— Cetere mi ne povus razi min matene en La Rochelle. Kaj mi malŝatas esti nerazita.
„Tropendantulo” — pensis la knabino, kaj rigardinte sur sin, ŝi preskaŭ ekploris pro sia ĉifona, kotkovrita, skrapvundita aspekto, pelita ĝismorte, meze de Eŭropo. Kaj li problemas pri sia razilo.
Eble ŝi nur tial pvovis iom kompromiti la profesoron antaŭ si, por ekvilibri sian suspektinde kreskantan simpation al li.
Ankaŭ en la aŭtomobilo ŝi spasme prenis sian malgrandan valizeton, kiu same estis nigra.
La oranĝkolora koverto estas en ĝi. La prezo de la „Meditanta Budho”.
Krome la honoro de la kompatinda veselkapitano Brandes. Kiel li nomiĝas en la legio?
— Münster… Münster… Münster…
Ŝi ripetadis lian nomon, kiel ian lecionon.
Fine ili alvenis al La Rochelle.
La profesoro haltis antaŭ la sola gastejo de la vilaĝo. La drinkantaj kamparanoj ovacie akceptis la aŭtomobiliston, aperantan en frako. Bannister ruĝiĝis ĝis la frunto, kiam rapokapa, kurba-krura Bretono ĉirkaŭiris lin kaj gapis la profesoron, kvazaŭ li estus afiŝkolono. Vitisto mallaŭte proponis al la restoraciestro, ke estus bone venigi la distriktan kuraciston, dum kelkaj homoj el ili estas ĉi tie.
Oleomakuloj videbliĝis sur la pantalono de la frako. Lia balge malsekiĝinta kolumo frotvundis lian kolon ruĝa, kaj kiam li kliniĝis antaŭen dum stirado, la butono de lia kolumo postlasis profundan signon sur lia gorĝo.
— Bonvolu diri, kie mi trovas garaĝon? — demandis Evelyn la proprietulon.
— Jen ĝi estas apud ni! Eble dek paŝojn proksime. Vi tuj ekvidos, ĉi supre. Granda barelo staras antaŭ ĝi…
— Dankon… Bonvolu paki al mi kolbasvarojn kaj fruktojn, mi revenos por tiuj, luinte aŭtomobilon.
— Bone.
— Mi ŝatus lui ĉambron — diris Bannister.
La noktogardisto rigardis tra la fenestro de la gastejo kaj faris krucosignon.
— Mi havas kvietan ĉambron sur la unua etaĝo, kiu donas vidon al la ĝardeno… — respondis la gastejmastro kaj aldonis malcerte. — Ĉu via sinjora moŝto estas sen akompananto?
— Mi devis urĝe veturigi la fraŭlinon ĉi tien! Mi ne havis tempon alivesti min… Bonvolu diri al la homoj, ke ili ne rigardaĉu, almenaŭ ili ne palpadu min!
Ĉar li kolere ekkriis ĉe la lasta vorto, la kamparanoj timeme foriris el lia proksimo. La vitisto rakontis al ili, ke pasintjare,ĉe la teatra ensemblo el Corbeille la kontrabasisto freneziĝis, kaj nokte li vagadis en la vilaĝo kiel vidva reĝino, sur la kapo kun arĝenta krono.
— Ĉu vi petas vespermanĝon?
— Ne! Mi volas dormi! — Li deklaris ĝin tiel kategorie, kvazaŭ oni oponus tion.
Evelyn nur nun etendis sian manon.
— Dio benu vin, sinjoro pro tio, kion vi faris por mi.
— Nedankinde… nun jam ĝi ne gravas…
Li premis la manon de Evelyn.
Li ankoraŭ longe rigardis post ŝin, kiam la pordo fermiĝis malantaŭ la knabino. Kiel malgaje, kiel malcertapaŝe ŝi foriras.
Li glutis. Nun li sentis ian amaran guston en sia buŝo. Li bedaŭris Evelyn-on
Almenaŭ li nomis tiel tiun etan, maltrankvilan, neklarigeblan senton, kiel li ŝatintus diri kelkajn, afablajn vortojn al la knabino kaj iomete akompani ŝin sur la vojo.
Li iris en sian ĉambron. La drinkejmastro proponis al li sian freŝe lavitan noktosurtuton.
Li sentis la vojaĝon en ĉiu sia osto. La necesujo estas malsupre en la aŭto… Egalas, matene li razos sin. Nun nur kuŝiĝi. En la liton! En la liton! La feŝe lavita noktosurtuto de la drinkejmastro estis mucida. Ne gravas… Nur kuŝiĝi… Dormi!
La malagrabla aventuro tre elĉerpis lin. La multe da nervoziĝo kaj ekscitiĝo suferigis lin, krome li kore malamis ĉiun malordon, komplikaĵon kaj malkomforton.
Li sterniĝis sur la lito kaj kontente etendis siajn membrojn.
Poste li estingis la lampon. Li estis feliĉa, ke finiĝis tiu laciga, terura historio, kaj ekdormis dolĉe, profunde.
Li povis dormi dolĉe kaj profunce proksimume dek minutojn, kiam iu skue vekis lin el la dormo.
