Выбрать главу

— All right! Ĝis la revido…

Ŝirmate de la kamentuboj, ili rampis en la kontraŭan direkton.

Kiam Gordon denove estis sur la strato, li telefonis al Rainer.

— Venu kun Corned-Beef en la restoracion „Fazeol-reĝo”!

— Ĉu oni bone kuiras tie? Ĉar mi ankoraŭ ne vespermanĝis.

— Vi, idioto! Temas pri vivo kaj morto. Ni estos milionuloj, trovinte Evelyn Weston-on.

— Vi povas pruntepreni krediton por tio. Corned-Beef ĵus telefonis, ke ŝi veturas kun la profesoro per aŭtomobilo. Anticipe ili plenigis la benzinujon sur la landvojo, kondukanta al Liono. Li sekvos ilin, lasante mesaĝon ĉe ĉiu benzinstacio. Ĉu la restoracio „Fazeol-reĝo” estas malproksime de tie ĉi?

8

Adams kaj liaj du homoj jam estis en la frinkejo, kiam Rainer kaj Gordon alvenis. La sinjoroj prezentiĝis unu al la alia, kaj ili prezentis siajn kolegojn.

Iu kolego de Adams havis rondbarbon, maristan trikotaĵon, kaj li konstante maĉis maĉtabakon, pro kio li fojfoje devis kraĉi. Li nomiĝis Joko. Li neniam diris pli do nomo okaze de prezentiĝo. Iam li laboris en cirko, kiel gum-korpa artisto, sed foje li murdis kelkajn homojn, kaj de tiam li praktikas la nunan metion.

La alia kolego, d-ro Cournier, estis grandega, dika, pala, blankhara homo, kun lacaj okuloj, kronika morfinisto. Li faris malrapidajn gestojn per siaj ŝveliĝintaj, lantugaj manoj, kiam li iafoje bonvole kaj saĝe klarigis ion per sia basa voĉo.

— La tempo urĝas, sinjoroj — komencis Gordon. — Mi ne devus kunlabori kun vi, sed ni kolizius ie en tiu ĉi afero, sed la akiraĵo estas tiel granda, ke ĉiu ricevos abunde el ĝi.

— Ni transiru al la afero! — diris la rondbarbulo, kaj li komencis piketi siajn ungojn per sia nekeredeble longa tranĉilo.

— Tre bone. Estas la plej urĝa tempo transiri al la afero — diris Rainer kaj mendis ĉe la kelnero: — Mi petas bovidan eskalopon laŭ viena maniero kun multe da terpomo, kvar decilitrojn da ruĝa vino, kaj du malmole kuiritajn ovojn.

— Do, sinjoroj — klarigis la bagnano. — Mi scias, kie troviĝas la knabino ĉi momente kun la koverto, krome mi scias, kie ni trovos tiun certan statuon kun la kaseto, kiu valoras unu milionon da pundoj.

— Nun jam ankaŭ mi scias tion. Ĉe Münster — rimarkis Adams. — Sed se vi diros, kie estas la knabino, tiam ni volonte faros kompanion.

— Duono-duono.

— Bone.

— Gordon rakontis ĉion. Rapide, sed kompreneble. Li komencis de Dartmoor, ĉe Jim Hogan kaj finis per la telefonmesaĝo de Corned-Beef.

— Feliĉe Corned-Beef perdis la spuron de la knabino, kaj mi sendis lin serĉi la profesoron, kun kiu Evelyn Weston vojaĝis sur la ŝipo, kiel lia edzino. Mi pensis, ke la knabino denove aperos en la proksimo de la profesoro. Kaj vere ili renkontiĝis, tuj post la eventoj, okazintaj en la strato Mazarin.

Adams salte leviĝis.

— Ili do estas trovitaj! — Li turnis sin al Rainer. — Kiam vi parolis kun via kolego telefone?

— Ne pli ol unu horo. Sed mi ankoraŭ ne vidis tian priservon, mi jam duon horon atendas la mustardon. Kaj ovo sen mustardo…

La rondbarbulo eltiris la tranĉilon el sub sia ungo kaj direktis ties pinton al Rainer.

— Ni tuj ekiros! — krakis la voĉo de Adams.

Post nelonge ili veturegis sur la landvojo, kondukanta al Liono. Ili atingis taksion ĉe Armentiére.

Corned-Beef elaŭtiĝis.

— Ili jam estas malproksime antaŭ ni — li diris la novaĵon, eksidinte en la alia aŭtomobilo Packard — la profesoro havas bonegan, novan aŭton, sed li ne konjektas, ke ni persekutas ilin.

