— Henry estas iom severa rilate la sciencajn demandojn.
— Ĝi certe estas familia propraĵo.
— Jes. Ĝenerale la familio Bannister estas konservativa.
— Ĉu la familio Bannister? Ja ekzistas nur unu Bannister…
— Mi komprenas tiel… nome, se Henry ne havas gefratojn.
Holler miris.
— Ĝis nun mi sciis tiel, ke li havas pli da gefratoj…
Kion li volas? Unue ne estas alia Bannister, poste li havas pli da gefratoj… Fine ŝi faros ion malbonan.
— Mi devas konstati — diris Evelyn kuraĝe, — ke sinjoro redaktoro ne bone estas informita pri niaj familiaj aferoj.
— Ĉu mi?! Mi estas vera leksikono pri anglaj nobeloj. Ekzemple Bannister! La onklo de via altestimata edzo ricevis lordan rangon de ŝia reĝina moŝto kiel plej superan rekonon pro sia heroa sinteno, rilate la taksonomion de la varmsangaj mamuloj de la oligoceno. Li estis la unua lordo Bannister. La plej aĝa filo ricevas la lordan rangon kaj al ĝi apartenantan nomon Bannister. La dua lorod Bannister estis la onklo de via edzo, ĉar la patrino de via edzo naskiĝis kiel filino, tiel ŝi ne povis heredi la rangon kaj nomon Bannister. Tiu lordo Bannister, sinjoro Dealing, la publike estimata fabrikisto de seka pasto, mortis anktaŭ ok jaroj, li ne havis infanon, kaj via altestimata edzo, sinjoro Henry, tiam heredis la rangon kaj nomon Bannister. Kiel vi vidas, angal redaktoro konas la nobelajn familiojn. Nun, se la sorto beninte vian geedzecon donacos al vi infanon… Nu!.. Interese, ke hodiaŭ ĉiu misglutas ĉe vi dum parolado. Lasu sekiĝi tion, ne postrestos makulo…
Evelyn malfacile rekonsciiĝis el sia tusado.
— Vi vere bone konas la historion de nia familio.
— Vidu, Mylady, ĝi estas bela afero herediginte la rangon. Iu venas en la mondon, havante ĉiutagan burĝan nomon, kaj sufiĉas iom da bonŝanco, malproksima parenco mortas sen infano, kaj la simpla angla scienculo ricevas ne nur belegan rangon, sed ankaŭ belegan, novan nomon kun la lordeco.
— Sed nun ni jam pagu, sinjoro Holler. Mi ankoraŭ havas iom da ferendaĵo. Mi esperas, ke mi sukcesos aranĝi tion.
— Ĉu eble mi povus helpli vin? Mi bonege konas Marokon. Ĉiujare mi plurfoje venas ĉi tien, kaj mi skribas grandajn artikolojn pri la teruraĵoj de Afriko.
— Mi ŝatus trovi malsanan legianon. Li estas bona amiko de mia kuzo, kaj mi promesis al liaj proksimuloj en Londono, ke mi interesiĝos pri lia sorto.
— Vi do havas grandan feliĉon, sinjorino Bannister, ke mi estas ĉi tie. La instancoj estas iom malrapidaj, rilate la aferojn de legianoj. Neniam oni povas scii, kial ili estas serĉataj. Sed mi konas la manieron, kiel aranĝi la aferon en la gubernejo. Mi deziras pagi!.. Kelnero!
La taksio denove veturigis ŝin al Guleiz. Sed nun ankaŭ la redaktoro sidis apud ŝi. Post nelonge ili eltaksiiĝis antaŭ la fortikaĵo.
Ĉi tie li estis en sia elemento! En la pordego li ekkverelis kun la gardisto, kiu ne volis enlasi lin, ĉar finiĝis la oficiala akceptotempo. La redaktoro ege skoldis lin. Fine elvenis kolonelo, kaj post mallonga rakontado de Holler, oni kondukis ilin en la fortikaĵon.
Alveninte en la ĉambron sur la dua etaĝo, la redatoro jam akiris la amikecon de kvar altrangaj oficiroj, kaj li mobilizis la tutan regimentkontoron. Ĉi tie dek frankoj, tie afabla rideto, ĉiloke malĝentilaĵo, aliloke monduma konfidenco. Li trovis ĉie la plej konvenan manieron. Holler okupis la timigan fortikaĵon Guleiz per ŝturmo.
