Li haste kaptis sian ĉapelon. Li vere estis decidiĝinta, ke li foriros. La okazaĵoj de la lasta semajno tre suferigis lin. Li malsanece magriĝis, latenta neŭrozo videbliĝis sur lia pala vizaĝo, kaj reŭmatismo turmentis lin post la balkona sceno. La vivo tretis lin, de kiam li restadas en Mügli am See.
— Atendu! — kriis lia onklo. — Via ideo tamen ne estas tiel malbona.
Post tri tagoj Wollishoff repagis la elspezojn de la kanalizo ĝis la lasta groŝo, je la plej granda surprizo de la instanco, inkluzive ankaŭ la tagsalajron de la neniam ekzistanta helpinĝeniero.
Alvenis la friska, sed bela, serena tago de Pentekosto en Mügli am See. La loĝantaro svarmi ĉie solene vestita. Ili prepariĝis al la geedziĝa festo de la finino de Wollishoff. La pastro anoncis jam la trian fojon, ke sinjoro Rancing edziĝos al la junulino. Oni dekoris per koloraj paperoj la kradan pordon de la kastelo pro ia kaŭzo, la lakeo kaj la pordisto ricevis freŝnovan vestaĵon de sinjoro Rancing, kaj Viktoria, la edzino de la ĉefĝardenisto Kraotchwill, kombis sin.
Oni balais la straton antaŭ la vilaĝdomo.
Ĉe la restoracio estis elmetita la nacia standardo.
La aferoj statis tiel antaŭtagmeze je la dek horo.
Eddy Rancing ĝuste tiam metis la matenan ĵurnalon apud sian kafon. Poste la manĝopeco falis el lia buŝo. Per pugnograndaj literoj jen tio estis legebla sur la titolpaĝo:
CENT MIL FRANKOJN RICEVOS TIU,
KIU TRANSDONOS EVELYN WESTON-ON
AL LA POLICO!
Li rapide legis tion. Kio ĝi estas? Ĉu Evelyn estas spionino. Kial ŝi venis en Francion? Eddy Rancing amis Evelyn-on, kaj li havis planon jam de la komenco, kiam li havos monon, tiam li edziĝos al la kabino, kaj se ŝi ne edziniĝos al li, eĉ tiam li donos al ŝi konvenan parton el la prezo de la diamanto.
Li foliumadi la ĵurnalon plu. Malantaŭe, ĉe la societaj kronikoj, la manĝopeco denove falis el lia buŝo.
LORDO BANNISTER EN SOCIETO DE SIA EDZINO
La bildo mintris kajuton, antaŭ kiu staris Evelyn en kimono, apud ŝi gapis sinjoro tiel, kvazaŭ iu estus verŝinta malvarman akvon malantaŭ lian kolumon. Sendube: ŝi estas Evelyn! La sama kimono, en kiu ŝi kutimas aperi sur la strato Kings matene por momento, kiam ŝi enportas la lakton de antaŭ la pordego.
Kiel ĝi povas okazi? La polico serĉas ŝin laŭ la titolpaĝo, kaj malantaŭe oni prezentas ŝian foton? Kiel ŝi estas la edzino de la mondfama scienculo? Li vertiĝis…
Mallonga raporto estis sub la bildo, kiu temis pri la prelego de lordo Bannister en Parizo, kiun oni atendis kun granda interesiĝo. Lian lordan moŝton akompanis sia edzino, kiu malsanetas, kaj ŝi ne partoprenis la prelegon. Kompreneble ŝi ne partoprenis ĝin, ĉar kelkajn paĝojn antaŭe oni skribis, ke ŝi rompŝtelis ien, kunportante sensacian dokumenton, kaj postlasinte kelkajn kadavrojn, ŝi malaperis.
Eddy maltrankviliĝis. Lia instinkto sugestis nun la unuan fojon, ke io ne estas en ordo. Laŭ kia spuro venis tiu virino en Francion pro Budho. Ĉar certas, ke ŝi vojaĝis tien por trovi Budhon.
Pro sia maltrankviliĝo li denove serĉis la vendolibron el sia kofro. Ĉiu eraro estas ekskludita. Oni vendis en majo nur unu „Meditantan Budhon” kun la „Rikoltanta paro, kaj tiuj estis senditaj al Wollishoff. Sed kial venis Evelyn en Parizon? Kaj laŭ la raporto de la ĵurnalo, ŝi serĉis ian statuon…
Reveme li fiksrigardis antaŭ sin. Hazarde ĝuste sur la kovrilon de la taglibro.
Tiam li vidis ian tute strangan aferon, pro kiu atakis lin simptomoj de frostotremo dum kelkaj momentoj.
Sub la vinjeto, sur kiu estis skribita la jardato, videliĝis paperstrieto. Sed nur ĉe la dekstra angulo. Unu milimetra, malgranda strio.
