Выбрать главу
1

La asociiĝinta Senkompata Kompanio Adams-Gordon, kiel la kolosa, dika kuracisto nomis sian bandon, li bivakis kun tridek arabaj murdistoj jam dudek kvar horojn inter la misevoluintaj palmoj de la dezerta puto.

Ili jam ĉiuj estis en la tropiko, escepte Rainer-on, sed li zorgeme ekipis sin pro bone elteni la dezertan vojaĝon. Duono dekduo da paperkapakĵoj bruis sur lia kamelo. Li provizis sin per tre multaj objektoj antaŭ la ekiro. Li aĉetis ĉiuspecajn preventajn, defendajn kaj korpoflegajn rimedojn, de aspirino tra kontraŭverma pulvoro, ĝis sel-moliga oleo. Li havis verdajn okulvitrojn kaj portis sunombrelon super sia kapo, tiel li sidis sur la kamelo.

Apenaŭ ili haltis por bivaki, li ŝmiris sin per io kontraŭ moskitoj, kaj tia fetoro estis sentebla en Sharo, ke la membroj de la karavano starigis siajn tendojn pli malproksime, kaj la kameloj, ligitaj longŝnure, furioze tiregis la kolbridojn.

Post unu horo pluraj homoj kunmetis siajn tendojn kaj starigis ilin eĉ pli malproksime. Sed Rainer ne zorgis pri tio. De kie scius tiel malinteligentuloj, ke ili povas kapti malarion, flavan febron kaj dormomasanon de moskitoj? Doktoron Coournier interesis, kia kontraŭ-moskita rimedo havas tiel teruran odoron. Li rigardis la botelon, fermitan per guma ŝtopilo, kuŝanta apud Rainer. Jen tio estis skribita sur ĝia etikedo:

KAMEL-GRASO

Ŝmiru la difektitan hufon abunde, kaj izolu la beston por ke la penetranta odoro de la ŝmiraĵo ne malbonigu la aeron de la stalo.

ONI DEVAS FLEGI LA HUFOJN!

Mi opinias — diris Adams al la bagnano, — estus pli bone ne eksperimenti pri tiu Brandes-Münster, sed ŝturmi la oazon kun niaj tridek homoj, kaj ni konfesigos lin pri Budho.

— Nur nenio intervenu — rimarkis la kuracisto.

— Vi jam denove parolas kiel alarmbirdo! — murmuris Corned-Beef, kiu ne demetis sian smokingon eĉ en la dezerto, kaj li portis verdan rubandon ĉirkaŭ sia korkoĉapelo.

— Vi intermiksas la antaŭvidon kun la pesimismo — respondis la diplomita intriganto riproĉe per sia mola, muzikanta voĉo, kiu ne estis polulara inter la „kolegoj” pro sia aristokrata orgojlo. — Laŭ mia opinio okazis iom da problemo, sensignifa problemo, sed loziĝo de unu ŝraŭbo ofte kaŭzas paneon ankaŭ ĉe la plej giganta maŝino. — Li ventumis sin per silka naztuko, ĉar la vento blovis el la direkto de Rainer, kaj narkotiga ondo de fetoro inundis ilin. — Tiu problemo, laŭ mi, estas la rondbarbo de nia cetere altestimata kolego Joko.

— Bonvolu ne provoki min, apelaciante je miaj haroj — grumble ekkriis Joko.

— Nono — trankviligis lin la alia, — nun ne kondutu ofendiĝeme. Temas pri nia komuna intereso.

— Eblas — respondis la rondbarbulo minace, — sed konsideru mian barbon, kiel la kubuton de Akilo…

— Akilo havis kalkanon, sinjoro — diris la doktoro instrue.

— Se mi estus kuracisto — replikis la alia kun gal-amara rimarko, — ankaŭ mi pli bone konus la membrojn de la homa korpo.

— Miaj estimataj amikoj, fermu vian buŝon, aŭ parolu la kuracisto, kie li vidas la problemon! — mansigne silentigis ilin Adams.

— Nu, mi pensas — diris Courner, — ke ni implikiĝis en iometan kontraŭdiraĵon. Sinjoro Joko hieraŭ interesiĝis pri fraŭlino Weston ĉe la gvidanto sub la prekesto de karavano, ekveturonta al Ain-Sefra. Poste vi iris kun sinjoro Gordon varbi arabojn al la atako kontraŭ la oazo Mahrbuk. Tiel… hm, homo kun karakteriza eksteraĵo implikiĝis en kontaŭdiraĵon… evidentiĝis, ke li deziras vojaĝi ne al Ain-Sefra, sed en la oazon Mahrbuk.