Tagmeze ili jam sciis, ke legiano Münster, resaniĝinte el sia grava vundiĝo, estas tute proksime, nur du taga vojaĝo, rajdante sur kamelo. Li konveleskas en la oazo Mahrbuk, en la militista sanatorio de la regimento 2.
— Mi neniam forgesas vian helpon…
Holler feliĉe rikanis, dirante:
— La tuto estas bagatelo… Pasintjare mi esploris la restadejo de led-komercisto dum du tagoj, kiun oni vidis lastfoje en la milito kontraŭ la Buroj. Nun kion vi volas fari, sinjorino Bannister?
Li nur ne nomus ŝi konstante tiel! Evelyn ĉiufoje ruĝiĝis.
— Mi vizitos la oazon Mahrbuk. Mi ankoraŭ neniam estis en tia loko.
— Ĉu ankaŭ sinjoro Bannister vojaĝos tien?
— Ne… Ĉi foje mi ŝatus esti tute memstara. Mi ne volas ĝeni lian laboron. Ĉu eblas dungi gvidanton ĉi tie?
— Kompreneble. Ĉu vi ankoraŭ neniam ekskursis en la dezerton?
— Ne. Tial mi ŝatus…
— Sed vi havas nek ekipaĵon! Ho, kiel bone, ke mi estas ĉi tie. Mi jam multfoje veturis en Saharo. Kiel malmultekoste. Kvankam la komercistoj estas rabistoj, se ni ne estas singardemaj rilate ilin.
— Ĉu vi permesas, ke mi antaŭpreparu vian vojaĝon?
— Mi tute ne sicas, kiel danki vin…
— Vi feliĉigas min, sinjorino Bannister. Unuavice ni do iru por aĉeti la ekipaĵon. Ĉar jupo kaj tiaĵo, kompreneble, ne estas uzeblaj kelk-cent kilometrojn sude. Sed mi gvidos vin en neniun bazaron de la interna urbo. Ni devas aĉeti nur ĉe arabo. Ĉe arabo. Tie dominas la estimo al la blanka raso. En la interna urbo oni vendas malbonan varon, multekoste, sed ĝentile. La turistoj iras tien… Taksio!
Li gvidis ŝin en Mellah-on. En la tumulto de marchée arabe ili povis antaŭeniri nur centimetron post sentimetro. Li haltigis la taksion en la plej malpura kvartalo, en la plej mallarĝa strato de la araba urbo, kaj ili ekiris piede en la ole-odora stratetaĉo.
Ili ne rimarkis tiun rondbarban homon, kiu kelkfoje kraĉis pro la mactabako kaj sekvis ilin jam de la komandejo.
La redaktoro gvidis Evelyn-on en etan, malhelan vendejon, plenan de zumantaj muŝoj, kaj kaprobarba, hoknaza arabo venis por akcepti ilin. Ili elektis ĉion. Korkoĉapelon, botojn, kuloton, termobotelon, mutraĵujon, kiun gumringo fermas hermetike, kaj ceteraĵojn.
Poste sekvis la marĉando. Evelyn ankoraŭ ne vidis tiaĵon!
La arabo unue ridis, poste li mane batis sian bruston, kurinte sur la straton, li minace skuis siajn pugnojn al la piedirantoj, baldaŭ li ŝiradis sian brunuson kun ŝaŭmanta buŝo, kaj kunfrapite siajn manojn, li rigardis al la plafono malesperiĝinte, tuj poste li ploregante ĵetis sur la kuloton, kvazaŭ li estus funebranta sian mortintan infanon.Kontraŭe Holler batis la tablon per sia pugno, poste li moke ridis, kaj li refaldis sian pantalontubon pruvante ion, por ke la arabo konvinkiĝu pri la kvalito de liaj ŝtrumpoj. Tio forte impresis la komerciston, ĉar li ŝovis la korkoĉapleon antaŭ lin, sed kiam Holler etendis sian manon al la pantalono, li denove sovaĝiĝis, kiel hundino, kiam oni proksimiĝas al ĝia ido, kaj li stertore alpremis la kuloton al si.
Post unu horo ĉio kuŝis pakite sur la vendotablo, ili pagis kaj foriris.
— Vi faris bonegan negocon — diris Holler, kontente viŝinte la ŝviton de sur sia frunto.
— Ĉu vi ne timas, ke tiu arabo iam mortigos vin?
— Ĉu li? Mi apartenas al liaj konstantaj klientoj. Li estas mia bona amiko. Kiam mi estas en Londono, ni korespondas.