La basko de la mantelo iom leviĝis minace, kaj Wilmington, spiregante pro la kolero, ekhaltis. La alia ridis.
— Ĉu la rakonto komencas fariĝi malagrabla? Via edzino, Izabela Brandes naskis filon. Iun tagon la infano malaperis. Vi diris al la malesperiĝnta patrino, ke ŝi revidos sian filon nur tiam, se ŝi akiros la premsignojn de la ŝlosiloj de la oficejo de sia frato, kiu estas veselkaptano. Vi instruis tiun kompatindan sinjorinon, duonfrenezan pro malesperiĝo, kiel ŝi devas akiri premsignojn, laŭ la maniero de romŝtelisto. Post du semajna sufero la virino portis la premsignojn al vi. Sed kiel akiri la koveton sen tio, ke vi perdus vian belegan, socian pozicion? Vi elpensis bonegan planon. Veselkapitano Brandes tre ŝatis sian dudek jaran frateton, kaj tiu junulo enamiĝis al dencitino. Tiu virino estas via kreaĵo. Ankaŭ mi konas ŝin bone, Ethel Ardfern-on. Ethel facile delogis la knabon, kiun veselkapitano Brandes edukis, de kiam ilia patro mortis, kaj li ŝatis lin tiel, kvazaŭ li estus sia filo. Nu, Ethel ruze allogis Holm-on. Ili decidis fuĝi kune en Kanadon. Tiun tagon, kiam la knabo volis envagoniĝi en la trajnon, ekveturontan al Southamton, li skribis leteron al sia frato, kiu estis veselkapitano.
Wilmington staris sur la sama loko kaj fikse rigardis la gaston.
Nur tio estis skribita en la letero: „Kara mia frato! Mi ne povis fari alie, pardonu al via erariĝinta fraĉjo Holm” — kaj ili priparolis, ke ili nur tiam alpoŝtigos ĝin, kiam ili jam estos en Southampton, ĉe la ŝipo. Ethel hhavis belan, grandan aŭtomobilon. Antaŭ ol iri al la stacidomo, ŝi petis la knabon viziti ŝian patrinon, kiu loĝas proksime al Londono. Ŝajne okazis motordofekto en forlasita loko. Ili elaŭtiĝis. Dickman, la komplico de Ethel, mortigis la knabon tie. Vespere Ethel jam dancis en la nokta amuzejo, kiel alifoje. Sed la adiaŭa letero el la poŝo de la murdita Holm jam estis en via mano. Sekvan tagon okazis la genia rabo. Antaŭtagmeze vi iris al la ministrejo, kelkajn minutojn antaŭ la alveno de veselkapitano Brandes. Mi ne scias, kiu estis ankoraŭ iniciita. Certas, ke vi ŝteliris por momento el la antaŭĉambro en lian kabineton, vi malfermis la tirkeston per la ŝlosili, farita laŭ la premsignoj, kunpreninte la dokumentojn, vi denove sidis en la antaŭĉambro. Kiam Brandes alvenis, vi transdonis al li la adiaŭan leteron de lia murdita, juna frato, kaj la vakson, per kiu oni faris la premsignon de la ŝlosilo. Vi diris, ke Holm telefonis al vi, kaj li rakontis ion pri ia krimo per ekscitita voĉo, kion li mem faris… Li ne kuraĝas telefoni al sia frato… Premaj ŝuldoj… malliberigo minacas lin… li falis en la manojn de ĉantaĝistoj, kiuj devigis lin akiri la premsignon, kaj ŝteli la oranĝkoloran koverton. Nun li elmigros poreterne. Vi ja sidis en aŭtomobilon, almenaŭ vi rakontis al veselkapitano Brandes tiel, kaj veturigis vin al la loĝejo de Holm. La knabo jam ne estis tie, nur tiu letero kaj la premsigno el vakso. Vi ne komprenis, kion signifas ĉio ĉi, vi do portis tiujn al Brandes. La veselkapitano pale rigardis la premsignon kaj la leteron, en kiu estis legebla la bone konata skribo de lia juna frato: „Kara mia frato! Mi ne povis fari alie, pardonu al via erariĝinta fraĉjo… Holm!”
Poste li iris en sian kabineto kaj vidis, ke malaperis la oranĝkolora koverto kun la kvin sigeloj, en ĝi la geografia karto. La kompatindulo tute ne konjektis, ke la oranĝkolora koverto kuŝas kunfaldite en la poŝo de via surtuto, kiu pendis sur la vestohoko. Kiu pensus pri tio? Ĝi estis vere genia!..
Wilmington jam ne staris kun tiel rekta trunko. Li rigardis la plankon. Adams denove ekbruligis novan cigaredon Caporal per la malsekaĉa, flava cigaredstumpo, poste li verŝis vinon en la glason el la botelo, staranta sur la tablo, kaj li eltrinkis ĝin.
