Evelyn komplezeme volis doni jodon al li, tial ŝi ekfunkciigis la manbramson fulmrapide, pro kio la profesoro kun la rapideco de la veturio kape batiĝis al la pordo, kiel ia murrompilo. Por havi la iluzion, ke lia kapo kvazaŭ eksplodus, la maldekstra, malantaŭa pneŭmatiko krevis kun granda bruo en la sama momento. La aŭto joris iom ŝanceliĝante al la direkto de la difekiĝo, poste ĝi batiĝis al arbo kun terura bruego, sed feliĉe per malakcelita rapideco. La varmoforigilo malgaje enkaviĝis.
Ili ŝanĝis radon de la aŭto.
Dume infano venis tien kun tri bovinoj, kaj ili kvarope rigardis kun sincera admiro la frenezan aŭtomobiliston, kiu portis noktosurtuton, kiel li rampadis en la plvo sub la aŭto, ĉar ŝajnas, ke Evelyn ankoraŭ ne sukcesis akiri sufiĉe da praktiko pri la stirado, kaj bedaŭrinde, ŝi formovis la krikon, pro kio la aŭto refalis, kaj la duone deŝiriĝinta pordo diris adiaŭon poreterne al la Alfa-Romeo, kaj ĝi falis sur la vojon, sed la aŭtolevilo restis sub la ĉasio, tiel nun la profesoro devis rampi inter la radojn por liberigi ĝin.
La aferoj statis tiel je la dekunua horo antaŭtagmeze.
Duonon antaŭ la unua horo ŝajnis, ke ili finis la muntadon.
— Ni povas veturi plu — diris Evelyn.
— Bonŝancon! — kriis la profesoro, kiel la ministoj, descendante en la profundon de la aŭto.
Dume la kamparanaj infanoj helpis meti la pordon de la veturilo transverse en la internon de la aŭto, ĉar ĝi ne estis fiksita, tiu kelkfoje falis sur la kapon de la profesro, sed li jam ne multe konsideris tion.
La knabino enaŭtiĝis por retroirigi ĝin de sur la difektita arbotrunko. La juna paŝtisto de la bovinoj rapide forpelis la bestojn el la proksimo de la aŭto. La motoro, kvazaŭ mortanta tenoristo klopodis refortiĝi, kelkfoje ĝi strange ekmuĝis kaj tuj poste ĉesis funkcii. La knabino provadis. Ŝi kluĉis, ekfunkciigis la motoron, allasis gason, la motoro ekbruis, kaj ĝi denove ĉesis malfunkcii. La profesoro rigardis el malantaŭ la pordo, kiu estis inter liaj brakoj.
— Nun provu retromoviĝi. Estas tute neeble faligi tiun grandan arbon, kaj tiel veturi plu.
Jes! Ŝi ja volis veturi antaŭen!
Post kelkaj malsukcesaj provoj ŝi fine sukcesis trovis la rekluĉon per la rapidumŝanĝilo.
La aŭto malrapide glitis de sur la arbo, io tintante falis sur la teron. La bufro estis tio. Ĝi estis metita en la veturilon, apud la pordon. La profesoro nun jam veturis en la societo de multaj konsistpartoj.
Sed senkonsidere de tio, ili gaje veturegis sur la ŝoseo.
— Antaŭ nelonge vi petis jodon — diris la knabino, kaj la profesoro kalkulante je bremso, klopodis stabiligi sin mane kaj piede.
— Ĉu vi pensas, ke mi risku tion?
— Jen estas via necesujo. — La knabino donis al li la valizeton.
La profesoro malfermis ĝin, sed li vidis nur oranĝkoloran, grandan koverton.
— Pardonon… ĝi estas la mia — balbutaĉis Evelyn kaj rapide fermis tion.
— Unuavice mi volas razi min, ne jodi — diris la profesoro rezolute.
— Evelyn malesperiĝis
— Oni persekutas nin! Pripensu, se ili ne havas bonan aŭton…
— Fraŭlino Weston! Vi sukcesis multfoje konvinki min pri la ĝusteco de viaj iafoje strangaj opinioj. Nun vi havas nenian ŝancon pri tio! Bonvolu ne diskuti kun mi! Eblas, ke oni persekutas nin, eĉ tio povas esti, ke oni mortigos nin: sed mi razos min. Poste, se ĝi devas okazi; mi estu la viktimo de la higieno.
La knabino nun ekkriis kun iom da malico:
— Ni forgesis la necesujon ie!
La profesoro nun tre timiĝis la unuan fojon dum la vojaĝo.
— Rigardu bone! Tio ne eblas. Mia sapo! Mia dentakvo! Mia razilkompleto…
— Ho! — Evelyn nun estus povinta mortigi lin. Li nun pensas pri siaj razilo kaj dentakvo. Kia snobo li estas! Temas pri vivo aŭ morto, kaj li timzorgas pri sia razilkompleto!
— Ni tuj returniĝu!
— Sinjoro!
— Fraŭlino Wesron, ĉiu vorto estas vana.