Evelyn staris apud li, kaj ŝi flustris en lian orelon:
— Tuj grimpu tra la fenestro, mi apogis eskalon al la kornico…
Evelyn interkonsentis kun la proprietulo de la metiejo rilate la luprezon de la aŭtomobilo, kaj ŝi rapidis reen. La virino estis nur kelkajn paŝoj de la gastejo, kiam subite ekbrilis reflektoroj, kaj aŭto bremsis kun akra grincado. Ses homoj saltis el la veturilo, kaj ŝi havis nur tiom da tempo por ŝteliri malantaŭ proksiman arbon, antaŭ ol ili estus ekvidintaj ŝin. Evelyn tuj rekonis Adams-on kaj Gordon-on. Kaj ankaŭ tiu okulfrape vestita, monokla homo estis inter ili. Ŝajnas, ke ili sekvis la aŭton de Bannister el Parizo, ili nur postrestis survoje. Ili interkonsiliĝis. Evelyn aŭdis ĉiun vorton malantaŭ la arbo:
— Ŝajnas, ke ili estis sufiĉe stultaj tranokti ĉi tie — diris Adams. — Ni devas mortigi ilin.
— Atendu — proponis Gordon, kiu dume enrigardis tra la fenestro de la drinkejo. — Ankoraŭ du gastoj sidas interne, estus pli oportune atendi ilian foriron. La du birdetoj neniel povas fuĝi de ĉi tie. Ni trankvile povas sidiĝi en la gastejo. Ili estas en nia mano.
Dume ekpluvis. La ses timigaj homoj eniris en la drinkejon. Evelyn jam ne tremis. Oni povas alkutimiĝi ankaŭ al la morta danĝero post iom da tempo. Plie ŝi timiĝis pro tio, ke ili volas mortigi tiun karan, eminentan, bonkoran lordon Bannister, kiun ŝi tiel forte amas, malgraŭ lia ĉiu morozo. Ŝi rigardis tra la fenestro en la drinkejon. La kvar homoj sidis en angulo kaj atentis la pordon. Ŝi rapide reiris al la grandega, ruĝa aŭto, per kiu la persekutantoj venis.
Ŝi estis sperta pri la aŭtoj. Dum lia patro vivis, ili havis belegan aŭtomobilon Ford, kaj ankaŭ Evelyn mem stiris ĝin. Nun ŝi utiligis tiun scion. Ŝi deŝraŭbis la stopilon de la klapo sur ĉiuj kvar radoj de la aŭto de la persekutantoj, poste ŝi tiregis tiujn, ĝis la aero eliĝis el ili. Malferminte eĉ la motorŝirmilon, ŝi ŝiris la draton, kondukantan al la magneto, forfluigis la akvon kaj la oleon, poste ŝi iris malantaŭ la gastejon. Nur unu fenestro donis vidon al la korto, tiel ŝi ne povis erari. La profesoro dormas malantaŭ la aperta fenestro de la unua etaĝo. Feliĉe ŝi trovis ankaŭ eskalon, apogitan al la pordo de la subtegmento, kiun ŝi pene metis al la kornico de la fenestro, kaj ŝi supreniris sur ĝi kun tremantaj genuoj. Evelyn la unuan fojon dum sia vivo grimpis sur eskalo.
La profesoro side leviĝis en la lito kaj sentis tiel, ke li nun devas blasfemi, sed la vorto altis en lia gorĝo, rigardinte la vizaĝon de la knabino.
— Pro Dio, mi petegas… — diris Evelyn — demandu nenion, venu tuj kun mi, ĉar oni mortigos vin. Murdistoj estas en la drinkejo, ili povas ataki la ĉambron en kiu ajn momento. Mi petegas ne perdi eĉ unu sekundon! Ili kredas, ke ankaŭ vi estas en la afero, mi aŭdis, kiam ili parolis pri via mortpafo… Frostotremo trakuris sub lia dorshaŭto. Li sentis, ke la knabino diras la veron. Li haste surprenis siajn ŝuojn…
— Ne vestu vin! Eble unu sekundo kostos nian vivon. Kie ajn vi povas aĉeti vestaĵon survoje. Mi petegas, venu, venu…
Bannister kunportis nur sian monujon, kaj viŝtukon, kiun li volvis ĉirkaŭ sia kolo, poste li ekiris malsupren sur la eskalo, sekvinte la knabinon, en lakitaj ŝuoj kaj portante la freŝe lavitan noktosurtuton de la drinkejmastro. Pluvegis.
Ili atingis la aŭtomobilon de la profesoro en ordo.
Pasis kelkaj sekundoj, kiam la sparkilo ekfunkciigis la motoron. Sekundoj, kiuj ŝajnis esti horoj.
Poste ili ekveturis.
La banditoj nur nun kuregis el la drinkejo, aŭdinte la bruon de la motoro!
Sed la aŭto jam ekimpetis, disŝprucante la koton, sur la vojo. Bum! Bum!
Strange, la kuglo penetris tra la malantaŭa fenestro, poste ĝi trarompis la antaŭglacon inter la profesoro kaj Evelyn. Ili ambaŭ aŭdis la mallonga, rapidan fajfon preter ilia orelo, kaj lordo Bannister devis kompreni, ke la knabino ne transdonis sin al poeziaj troigoj rilate la priskribon de ilia situacio.