La aŭto kuregis impetege…

Sesa ĉapitro

Rememoro pri lumturo kaj pri morsa aboco. La pli nova plano vaniĝas pro kroĉpendiĝo en la alteco de la kvara etaĝo. La poeto de Vilhelmo Tell akiras oran brakhorloĝon, kion li portas al Högraben por taksi ĝian valoron. Alvenas la fajrobrigado, Eddy Rancing apelacias Shakespear-on, kaj Lövy, la tubestro de la fajroestingistoj interpretas. Telegramo estas sendita.

1

Rancing viŝis siaj larmojn, malliginte boaton, li remis tra la lago. Albordiĝinte, li iris rekte al la kastelo. La loĝantoj de Mügli am See svarmis ĉie.

La junulo mansvingis al ili jam de malproksime.

— Li estis en miaj manoj! — li kriis entuziasme, alveninte inter la loĝantojn. — Ni falis en la akvon dum luktado, kaj li naĝis pli bone ol mi.

Ili rigardis sur la aŭdacan junulon el Londono kun rekono kaj admiro.

— Ho, vi estas heroo! — diris Greta kun dudek centrimetra rideto minimume. — Tamen mi ne timis, aŭdinte la kriadon: mi sciis, ke vi estas ĉi tie.

— Kiel mi vidas, vi havas eksterajn vundojn — paŝis la kadavroesploristo al li kaj atenteme rigardis la krevintan lipon de Eddy. — Oni kutimas fari histologiajn sekcaĵojn el tia buŝo por la tribunala ĉeftraktado.

— Ĉu vi povas diri ian personpriskribon, sinjoro Rancing? — demandis la polica konceptisto per malvarmkonduta, individua voĉo.

— Kompreneble! Li estas alta homo kun malgranda liphararo, havanta verukojn sur la vizaĝo, kaj cikatro troviĝas sub lia dekstra akselo.

— Ĉu li ne havas rimarkeblajn rekonilojn?

— Li elspiris tre fortan alkoholaĵodoron.

— Bedaŭrinde, ĝi tute ne estas rimarkinda ĉi-regione — diris la konceptisto kaj ekfumis pipon. Li malamis la pipon, sed li sentis tiel, ke ĝi estas nemalhavebla ĉe detektivo.

— Ĉu vi ne povas diri pluajn indikojn pri li? Kian monogramon li havis en sia ĉemizo, la mezuro de liaj ŝuoj, ĉu li estis forta aŭ malforta?

— Mi malofte vidis tiel muskolan rompŝteliston — rakontis Eddy, — mi povas aserti, ke tiu homo estas Herkulo.

— Tiam ni trovos lin en la fremdulkontrolejo — deklaris la konceptisto.

Eddy Rancing ne dubis tion. Li rapidis en sian ĉambron Tutan tagon li restis en la lito. Li ofte ternadis. Viktoria, la edzino de ĉefĝardenisto Kratochwil, vespere portis al la febra malsanulo tason da kuracteo, pro kio lia sanstato fariĝis malpli bona.

Eddy ne retenis sin de la aventuroj, sed ĉi tie li puŝiĝis konstante al aĉaj eventoj, pro kiuj ankaŭ Arsén Lupin sopirus pli modestan vivon. Ne fortimigis lin ĉiutagaj malfacilaĵoj. Pasis malpli ol du jaroj, ke li povis suprengrimpi nur dum tempestaj noktoj sur la fulmŝirmilo al la filino de la gardisto de la lumturo en Dover, ĉar tiam la patro estis okupita pri sia laboro. Harrington, la grandega turogardisto estis danĝera homo kaj severa patro. Tial Eddy devis lerni telegrafi. La knabino instruis lin pri la lumsignaloj laŭ la Morsa aboco. La elektra lampo mallumiĝis dum pli-malpli longaj intermitoj en la fenestreto de la loĝĉambro de la turo, inter la oka kaj la naŭa horo vespere. Kaj Eddy, kiu helpe de la knabino fariĝis faksperta telegrafisto, legis la lumsignalojn, staranta sur la bordo: „patro… laboras… ok horojn… venu… koktelo… elĉerpiĝonta… kara mia…”

Eddy lernis tiel telegrafi kaj grimpi sur fulmoŝirmilo pro amo. Sed ĝi havis romantikon. Danĝeron, guston. Sed ĉi tie verukaj lakeoj ĵetas al li plankovakson, li estas fermita en fatrasejon, vangofrapita, kaj kondukita en pluvmarĉetojn.

Li tamen devas fari ion al tiu Budho. Li bone trapensis la aferon kaj elcerbumis novan planon dum sia konvelesko. Jes. Ĝi estos bona!

Vere genia penso ekideis al li. Posttagmeze li vizitis la kuraciston de la vilaĝo, doktoron Rüdiger.

— Ah! Mi estas feliĉa ekkoni vin, kio nova? Kiel vi fartas en la kastelo?

— Mi ne povas dormi.