Mirinde, li trovis ninion el tiuj en ĝi.
Grandega, oranĝkolora koverto kun kvin sigeloj estis en la valizeto!
Ili intermiksis la valizetojn, Evelyn kunportas la sekuran razilon kaj la dentakvon kiel frenezulino, en Afrikon, anstataŭ la honoro de la koncerna sinjoro.
Kion li faru? Tiu virino entreprenis mortajn danĝerojn pro la koverto, kiun li tenas nun en sia mano. Estas evidente, kion fari. Li devas iri, ĉar la ciklono denove kaptos lin, je lia honoro, neglektante ĉiun komforton kaj egoismon.
Sankta Dio, estas la kvara horo! Li malfruos al la aviadilo! Nun jam estas egale, li ordonos pri sia pakaĵo, se ĝi alvenos el Parizo en Lionon, oni sendu tiun en Marokon.
Kaj oni remorku la restaĵojn de lia aŭto ien.
Li ĵetis nur adiaŭan rigardon al la plaŭdanta, varmakva krano… al la sternita lito. Kaj li iris!..
Li promesi al la ŝoforo tiel altan bakŝion, ke tiun tagon aparta providenco gardis la vivon de la burĝoj en Liono, dum la profesoro atingis la aerodromon. La helico jam turniĝis… Li apenaŭ staltas tra la pordo, kaj oni jam forportas la ŝtupetaron, poste la aeroplano ekflugas…
Afabla voĉo eksonis apud li:
Mi salutas vin, sinjoro! Via edzino jam certe maltrankviliĝis, ke vi malfruiĝos. Sed kie en la infero vi aĉetis tiun admirindan ĉapelon?!
Li estis redaktoro Holler, kiu ekveturis matene per tiu aviadilo el Parizo, kaj post nelonga observado, li sukcesis rekoni la profesoron en la komika, tirola popolkantisto. Lia lorda moŝto vere strange vestas sin dum vojaĝo.
Ekvidinte la profesoron, la malgaja vizaĝo de Evelyn subite sereniĝis tiel, ke ĝia beleco kaj brilego preskaŭ plenigis la internan spacon de la aviadilo. Ni hazarde intermiksis niajn valizojn — diris la lordo spiregante kaj sidis apud ŝin. — Mi ne havas rajton teni ĉe mi la honoron de nekonata sinjoro.
Evelyn nur nun rimarkis la interŝanĝon. Ŝi timiĝinte kaptis la valizeton, etenditan al ŝi, kaj la knabino konstatis kun malpeziĝinta ĝemo, ke la koverto estas en ĝi.
— Mi neniam povas sufiĉe danki tion al vi, sinjoro — respondis Evelyn plorante, kaj ŝi redonis la necesujon por la valizeto, kiun ŝi timeme premtenis en siaj manoj ĝis nun.
— Atentu, kaj nomu min Henry. Tiu terura redaktoro veturas per tiu ĉi aviadilo al Maroko. Li jam venas.
Kaj li venis, portante kafon en termobotelo, kaj kelkajn glasojn, uzatajn dum vojaĝoj.
— Vi povis veturi per mirinda rapideco el Parizo, ke vi alvenis en Lionon tiel subite, sinjoro — li komencis la interparolon, verŝante kafon.
— Jes. Ĝi estis konsiderinda plenumaĵo.
— Jen prenu, bonvolu trinki freŝan, nigran kafon!
Ili trinkis nigran kafon.
— Vi aspektas iomete laca — rigardadis Holler la scienculon, — kvankam via aŭtomobilo, mi pensas, estas sufiĉe komforta.
— Ne ĉiam — respondis la profesoro malgaje. Poste li volis direkti la interparolon al alia temo, ne tuŝinte tiun ĝenan situacion. — Kio nova en Parizo?
— Ĉiam okazas novaĵo tie. Estas inde legi la matenajn ĵurnalojn. Ekscitiĝo regas la tutan landon. Oni hazarde malkovris grandegan spionad-aferon, kvankam ĝi celis Anglion, sed vi scias bone, ke tio same koncernas ankaŭ Francion. Du mortintoj, kvin grave vunditoj, okdek arestitoj kaj cent mil frankoj da premo al tiu, kiu transdonos al la polico la heroon de la spionado. Cetere la spiono estas nia sampatrujano. Nome Evelyn Weston. Nu!.. Vi misgutis! Jen estas papera buŝtuko!
La profesoro tusadis, kaj la kompleza Holler purigis sian jak-fasonon.
Evelyn sidis paraliziĝinte.
La vizaĝo de Bannister paliĝis kaj ekparolis per tomba voĉo.
— Interese… Ĉu vi havas matenan ĵurnalon?
— Jen prenu!
Holler transdonis la ĵurnalon.
Sur la titolpaĝo per tiaj nekutime grandaj literoj, kiujn cetere oni uzas nur ĉe afiŝoj, kiuj propagandas teatrajn prezentadojn, estis skribite:
CENT MIL FRANKOJN DA PREMIO RICEVOS TIU,
KIU TRANSDONOS EVELYN WESTON-ON
AL LA POLICO VIVE AŬ MORTE!
