— Reg-lak! Reg-lak!
La ekgalopanta kamelo subite retroklinis sian kapon, kaj ĝi batis brusten lian lordan moŝton, ke li tusadis dum minutoj.
— Reg-lak! Reg-lak!
Li faligis teren siajn okulvitrojn. Tio tute ne ĝenis lin. Li eĉ ne haltis por levi ĝin. Li jam perdis multe pli ekveturinte de Parizo.
Ĉar la kamelo plurfoje batis lin je la brusto, li sidis en la selo kun rekta dorso, tiel li denove sentis sin forta kaj respektoplena.
— Reg-lak! Reg-lak!
Rancing, estu dirate je la honoro de la profesoro, malpli bone eltenis la vojaĝon, malgraŭ sia junaĝo. Unuavice li divenis, ke oni ne vane nomas la kamelon la ŝipo de la dezerto, ĉar ĝia ondanta irmaniero kaŭzas simptomojn, similajn al marmalsano. Krom la simptomoj, la polvo netolereble pikis liajn okulojn, kaj li ofte sentis tiel, ke li ne plu eltenos ĝin eĉ momenton.
Evelyn jam havis iom da sperto, kaj ĝenerale al virinoj pli bone toleras la klimaton en la tropiko. Tial ŝi relative gaje galopis apud la gvidanto. La suno oblikve subiris, kaj etaj ombroj ĵetiĝis sur la povon apud la ondliniaj sablodunoj, etendiĝantaj en la malproksimon. Pro tio la dezerto aspektis kies grandega ŝaktabulo kun blankaj kaj nigraj kvadratoj.
— Ni ne iros sur la kutima vojo, fraŭlino — diris subite Arzim, la bebera gvidanto.
— Kial?
— Alaho volis tiel, ke vi donu amuleton al mia filino, tial vi estas gardata de granda malbono, ke vi intermiksis la kofreton kaj returniĝis. Tial ankaŭ mi eksciis hejme, ke oni kolektis muzltajn malbonajn homojn hodiaŭ vespere en Mellah. Ili bivakas ĉe la dezerta puto, apud la karavanvojo, kondukanta al Mahrbuk. Kaj inter ili estas iu, kiu hieraŭ interesiĝis ĉe mi, kaj li trompe eksciis de mi, ke la fraŭlino deziras vojaĝi al Mahrbuk.
Evelyn preskaŭ svene falis el la selo.
— Mi opinias, ke ili volis atendi vin ĉe la puto por mortigi kaj prirabi vin. Sed ni evitos ilin pasante tra shott. Oni nomas la grandan, salan marĉon tiel, ĝi ne estas pli longa vojo, sed iom malbona kaj danĝera. Tamen mi pensas tiel, ke ĝi estas pli bona ol la morto.
— Ili do trovis min! — diris Evelyn preskaŭ plorante.
— Kiuj ili estas? — demandis la lordo.
— Kartelo de spionoj kaj rabistoj. La granda razio estis pro ili.
La lordo pensadis.
— Ĉu vi vere volas transdoni la koverton al kompetentulo en Mahrbuk?
— Jes.
— Ĉu vi staros kun trankvila konscienco antaŭ la policon, se ni devas klarigi la aferon de la koverto?
— Kompreneble.
— Bone — kapjesis la lordo, — tiam ni faros tion, kion diktas la burĝa honesto: ni informos la policon, ke ili povas kapti tiun danĝeran kompanion ĉe la dezerta puto, apud la vojo, kondukanta al Mahrbuk.
Ili mire rigardis lin.
— Se vi transdonos la koverton — klarigis la lordo, — kaj vi devas timi nenion, kial ne estu metitaj tiuj damaĝaj, malicaj homoj en karceron laŭmerite? Sinjoro Rancing cetere ne bone toleras la peripetiojn, sed mi hardiĝis apud fraŭlino Weston, mi pensas, ke estus plej ĝuste, se la junulo reirus kaj informus la policon pri tio, kion ni eksciis.
Rancing jam tute ne problemis, precipe kiam Evelyn deklaris, ke ŝi taksos tiun servon ĝuste tiel valora, kvazaŭ li sekvus ŝin ĝis la fina celo.
— Vi ne povas vojerari — diris Azrim, — ĉiam galopu dorse al la subiranta suno, tiam vi faros tiom da vojo ĝis verpero, ke vi ekvidis la Grandan Atlason, kaj vi jam havos certan direkton.
Adiaŭinte ilin, Rancing ambladis reen dorse al la suno en sia pitoreske ŝika vestaĵo, preskaŭ mole kuirita…
— Reg-lak! Reg-lak!
Ili galopis fortostreĉe. La rebriloj de la sangoruĝa kaj violkolora suno grandigis la malhelajn makulojn apud la sablomontetoj, enormaj, timigaj ombroj. Malagrabla fetoro faris sufoka la polvoplenan, malfreŝan aeron.
La amara, metana odoro de la putranta, sala marĉo ondruliĝis ĉiam pli dense al ili. Bannister malbonhumore frotis sian mentonon
— Mi forgesis razi min… — li murmuris, sed poste li kaptis rigardon de Evelyn, kaj li tuj eksilentis.
