Evelyn torpore aŭskultis la dialogon. Certas, ke trovinte, ili mortigos ŝin. Sed malgraŭ la timiĝo ŝi ne povis ne senti kompaton al la malfeliĉa familio Brandes. Jes! Se iam ŝi liberiĝos de tie ĉi vivanta, tiam ŝi publikigos ĉio ĉi… Sed kiel ŝi povos pruvi tion? Dume Wilmington iris al la kirasŝranko kaj metis grandegan koverton sur la tablon, kies sigeloj estis sendifektaj. Ho, kiel ŝatintus Evelyn kapti la honoron de la kapitano, kaj forkuri kun ĝi al Maroko. Kompatindaj homoj! Ĉu ankaŭ la bagnano aŭdis ĉion, aŭ li jam fuĝis? Ĉiuokaze ŝi bone memorigos la nomon de la kompatinda kapitano, servanta en la legio. Münster… Münster… ŝi ripetadis tiun vorton.
— Cetere estus bone rapidi — diris Wilmington. — Hodiaŭ jam du personon interesiĝis pri la kapitano, kvazaŭ ili estus serĉantaj meditantan Budho-idolon, sidantan sur kaseto, el lia heredaĵo. Sed mi opinias, ke ĝi estis nur preteksto. Eble ili estis homoj de iu agentejo.
— Kial? Ĉu vi ne havas tian statuon en la heredaĵo?
— Jes. Mi memoras, ke mi vidis tiun skatolon, sur ĝi kun Budho-statuo, en la loĝejo de la fratoj Brandes, se mi bone memoras, en la banĉambro. Sed tio ne trankviligas min. Ili ja interesiĝas pri tiaĵo, kies probableco estas verŝajna. Ili sciis de ie, ke veselkapitano Brandes havis tian galanterion.
— La vizaĝo de Adams malsereniĝis.
— Sed kial demandas du personoj la samon? Ĝi pruvas tion, ke tamen estas io al la statuo, kkelkaj homoj divenis ĝian sekreton, la spuroj kondukis al vi, kaj nun ili klopodas antaŭi unu la alian por trovi statuon. Tiu afero ne plaĉas al mi.
Wilmington paliĝis.
— Ĉu vi pensas? Sed kial interesa ilin skatolo aŭ de ceramikaĵo, kiu servas por gardi tualetartiklojn?
La dikulo pensadis.
— Ĉu la statuo estas ĉe vi?
— Ne. Por fini la pluan demandadon, mi kondutis tiel, kvazaŭ mi havus ĝin, kvankam mi ne asertis tion firme. La statuo certe estas en Afriko, ĉe Brandes, se li ja ne forĵetis tiun fatrason dum la fuĝo
— Kiom multe mi donus — cerbumadis Adams, — por koni tiun Budho-aferon.
— Mi avertas vin, ke Fleury povas alveni en kiu ajn momento.
— Vi pravas. Nu, montru tiun koverton!
— Sed vi devas pagi tre bone, Adams! Tiu kontrakto estas la rezulto de du jara hazardludo de tro ambicia homo.
— Vi oferis sufiĉe multan homon por la afero, ke mi povu taksi…
Ĉrrr… Fenestro rompiĝis. Ekblovis venteto, kaj la aerotiro frapfermis la fenestron en tiu ĉambro, kie Gordon kaŝiĝis. Ke tio ne okazis ĝis nun, estis dankebla nur al la plena kalmo.
Adams kaj Wilmington kuregis en la alian ĉambron per unu panika salto. Ses Gordon estis gardema, kaj la atakantoj apenaŭ povis kliniĝi de antaŭ la seĝo, ĵetita fare de la bagnano, kiu trafis la ŝultron de Adams. Tuj poste li ĵetis tableton al ili, baldaŭ ĉinan vazon… Adams blinde pafis dufoje en la ĉambron, poste ili enkuris.
Gordon kaptis Willmington-on je la trunko kaj ĵetis lin al la malalta, dika homo. Aŭdiĝis bruo de lukto-barakto, falo, tintego, krakado, mebloj rompiĝis, florpotoj renversiĝis, stentoro, blasfemado; kvazaŭ sovaĝbestoj furiozus.
Nun subite pistolo knalis el la direkto de la ŝtuparejo, poste oni sonorigis kaj brue batis la pordon. La pordo de la antaŭĉambro estis frapita per hakilo. Ŝajnas, ke le polico atendis nur Fleury-on kaj liajn kunulojn veni enla muskaptilon por eresti la tutan societon.
La oranĝkolora kovetro kun la kvin sigelo kuŝis sur la tablo en la senhoma ĉambro…
Evelyn saltis en la manĝejon, kaptis la koverton, kiu enhavis la honoron de tuta familio, ŝi rapide metis ĝin en sian retikulon kaj paŝis tra la fenestro de la saloni sur la ferŝtuparon en la alteco de kvar etaĝoj. Se Brandes vivas, tiam li volonte helpos ŝin trovi Budhon por tiu koverto.
Ŝi vojaĝos en Marokon… Tintego!
Rabiaj homoj luktis en la ĉambro!
