Выбрать главу

— Sed la fianĉo jam estas anoncita — ekprolis la kadavroesploristo apud ili, kiu estis sperta ankaŭ pri la eklezia juro.

— Faras nenion — respondis la plejaĝulo supereme. — Oni anoncis la nomon de sinjoro Rancing, kaj ankaŭ mi estas Rancing.

La loĝantaro unue konsterniĝis pro la nova paro, sed poste ili rezignaciis.

La direktoro de la teatro rakontis al pli granda grupo da homoj la historion de la sanga, noktomeza duelo, kio okazis inter la du parencoj.

Doktoro Loebli en la nomo de la depatementa ambulanco transdonis belegan silkan kusenon al la juna paro kun la jena brodita teksto:

Al ni ĉiuj povas okazi akcidento

5

… La aviadilo proksimiĝis al Maroko. Evelyn kaj la profesoro interŝanĝis nur vortojn. La knabino diris nenion pri la „krimafero”. Ŝi priridis sin, ke ŝi estas tiel feliĉa. Sed kial? Se ili alvenos, ŝi iros dekstren, la profesoro maldektren. Ĉu iam evidentiĝos por Bannister, ke ŝi estas tute senkulpa en tiu afero? Kiel diris onklo Bradford? „La honoro de virino estas tia, kiel la bona fasono: ĝi devas esti tiel kaŝita, ke oni ne povu eĉ laŭdi ĝin.”

— Diru, Mylord — proksimiĝis Holler denove, ĉar lia vertiĝo jam ĉesis, — kiam mi povas rigardi vian laboratorion? Tiurilate mi havas vian promeson, kaj oni tre atendas mian artikolon en Anglio.

— Ho… tio dependas nur de vi. Mi havas la honoron.

— Ju pli frue, des pli bone. Via laboro ege interesas Anglion, pradonon…

Li rapide foriris por denove serĉi sian orfiĝintan pergamenan saketon, ĉar la aviadilo larĝ-spirale malsupreniĝis, kaj tiu manovro ĉiam tre suferigis lin. La aeroplano post milda skuiĝo komencis ruliĝi, la motorbruo ĉesis, ĝi kuris mallonge sur ebena tereno, poste finiĝis la longa vojaĝo.

Ili alvenis en Marokon.

— Ni kune sidos en taksion — diris Evelyn al la profesoro. Dumvoje diru, kie vi volas elaŭtiĝi. La komedio daŭros nur ĝis tiam, kiam ni liberiĝos de tiu terura Holler, kaj mi esperes, ke tio nun jam sukcesos.

Laŭ mia amiko, kiu estas psikologo, la senbaza optimismo karakterizas la plej multajn scienajn esploristojn. Ankaŭ Bannister falis en tiun eraron, kiam li sentis tiel, ke li baldaŭ agrable povas malhavi la societon de la riportisto. Kiam li mangeste vokis taksion kaj volis adiaŭi Holler-on, rapidantan al li, la riportisto anstataŭ etendi sian manon al Bannistel, li etendis sian kofron al la ŝofor.

— Se vi permesas, mi eluzas vian afablecon, kaj mi tuj iros kun vi. La bona interjuvo neniam povas komenciĝi sufiĉe frue por la ĵurnalo, kaj se vi jam konfidis al mia bontrovo, sinjoro, la invinton, mia honoro malpermesas atendigi vin. Aŭ mi ĝenas vin?

Vane, la gazetaro estas gazetaro. Ankaŭ Bannister sciis tion.

Plej volonte li estus tranĉinta la ĵurnalistoj je pecoj, plej volonte li estus malbeninta sin mem pro sia ĝentileco, kiam sur la aerodromo li konfidis al la bontrovo de Holler la viziton, kaj anstataŭe li devis ŝajnigi, kvazaŭ li ĝojus.

Ĉu tiu ĵurnalistaĉo konjektas ion?

Kompreneble nun jam li devis veturigi ankaŭ Evelyn-on en sian vilaon, pro la ŝajno. La knabino klopodis helpi lin.

— Mi tuj iros en la urbon. Mi havas gravan farendaĵon.

— Ankaŭ mi rapide finos la viziton, kaj mi feliĉe ĉiĉeronos vin, se vi permesas, sinjorino Bannister.

„Kial ne surveturas tiun homon tramo dum lia infanaĝo? — pensis la profesoro, poste li laŭtvoĉe ekparolis:

— Unuavice nun ni lunĉos.

— Ĝi estos bone — respondis Evelyn malgaje, — mi estas malsata…

Ĉar la profesoro sciis bone, ke la knabino estas masata kaj laca. Tial li ne volis, ke ŝi nur simple elaŭtiĝu sur la strato. Sed kial li ne volis? Jam estus urĝege fuĝi el la proksimo de Evelyn Weston, al kies kapo oni anoncis premion. Vive aŭ morte!

Kaj nun li veturigas ŝin. Vivan, Malsatan.

La domo de la profesoro staris en la eleganta vilaokvartalo Gueliz. La grandegaj, abundkreskaj bedoj, la belegaj palmoj palmyra faris preskaŭ nevidebla la konstruaĵon, troviĝanta en la fono.

La atmosfero estis iome prema dum la lunĉo, kvankam Holler manĝis multe kaj kelkfoje li bone ridis pri siaj rakontoj. La manĝejo, kvazaŭ ili absolute ne estus en Afriko, similis al vera ĉambro en Londono. Eĉ kameno staris fone. Evelyn iom malgaje rigardadis ĉion, palpadis la preĝtapiŝon, levis ceramikan paŝtistinon de sur la kameno kaj konstatis en si mem, ke estos tre malagrable foriri de tie ĉi.

