La afero jam iris pli glate ĉe la kamelisto. Ili estas dezertuloj. Cetere ili havas ekzemplodonan organizaĵon.
La kamelisto estis malalta, magra berbero kun malhelbruna haŭto kaj kun buklaj haroj ĉirkaŭ lia razita tonsuro. Laŭ lia opinio, se ili ekveturos la sekvan tagon aŭrore, ili estos en la oazo Mahrbuk la kvaran tagon matene.
– Ĉu mi povas veturi kun li nokte en la dezerto? — demandis la knabino angle de Holler.
— Trankvile, sinjorino — respondis la berbero perfekte parolante la anglan lingvon. — La dezertaj gvidantoj estas veraj ĝentlemanoj.
Ŝi ekhontis.
— Ili estas tiaj homoj — ridis Holler. — Mi konis berberan gvidanton, kiu muzikis dum jaroj en la koncert-orkestro de Filadelfio, kaj li revenis en la dezerton pro am-trompiĝo.
Ĉokolad-bruna knabineto venis el la domo, kaj ŝi admiris la belan eŭropan sinjorinon deproksime.
— Kiel ĉarma ŝi estas — diris Evelyn. Ŝi levis la infanon el la polvo kaj viŝis ŝian malpuretan vizaĝon. Poste Evelyn donacis al ŝi sian broĉon. Ĝi estis malgranda, senvalora objekto, kiu servis kunligi la salon ĉirkaŭ ŝia loko.
— Amuleto… amulteto… — balbutis la etulino miregante, kaj ŝi apenaŭ kuraĝis ektuŝi la brilantan objekton.
— Nun tiuj homoj iros en fajron por vi — klarigis Holler, kiam ili daŭrigis sian vojon. — Nu, bonan vojaĝon, sinjorino Bannister. Estu ĝustatempe en la difinita loko, ĉar tiuj gvidantoj simple iros hejmen, se la paseĝero ne alvenas akurate.
Naŭa ĉapitro
Lordo Bannister fariĝas viktimo de halucinado. Poste oni intermiksas lin kun Katarina Medici. Li preparas sin al la venontaj jaroj en la malliberejo, baldaŭ li konstatas, ke vojaĝi en Saharo estas multe pli agrable sen vesperfesta vesto. Rabistoj aperas, Eddy Rancing kamelmortige rajdas reen, kaj li divenas, kio estas la relativiteco.
Evelyn estis akurata. Ŝi alvenis al la loko, difinita fare de la gvidanto, en konvena vestaĵo por la vojaĝo. Antaŭ ol ekiri, ŝi haste skribis kelkajn liniojn sur paperon, transdonis ĝin al mesaĝisto por porti ĝin al lordo Bannister, poste ŝi sidis sur la selon de la genuanta kamelo. Arzim, la berbera gvidanto aŭdigis strangan, akran, elgorĝan sonon, kiam la kamelo ekstaris, Evelyn unue sentis la du ritmajn movojn tiel, ke ŝi falos el la selo nazaltere, poste ŝi kredis, ke ŝi falos dorsaltere, fine ŝia pozicio fariĝis stabila en timiga alteco.
— Reg-lak! Reg-lak!
La kameloj ekgalopis.
Antaŭ duon tago ekiris multe pli granda karavano sur la sama vojo. Tridek elektitaj araboj, veraj perloj el Mellah, gvidataj de Adams kaj Gordon, la du estroj, kiuj fariĝis tre bonaj amikoj.
Ili alvenis el Liono per luita aviadilo.
Ili ĉiuj tuj komencis serĉi la knabinon, dividinte la urbon je sektoroj inter si. Ili lasis Ranier-on en la halo de la hotelo Mammunia kiel kunliganton, kie la blankhara rabmurdisto baldaŭ amikiĝis kun la direktoro de maŝinfabriko el Eŭropo, kaj post nelonge ili ŝakludis.
Joko, la rondbarba havis bonŝancon en la serĉado. Li opiniis tiel, ke la knabino serĉas soldaton, ŝi do supozeble vizitos la urban komandejon, tial li staris kaŝrigardante en la proksimo de la fortikaĵo Gueliz. De tie li spursekvis Evelin-on, ĝis la virino luis ĉambron en la hotelo Parizo, por ripozi.
Poste li revenis al la berbera gvidanto, kun kiu li vidis la knabinon paroli. Nun li devas pridemandi lin, kien deziras Evelyn Weston vojaĝi?
— Salem — salutis la rondbarbulo.
— Bon jour — resalutis la arabo.
— Mi volas fari longan vojaĝon en Saharo, mi devas tuj ekvoji, kaj mi bezonas konfidindan gvidanton.
— Mi bedaŭras, sinjoro — li respondis, — iu dungis min por kvin tagoj.
Dirinte tion, venis en lian kapon la angla virino, kaj li ridetante rigardis la vizaĝruĝiĝintan, feliĉan infanon, ludantan per la „amuleto”.
