Nun li ne trovis la horloĝon. La vento fajfis, la pluvo falis, kaj Rancing estis certa pri pulmito. Fine la horloĝo tamen troviĝis.
— Nu, rapidu!.. — Rancing urĝis lin.
— Vidu, mi foje jam trompiĝis. Se vi ne koleras, unue mi montors ĝin al taksadisto.
Eddy preskaŭ falis el la alteco.
— Sed sinjoro! Mi povas falegi en kiu ajn momento…
— Fermu viajn okulojn, kaj preĝu. Mi rapide iros al Högraben, li loĝas ne pli old dekvin minuta distanco de tie ĉi. Li estas eminenta horloĝisto. Li lernis en Schaffhausen. Lia juna fratino edziniĝis al pentristo. Mi montros la horloĝon al li, se ĝi estas el oro, tiam mi tuj helpos vin…
— Sinjoro Maxl! Vi estas…
— Ne dankegadu! Mi klopodas urĝe reveni por helpi vin, ĉar kiu donas rapide, donas duoble.
Eddy Rancing ŝatintus doni ion duble kaj rapide al la poeto, sed li jam forkuris.
Haliho!
La vento preskaŭ deŝiris lin el la alteco, kaj neĝ-pluvo frapadis lin. Lia vestaĵo rompiĝadis sur li en la frosto, kiel kando…
Sinjoro Högraben ĉu ne loĝis proksime, aŭ li dormis profunde, ĉar la poeto revenis nur post duonhoro.
— Ĉio estas en ordo! Timu nenion! Ne estas problemo pri la oro! Vi tuj estos malsupre…
— Eskalon… Akiru eskalon… — hapis Rancing.
— Superflue. La fajrobrigado kunportos ĝin.
Trumpetado aŭdiĝis de malproksime.
— Fripono! Ĉu vi alarmis la fajrobrigadon?
— La gas-kompanio ne povas malsuprenigi vin!
— Tie estas eskalo… Mi petegas… Antaŭ ol ili alvenus ĉi tien…
— Bele! Poste onu punus min, ĉar mi vane venigis ilin. Diru, kiom da rubenoj estas en la horloĝo?
… Alvenis la fajrobrigado! Gvidate de suboficiro Zobelmann! La jungaĵo furioze kuregis, tirata de kvar kaj duono da bestoj! Ĉar tri ĉevaloj kaj unu mulo tiris la ĉaron, provizitan per pumpilo kaj eskalo.
Zobelmann, kiam sciiĝis pri la okazintaĵoj, unue ekblovis la trumpeton. Ĝi sonu jam dum la prepariĝo, por ke la loĝantoj havu tempon aperi sur la scenejo de la granda evento. Li rapide alivestiĝis en sian blankan-bluan, paradan uniformon. Hodaiaŭ li devas faris sian plejon! Malofta okazo! Eĉ la fajro evitas tiun mizeran lokon.
— Ĉu ĉio estas preta?
Nun do, antaŭen! La ĉaro de la fajrobrigado kuregis, kaj la trumpeto ploris! La hufferoj terure klakis.
La loĝantaro jam grandnombre ĉirkaŭstaris la kastelon. Ili rigardis kun intereso la malgajan homon, sidantan en la blinda fenestro, kies pantalontubo defluigis la pluvakvon, kiel ia kromdrenilo.
Sed, hah, alvenis la fajrobrigado.
Seklvis mallonga manovrado per la eskalo. Ili ŝovis ĝin antaŭen, poste reen. Fine iu junulo suprengrimpis, li fiksis sin per unu mano kaj piedo kaj levis sian alian manon alten.
Estis fenomene! Ĉiu aplaŭdis.
— Antaŭen! — kriis Zobelmann.
La eskalo nun batiĝis al la muro, kaj sinjoro Löwy, la tubestro ekiris.
Tiam jam la loĝantaro de Mügli am See plennombre ĉirkaŭstaris la kastelon.
Sed sinjoro Wollishoff preskaŭ anticipis la sav-agadon de la fajrobrigado. Li profunde dormis, kiam lia filino vekis lin. Ĉar Greta vekiĝis je la unua horo pro stomakaj spasmoj, ĉar ŝi malbonfartis pro la multe da soda bikarbonata, kiun la kuracisto preskribis por Rancing kontraŭ sendormeco. La doktoro pensis, ke Eddy fantasmagorias, ĉar li havas gravan anemion, tial li telefonis al la apotekisto doni al la junulo sodan bokarbonatan anstataŭ la dormigilo Veronal, preskribita sur la recepto. Greta vekis sian patron kaj timeme informis lin pri la novaĵo, ke la fajrobrigado paradas antaŭ la kastelo, en la ĉeesto de la loĝantaro.