Estas evidente, ke tiu strieto videbliĝas el sub la vinjeto. La vinjeto do estas gluita ne sur la kovrilon.
Li elprenis sian poŝtranĉilon kaj komencis skrapi la vinjeton.
Oni sonorilegis. La popolo tumultiĝis en la preĝejon. La ĉaro de la fajrobrigado parade ruliĝis kun florornamita pumpilo, suboficiro Zobelmann staris sur la veturigista benko, portanta ĵaketon kaj cilindran ĉapelon, kaj amike mansvingis al la loĝantaro.
La amatora koruso jam kolektiĝis sur la ĉefplaco.
Eddy sidis antaŭ la libro kun hirtaj haroj, kun revemaj okuloj.
Li komprenis ĉion. Evelyn do sekvis bonan spuron. Ŝi miksiĝis tiel en la aferon de spionado. Sed oni vendis al li falsan taglibron, supergluitan per la bona vinjeto. La Budho de Greta kaŝas nenion, nur tondileton, silkan fadenbulon kaj fingringojn.
Iu frapetis.
Li rapide kaŝis la libron.
— Envenu!
— La plejaĝulo enpaŝis, en redingoto, kun solena mieno.
— Jen estas la fianĉamiko, Eddy.
— Tio ne interesas min. Arturo mi pripensis min. Mi ne bezonas la havaĵon. Mi ne edziĝos al tiu junulino. Mi ne toleras ŝin! Kion fari?!
— Ĉu vi freneziĝis? Vespere la idolo estos nia!
— Kaj la knabino estos mia. Ne.
— Kion vi volas fari?
— Mi fuĝos.
— La plejaĝulo preskaŭ furiozis:
— Bone! Mi restos! Mi daŭrigos la aferon sola.
— Ĉu vi edziĝos al Greta?
— Jes! — diris la plejaĝulo decidiĝinte.
La junulo ekparolis emociiĝinte:
— Vi ofte akuzis min pri frivoleco kaj cinikismo. Vi vidos nun, ke vi eraris. Estu tiel. Mi translasos la diamanton al vi, kaj mi rezignos Gretan. — Li profunde ĝemis kaj malgaje rigadis tra la fenestro al la montopintoj. — Estu feliĉaj…
— Ĉu vi rezignos vian tantiemon? — demandis Arturo Rancing avide.
— Jes — respondis la junulo. — Pagu nur mian laboron, per kio mi havigis al vi la juvelon. Donu al mi du mil pundojn, kaj mi tuj estos for.
— Mi ne plu donos al vi eĉ unu groŝon!
— Mi ne volas persvadi vin. Mi ricevos tiom ankaŭ de Wollishoff por la sekreto. Eble, eĉ pli multe. Dio benu vin.
Eddy metis sian ĉapelon surkapen, li ĵetis sian surturon surbraken kaj ekiris.
— Haltu! Atendu, fripono! Vi, sangosuĉulo!..
— Vi estas tre sendanka! Mi faris vin milionulo por bagatela kelkmil pundoj. Sciu, nun jam mi ne bezonas vian mizeran monon, mi iros al Wollishoff!
— Atendu… Eddy, kial vi estas tiel sentema? Ĉu vi rezignos skribe pri viaj ĉiuj rajtoj por du mil pundoj?
— Jes. Nek al la diamanto, nek al la knabino mi havos rilaton plu.
Post unu horo Eddy Rancing estis survoje al Zuriko, de kie li ekflugis per la plej baldaŭa aviadilo al Marsejlo. Li sciis pri certa spuro, kiun la polico ne konis. Li devis trovi nur la restadejon de la mondfama profesoro, ĉar li sciis, ke Evelyn estas apud li. Li tuj estus ricevinta cent mil frankojn, se li denuncus Evelyn-on, sed li tute ne pensis pri tio. Cetere li sopiris la diamanton.
Dume la apotekisto faris fuzo-stangetojn.
Samtempe Arturo Rancing diris al sinjoro teknika konsilisto, ke ankaŭ li enamiĝis al la knabino, kaj nokte li klarigis al sia nevo, kia tragedio ĝi estas, kiam oni senigas de la lasta, granda amo tiun homon, kiu jam atingis la zeniton de sia vivo. Ili lotis per alumetoj, sinjoro Arturo tiris la malpli longan, kaj Eddy Rancing forveturis al Hüttliberg kun rompita koro. Nun li venis por peti la manon de la fianĉino en tiu solena antaŭtagmezo.
Greta post mallonga hezito feliĉe ĵetis sin inter liajn brakojn. Knabino, kiu ĝisvivis du militirojn kiel fianĉino, ŝi ne retiriĝis de antaŭ neatenditaj manovroj, se temas pri geedziĝa festo.