Evelyn ekspuatas la favoran momenton, kolektinte sian lastan forton kuras, forte prenante la malgranda, nigran retikulon, en kiu kuŝas la valora koverto… Subite ŝi ekvidas virtofenestron sub si…
Artlaborejo.
Ŝi tute ne pensadas. Forte preninte forigitan kadron de fenestro, ŝi pendigas sin malsupren, poste ŝi lasas sin fali kun fermitaj okuloj.
La ĉambro estas malalta, ĉar ŝi facile surplankiĝas piedpinte. Ŝi atendas.
Estas mallumo. Oni parolas en la najbara ĉambro:
— Bonvolu elekti, tiuj estas naŭoble dekdu centimetraj bildkartoj… sed se vi deziras pligrandigon…
Fotografisto!
Evelyn ĉirkaŭrigardas. Dekstre ŝi vidas pordon. Ŝi malfermas ĝin. Ŝi denove iras tra malluma ejo, sed ĝi estas longa, kiel antaŭĉambro. En ties fino estas alia pordo. Ŝi elpaŝas. Freŝa aero frapis en ŝian vizaĝon. Ŝi estas sur koridoro.
Ŝi rapidas malsupren sur la ŝtuparo. Ŝi stumblas ĉe iu lasta ŝtupo. Ŝia vestaĵo denove krak-ŝiriĝas ie. Ŝi sentas, ke ŝiaj manoj, vizaĝo, nuko estas kovrita de koto. Nur iri plu!
Evelyn atingas malbone lumigitan korton. Junulino senplumigas kokinon, du knaboj, havantaj blankan antaŭtukon, malplenigas grandan melksitelon super la kanalo.
Ampleksa kuirejo estas videbla tra la malfermita pordo de la korto. Certe ĝi apartenas al iu eleganta restoracio apud la bordo de Sejno… Evelyn volas iri al la pordego.
Sirenado!
Ve! Ŝi ja venis paralele kun la strato Mazarin sur la domtegmento. Ŝi estas en la sama strato, kie oni razias! Trairinte la restoracion, ŝi elvenus el la danĝera zono, sur la bordon de Sejno.
Iu infano paŝas pli proksimen kaj scivoleme rigardadas ŝin.
Evelyn rapide ekiras! En la kuirejon! Preteririnte kelkajn mirantajn helpkuiristojn, ŝi malfermas la pordon kaj staras en belega, luksa restoracio. La ĉefenirejo de la salonego donas vidon al la viglatrafika strato, apud la bordo de Sejno. Oni mire gapas Evelyn-on. Rigardinte sin mem, ŝi vidas, kiel malpura, ŝirita estas sia vestaĵo. Ŝiaj haroj, taŭzite pendas en sian vizaĝon. Nur for de tie ĉi, kiel eble plej baldaŭ.
Ŝi rapidas!
Dume Evelyn sentas, ke ĉiu fikse rigardas ŝin. Dank’ al Dio, la elirejo estas tie…
En tiu momento stentora voĉo eksonis apud ŝi:
— Sed ŝi ja estas la „lady”! Dio mia, kio okazis al vi?!
La urbestor estis tiu, kiu diris tion.
Holler sidis apud li kaj ĉefloke de la tablo lordo Bannister, portanta frakon, en societo de tre multaj eminentaj sinjoroj.
Mi pensas tion, ke la edzino de Lot, kiam rerigardis al Sodomo, kaj ŝia korpo tuj fariĝis salkolono kaj ŝia vestaĵo salujo, ŝi havis pli saĝan mienon, ol lia lorda moŝto, sidanta ĉefloke de la tablo, kiam Evelyn alvenis. Subite ekregis tre granda silento. La nervoj de Evelyn streĉiĝis ĝis krevo dum sekundo. Ŝi sentis, ke temas pri la reputacio de la profesoro, ŝi sentis, ke ŝi kaŭzis teruran skandalon, kaj en la sekva minuto la streĉitaj nervoj elĵetis fajreron de rapida solvo. La junulino ekparolis ridetante:
— Mi petas vin, Henry — ŝi diris subite rememorinte la baptonomon de la profesoro, — bedaŭrinde vi devas tuj akompani min hejmen. Mallerta biciklisto falpuŝis min apud la trotuaro, rigardu, kio okazis al mia vestaĵo.
Ĝi sukcesis!
La freŝaj ŝiriĝoj kaj la kotmakuloj sufiĉe probatligis, kion ŝi diris. Ĉiu turnis sin kun kompato kaj ĝentila konsolo al „sinjorino Bannister”. La akademianoj, universitataj profesoroj kaj generaloj prezentiĝis unu post la alia, kaj la „sinjorino”, sincere bedaŭrinte, ke ŝi ne povas resti inter ili en tia stato, ŝi kroĉis sian brakon al tiu de sinjorto Bannister kaj kuntrenis lin.
