— Pardonu min — flustris Evelyn.
— Mi ne povas fari tion — diris la lordo.
— Ĉio okazis tiel, kiel estas skribite en la ĵurnalo, tamen ĝi estas alie. Mi ne estas spionino.
— Ne provu klarigi tion, fraŭlino. Vi estas tre saĝa, kaj mi esterordinare stulta. Vi kondutis malbele rilate min, tamen ĝenas min, ke mi devas transdoni vin al la polico.
La lipoj de Evelyn ekkonvulsiis:
— Ĉu vi volas transdoni min al la polico?!
— Ĉu vi pensas, ke mi fariĝos via kunkulpulo.
— Mi ne krimis. Eĉ, mi batalas por la honesto de fremda homo. Tute ne interesas min, se vi transdonos min al la polico. Mi nur bedaŭras tion, ke oni arestos ankaŭ vin, lordo Bannister, pro mi!
— Ĉu min?
— Vere, vi senkulpigos vin, tamen mi veturis tra Maniko helpe de vi, mi estis en via societo, kiel via edzino, kaj vi fuĝigis min de sur la seceno de la krimo. Estos malfacile kredigi al la polico, ke vi sciis nenion dum la tuta tempo, kaj ĝi okazis nur pro distriĝo… Ĉu vi ne pensas tiel, Mylord?
La lordo longe silentis. Vere, li dekomence estis parteno de tiu virino, kaj kiu kredus al li, ke ĉio ĉi okazis pro serio da hazardaj interludoj? Se oni kredos tion, eĉ tiam estos granda skandalo.
— Jes — diris la lordo. — Vi pravas. Mi falos en teruran situacion. Sed la honoro ne estas demando de prestiĝo ĉe mi. Kion mi faris ĝis nun, ĝi estis honesta afero malgraŭ tio, ke mi implikiĝos en malagrablaĵon. Se mi ne transdonos vin al la polico, ĝi estos fiaĵo eĉ tiam, se oni premios min pro tio.
Ili silentis. Densa pluvo frapetis sur la fenestro de la aeroplano.
— Mylord, mi implikisvin en malagrablaĵon, mi volas korekti mian erearon. Povas okazi, kion vi deziras, sen tio, ke oni starigus vin pilorie. En Marsejo mi anonciĝos antaŭ viaj okuloj ĉe la aerodroma policejo. Mi transdonos la koverton dirante, ke mi estas Evelyn Weston. Tiam oni arestos min sen tio, ke vi implikiĝus en la aferon.
— Mi akceptas tiun proponon. Sed mi avetas vin, ie mi estos gardema. Ne provu erarigi min. Mia honoro dependas de tio, ke vi ne fuĝu.
— Sinjoro, neniu ekzistas en la mondo, kiu pli bone timus pri via honoro, ol mi — diris la knabino per mallaŭta, tramanta voĉo, kaj la lordo suprizite rigardis al ŝi. Poste ili ne plu paroladis.
La pasaĝeroj iom promenadis ĉirkaŭ la aviadilo sur la flugtereno de Marsejlo, do al neniu ekstis okulfrape, ke Evelyn kaj Bannister forlasis la aeroplanon. Ne rigardinte al la profesoro, la knabino iris rekte, per decidaj paŝoj al pordo, sur kiu estis skribite: „Polico.” La lordo sekvis ŝin proksimome el dek paŝa distanco, poste li mire vidis, ke la virino prenas el sia valizeto tiun grandan koverton kun la kvin sigeloj, kaj ŝi daŭrigas sian vojon per rapidaj paŝoj.
Kiel okazis? Eĉ Bannister mem ne sciis, kvazaŭ iu estus ekpuŝinta lin el dorsdirekto, li postkuris la virinon kaj kaptis ŝin je la brako, ĝuste antaŭ la enirejo:
— Atendu! — li spiregis. — Mi ne volas… Ne interesas min, kion vi faris. Mi ne eltenus, se oni insultus vin… Fdormetu tiun koverton!
La knabino timeme obeis.
— Aŭskultu min — daŭrigis la profesoro. — Nun flugu al Maroko, kaj tie fuĝu, iru, faru, kion vi deziras! Mi ne volas scii, ke oni arestis vin, ĉu vi komprenas. Mi ne volas.
— Sed… kial?
— Stultaĵo! Sed mi ne volas! Ĝi estas ĉio!..
… Kiam la aviadilo denove ekflugis, ili sidis unu apud la alia, senvorte, malgaje.
Lordo Bannister estis tre pala.
— Vi ambaŭ estas tiel amindaj, ke nek mi mem scias, kiun elekti el vi, se vi konkurus por mia mano — diris Greta almenaŭ kun dekkvin centimetra rideto, kaj Arturo Rancing alte estimis sian nevon ĉi-momente, ke li edziĝos al tiu virino por bagatela unu miliono da pundoj. Eĉ tiel ne estas pagite.
