— Mirinda historio — diris Evelyn.
— Daŭrigu — flustris sinjorino Weston ekscitite. Evelyn daŭrigis la legadon, kaj Eddy Rancing la subaŭskulton. „…Mi rapidis hejmen. La unua surprizo trafis min ĉe la pordego, kie staris grandega, belega aŭtomobilo en la malfrua, nokta horo. Mi malfermis la pordon de mia ĉambro. Tiu certa, maljuna sinjoro sidis tie vidalvide al mi ĉe la tablo, kiun mi transportis tra la landlimo. Sed kiel ŝanĝiĝis tiu homo! Liaj okuloj serene brilis, lia vizaĝo montris afablecon, trankvilon kaj sperecon, anstataŭ tiu pala malgajeco, kiam li lastfoje rigardis sur min. Li estis tre delikate vestita, ĉapelo kaj bastono kuŝis antaŭ li sur la tablo. Li venis al mi ridetante.
— Se mi bone memoras, ni ankoraŭ havas iom da kalkulo, sinjoro. Permesu, ke fine mi prezentiĝu: mi estas duko Radzovill. Mi jam longe estus estus veninta al vi, sed mi longtempe kuŝis en lito grave malsana, poste estis nekredeble malfacila afero esplorigi vian adreson.
Mi jam ne memoras, kion mi balbutaĉis. Li metis sian manon sur mian ŝultron kaj gaje, kvazaŭ li estus dironta bonan ŝercon, li daŭrigis:
— Mi kunportis al vi la vetruprezon, kaj kion vi faris por mi, tion ne eblas pagi per diamanto, se mi bone memoras, vi deziris la plej valoran juvelon de mia familio.
Li transdonis al mi diamanton en malgranda, nigra kaseto. Mi ankoraŭ neniam vidis tiel grandegan, diafanan julvelŝtonon dum via vivo. Mi ne pensas, ke multaj similaj ŝtonoj estus en la mondo. Ravite de la vidaĵo, mi forgesis ĉion, la murdon, la fuĝon, mi nur staris tie, fiksrigardante la scintilantan diamanton…
— Mi jam tiam diris al vi, ke mi ne volonte disiĝos de tiu juvelo, ĉar ĝi estas la diamanto de la malnova, cara krono. Sed kompreneble ĝi ne estas kaŭzo por rompi mian promeson. La duka familio Radzovill kompleze atestas ĉiam, ke tiu diamanto estas proprietaĵo de Jim Hogan, kiun li akiris honeste.
— Dank… dankon… — mi balbutaĉis stulte.
— Nedankinde — li respondis. — Tiu diamanto estas sensignifa rekompenco por via servo. Vivu feliĉe, sinjoro.
Li premis mian manon kaj foriris. La motoro zumis malsupre. Mi postrigardis ĝin tra la fenestro. Ĝustatempe. Malantaŭ la aŭtomobilo de la duko haltis alia, multe pli granda aŭto ĉe la pordego. Policistoj kaj detektivoj saltadis de sur ĝi. Tragikomika situacio! Mi staris tie — en la mano kun la diamanto de ne netaksebla valoro — kiel persekutata rabmurdisto. Mi havis sekundon por pensadi. La diamanto estas mia eĉ tiam, se oni kaptos min. Sed kiom da damaĝitoj anonciĝos (kiujn mi prirabis kaj ŝtelis) per pretendoj, kiam ili ekscios, ke Jim Hogan estas posedanto de valorega diamanto? Mi devas kaŝi ĝin! Sed kien?… La policistoj jam estis sur la ŝtuparo. Mi ĉirkaŭrigardis. En tiu momento eksonis la sonorilo. Mi saltis tra la fenestro de la banĉambro en la lumigan korton. Vidalvide mi engripis tra malfermita fenestro. Mi estis en vasta ejo. Kestoj, lignosplitoj, pakpaperoj kaj rubaĵo kuŝis ĉie. Pafo knalis malantaŭ mi el la fenestro de mia banĉambro. Mi kuris plu. La aŭrora lumo filtriĝis tra la strata fenestro en la najbaran ĉambron, tiel mi povis orientiĝi. Mi estis en la metiejo de la galanteriaĵ-vendejo. Grandega argil-forno staris en la angulo de la ĉambro. De tie mi jam ne povis iri plu. Alarm-aŭtomobilo staris sur la strato trans la montorfenestro, kaj kvin-ses observantaj policaj oficiroj atendis ĉirkaŭ ĝi, kiam mi aperos de ie? Mi rimarkis duone pretajn statuojn sur la tablo. Iu malpli granda statuo figuris Budhon, sidantan sur eta cerakmika skatolo. Hazarde mi ektuŝis ĝin. Mi sentis, ke ties materialo ankoraŭ estas mola. Mi enpremis la diamanton en la molan mason de la Budha statuo, kaj mi rapide tiris la lignan ŝablonon super ĝi, por forigi la spurojn. Mi devis translasi la diamanton al ĝia sorto, fidante mian eltrovemon por retrovi la statuon, ornamantan la ceramikan skatolon, se mi iam liberiĝos. Povas okazi, ke la statuo rompiĝos ĝis tiam, kaj tiel la diamanto estos alies posedaĵo, sed almenaŭ mi havas la esperon, ke eventuale ĝi estos la mia. Eble oni faras notojn