— La aŭto rapide malkreskas — rimarkis la lordo melenkolie.
Evelyn kunpremis siajn dentojn kaj stiris.
Sed Liono estas tie! Aĉeti vestaĵon! Ili povas lavi sin. Nur la trafiko ne vigliĝus tiom. Evelyn funkciigis la hupon ĉiusekunde. Ŝi devas ĉesigi tion en la urbo por ne veki tiel grandan sensacion… Nu! La akvo bolis! Sekvis dek amaraj minutoj, multaj gapantoj… ili vetura plu. La ŝtopilo de la akvujo restis tie. Ne garvas! Liono estas antaŭ ili! Nun jam nenia malbono povas okazi al ili! Tio estas eraro!
Ĝi tamen povas okazi.
Jam aperas la unuaj domoj! Nun veturi diskrete al vestaĵkomercejo. La hupo Bosch simple paneis! Evelyn panike kaptadas sian manon tien-reen inter la butono de la hupo kaj la direktilrado, pro kio la aŭto iom ebrie slalomis sur la ŝoseo. Kaj tiu malbenita korno nur sirenas, ankaŭ la profesoro kliniĝis al Evelyn, sed li povas etendi nur sian unu brakon, la alia estis enpinĉita inter la kotŝirmilo kaj la framo de la ŝiriĝinta sidloko. Renkonte venas ŝarĝaŭto, sed ili nur panike kaptadas permane por silentigi la kornon. La mizera butono ne cedas. Pum! Aŭdiĝas minacanta grincado, kiel li provas eviti la karambolon kun la grandega ŝarĝaŭto, ankaŭ Evelyn tutforte piedpremas la olean bremson, turninte la direktilradon dekstren, ŝi renversas puŝĉaron, plenan de fruktoj, dume ŝi sentas preterveturi la grandegan kamionon zumantan preskaŭ preter sia kapo.
Ili vivas! Veturi plu!
Sed ili devas fari ion rilate la kornon, ĉar ĝi estas freneziga! Ĝi konstante sonas! Ili jam estas en Liono, kaj la hupo Bosch hurlas!
– Ĉesigu ĝin! — ploregis Evelyn.
Ili alvenis tiel, kiel depatementa ambulanco, kun konstanta, furioza sirendado. Timiĝintj burĝoj kliniĝas tra la fenestroj, mirantaj homoj haltas sur la strato, kaj la buĉisto, kap-balancante diras al sia kliento, dum li metas la viandon sur la pesilon:
— Lastatempe okazas incendilo ĉiutage…
Forpreninte siajn manojn de sur la direktilrado, Evelyn kaptis siajn harojn.
— Tranĉu la kablon! — krias la profesoro malesperiĝinte.
Evelyn jam tranĉas. La vitroviŝilo tuj haltas.
— Lasu tion! Ne tranĉu! — petegas la profesoro rapide.
Antaŭkliniĝinte, li mem tranĉas la kablon. Feliĉe li estis en senhoma flankstrato, ĉar la aŭto veturis sur la trotuaro mallonge, Evelin nur en la lasta momento turnas haste la direktilradon, evitante elektran maston, kaj ili denove estas sur la pavimo.
— Jen — spiregas la knabino triumfoplene, — kiam mi estas lerta, vi ne laŭdas min.
Fine aperis en flankstrato la tiel soprata konfecia vendejo por virinoj.
— Nur tiam mi povas aĉeti por vi kompleton, sinjoro, se unue mi aĉetos por mi mem la bezontajn vestojn — diris Evelyn malantaŭen. — Ne pensu min egoistino pro tio.
— Vi estas lerta kaj malegoistino — respondis la profesoro lakone. Tre nervozigis lin, ke oni gapaĉas lian aŭton. Sed estis kion rigardi sur ĝi. La veturilo similis al traktoro de malgranda, migranta cirko, eligita el la uzo, kaj estis eĉ pli mirige, ke ĝi havis nek prodon, nek ŝtupon, nek kotŝirmilon. La restaĵoj de la karoserio jam havis nur preterkuran rilaton kun la ĉasio.
Kiam Evelyn laŭ sia kutimo energie funkciigis la manbremson, la veturilo haltis antaŭ la vendajo kun tia tintado, kvazaŭ ŝi jetus teren grandegan ladskatolon, plenan de ŝtoneroj.
Evelyn iris en la konfekcian butikon kaj rapide aĉetis kelkajn vestoj, por ke ŝi facile povu moviĝi en la intereso de la profesoro. Ŝi tuj lavis sin en la vendejo, apelaciante aŭtomobilan akcidenton. La knabino aspektis en la konfekcio tiel, kiel vicdomzorgistino, kiam ŝi iras viziti iun dimanĉe.
Kiam ŝi elvenis el la vendejo, proksimume cent persona homtumulto ĉirkaŭstaris la aŭton, kaj ili rigardis la profesoron.