— Ni veturus en la faŭkon de morta danĝero!
— La vojaĝo eĉ ĝis nun ne estis infanludo. Ke ni ankoraŭ vivas, ĝi signifas tion, ke la sorto mem direktas nian aŭton, spite al via agado. Ni povas ĉerpi esperon el tio. Fraŭlino! Ni returniĝos por trovi mian valizeton!
La knabino ne kontraŭdiris. Ŝi vidis, ke ĉio estas vana!
Ŝi malamis la necesujon de tiu minuto. Sovaĝe kaj konvinkite, ĉar ŝi amis la profesoron, kaj la necesujo rompis la iluzion de tiu sento.
Ŝi pensis tion dum returniĝo.
Unue ŝi manovris retrodirekten por turni la stirilon en ĝustan direkton, tiuokaze ŝi joris al arbotrunko. Poste ŝi veturis antaŭen, bone rigardante, kio estis malantaŭe, dume la varmoforigilo batiĝis al apudŝosea lanternokolono. La profesoro diris nenion. Li malgaje kaŭris sur la planko de la aŭto, klininte sian kapon inter siajn manplatojn, rememorante pri bildo, prezentanta Marion super la ruinoj de Kartago. Kion nun fari?
Fine, ĉar ŝajnas, ke la aŭto estis nepereigebla, ili ekveturis reen sur la vojo. Feliĉe ili renkontis la tri bovinojn kaj la infanon kelkajn kilometrojn de tie. En la mano de la knabo estis la valizeto, kaj li feliĉe transdonis ĝin al la du vojaĝatnoj por iom da premio en kontanta mono. Cetere la infano havis bonŝancan tagon, ĉar li ĵus trovis tute novan aŭtohupon sur la landvojo, sed li ne menciis tion al la du ĉifonvestitaj aŭtomobilistoj.
— Nun ni rapidu! — diris la knabino ekscitite kaj divenprove ektiris ion ĉemane, pro kio eksonis io alia, kaj io tria komencis grinci. Tiam unue eksonis la elektra hupo Bosch, poste ŝi rapide turnis la ŝaltilon de la reflektoro, kaj Dio scias, kial, la bruo ĉesis. La lordo komencis estimi ŝian individuan stilon ĉe la direktilrado. Ŝi ĉiam etendis sian manon al alia ŝaltilo, ol kien ŝi devintus meti ĝin, tamen ili veturis.
— Nun ni haltos! — diris las profesoro kategorie, kiel vojrabisto. — Mi razos kaj kombos min. Bonvolu doni al mi la necesujon.
— Jen prenu! — Ŝi ĵetis la necesujon en la internon de la veturilo tiel, ke ĝi forte batiĝis al la refelktoro, kuŝanta sur la sidloko.
Kaj ŝi kolere lasis la profesoron tie. Li estas abomeninda malmolnukulo! Bannister pedante metis la kotŝirmilon sur la sidlokon, por ke la spegulo kaj la pelveto de la razosapo havu stabilan bazon, poste li komencis razi sin.
Dume Evelyn malpacience promenis sur la landvojo iom malproksime.
Kvankam estintus pli bone, se ŝi montrus pli multe da scivolemo al la higiena manio de la profesoro.
Ĉar tiuokaze ŝi estus vidinte, ke Bannister elprenas malgrandan emajlitan kaseton el sia necesujo, sur kiu sidas ceramika Budho-statuo kun klinita kapo, kaj el tiu kaseto li metas sian razilkompleton antaŭ sin.
Lia lorda moŝto havis sian sekuran razilon en la kaseto de la „Meditanta Budho”, kiun li kunportis en sia necesujo. Kaj Bannister tute ne konjektis, ke li estas la posedanto de la plej multekosta razilkompleto, kiu valoras rondcifere unu milionon da pundoj.
Milde puvetis. La brakoj de la glacoviŝiloj moviĝis tien-reen sur la rompita virto de la ventoŝirmilo kun mallaŭta zumo.
Kelkaj puŝĉaroj venis renkonte, ŝarĝitaj per fruktoj kaj lignoj.
Liono aperis en la malproksimo. Nun jam vigliĝis la kontoraŭdirekta trafiko. Anstataŭ la arbitre funkcianta aŭtohupo, por eviti ĉiun pluan problemon, Evelyn uzis la infere hurlantan aŭtokornon Bosch, respektive ŝi alterne aplikis la hupon, la enŝoveblan cindrujon kaj la ŝaltilon de la malantaŭa lampo dum urĝaj signaladoj. Diablo forportu tiujn multe da aĉaĵojn sur tiu aŭto. Ĉiu estas samforma, kaj oni devas turnadi ĉiun. Tamen ne okazis problemo, ili nur renversis puŝĉaron, ŝarĝitan per lignoj ĉe iu vojkurbiĝo, sed ili aranĝis la aferon per kelkaj frankoj. Dum la plua parto de la vojo ili „konsumis” tri kokinojn, unu ŝafistan pelhundon kaj entute ĉirkaŭ du biciklojn.