Выбрать главу

— Mi pensas… Jes… Kial?

— Mi serĉas fraŭlinon Evelyn Weston. Mi ŝatus paroli kun ŝi.

Lia lorda moŝto heziteme ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li ĵus estus demetinta ien la fraŭlinon, nur nun li ne memoras jam, kien?… Poste li ekkonsciiĝis.

Li rektiĝis.

— Mi ne komprenas, sinjoro Rancing, kion vi deziras?

— Mi klare diris. Mi serĉas fraŭlinon Evelyn Weston. Lastfoje ŝi estis fotita en via societo, sinjoro.

La lordo denove kurbiĝis, kvazaŭ malkuraĝiĝinte. Eddy elprenis foton el sia poŝo.

— Mi opinias, ke tiu bildo estas aŭtentika. Ĉar mi eksciis, ke via lorda moŝto alvenis kun tiu virino, videbla sur la foto, kiel via edzino, mi do pensas, ke mi informiĝas ĝustaloke: kie mi trovas fraŭlinon Evelyn Weston.

— Ĉu vi estas detektivo? — demandis la profesoro kun angoro de sinkaŝanta poŝoŝtelisto.

— Ne. Mi estas malnova konato de fraŭlino Evelyn. Kelkajn jarojn mi loĝas en ŝia najbareco, en domo de strato Kings.

— Mi ne kredas, ke vi sekvis ŝin en Afrikon nur pro la bona najbara kontakto — rimarkis la profesoro malbonhumore.

— Ne. Mi ŝatus paroli kun la fraŭlino pro negoco.

— Por kiu lando vi spionas?

— Ĉu mi? Por Laponio.

— Sinjoro! Ĉu vi venis tial en Afrikon pseŭdovestite, kiel §orkantisto de operdomo, por ke vi diru malbonajn ŝercojn?

— Ĝi estas almenaŭ tiel bona ŝerco, kiel via demando Mylord.

— Ĉar la ĵurnaloj skribis tion…

— Kelkajn jarojn mi estas la najbaro de fraŭlino Weston. Ŝi vivas kun sia patrino en granda malriĉeco, ŝi estas honesta, laborema virino, kiu verŝajne miksiĝis en tiun teruran aferon senkulpa.

Tio estis tute nova por la lordo. Ĉu ŝi tamen ne estas spionino?

— Ĉio ĉi estas tre bela — li diris fine, — sed mi ne havas eĉ konjekton, kie ŝi estas la fraŭlino, mi povas aserti nur tion, ke ŝi neniam plu revenos ĉi tien.

Eddy ridetis moke.

— Mi estas certa pri tio, ke fraŭlino Weston revenos. Ĝis tiam mi ne foriros de tie ĉi.

— Ĉar mi ne deziras pasigi miajn restontajn jarojn en via senpera societo, mi devas…

— Ĉu iri al la polico? All right. Ĝi signifas cent mil frankojn por mi, verŝajne malliberejon por vi.

Malliberejo!

La lordo inerte falis en la brakseĝon. Jen la fato. Li povintus konjekti, ke oni malliberigos lin pro tiu virino.

— Mi ne volas ĝeni vin, sinjoro, mi nur petas, ke toleru mian ĉeeston.

— Kion fari? Mi estos forta. Bonvolu sidiĝi!

— Dankon.

Eddy eksidis, kaj li tuj miksis viskion por si el la botelo, staranta sur la tablo, poste li ekparolis per leĝera, babilema voĉo:

— Ĉu vi vere edziĝis al fraŭlino Weston?

— Ne. Kiel pli malfrue evidentiĝis, mi nur defendis ŝin. Oni konstante persekutis la kompatindulinon, kaj tiam ŝi uzis tiun procedon, ke ŝi vekis min kaj ekdormis. Ĝi montriĝis taŭga ĝis nun. Ĉu vi ne estas komplico de fraŭlino Weston?

— Mi ripetas, ke fraŭlino Weston estas konservativa, burĝa virino!

— Kompera kun tio, ŝi havas sufiĉe aventurplenan vivmanieron.

— Ŝi serĉas sian rajtan heredaĵon.

— Mi scias tion. Kaj honoron de sinjoro. Se ĝi interesas vin, estu trankvila, ke ni multe faris ĝis nun en ambaŭ aferoj. Ĉu vi vere volas resti ĉe mi de nun?

— Jes. Sed ne longe. Mi havas la sanktan konvinkiĝon, ke Evelyn baldaŭ estos ĉi tie.

— Ŝajnas, ke vi estas angla Nostradamus. Mi rimarkas, ke estas historia fakto, ke ankaŭ tiu eminenta homo kelkfoje eraris.

— Mi ne eraras. Mi elmeritos vian rekonon per mia antaŭdiro.

— Sed mi devas pagi tiun aŭguron iom kare — respondis Bannister malgaje.

— Ne gravas. Se mi estas Nostradamus, sentu vin Katarina Medici, kaj faru seriozajn oferojn al mia aŭguro.