Ho, la necesujo estas tie! Li fiksis ĝin inter la du ledaj saketoj de la akvoporta kamelo! Kiam ili elvenos en la oazon, okazu kio ajn, li iros en sian ĉambron por razi sin. Dio mia! Donu, ke li havu duon milimetran barbon dum unu tago!
Evelyn forte tenis sian kofreton en sia mano, ĝi estis kun ŝi sur la kamelo.
La dezerto, kie tiom da polviĝintaj ostoj de homoj, mortigitaj per sanga venĝo flugas kune kun la delikataj sableroj, infektis Evelyn-on per la ideo de la praa revenĝo.
Ŝi decidis likvidi la necesujon.
Jes! Ŝi aranĝos difinitive la longdaŭran, kavaliran aferon. Englutu ĝin la vent-movata sablo de Saharo kun la sapo, broso, sekura razilo, la tutan, malican, mokan kaj impertinentan kompleton.
Otelo povis ŝtelumi tiel al Desdemona, kiel Evelyn proksimiĝis inside kaj lerta al la kamelo, kiam la profesoro kaj la gvidanto antaŭengalopis. Kaj la tranĉilo de la embuskmurdistino jam ekbrilis, la streĉiĝanta rimeno ekĝemis sub la klingo. Unu tranĉo… Ankoraŭ alia… Estis apenaŭ aŭdebla brueto, kiel la insolenta objekto falis en la molan polvon kun estingiĝanta, dolora klako pro la malespere kunfrapiĝintaj tualetaĵoj, poste la malgranda karavano ĉiam pli rapide malproksimiĝis de tie…
La ĉiam pli grandnombre ariĝintaj kunvojaĝantoj tiel okupis la lordon, ke li rimarkis nenion, Evelyn rerigardis. Nur ŝi povis vidi tiun etan, senmovan makulon en la malproksimo…
La necesujo restis tie en la dezerto. Kaj en ĝi estis la „Meditanta Budho”, kaj en la Budho la juvelŝtono, valoranta unu milionon da pundoj.
Rancing klopodis reiri rapide galopante. Estis infera varmego, liaj okuloj inflamis, lia ĉiu korpoparto doloris, li sentis naŭzon kaj havis kapturniĝon, kaj nur tial li restis en la selo, ke li pensis pri la tempoj, pasigitaj en Mügli am See.
Tamen en Saharo relative multe pli bonaj estas la cirkonstancoj… Ĉu onklo Arturo jam freneziĝis, aŭ li mortigis sin? Ĉiuokaze li devintus vidi, kio sekvis post la geedziĝa festo. La rideton de la demisiita orienta ministro verŝajne nur tio faris eltenebla, ke li sentis la diamanton en sia proksimo. Poste ŝia ekscelenco Yakihaŝu, Eddy tiel nomis en si la plurfoje fianĉinigitan filinon de Wollishoff, certe ŝi retiriĝias el sia fraŭlina ĉambro en la dormejon kun mallevitaj okuloj kaj kun ŝia admirinde larĝa rideto.
Kaj tiam! Ho! Onklo Arturo serĉakiris la statuon!
Li ŝtelumis kun ĝi en la plej malproksiman angulon de la parko. Singarde evitante la fenestrojn de la keletaĝo, kie Viktoria, la edzino de ĉefĝardenisto Kratochwill, eventuale li pasigas tempon kun sinjoro Maxl, la poeto de Vilhelmo Tell, certe ili diskutas pri dramatrugiaj demandoj. Kaj fine… fine li batetas la „Meditantan Budhon al la rando de la fontano en la lumo de poŝlampo.
Budho disfalas, tondilo, fingringo, fadeno, disruliĝas el la ceramika kaseto. Onklo Arturo serĉas… serĉas kaj serĉas kaj…
Eddy Rancing ektremetis.
Dio mia, kiel bela estas tiu Saharo!
Ĝi ja estas relativeco. Okulinflamo kaj varmo sesdek celsisusgrada, kiel agrabla tempopasigo, kompare kun geedziĝo.
La suno subiris. Stelplena, bela Afrika nokto kovris la dezerton…
Deka ĉapitro
Rondbarbo de Akilo. La rabistoj estas sendefendaj kontraŭ ĉiu fiaĵo. Eddy Rancing spertas, ke la dezerto ne estas kremo ĝis la fundo. Tute malgranda pilgrimanto priridas lin. Mortonte li divenas, ke ni lernas ne al la filino de Harrington, sed al la vivo. Evidentiĝas, ke apenaŭ estas diferenco inter la sekura razilo kaj aŭtomata pistolo, kaj ĝi estas malgajiga. Kiu laste ridas, tiu estas la necesujo. Ĝi repafas kaj trafas. Post la duelo la partneroj repaciĝas, kaj nun jam ili devas aranĝi la resendon de la noktosurtuto al la drinkejmastro, Evelyn pardonas. Sinjoro Bradford trinkas la kafon kun laktokremaĵo, sed li zorgeme tiras la instruon. Tiel ni ekscias, ke efektive kia estas nia vivo.