Ili forlasis la danĝeron kaj La Rochelle-on per cent kilometra rapideco. Verŝajne la banditoj senpove ĉirkaŭiradis sian nebatalkapablan veturilon. Sed la muzean valoron havanta Benz-Mercedes, la aŭto de la spicisto, povis postsekvi la modernan Alfa-Romeo-n de la profesoro, kun tiom da ŝanco, kiel malpli juna melkebla bovino ĉaspelus rokan aglon, kiu havas bonajn korpajn kondiĉojn.
La profesoro aspektis iom strange ĉe la direktilrado, en sia malsekiĝinta noktosurtuto, portante viŝtukon ĉirkaŭ sia kolo, kun siaj hirtaj bukloj; nokte sur la landvojo Parizo-Liono. Ĉi-momente Bannister vere ĝojintus, se li povus partopreni la aŭtoekskurson en sia antaŭ nelonge aĉetita vesperfesta vestaĵo.
Ankaŭ la robo de Evelyn estis malpura, ĉifita kaj sirita.
— Ĉu vi ne sentas tiel, fraŭlino Weston — demandis la profesoro flustrante, ĉar intertempe li tute raŭkiĝis, — ke vi tro honorigas min per via konfido, kiam vi uzas mian helpon? Krome ne prenu kiel trudiĝon, se mi demandas, pro kiu afero vi riskas mian vivon?
— Mi kunportas la honoron de homo en mia valizeto!
— Ĉu dume la familia juvelo ŝanĝiĝis tiom? Sur la ŝipo, kiam vi rompis mian noktan ripozon la unuan fojon, mi mencias tion ne por riproĉi vin, ĉar mi jam alkutimiĝis, ke vi mobilizis min pro ia familia juvelo, sed nun mi veturegas kiel frenezulo pro honesto de nekonata sinjoro, en noktosurtuto, per cent kilometra rapideco sur la landvojo. Mi ne estas malkuraĝa homo, sed mi pensas, ke mi rajte protestas kontraŭ tio, fraŭlino Weston, ke vi transŝovu al mi la devojn parte de mondfama film-aktoro, parte de unuarange ekzercita fajroestinga oficiro. Tute ne parolante pri la risko de mia sensignifa vivo…
Evelyn subite kliniĝis sur la ŝultron de la profesoro kaj denove ploris amare. Bannister murmuretis ion, sed li silentiĝis. Ili preterlasis vilaĝetojn kaj urbojn per la sama, eksterordinara elano. La lordo decidis, ke li ne malpliigos la rapidecon, ĝis li trovos malfermitan vestaĵ-vendejon. Aŭroris.
— Sinjoro… mi ne povas rakonti multe da aferoj al vi — diris Evelyn plorante, — sed kredu min, ke mi estas honesta virino. Pardonu, ke mi elmetis vin al tia danĝero, sed ĉu mi kulpas…
— Almenaŭ mi povus razi min — drumblis la profesoro, ĉar li sentis preskaŭ fizikan doloron pri sia neflegiteco. Cetere li estis iom embarasita. Ĉar Evelyn nun jam ne ploris, kaj tiel ŝia kapo ripozis sur la ŝultro de Bannister sen ĉiu alibio. „Estus vere ridinde, se mi karesus ŝin post tiuj okazaĵoj” — pensis la profesoro, kaj eĉ li mem ne sciis, kiel ĝi ekideis al li. Evelyn kredis, ke tiu distrita kapoteno en tiu situacio ne estos okulfrapa, sed ĝi estis tre agrabla al ŝi. Unue ŝi fermis siajn okulojn pro tiu agrabla sento, sed poste ŝi jam dormis sur la ŝultro de lordo Bannister. La profesoro kelkfoje rigardis flanken kaj murmuretis ion.
„Ŝi estas tute stranga kreitaĵo — pensis la profesoro. — Ĝis nun mi vidis ŝin nur en tri situacioj. Unue ŝi fuĝas, poste ploras, fine dormas.”
Matene la situacio fariĝis iom malalgrabla. La aŭtistoj, veturantaj el la kontraŭa dirakto, preskaŭ kuris en la apudvojan fosaĵon pro surprizo, ekvidinte ilin ĉe la direktilrado, atleton, verŝajne freneziĝintan dum trejnado, en societo de almozulino. Oni montris ĉiam pli grandan intereson al ili en la vigliĝinta trafiko. La profesoro malesperiĝinte pensis pri la skandalo, se iu rekonos lordon Bannister en lia persono, pri kies scienca prelego ĉefloke skribas la matenaj ĵurnaloj.
— Sinjoro — diris Evelyn, kiu pensis la samon. — Iam mi lernis stiri aŭtomobilon. Permesu, ke mi sidu al la direktilrado.
— Ĉu mi? — demandis la lordo suspekteme.
— Mi pensas… Eble en la interno de la aŭto… sur la… planko… Tiel oni ne vidos vin… Se vi kuntirus vin…
— Ĉu vi vere deziras tiun pli novan spektaklon? Mi ne povas sufiĉe emfazi, kiel oni neglektas la instruon de la akrobataĵo en la medicina fakultato de la universitato. Sed se vi deziras… Mi ne kontraŭdiras.
