Mia fingro estas sur la ĉano.