Gordon ĵetis sin sur Adams-on. Wilmington subite elprenis revolveron. Nun la bagnano liberigis sin per unu piedbatotiel, ke la malalta dikulo flugis malproksimen. Tiel li me, kiel sola celo staris tie, tamen Wilmington ne alpafis lin. Ekksplodis el li la multe da akumuliĝinta malamo, la kolero, la venĝemo de la vanta, tromemfida tre ofendita homo, kaj li volis mortigi Adamson, kiel ian rabian hundon. Li pafis al lia vizaĝo el du paŝa distanco.
Sed la revolvero misfunkciis. Tiel li savis la vivon de Gordon. Ĉar Adams falante elprenis sian revolveron, kaj li certe estus mortpafinta la bagnanon, se li ne aŭdintus tiun teruregan klakon apud sia orelo, kiun kutimas sekvi morta pafo…
Antaŭ ol la alia homo denove povintus tiri la ĉanon, Adams pafis, trafinte la stomakon de Wilmington. Li faligis la pistolon, kaj spasme kaptinte la kurtenon de la pordo li deŝiris ĝin, kvazaŭ volvinte sin per kadavra tuko, li turniĝis kaj falis teren, kovrita per la bunta brokato.
La hakilbatoj jam trarompis la pordon de la antaŭĉambro.
Dume la bagnano malaperis.
Adams nur nun ekkonsciis la realon: la polico!
Per unu salto li jam estis en la manĝejo. Li tuj vidis, ke la fenestro de la alia ĉambro estas larĝe malfermita.
La pordo de la antaŭĉambro falegis kun g randa bruo, kaj la detektivoj penetris tri la kadavro de Fleury, kiu kuŝis sur la sojlo!
Adams ĝuste tiam atingis la skribotablon. Sed li ektimis ne pro la detektivoj, sed pro la terura spektaklo, kion li vidis.
Li ankoraŭ havis tiom da tempo, ke li ŝlosu la pordon, kondukantan al la antaŭĉambro en tiu momento, kiam la detektivoj alvenis tien. Poste li kuregis en la alian salonon, li ŝlosis ankaŭ tiun pordon. La malfermita fenestro montris la vojon de la fuĝinta bagnano.
Li paŝis sur la ferŝtuparon.
Supre, en la alteco de la kvina etaĝo li vidis malaperi la piedon de la bagnano sur la lasta ferŝtupo, kiu paŝis sur la tegmenton. Adams pafis post lin.
Kiam Evelyn paŝis tra la fenestro kaj rigardis malsupren, ŝi instinkte ekŝrikis.
Kvazaŭ batalo okazus sube sur la strato. Alvenis policaj aŭtomobiloj sirenantaj… Homoj diskuris, kaj la policistoj senindulge uzis la gumbastonon. Ŝajnis, ke ili blokas la straton Mazarini el ĉiu direkto. El la domo, de kie Evelyn fuĝis, oni kondukis kvar homojn katenite, en ŝirita vestaĵo al la prizonultransporta aŭto. Iu kuŝis senmove, vizaĝaltere sub la lampo de la pordego, en granda, malhela flako. Eleganta virino lasis treni sin pere de ledokateno, ŝi malaperis ŝrikanta en la prizonultransporta aŭto, kaj la reflektor de la kiras aŭto prilumis la panikan svarmadon per blanka ardo.
Nun pafo knalis malantaŭ Evelyn el la loĝejo.
Tiam ŝi reprudentiĝis, kaj unue hezitante, poste kun timiĝinta rapideco ŝi klopodis iri supren sur la ŝtupetaro. Ŝi ne povis fuĝi al la strato. Nur tra la tegmento. Elstaranta najo forte ektiris kaj ŝiris longe ŝian jupon. Kolektinte ĉiun forton, ŝi kaptis la randon de la tegmenta defluilo kaj suprentiris sin. Kovrita de polvo kaj koto, en ŝirita vestaĵo, sed fine ŝi atingis la tegmenton!
Evelyn ekkuris.
En fluvoflako ŝi falis genuen, preskaŭ perdinte sian konscion pro la doloro. Ŝi ekstaris ŝanceliĝante. Spiregante kelkajn sekundojn, ŝi apogis sin al kamentubo kaj retrogirgadis.
Denove la terura vidaĵo.
… Kalva kapo aperis inter du kroĉiĝintaj manoj ĉe la rando de la domtegmento. La nazo estas unu ruĝa cikatro, la malamo kaj la fortostreĉo deformas lian vizaĝon.
La bagnano!
Evelyn kuras plu. Pafo tondris dorse, kaj ŝi aŭdas la piedbruon de la persekutanto…
Dio mia…
Ŝi baraktas tra lignotabuloj, sekigŝnuro frapiĝas al ŝia gorĝo streĉita en la mallumo, kvazaŭ ĝi volus senkapigi ŝin… Evelyn stumble falas… Denove plu!
Sed nun knalas alia pafo, kiu celis jam la bagnanon. Iu persekutas ankaŭ la persekutanton. Alia persekutato. Evelyn akiras ekspiron, ĉar Gordon fuĝas malantaŭ kamentubon kaj repafas al Adams. Ili tiel ĉasas unu la alian, dume la polico de Parizo ĉasas ilin.