Portinte noktan surtuton, Wollishoff kuregis en la parkon, rigardis supren, kien oni apogis la eskalon, poste li rekuris, kaj denove aperinte, li havis pafilon Flobert en sia mano, per kiu li celis Rancing-on, kaŭrantan super la balkono de Greta.
Ĉiuokaze estintus pli simpla solvo de la situacio mortpafi la gaston de sur la kornico de la blinda fenestro. Eble jam nek Rancing estus bedaŭrinta tion. Sed Zobelmann en la lasta momento flankenpuŝis lian manon.
— Surprenu ion, ĉar vi malvarmumos! — li kriegis en la orelon de Wollishoff.
— Mi mortpafos lin!
— Nur tiam, se li estos malsupre! Kiel vi pensas, ĉu ni vane venis ĉi tien? — Kaj li jam komandis. — Du homoj tenu la sinjoron konsiliston senmova!
La savo daŭris. Ne pasis duonhoro, kaj la eksterlandano estis surtere dum ovacio kaj ĉapelsvingado de la loĝantaro. Eddy klarigis al la konsilisto per raŭka, senartikigita kriegado, simila al sirenado, kiun du homoj tenis senmova, ke li morte amas lian filinon, kaj li volas peti ŝian manon.
— Mi deziris amkonfesi al Greta dum romantika balkon-sceno.
— Pri kia sceno temas? — stentoris sinjoro Wollishoff.
— Nokte aperas junulo sub la balkono por konfesi sian amon. Ĝi estas bela tiel! Fama poeto verkis tion!
— Mi estis tiu — murmuretis sinjoro Maxl. — Tio okazis al Vilhelmo Tell.
— Mi amas vian filinon, kaj mi volas edzinigi ŝin — kriegis Eddy.
— Kion li diras? — demandis la dommastro sinjoron Löwi, kiu staris apud li en la mano kun la akvotubo.
— Li amas vian filinon — stentoris la tubestro tiel laŭte, ke ĉiu fenestro de la kastelo ektremetis.
— Li amas vian filinon… — hurlis la homamaso §ore.
— Kiun?… Kiun?… — hapis la maljunulo mirante kaj rigardis supren al la blinda fenestro.
Sed Greta, kiu staris ĝis nun en la fono, nun venis antaŭen kaj ĵetis sin inter la brakojn de Eddy. Fine ankaŭ la maljunulo komprenis tion kaj iris enlitiĝi.
La montopintoj de Alpoj konturiĝis el la nubaro, aspektanta kiel akumuliĝanta vaporamaso en la aŭroro…
Sekvonttage Eddy Rancing telegrafis al sia onklo.
„Mi svatiĝis al Budho, venu tuj, Eddy.”
Sepa ĉapitro
Oni miras la profesoron. Li ricevas freŝe lavitan noktosurtuton. La frako fariĝas enviita turista vestaĵo, sed ĝi restos tie. Evelin ŝoforas bravure. Ili renkontas tri bovinojn. La lordo malsovaĝiĝas en la interno de la aŭto, sed la necesujo sovaĝigas lin. La tri bovinioj denove aperas. Ili vestas sin per folklora kostumo en Liono, ili adiaŭas kaj daŭrigas la vojon kune. Lordo Bannister preskaŭ sofokiĝas pro ĉefartikolo.
Ili preterlasis multajn, malgrandajn vilaĝojn unu post la alia. La profesoro ne ĉangreniĝus pro la frako, sed la brustobutono premiĝis en lian karnon, kiam li klinigis antaŭen.
La knabino ekparolis malkuraĝe.
— Kie ni trovos… garaĝon plej proksime, kie mi povas lui aŭtomobilon?
La lordo pensadis kelkajn sekundojn pri tio, ĉu li respondu? Fine li decidis sin respondi. Sed nur mallonge kaj grumblante.
— Mi scias tiel, ke ĝi troviĝas en La Rochelle. Ĝi estas sufiĉe granda vilaĝo. Mi esperas, ke ankaŭ mi trovos taŭgan tranoktejon ĝis morgaŭ.
Ili denove silentis. Arboj kuregis preter ili, kvazaŭ ia senkrura armeo, marŝanta anservice, sur ĉies trunko estis larĝa, blanka zono. Oni turpigis la praan aspekton de la netuŝita pejzaĝo per tiuj malbelaj, kalkozonoj en la intereso de la aŭtomobilistoj.
La profesoro, kvazaŭ al si mem, grumblis plu, ĉar ebleco de alia katastrofo ekideis al li, rilate lian tranoktadon, kion li sukcesis eviti.
— Estas bonŝance — li murmuris, — ke mia necesujo ĉiam estas en la aŭto…
La malgranda, lakita valizeto troviĝis apud li sur la sidejo.
— Kial bonŝance? — demandis Evelyn iom nervoze.