— Dio mia! Kial vi mokas min?! Mi nur timas pri via reputacio!
— Ankaŭ mi mem opinias, ke miaj estimantoj imagas min ne tiel… Nu, bone!.. Ne ploru, mi petas, ĉar mi ne ŝatas tion! Mi iras por felksi min kurbdorsa. Mi esperas ke mi ne devas fari trapez-akrobataĵojn.
La profesoro transdonis la lokon al Evelyn ĉe la direktilrado, li grimpis malantaŭen en la internon de la veturilo. Amare ĝeminte, li ĉirkaŭprenis siajn genuojn kaj eksidis sur la plankon. Dume ili haltis por plenigi la benzinujon.
Nun jam Evelyn aranĝis ĉion. Bedaŭrinde, ĉe la benzinstacio la junulaĉo rimarkis, ke mallonghara, aĝa virino kaŝiĝas en la profundo de la aŭto, kaj li vokis siajn patrinon, fartinon, la tri pli junajn fratojn kaj la avon. Ili ĉirkaŭstaris la veturilon kaj admiris Bannister-on tra la vitro, kiel ŝarkon en akvario. Iu knabo kuris en la vilaĝon por informi la konatojn. Feliĉe la benzinujo dume pleniĝis, kaj ili povis veturi plu per la aŭto.
La lordo jam ne riproĉis ŝin. Li diris nenion. Ĉirkaŭpreninte siajn genuojn, li fikse rigardis siajn kotkovritajn maleolojn, kiuj vidiĝis el liaj lakitaj ŝuoj, li apatie cigaredis, kiel tiu, kiu jam ne esperas la pliboniĝon de sia sorto.
Poste li melankolie toleris, kiel mildiĝinta rabobesto, ke Evelyn portu al li sandviĉojn el drinkejo. Manĝiginte lin, ŝi atendis, ĝis li trinkis sian teon kaj reportis la tason. Dume venis tien la pastro de la vilaĝo kaj haltis apud la aŭto. Enrigardinte, li kunsente proponis al Evelyn dungi fortan, kamparanan junulon por kelkaj frankoj, kiu akompanus ŝin, ke ŝi ne estu sola kun la malsanulo. Bannister aŭdis konsternite, ke Evelyn dankas la konsilon, dirante, ke ŝi ne benozas helpon, ĉar ŝia kompatinda frato kondutas trankvile.
Jes, Evelyn bone informis la afablan ineresiĝanton. Lordo Bannister vere kondutis trankvile rilate tion, ke li akiris mirindajn rezultojn sur la tereno de la kuracado de dormomalsano, kaj li estas serioza kandidato de la ĉi-jara Nobel-premio. Kompare kun tio, li kondutis surprizige trankvile en la freŝe lavita noktosurtuto de la drinkejmastro, interne de sia aŭto, sidante sur la planko, ĉirkaŭ lia kolo kun viŝtuko, hirte kaj kotkovrite, sur la landvojo Parizo-Liono.
Ĉar la ciklono sidis ĉe la direktilrado, ankaŭ la aŭto komencis asimili iom post iom al ties posedanto.
La antaŭaj kotŝirmiloj enpremiĝis, kaj la bufro kurbiĝis iom ĉe bariero. Baldaŭ hazarde malfermiĝis la pordo, kiam ili veturis sub viadukto, kaj dum Evelyn bremsis, la pordo frapiĝis al elstara parto de muro, kaj ĝi harmonike kurbiĝis kun terura frakas-bruo kaj krakado.
— Mi devas iom ekzerci min… — diris la knabino malantaŭen sin ekskuzinte.
— Mi vidas tion — respondis la profesoro malgaje kaj forigis kelkajn vitreroj el sia hararo. En tiu momento terura puŝo trafis ilin el dorsdirekto. Iu blasfemis malantaŭ ili en la aŭto. Evelyn rapide veturis plu.
— Pli-malpli frue vi devas reŝalti la ĝirsignalilon — diris la profesoro. — Ĉar oni kredas tion, ke vi deziras turniĝi dekstren, ili do volas preterveturi vin maldeksre, tiel ni karambolos kun ili. Estus plej bone reŝalti la ĝirindikilon tuj post ties uzo.
— Ĝi ne funkcias! — kriis Evelyn, kaj malesperiĝinte ŝi turnadis la ŝaltilon.
— Sed nur tial, ĉar vi turnadas la ŝaltilon de la fenestroviŝilo. Apud ĝi troviĝas la ŝaltilo de la ĝirsignalilo. Ne! Ne! Tiu estas la ŝaltilo de la malantaŭaj lampoj… Nu… Fine…
La knabino ekploris.
— Mi petegas — diris Bannister kun raŭka flustrado, milde, preskaŭ preĝante, — ne ploru. Mi ne ŝatas tion. Prefere dormu aŭ fuĝu, nur ne ploru! Nek tio ĝenos min, se pli-malpli frue ni restos nur triope: vi, las direktilrado kaj mi… Hop!.. Nenio problemo, nur mia kapo… Eble bonvolu, se estas permesate peti, iom singarde allasi gason dum ŝanĝo de rapideco. Ne ploru, mi petas! Iom post iom vi spertiĝos. Ĉu vi havas jodon?…