— Ĝi eblas — aprobis Gordon, — sed ne estas verŝajne, ke iu rimarkis tion.

— Tial mi komparis tiun malgrandan problemon kun ŝraŭbeto.

… Sekvan tagon vespere ili komencis malpacienci. La viktimoj jam devintus alveni ĉi tien.

Ili sendis kelkajn arabojn por patroli. La banditoj volis ekscii, ĉu ili estas survoje? Se ili ankoraŭ ne proksimiĝas, tiam okazis problemo.

Estis tre varme, ĉiu lasis sola Rainer-on, kiel leprulon, sed ankaŭ el dudek metra distanco ili havis kapturnon pro la neeltenebla odoro de la ŝmiraĵo. Tiu rimedo ne damaĝis nur al la moskitoj, ĉar ili konstante invadis la okulvitrulon preskaŭ tutkorpe, pikinte lin ĝissange.

— Ni vidis iliajn spurojn. Verŝajne ili estis tiuj. La karavano turniĝis al oriento. Tre malbona vojo kundukas tien, tra la shott. Neniu uzas ĝin.

— Ni ekiros! — kriis Adams ekscitite.

Ili kunmetis la tendojn dum minutoj. Rainer enpoŝigis sian krucenigmon, surnazigis siajn malhelajn okulvitrojn kaj streĉis la sunombrelon super sia kapo. Li aspekti tiel, kiel iu el la Tri Magoj.

La kamelo rapide galibis, kiel eble ili povis. Aŭrore moviĝanta punkto aperis en la malproksimo.

— Pasaĝero!

— Ni atendos lin! — diris Gordon, kaj ili kaŝiĝis malantaŭ grandega sablomonteto.

— Li venas laŭ la spruoj de la malaperintaj vojaĝantoj — rimarkis la arabo. — Li vidis ilin, aŭ li estas iu el ili.

La pasaĝero sensuspekte proksimiĝis al la grandega monteto sur sia laca kamelo.

2

Neatendite grupo da homoj ĉirkaŭis Rancing-on. Malalte dikulo estis ilia gvidanto.

— De kie vi venas?

Eddy tuj konjektis, kiuj ili estas… La rabistoj!

— Mi volis iri en Mahrbuk, sed mi returniĝis. Miaj okuloj doloras.

— Ĉu vi ne renkontiĝis kun virino, kiu vojaĝas en societo de unu aŭ pluraj akompanantoj?

— Ne.

Gordon ridis.

— Vi do apartenas al ili! Ĉar la demando estis kaptilo. La spuroj kondukas en tiun direkton, de kie vi nevis. Vi do devintus renkonti ilin. Se vi neas ĝin, tiam vi havas ian kaŭzon.

— Antaŭen… Eble ni atingos ilin!.. — kriis Corned Beef.

— Forigi tiun ulon!

Rancing sentis teruran, akran doloron en sia kranio, kaj oraj fajreroj aperis antaŭ liaj okuloj por momento, poste li falis ien.

Iu batis lin je la kapo.

Corned-Beef kaj Joko fulmrapide traserĉis lin. Ranier diris el la selo:

— Rigardu, ĉu li havas benzinon, mia aŭtomata fajrilo sekiĝis. — Kaj li surmetis sian nezumon por kontroli la havaĵon de la viktimo dum la traserĉo.

— Estas tiel, kiel mi diris — ekparolis la kuracisto per velura voĉo. — Ili eksciis, ke ni varvis homojn. La rondbarbo de Joko estas tre okulfrapa…

— Sinjoro, mi lastfoje avertas vin, lasu mian barbon el la afero — diris Joko gal-amare. — Vi estas almenaŭ tiel rimarkinda fenomeno, per viaj enormaj kopomezuroj kaj per via servistin-revemiga voĉo.

— Vi devus preni bromon — respondis la kuracisto.

— Sinjoroj! — interrompis arabo. — Nun jam certas, ke ili iris sur la vojo, kondukanta tra la shott. Ĝi estas malbona kaj danĝera, sed Azrim bone konas tion. Se posttagmeze ili turniĝis tien, ni jam ne atingos ilin, ĉar ili jam estos en Mahrbuk morgaŭ posttegmeze, sed ni nur nokte.

– Ĉu estas permesate fari al la rabistoj ĉiuspecan fiaĵon? — eksplodis Rainer kolere.

— Kiom da loĝantoj vivas en Mahrbuk?

— Kelkaj araboj, kun virinoj kaj infanoj resume ili estas tridek personoj. La gardistaro konsistas el kvin soldatoj en la sanatorio. Krome kelkaj malsanaj legianoj.