— Sinjoro! Mi donas mian vorton, ke mi diris la veron. Vi povas nomi min ruza, insolenta fripono, se Evelyn Weston denove revenos ĉi tien.

— Sir — respondis Rancing ĝemante, — mi diras al vi, esprimante mian altestimon, ke vi estas ruza, insolenta fripono.

Evelyn Weston staris en la pordo.

5

Ili galopis kelkajn horojn en la dezerto. Oriente aperis multaj polviĝantaj rokegoj kaj torsoj, falintaj unu sur la alian, restaĵoj de malnova urbo el la tempo de la romia konkero. La kamizolo de Evelyn ŝiriĝis. Ŝi volis tuj kudri ĝin, por ke tio ne ŝiriĝu plu. La virino malfermis la nigran valizeton.

— Sankta Dio, kie estas la koverto?

Viŝtuko estis supre de la kofreto. Deksre vestaobroso, maldekstre sapo.

Ĝi povas esti nur la necesujo de la lordo! Ŝia malnova, morta malamiko.

Ili intermiksis la valizetojn. La oranĝkolora koverto nun estas ĉe la lordo. Kion fari?

Ŝi devas returniĝi! Bannister estas en morta danĝero. Kio okazos, se li sensuspekte malfermos la necesujon antaŭ aliaj, kaj li trovos la koverton? Verŝajne li transdonos ĝin al la polico.

Ho, kiel volonte ŝi estus ĵetinta teren la valizeton, en kiu verŝajne troviĝas ankaŭ la abomeninda razilkompleto. Sed nun ŝi devas reporti kaj redoni ĝin, se ŝi volas repeti la sian de li.

— Azrim! Ni returniĝu! Rapide! Ni revenos!

6

… Evelyn staris ĉe la sojlo. Sed ŝi ne povis ekparoli pro la nova surprizo. Kial estas Eddy Rancing ĉi tie? Kia konfuza, konsterniga, fantasta historio komencas elformiĝi? Evelyn sentis tiel, ke ŝi vertiĝas, kvazaŭ ŝi estus trinkinta likvoron.

— Sinjoro Rancing!

— Fraŭlino Weston — ridetis Eddy, — mi estas feliĉa revidi vin.

La lordo ne kuraĝis ekparoli. Lia surprizo fariĝis iom post iom timego. La subita apero de la knabino signifis malproksiman fulmotondron por li. En la plena kalmo ŝi staris denove ĉi tie kun sia sirokosimila, sinistra, rezoluta mistero, por ke ŝi elŝiru eĉ la radikojn de lia trankvilo, kuregante, rompante, frakasante kaj fine per unu akordo denove malaperinte.

La alarmsirenoj eksonis en lalordo!

La ciklono!

Certas, ke rabistoj atendas ŝin ie, kaj ŝi tuj forte persistos, ke ili faru longan, malkomfortan vojaĝon kune. Tial li rapide plenigis siajn poŝojn per cigaredoj kaj prenis varman, kotonan kolŝirmilon el la ŝranko. Pro certeco.

— Kiel… kiel vi venis ĉi tien? — demandis Evelyn de Rancing.

— Ĉu li mem sciu tion? — meditis la profesoro malgaje. — Nur tio estas mirinda, ke mi ankoraŭ estas ĉi tie. Kien ni vojaĝos? — li turnis sin al Evelyn kun iom da maltrankvilo.

— Ĉi foje mi ne kuntrenos vin al malkomforta vojaĝo, Sir.

— La profeto parolu per via buŝo. Mi jam perdis mian kredon pri tiuj mirakloj.

— Se vi permesas, mi akompanos vin — interrompis Eddy.

La profesoro ĵetis nervozan, flankrrigardon al li.

— Mi ĝojas — li turnis sin al Evelyn, — ke la kunteno inter la najbaroj estas tiel nekutime forta ĉe vi en la strato Kings.

La knabino esplore rigardis la vizaĝon de la profesoro por momento. Dio mia! Ĉu eble li estas ĵaluza?

— Esprimu vin pli klare, sinjoro Rancing. Kion vi deziras de mi?

— Mi volonte helpos vin. Mi sentas tiel, ke ĉi-momente vi bezonas komplezon de viro. Vi pli rapide akiros vian heredaĵon kun mia helpo.

— Cetere de kie vi scias pri mia heredaĵo?

— Fraŭlino Weston, via malrespekto trafu min: mi subaŭskultis.

— Ĉu nun? Nun, kiam vi jam scias ĉion, sciu, ke oni persekutas min, sciu, ke mi serĉas valoregan juvelon, ĉu vi nun ĉantaĝos min?

— Ĉu mi estu sincera? Mi pensis ĝuste pri tio. Sed iel mi ne povas fari ĝin. Mi nun sentas min tiel, fraŭlino Weston, kvazaŭ mi estus malbone edukita bubo, antaŭ tre aĝa instruistino. Mi opinias, ke mi estimas vin, kaj tiu sento jam malbonigis multe da decidoj en la momento de la agado. Mi ŝatus finludi tiun hazardan ludon, sed mi ne ĉantaĝos vin. Se vi rifuzos min, mi foriros.