Sidinte en la aŭton de la profesoro, Evelyn ĉirkaŭrigardis singarde, ĉu la persekutantoj ekvidis ŝin? Ĉar ŝi estis certa pri tio, dum la koverto estos ĉe ŝi, tre multaj, ĉioriskaj homoj sekvos ŝin. Enaŭtiĝinte la profesoro atendis, ke Evelyn okupu sian lokon apude, poste li diris nur tion:
— Frapfermu forte la pordon, kaj diru, kien mi veturigu vin?
Li ne trovis vortojn pro malesperiĝo. Lia indigno jam estis trans tiu limo, ke li kverelu. Sendube, ke dum la pasintaj tagoj li plurfoje pensis pri tiu virino, sed ankaŭ tiu ideo envenis en lian kapon, ke estus bone revidi ŝin. Sed la cirkonstancoj de la revido tamen konsternis lin iom. Nun plej volonte li estus simple elĵetinta la knabinon el la aŭto. Kion faras tiu virino? Kie ŝi vagaĉas, ke ŝia vestaĵo ĉiam estas kota kaj ŝirita? Kion ŝi serĉas nokte sur la strato sola. Neniu scias tion.
Subite ŝi venas. Neatendite, kun blondaj fulmoj de ŝiaj hirtaj haroj, furioze, kiel la ciklono.
— Kiel eble plej rapide bonvolu veturigi min ien, malproksime de Parizo, kie mi povas entrajniĝi aŭ lui aŭton — petegis la knabino spiregante.
— Sed… mi estas en frako…
— Oni persekutas min!
— Kvazaŭ mi jam estus aŭdita tion. Kara fraŭlino Weston, mi konas bone la devojn de viro, sed mi devas atentigi vin, bedaŭrinde mi estas nur scienculo, kaj ne vaganta kavaliro. Estas nekompreneble, ke vi turnas vin nur al mi, rilate krimaferojn, anstataŭ la unuaranga polica aparato de nia epoko. Mi tre estimas vin, fraŭlino, sed estu permesate al mi denove ripeti: la vivo de ĝentilulo ne estas trapasa domo…
— Vi pravas… Mi tuj elaŭtiĝos — diris Evelyn. Poste ŝi kliniĝis plorante sur la ventoŝirmilon. Ŝi timis, ke oni kaŝobservas la stacidomojn en Parizo, eble ankaŭ la garaĝojn. Ŝi sciis, ke temas pri sia vivo. Povas okazi, ke oni jam estas sur ŝia spuro. La sola ebleco: lui aŭtomobilon malproksime de Parizo. Dio mia, kiel sola ŝi estas!
— Diru do, kien mi veturigu vin — demandis la profesoro drincente siajn dentojn, ĉar li sentis, ke li ne povas paroli kun la deca severo. — Ne ploru! Lasu tion, mi petas! Bone, mi veturigos vin el Parizo, kien vi deziras!
— Al Marseille — diris la knabino kun ekbrilantaj okuloj.
– Ĉu en frako?! — obĵetis lordo Bannister.
— Ne, ne… veturigu min nur sufiĉe lontane, al la plej proksima vilaĝo, kie mi povas lui aŭtomobilon.
La profesoro kolere piedpremis la gaspedalon, kaj la belega Alfa-Romeo senbrue, milde ekveturis sur la landvojo Parizo-Liono.
La du viroj kaŝiĝis malantaŭ po unu kamentubo sur la domtegmento. Dume la strato kvietiĝis. Estus danĝere pafadi plu.
— Fremdulo! — kriis Gordon. — Ĉu vi firme persista pri tio, ke ni reciproke transdonu unu la alian al la polico? — Ĉar la persekutanto ne respondis, li aldonis. — Estus pli saĝe, se ni provus kune fari ion.
Adams ne respondis.
— Duope ni eble povus trovi la knabinon kaj la dokumenton. Mi havas kelkajn indikojn, sen kiuj vi ne atingos celon. Ni agu kune.
— Kiu vi estas?
— Anglo. Samprofesiulo.
— Kiel vi povus utili al mi?
— Permesu partopreni la negocon de la geografia karto de Clayton, kaj rekompence mi proponas al vi la „statuo-negocon”.
— Kian statuo-negocon?
— Temas pri statuo, kiu valoras unu milionon da pundoj.
— Mi konjektis, ke estas io al tiu Budho. Bedaŭrinde, mi nun ne havas tempon okupiĝi pri alia afero, ol la oranĝkolora koverto.
— Komuna afero — respondis Gordon. — Ambaŭ falos en nian manon, trovinte Evelyn Weston-on. Nu? Duono-duono. Se vi volas, ni povas fari kartelon. Aŭ ni turnu nian dorson unu al la alia, kaj ni forlasu la tegmenton aparte, ĉar mi esperas, ke nek vi deziras maljuniĝi ĉi tie.
Sekvis paŭzo.
— En ordo — diris Adams poste. — Nun ni ne kuraĝas el paŝi el malantaŭ la kamentubo, almenaŭ mi ne fidas vin, do estus plej saĝe renkontiĝi post duonhoro en la restoracio „Fazeol-reĝo”. Ĝi troviĝas apud Chateau-Rouge.