— Eble… — diris Joko, — vi povus kunigi la pasaĝerojn. Mi deziras vojaĝi al Ain-Sefra, kaj se vi iros tien…
La gvidanto respondis sensuspekte:
— Ni ekvojos alidirekten. En la oazon Mahrbuk.
— Domaĝe. Salem aleikum.
— Au revoir.
La rondbarbulo eksciis, kion li volis. La knabino planas vojaĝi al la oazo Mahrbuk, do estas verŝajne, ke la vundita „Münster” toviĝas tie. Nun jam li devis informi nur Rainer-on, dum li revenos en la hotelon, tiu homo kunvoku la komplicojn, kiuj regule informiĝas telefone. Post unu horo ili interkonsiliĝos.
— Simpla afero — opiniis Adams. Ni rajdos antaŭen eĉ hodiaŭ. — Li fingre montris sur la geografian karton. — Kiam Evelyn Weston ekvojos aŭrore, ni jam estos ĉe tiu puto, kaj ni atendos ŝin ĉi tie. Forpreninte la koverton de ŝi, ni serĉos Münster-on en la oazo.
— Kia estas la publika sekureco en la oazo Mahrbuk? — interrompis d-ro Cournier per basa, dormema, aristokrata voĉo, kaj li malrapide tamburis sur la tablo per siaj grandaj, lentugaj, blankaj fingroj. — Mi pensas pri tiu situacio, se ni ne povus konvinki la soldaton per milda persvado.
— Ĉiuokaze ni varbu ĉi tie tridek-kvardek arabojn — diris la rondbarbulo. En la Quartier Reserve mi havas drinkejmastron, kiu estas mia malnova, bona amiko, li helpos nin. Dum dezerta entrepreno facile povas okazi surprizo. Prefere superflua singardemo, ol risko.
Baldaŭ Corned-Beef konatiĝis kun oficiro, de kiu li eksciis, ke la publika sekureco, menciita de la doktoro, estas sufiĉe bona en la oazo Mahrbuk. Ĝendarmaro kaj milico ne estas tie, en la malgranda militista sanatrorio la malmultenombra gardistaro zorgas pri la ordo, kiun nenio rompis en la sensignifa oazo de memoreblaj tempoj.
— Mi pensas — konstatis Adams posttagmeze, — ke ni povas ekiri post unu horo. Ni zorgis pri ĉio.
— Ne tute — diris Rainer. — Ni devas kunporti teon en kelkaj termoboteloj. Ĝi estas bona kontraŭ la varmego.
Neniu respondis al li.
„Mi pensas pri Vi, Sinjoro kun dankema koro en la momento de la ekiro. Dio benu vin pro via boneco, ĉar vi neniam plu vidos min, mi esperas, ke post iom da tempo vi forgesos, kiom da problemo kaŭzis al vi la malfeliĉa Evelyn Weston.”
Li rigardis super la letero al la parko. Ia granda pezo premis lian bruston. Ŝajnas, ke malgraŭ la ĝenaj cirkonstancoj, li danĝere alkutimiĝis al tiu ventkapa, mallertamana, sed tre kara knabino, kun ŝiaj ĉiama timego, kurego kaj subita kolero kontraŭ ŝia plej granda malamiko, la necesujo. Eta blonda ciklono. Ŝi kirlas, renversas ĉion ĉirkaŭ si, ŝi kuregas en mortan danĝeron kun la kapo antaŭen, kaj dume ŝi tute ne estas kuraĝa, nur senpripensa…
Ĉiuokaze la disiĝo utilas tiom, ke ekde nun li povas kviete ekdormi, kaj lia trankvilo ne renversiĝos ĉiupaŝe pro Evelyn Weston.
— Bonan tagon. Mi serĉas fraŭlinon Evelyn Weston
La lordo konsterniĝis. Mi povus diri eĉ tion, ke li iomete svenis.
Ĉe la pordo staris belvizaĝa junulo, portanta lakitajn ŝuojn, blankan kuloton, en la mano kun grandega korkoĉapelo, li do havis tropikan vestaĵon, videblan sur sonfilmoj, kiujn portas nur partroprenantoj de favorprezaj vojaĝoj. En Abbazio aŭ en Venecio estas ĉiutaga spektaklo vidi tiajn homojn, kiuj portas oran brakhorloĝon kaj ledajn ŝtrumpojn, sed en la tropiko ili estas iom okulfrapaj kaj konstante vekas ridon inter la indiĝenoj kaj burĝa loĝantaro tiuj turistoj, vestiĝantaj laŭ la lasta modo de Saharo, kiuj provizinte sin per vestaĵo, zorgeme preparas sin por la varmofrapo.
— Al kiu… mi havas la honoron… — balbutaĉis la lordo, konjektante malbonon.
— Mi nomiĝas Eddy Rancing. Ĉu vi estas lordo Bannister?