Poste sekvis kelkaj subtitoloj de terur-dramo per iom pli modesta tipografio pri razio, murdo, spionado, rabado, kaj rompŝtelo, sed la menciitaj agoj senescepte havas la plej striktan rilaton al la person de la spionino Evelyn Weston, kiu intencas fari rompŝtelon, perfidon, rabadon kiel la plej grava malamiko de Francio kaj Anglio, post kiam ŝi akiris tre gravajn militistajn sekretojn pere de rompŝtelo, rabado kaj supozeble farinte kelkajn murdojn. Kiu kaptos ŝin, tiu traktu la eksterleĝigitan krimulinon singarde, ĉar eble ŝi defendos sin per revolvero.
Tio estis skribita en la titoloj.
Poste oni analizis sur du tutaj paĝoj la plej gravajn krimojn de la pasintaj jardekoj, kunligite tiujn kun la persono de Evelyn Weston. La polico de Parizo dum monatoj priatentas la agadon de homoj, suspekteblaj pri spionado, sed oni ne arestis ilin, ĉar supozeble ili torvos gravan dokumenton, kiun akiris la spionoj. La polico dum semajnoj kaŝobservis iun domon. Oni ankoraŭ ne plublikas pli detalajn indikoj pro la intereso de la esplorado, escepte la nomon de Evelyn Weston. Kvazaŭ ĉefkomandejo de diversaj, internaciaj spionoj funkciis en tiu suspektinda domo kaj en ties ĉirkaŭaĵo. Sekvis la momento, kiam ŝajnas, ke la farinto volas vendi la dokumenton, kaj ĉiu danĝera persono estas en la muskaptilo. La polico surprizis ilin. Dum la granda razio okazis multe da vundiĝoj. La fina celo de la razio estis la loĝejo de ia direktoro de entrepreno. Oni devis preskaŭ sieĝi la loĝejon. Du personoj, nome Fleury kaj Donald estis mortpafitaj en la ŝtuparejo. Eblas, ke jam Evelyn Weston komencis pafadi tie. Oni trovis en la loĝejo la direktoron grave vunditan. Poste la konfeso de la mortanto estis notita en protokolo, kiu klarigis la misteran aferon. Iu spiono alpafis lin, kun kiu li marĉandis. Unue ili atakis tiun nekonatan homon, kiu kaŝiĝis en la loĝejo, kies ĉeeston malkovris subite frapfermiĝinta fenestro. Tiu persono, kaj la konata spiono Adams fuĝis. Sed evidentiĝis el la konfeso, ke ankaŭ virino estis en la loĝejo. La vundito vidis dum interbatado, ke tiu virino enkuris el la alia ĉambro, kaptis la dokumenton de sur la tablo kaj poste fuĝis. La pafo trafis lin tiam. Li memoras nenion alian. La virino antaŭtagmeze vizitis lin, ŝi prezentis sin kiel Evelyn Weston kaj interesiĝis pri statuo. La polico konstatis, ke Evelyn Weston transveturis la Manikon per pasaĝer-ŝipo „Kingsbay”. Posttagmeze (laŭ la konfeso de la purigistino) Evelyn Weston eniris en la loĝejon kiel dungito de nutraĵvendejo, kaj verŝajte, ŝi kaŝiĝis tiam.
Evelyn Weston estas okulfrape bela, mezalta, blondulino…
Oka ĉapitro
La profesoro pensas, ke li komprenas ĉion. Sed tute ne temas pri tio. Oni ne povas fari la geedziĝan feston pro la kanalizado. Sinjoro Arturo pagas eĉ la tagsalajron de la helpinĝeniero Oni elmetas la nacian standardon ĉe la restoracio, La programo de la amatora koruso preskaŭ ne okazas. Eddy ekscias, ke ĉio estas perdita. Tiam li rezignas favora al sia onklo. Ne ekzistas medikamento kontraŭ Holler. La redaktoro okupas la timigan fortikaĵon en Marok per ŝturmo. Li helpas aĉeti al Evelyn, sed oni ne mortigas lin. Kunligoj inter usona koncertorkestro kaj la dezerto Saharo.
La profesoro levis sian rigardon. Nun li komprenis ĉion. Dume Holler rapide iri du seĝojn antaŭen, ĉar li devis uzi tiun specialan ujon, servanta por la vertiĝemaj pasaĝeroj, kaj li ne volonte pasigis tempon, aspektanta tiel mizere, en societo de virino. Ŝajnas, ke li neniam alkutimiĝos al la aviadilo — li pensis kliniĝante super la pergament-saketo, — kvankam li jam sufiĉe ofte vojaĝas per ĝi. Apenaŭ estis pasaĝeroj sur la aviadilo. Antaŭe sidis maljuna geedza paro, malantaŭ ili Holler, kaj post kelkaj vakaj seĝoj okupis lokon lordo Bannister kaj Evelyn apud li. Neniu do aŭdis, kion ili parolis.