En la alia strato Evelyn fine aĉetis divenprove kelkajn, virajn vestojn, poste ŝi veturis proksimume dudek minutojn tien-reen en la urbo, kiam la profesoro denove, kaj ĉi foje plej bravure sukcesis vesti sin en la interno de la aŭto, sur tiu malgranda loko, kiu estis je lia dispono. Tiun akrobataĵon povintus envii homo de serpenta lerteco. Ke Evelyn aĉetis ĝuste ĉasistan ĉapelon kun nekutime densa hupo, ĝi ankoraŭ ne tro nervozigus la lordon. Multe pli doloriga estis por li, ke lia kvadratita pantalono pendis ĝis super liaj maleoloj, kaj la galverda, velura jako pendaĉis ĉe liaj genuoj. Nek tiel li povis aperi inter la homoj sen ĉiu atentoveko, tamen signifis gravan mildiĝon en lia situacio, ke li povis sidi normale apud Evelyn. Haltinte antaŭ hotelo, la pordisto tuj sciis, ke alvenis ekstravaganca agrikulturaĵ-komecisto kun sia edzino el malproksima regiono.
— Mylord — diris la knabino en la halo, — mi ĝenis vin lastfoje!
— Ekde nun ne diru tion, fraŭlino Weston. Pli-malpli ni ĉiuj estas en la mano de Dio. Mi petas nur tion de vi, se vi denove bezonos mian helpon, ne atendu, ke mi ekdormu. Kaj mi promesas al vi, ke ekde nun mi trejnos. Li vidis, ke la okuloj de la knabino denove pleniĝas per larmoj. — Ĉu vi ne pensas tiel, ke estus pli bone rakonti ĉion sincere? Eble vi bezonus helpon de viro.
— Ne. Mi nur endanĝerigus vin. Dio benu vin pro tio, kion vi faris por mi ĝis nun. En tiu ĉi valizeto mi nun kunportas la honoron de kompatinda homo, kaj iomete temas ankaŭ pri mia feliĉo! Granda heredaĵo testamentiĝis al mi, sed mi devas serĉi, kie ĝi troviĝas, kaj mi estas sur bona spuro. Mi devas vojaĝi al Maroko! Jen ĉio, kion mi povas diri al vi, sinjoro. Vi pravis, se vi milfoje malbenis min ekde nia konatiĝo.
— Nu, ĝi estas troigo… Kelkfoje mi malhavis la kutiman komforton en via societo, temas nur pri tio. Cetere, se vi deziras viziti Marokon, morgaŭ ni povus kunvojaĝi. Mi nun jam ne revenos en Parizon, mi postsendigos miajn pakaĵojn…
— Dio gardu! Vi tro multe riskis pro mi ĝis nun, kaj mi estas feliĉa, se nenio malbona okazis al vi. Mi dankas, kaj ĝis revido.
La profesoro ankoraŭ aŭdis, ke ŝi demandis la pordiston, kiam startos la aviadilo al Maroko, alveninta el Parizo. Hazarde ĝi ekfulgos post dudek kvin minutoj, kaj la knabino tuj forrapidegis.
La profesoro, kiel jam du foje, ankaŭ nun postrigardis ŝin. Kia diablaĵo?
Ŝajnas, kvazaŭ io tre ĉagrenus lin. Kvankam verdire li devus ĝoji, ke li liberiĝis de la malagrabla societo de Evelyn Weston. Pri kia homoro de familio parolas tiu knabino? Certas, ke kuraĝa viro protekte helpus la kompatindan, persekutatan, malfortan virinon post la okazintaĵoj. Tiu knabino nun certe pensas, ke li estas malkuraĝa. Li restos ĉi tie en sekureco, kaj Evelyn Weston fuĝos en Marokon.
Oni denove persekutos ŝin, kaj ŝi denove ploros kaj denove dormos.
Ŝi estas la plej ĉarma, kiam ŝi dormas.
Li iris en sian ĉambron. Sed nun li vere dormos profunde, longe, post la nekredeble laciga ekskurso.
Kia vojaĝo ĝi estis? Oscedante li ĵetis sin en fotelon, poste li sonorigis al la grumo kaj suprenportigis sian necesujon el la aŭto. Li jam sentis ĉiufibre la trankviligan efikon de la varma bano.
Li povis vidi sian iaman aŭton tra la fenestro, el kiu la gruma facile elprenis la necesujon. Li devis malfermi nek la pordon.
Ĝi troviĝis malantaŭe en la societo de la kotŝirmilo, bufro kaj la reflektoro.
Kelkcent personoa homtumulto rigardis la malgrandan, enkaviĝintan ferrubaĵon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge estis la tute nova Alfa-Romeo de la lordo.
La varma akvo fluis kun gaja plaŭdado. Bannister malfermis la nigran valizeton por elpreni ĉion laŭvice, viŝtukon, sapon, spongon…