Poste la plej aĝa Rancing interparolis kun Wollishoff. Ili konversaciis senĝene, ĉar la plejaĝulo portigis el Zuriko aŭdfunelon donace al la dommastro. Cetere li estus freneziĝinta.
— La filino de la familio Wollishoff devas porti tiom da dotoj en la domon de la edzo, ke ili instaliĝu grandsinjore — diris la patro de la fianĉino.
— Tion mi atendis de vi! — respondis la plejaĝulo. — Ĝi estis parolo, inda al vera svisa nobelulo! Vi ne povas negi, ke vi estas teknika konilisto! — li kriis ravite. — Vera popola kulto estas la estimo de la teknikaj konsilistoj ĉe ni en Anglio.
— Se mi petas nenion alian, nur tion, ke sinjoro Rancing amu mian filinon.
— Sinjoroj, mi konas miajn familianojn. Eddy duon freneze amegas vian filinon. Li pasigas la noktojn sendorme!
— Mi scias… La kuracisto menciis tion. Baldaŭ ĝi ĉesos. Li devas preni dolormildigilon por la stomako…
— Kiam okazu la geedziĝa festo?
Wollishoff enpensiĝis.
— Mi opinias, ke… pentekosto estus taŭga…
Ili devis atendi nur tri semajnojn ĝis pentekosto.
— Kial ĝi ne estus taŭga? Pentekosto estas la tago de la floroj kaj amantaj koroj — daŭrigis la plejaĝulo reveme. — Pentekosto estos tre bona.
— Ankaŭ mi samopinias. Ni do povos fari la geedziĝan feston du jarojn de post pentekosto.
La buŝo de la plejaĝulo restis malfermita.
— Neniokaze pli frue — daŭrigis la teknika konsilisto. — Kaj se ĝi prokrastiĝos ankoraŭ duon jaron, mi pensas, tio jam ne gravas.
— Kiel vi imagas tion?! Estas neeble, kion vi diras!
— Kial estus neeble? Mi jam menciis al vi, ke mia filino ne povas iri kiel ajn en la domon de sia edzo. Bedaŭrinde, okazis kelkaj eraraj registroj, rilate teknikajn aferojn, koncerne la kanalizon. Ĉar mi estis komisiita pri la kanalizo…
— Sed ĉi tie ne ekzistas kanalo!
— Tio estas la problemo, sinjoro. Oni komisiis min pri tio, kaj ĝi ankoraŭ ne estas. Sed tia kanalizo havas elspezojn. Mi ne scias, ĉu vi komprenas tion? Kanalo ne estas, sed ni havas elspezojn. Eĉ mi mem ne scias, kiel ĝi okazis? Ĉar mia onklo estas aŭtoritata homo, oni kontentiĝis pri tio, ke ili ekzekuciis ĉiujn miajn havaĵojn, ĝis mi regapos la elspezitan monon por la evoluigo de la regiono. Bedaŭrinde, mi estas sperta tiurilate. Eble paso du jaroj, ĝis mi repagos ĉion, oferinte mian tutan salajron kaj enspezojn… Mi estas nek la unua, nek la lasta homo inter tiuj, kiuj oferas sian ĉiun havaĵon por la evoluigo de la naskotero.
— Ĉu vi ne deziras, ke via filino atendu ĝis tiam…
— Se ŝi atendis ĝis nun?… Kvin jarojn ŝi atendis sian unuan fianĉon. Tiu junulo estis volontulo, kaj li falis en militkaptitecon.
— Jes, mi scias… Kelkaj svisoj batalis je la flanko de la francoj…
— Je la flanko de la japanoj. Li partoprenis la rusan-japanan militon. Sed ŝia fianĉi batalis ankaŭ je la flanko de la francoj.
— Ĝi estas bela tradicio, sed du jaroj estas tiel longa tempo…
— Ĉiu vorto vanas, sinjoro. Filino de Wollishoff ne povas edzimniĝi, dum kriminala procedo minacas ŝian patron.
Nenia argumento efikis, Wollishoff estis obstina.
La plejaĝulo kaj la junulo malesperiĝinte iradis tien-reen en la gastoĉambro.
— Malbenita historio! — furiozis sinjoro Arturo. — estas ĉi tie en la domo kun ni diamanto, valoranta unu milionon da pundoj, kaj ni povas fari nenion!
— Efektive kiom ŝtelis tiu maljuna surdulo?
— Preterkure mi rigardis la librotenadon. Mi taksas la mankon du mil pundoj.
— Vi estas ridinda! Vi devas etendi vian manon por unu miliono da pundoj, kaj tiu relative sensignifa sumo malhelpas vin. Do pagu ĝin!
Sinjoro Rancing konsterniĝis.
— Kial vi hezitas? — daŭrigis Eddy impete. — Ni ricevos po kvincent mil pundojn, por kio ankoraŭ mi labori ĝis nun, kaj vi nur atendas, ke ĝi falu en vian manon. Almenaŭ nun ŝovu profunde vian manon en vian poŝon. Sed se ne, estos bone ankaŭ tiel. Ĝis revido.