pri la vendoj en tiel granda vendejo, verŝajne estos fadeno, laŭ kiu mi povos ekiri por torvi la statuon. Se mi devos serĉi kvindek homojn post dek jaroj, nek tio estos malebla tasko. Post nelonga tempo oni veturigis min rapide per la polica aŭtomobilo al Scotland Yard. La noktogardisto ne mortis, tamen mi estis kondamnita al ĝismorta bagno. Mi esperis dum jaroj, ke mi eble povos fuĝi, eble mi ricevos amnestion, kaj tiam mi serĉos la Budha statuon, sidantan sur la ceramika kasedo. Nun jam mi havas nenion esperi, kaj mi ne volas kunporti la sekreton en la tombon. Mi heredigas la diamanton al fraŭlino Evelyn Weston, kaj mi kredas, ke ŝi trovos la Budhon, en ĝi la juvelon, pri kiu la familio Radzovill atestos, se estos bezonate, ke mi akiris ĝin honeste. Miaj malnovaj krimoj intertempe eksvalidiĝis, tiel neniu povas postuli kompenspagon el la diamanto. Fraŭlino Evelyn eksciu, de la 9-a de majo en jaro 1922 al kiu aŭ al kiuj estis venditaj unu aŭ pluraj kasedoj, ornamitaj per Budha statuo, kiuj estis faritaj en tiu tago. La statuo figuris Budhon tre strange, ne rekte sidanta, sed kun kurba doros kaj kun profunde klinita kapo. Mi scias, ke la formao Longson kaj North eĉ nun ekzistas. Tio faciligos la unuan paŝon. Mi dankas al la familio Weston, ke ili estis bonaj al homo, kiu ne meritis tion. Dio benu ilin kaj estu indulgema al mi.
Jim Hogan.”
Eddy Rancing aŭdis sufiĉe. Li haste metis la ĉapelon sur sian kapon kaj kuregis! Kiel bonŝance! Lia onkolo ĵus estas en Londono! Li petos monon de li! Li ricevos ĝin! Li akiros la diamanton anticpante Evelyn-on, poste li donacos ĝin al ŝi! Estos infanludo antaŭi la knabinon! Per la genio de Eddy Rancing! Kiam li riĉiĝos, nek Evelyn obstinados plu! Ŝi deziniĝos al li! Du diamantoj per unu frapo!
Li kuregis!
Dua ĉapitro
Unuavice ili vizitas onklon Marius. Bonŝance sinjoro North ne malzorgis pri sia galŝtono, kaj tiel la arkivisto povas pensi pri tio, ke li pasigu sian ferion kun belaj virinoj sur la konteninto dum liaj maljunaj tagoj. Li plektas planojn pri rabatvendo de malnovaj, negocaj libroj. Poste li estos batita. Laŭ sinjoro Bradford la sorto estas tia, kiel ebria tajloro. Baldaŭ ĉiu forvojaĝas, kaj ankaŭ Evelyn suriras ŝipon, el flako.
Estintus pli oportune, se Eddy Rancig restintus ankoraŭ iomete por subaŭskulti. Ĉar la direktoro de la prizono aldonis ankaŭ privatan leteron al la testaemento:
„Mi devas informi la heredantojn, ke dum la diktado de la testemento, en la najbara ĉambro restadis krimulo, kiu poste asertis, ke li dormis. Ni sciis tiel, ke tiu malsanula ĉambro estis malplena. Ni devas supozi, ke Charles Gordon (kiu pasigas sian ses jaran punon verŝajne por falsigo de kambio) ne dormis, sed li subaŭskultis, kaj povas okazi, ke li eciiĝis pri la enhavo de la testamento. Tial ni informis vin urĝe pri tio, ĉar la nomito morgaŭ plenumos sian punon en Dartmoor, kaj liberiĝinte, li eble provos akiri la heredaĵon de Jim Hogan perforte kaj maljuste. Charles Gordon estas 1,93 metrojn alta, tute kalva, grasema homo, li havas specialan rekonilon: grandega cikatro deformas lian nazon pro malnova vundiĝo. Informinte vin pri la supre menciitaj ktp…”
Patrino kaj filino senkonsile sidis vidalvide. Ili tute ne sciis, ĉu ili ĝoju pro la heredaĵo? La juvelo estas en la interno de statuo, farita antaŭ deksep jaroj! Ĉu iu scias, kie ĝi rompiĝis, en kia fatrasejo ĝi troviĝas, se ĝi ankoraŭ ekzistas?
— Unuavice ni vizitu onkon Marius — diris Evelyn aplombe.
Sinjoro Marius Bradford ĵus fermis la pordon de sia provoĉambro malantaŭ la lasta kliento, kiam sinjorino Weston alvenis kun sia filino. Bradford amis sian pli junan fratinon, kaj eble eĉ pli bone Evelyn-on. De kiam mortis lia bofrato, li klopodis anstataŭgi lin ĉe la sole lasitaj familianoj. Efektive li estis la familiestro. Ĉiufoje, kiam Evelyn aŭ ŝia patrino vizitis lin, ili atribuis gravecon al tio, kion li diris. Eĉ nun li ceremonie kaj severe metis antaŭ sin la testamenton, per zorgoplena movo li elprenis la okulvitrojn el sia supra poŝo kaj atenteme tralegis la dokumenton.