Ŝi tute ne rimarkis, kiam la profesoro kaj la ĵurnalisto iris el la manĝejo en la laboratorion. Evelyn nur nun sentis, ke ŝi apenaŭ dormis dum dudek kvar horoj. Profunda fotelo logis ŝin, sed la knabino ekregis sin. Surmetinte sian ĉapelon, ŝi silente, malgaje, trarapidis la parkon kaj fermis la kradan pordon malantaŭ si.

6

Nun kie komenci la serĉadon? Ŝi veturigis sin per taksio sur la monteton, kie staras la fortikaĵo Gueliz. Oni estis ĝentilaj ĉe la urba komandejo. Ĉu malsana legiano? Münster… Bonvolu diri, pro kiu afero vi serĉas lin?… Familia… Hm… Legianoj malofte havas familiajn aferojn, sed tiu Münster eble estas escepto. Bonvolu interesiĝi en la garnizona hospitalo.

Garnizona hospitalo.

Momente li ne estas en la hospitalo. Antaŭ nelonge oni flegis lin ĉi tie. Kie li estas nun? Ni ne povas doni informojn pri militistaj aferoj sen la permeso de la urba komandejo. Ĉu vi venis de tie? Bonvolu do reiri kaj turni vin rekte al la komandanto de la rezerva kontoro de la bataliono en la administrejo de la dua kompanio.

Reen en Gueliz-on.

— Mi bedaŭras, sinjoriono — diris la postenanto, — pasis la oficiala akceptohoro, sed cetere la administrejo de la rezerva komandejo de la bataliono nur tiam donas informon pri la postenigo de la personaro, se en Oran la centra regiment-komandejo de la milita ĉefkomendejo aparte ordonas, al kio estas bezonata la aprobo de la gubernio. Tio estas ĉio, la ceteraj jam iras plate kaj glate, se vi havas iom da bonŝanco kaj bonajn kontaktojn.

Ŝi sukcesis fari tiom ĝis la unua horo posttagmeze. Ŝi eĉ ne rimarkis pro zorgopremateco, ke rondbarbulo sekvis ŝin dum la tuta tempo.

Ŝi malesperiĝinte staris denove en la Interna urbo. Kien iri? Al kiu turnu sin malforta virino, kiun cetere serĉas ankaŭ la polico, vive aŭ morte. Subite konata voĉo aŭdiĝis malantaŭ ŝi:

— Mi kisas viajn manojn, Mylady! Ĉu mi povas esti via ĉiĉerono? Li estis redaktoro Holler. Nur li mankis al ŝi!

— Bonan… bonan tagon… Ĉu vi jam finis la viziton ĉe mia edzo? — ŝi tuj ruĝiĝis. „Ĉe nua edti.” Ŝi fariĝis bona trompistino.

— Mi sukcesis sufiĉe rapide fini mian vizitadon. La lordo ĉiumaniere volis restigi min, sed mi ne longe povas toleri la aeron en fermita ĉambro. Vi aspektas tre laca. Ĉu vi trinkus teon kun mi, sinjorino Bannister? Mi estus vere feliĉa.

— Dankon… — Ŝi estis tiel malforta kaj laca, ke ŝi akceptis la proponon. Ŝi petos konsilon de la redaktoro. Ŝi ja konas neniun…

— La profesoro faris mirindan laboron… — tro laŭdante parolis Holler dum teo-trinkado. — Mi vidis lian bacilo-kulturon, je mia vorto, ĝi aspaktas sub la mikroskopo tiel, kiel belega merino-ŝafaro sur la freŝa Alpa paŝtejo. Kia bacilo-kulturo! Mi ne komprenas la profesoron. Laŭ mia opinio li devus ekstermi tiujn bestiojn, anstataŭ kulturi ilin. Nu, sed redaktoro ne devas estis sperta pri medicinaj aferoj. Gravas, ke lia lorda moŝto estas populara, kaj ĉiufoje, kiam mi skribas lian teorion en la dimanĉa suplemento pri la dormomalsano, alvenas multe da gratuloj al mi.

— Mi kutimas eltondi tiujn artikolojn — diris Evelyn kun iom da ruzo. Tiu aserto mirinde efikis Holler-on.

— Ĉu vere? — respondis Holler ruĝiĝinte. Vi feliĉigas min. Lordo Bannister iafoje estas malkontenta pri miaj artikoloj. Li problemas pri ĉiuj bagateloj. Antaŭ nelonge li serioze riproĉis min, ĉar laŭ li dormomalsano aŭ malario ne estas egalaj. Sed fine ja mi ne estas kuracisto, ke mi konu tiajn sensignifajn detalojn pri la temo. Gravas, ke oni parolis pri la dimanĉa artikolo dum tagoj, kaj tuj poste fondiĝis la etindustria asicio kontaŭ la dormomalsano, kaj mi fariĝis ties vicprezidanto! Ni elektis lian lordan moŝton ĝia honora prezidanto, kaj ni decidis sendi en Hindion grandan vekhorloĝ-ekspedaĵon por helpi la suferantojn de la dormomalsano. Tio estas grava afero. La rezulto, ke la socio fine organiziĝas kontraŭ la dormomalsano, dank’ al miaj artikoloj, kaj nun estas akcesore, ke laŭ la sinjoro profesoro estas malĝuste skribi tion, ke advokato el Bermudoj, suferanta de dormomalsano, ekdormis en la tago de sia nuptofesto, kaj li vekiĝis nur la 50 jaran jubilean geedziĝfeston. Fine ja mi ne estas kuracisto.