— La afero sukceis pli bone ol vi esperis. Tiu freneza Brandes ne povis denunci sian junan fraton… Li ja ne sciis, ke la kompatindulo jam estas murdita… Do, tiu freneza heroo, tiu veselkapitano Brandes, volis tion, ke la ereriĝinta Holm komencu novan vivon, kaj se iam li reprudentiĝos, oni ne eliminu lin el la socio pro lia fia kulpo… Brandes skribis leteron al siaj supruloj, en kiu li informis ilin, ke iu ŝtelis la geografian karton de li, kaj li fuĝos de antaŭ la respondeco, demisiante de sia rango. Li estas la kaŭzinto de la ŝtelo, li portis la dokumentojn hejmen sen permeso, kaj survoje oni atakis lin, forpreninte lian aktujon… La militista instanco ne kredis tion. Oni taksis veselkapitanon Brandes spiono. Oni ne sukcesis kapti lin, sed lia infamio estis konata en la tuta mondo. Tiel vi ruinigis tiun eminentan, tre malnovan nobelan familion. Lia patrino mortis ĉi tie en Parizo. Oni murdis iun ŝian filon, la alia fariĝis senhejmulo, la plej aĝa mizantropo…
— Sufiĉas la vana klaĉado. Ĉu vi havas konvikton por pruvi tiun fantasmagorion?
Adams kontente rikanis.
— Mi havas unuarangajn konviktojn. Sed mi ankoraŭ ne finis la denombron de la indikoj: baldaŭ mortis ankaŭ via edzino!
Wilmington, kiel iradis, staris ĝuste dorse al li dirinte la lastan vorton, subite turniĝis kaj konsternite fiksrigardis la dikan, malaltan homon.
— Kiel? Ĉu ĝi jam trafis?… Ni do prenu laŭvice! Mi tortur-konfesigis Ethel Ardefern-on per viaj rimedoj. Mi foje vidis tion de vi. Mi perforte venigis la dancistinon sur ŝipon. Ĉu vi jam scias, pri kio temas?… Kaŭzi artefaritan infekton per tetanaj baciloj, kaj doni imunigan vakcinon nur post subskribita konfeso antaŭ atestantoj. Okaze de tia konfeso, la pruvitaj indikoj donas garantion ne retiri ĝin. Ethel konis tiun manieron… Ŝi konfesis! Ŝi sciis, ke ne estas indulgo. Ŝi parolis por ricevis la imunigan vakcinon. Ĉar la tetano ne estas bela morto… Bedaŭrinde, ŝi malfruis iom per la konfeso, tiel la vakcinado estis senrezulta…
— Fripono!
— Atentu! — stridis la dikulo, kaj lia revolvero direktiĝis al la brusto de Wilmington.
Sekvis momenta paŭzo. Evelyn staris paraliziĝinte pro teruro, kun malfermita buŝo, ambaŭmane preninte sian vizaĝon, kiel rolulino en la lasta kadro de ŝiriĝinta filmo.
Gordon mirante aŭskultis la fremdan dramon, en kiun li miksiĝis fulmorapide.
Wilmington eksidis sur seĝon, ekfumis cigaredon kaj diris nenion. Li eligis la fumon pale, post profundaj enspiroj.
— Ni eksciis la nomon de Dickman laŭ la konfeso de Ethel. Li estas tiu, kiu mortpikis Holm Brandes-on. Dickman konfesis des pli glate, por ke ni lasu lin forkuri. Ni ne lasis lin forkuri. Li estas sub gardo sur ŝipo en la haveno de Tolun, malgraŭ tio, ke mi havas konfeson de li, faritan antaŭ atestantoj, laŭ kio vi instigis lin krimfari, vi donis monon al li, kaj li ricevis precizajn instrukciojn de vi… Krome mi povas pruvi, ke oni enterigis vian edzinon laŭ falsa medicina protokolo fare de la magistrata kuracisto. Kaj poste… kvankam la leĝo sever punas tion, mi faris privatan eltombigon dum la pasinta nokto en Pére-Lachaise, kaj ekspertizistoj ekzamenis la kadavron de via edzino. Sur ŝiaj lipoj eĉ nun klare videbliĝas la nepereiĝinta bluo de cianozo.
— Sufiĉe!.. Silentu, vi… vi…
— Mi ankoraŭ havas plian blufon. Ekzemple ni facile povas trovi veselkapitanon Brandes. Ni eksciis, ke li servas en la legio, kompanio du, laŭ la nomo Münster, kaj nun oni flegas lin en Maroko kiel gravan vunditon. La ĉefatestanto do vivas. Vivas tiu homo, kies senkulpe misfamigita honoro kovras vian ĉiun friponaĵon!
— Mi diris, ke sufiĉe… — spiregis Wilmington kaj rigardis alidirekten, kvazaŭ li vidus fantomojn. — Kunportu… kunportu la geografian karton, sed rapide, ĉar Fleurí povas esti ĉi tie ĉiumomente… Diru, kiom da mono vi donos por la oranĝkolora koverto… Ĝi estu la via, malbenita spionaĉo.
— Vi estos kontenta pri ties prezo. Sed antaŭe mi devas vidi, ĉu la sigelo estas nerompita sur la koverto. Ne diru, ke ĝi troviĝas en la alia ĉambro, kaj ne etendu vian manon al via poŝo. La kirasŝranko estas tie, malfermu ĝin.