Выбрать главу

— Ni facile venkos ilin. Ni iru! — kriis Gordon.

Iu arabo volis mortpafi Rancig-on, sed la doktoro ne permesis tion.

— Ne mortigu lin, infano mia — li diris bonvole, — li mortos ĉiel. Sufiĉas forpreni lian kamelon. Se oni arestos ni, tiam kelkaj jaroj dependas de tiel malgrava cirkonstanco.

Ili forgalopis.

Rancing restis sur la tero kuŝanta, vizaĝalter, kun disetenditaj brakoj, kvazaŭ li volus brakumi al si Saharon.

3

Azrim iris avane, malantaŭ li Evelyn kaj fine de la vico la profesoro. La akvoporta kamelo estis ligita mallongŝnure al lia kamelo, ĉar precize duon metra irebla pado kondukis tra la danĝera, sala marĉo. Eĉ tio timige krakadis, kaj iafoje la blanka, glueca, malvarma koto ekŝprucetis el la krevinta krusto. La likvaĵo de la shott, putranta de jarmiloj estas miasma, sufoka, abomeninda kotaĉo. Laŭdire ĝi restis el tiu periodo, kiam Saharo estis marfundo.

La luno brilis en la bela nokto. La shott, kvazaŭ estus surfaco de fantomeske drivanta riverego, kun kolosaj galciplatoj, ĝi brilis inkandeske en la blanka prilumo, kaj ĝi estis pli aŭstera, timiga vidaĵo pro ties forlasiteco ol la dezerto.

La kameloj kelkfoje blovegis, stamfis, kaj ili ne volis iri plu. La rompiĝinta saltavolo difektis iliajn hufojn, kaj la bestoj instinkte sentis, ke morto atendas ilin ĉi tie.

Labastono de Azrim ofte pum-bruis, la kameloj bekis kaj kalcitris…

Ankaŭ la gorĝon de Evelyn strangolis sinistra antaŭsento.

La vento kirlis kaj brue kunportis la sekan, maldikan saltavolon, kio kovris la marĉon, kiel malpeza polvo.

La profesoro diris nenion. Li vidis tion, ke la programo ŝanĝiĝis. Ĝi ja tiel estis laŭprograma. Ili tuj deflankiĝis de la ĝusta direkto. Oni jam persekutas ilin. Nun jam ne estas halto ĝis la Ekvatoro. Kaj kiu scias, inter kiaj cirkonstancoj?

Liajn manojn kaj vizaĝon kovris abomeninda, mukoza, malvarma, humida salvaporo.

Baldaŭ la gvidanta kamelo mispaŝis de sur la vojo, kaj ĝi baraktis en la disondanta akvaĉo kun oreltranĉa bleko. Ankaŭ la kamelo de la profesoro preskaŭ falis post ĝin pro la kunligita kolbrido. Feliĉe la lordo havis sufiĉe da animrego, kaj li ne desaltis de sur la besto, sed kliniĝinte dorsdirekten, li ambaŭmane retiris la bridon, ĝis Azrim venis por helpi lin, kiu tranĉis la streĉiĝintan ŝnuron kaj provis eltiri la baraktantan ŝarĝporatan kamelon el la marĉo. Ili tamen eltiris la beston per unuiĝinta forto. Dume Bannister stumblis kaj paŝis en la akvaĉon ĝisgenue apud la pado.

La okuloj de Evelyn preskaŭ petegis por pardono, kiam Bannister pene elrampis, kaj la miasma, abomeninda ŝlimo gutegis el lia vestaĵo.

La profesoro mangestis, poste li diris ĝemante:

— Estas malfacila afero esti humanisto, fraŭlino Weston. Eble, iam mi ĉesigos ĝin, se tiaj vojaĝoj konstante ripetiĝos dum mallongaj intermitoj.

… Aŭrore ili alvenis en la oazon Mahrbuk ĝiskole kotaj, trolaciĝintaj.

Nur du konstruaĵoj estis en la oazo. Duon etaĝa kabano el argilo simila al gastejo, kaj malpli proksime la blokdomo de la militista sanatorio, farbita per ruĝa minio. Kelkaj arabaj duaroj staris sur la ĉefplaco de la oazo.

Dum la teo estis kuirata, kion ili tiuj mendis, ili rapide alivestis sin. Al la profesoro tute ne ekideis razi sin, tiom li deziris la varman trinkaĵon.

Evelyn tuj ekstaris de ĉe la tablo post la matenmanĝo.

— Nun mi tuj iros en la hospitalon por transdoni la dokumenton al la militista instanco. Bonvolu veni kun mi.

La profesoro ĝemis.

– Ĉiam iri kaj iri, neniam scii, kiam eksidi denove.

— Nun ne meditu, Sir! Ĉu vi venos aŭ ne?

— Ne. Vi ne povas iri aliloken, ol en la solan konstruaĵon, kiu ekzistas en la oazo krom la gastejo, kaj tiu domo fakte estas militista instituto. Vi ne povas ekiri piede en la dezerton, tiel mi trankvile povas forpermesi vin sola. Cetere mi komencas kredi, ke vi vere iras sur honesta vojo. Mi ne scias kial. Eble tiu Rancing konvinkis min per la idilio de la domo en la strato Kings: mi fidas vin, fraŭlino Weston. Precipe tial, ĉar mi donas en vian manon ankaŭ mian honoron kun tiu ĉi koverto. Jen ĝi estas.

Li transdonis la valizeton.

Evelyn entuziasme rigardis sur lin.

— Dankon. Vi povas esti certa pri tio, ke mi gardos vian honoron tiel, kiel la mian.

— Kaj nun… ne koleru… Mi deziras rezi min — li diris tion timeme. Li konjektis, ke Evelyn havos pretekston. Dio scias, kial ŝatus tiu virino, ke li kreskigu longan barbon. Kaj jen. La okuloj de Evelyn kolere ekbrilis.

— Ho, tial estas tiu granda fido! Se vi havus glatan vizaĝon, tiam vicerte venus kun mi. Sed tiel vi devas fidi min, ĉar la ordo eble estas pli grava ol la honoro.

— Ŝi kolere foriris kaj frapfermis la pordon. Tiu naŭza homo nur serĉu sian razilon! Ankaŭ li devus iri en la dezerton, kie estas la necesujo! Li ŝatintus plori pro kolero. La plej ĉagreniga afero tamen estas tio, ke ŝi amas tiun teruran konservativulon.

Bannister iris supren en sian ĉambron. La varmiĝinta abodo pro la ardantaj sunradioj eligis mucidan odoron. Gajaj fiinsektoj svarmis sur la mato, kaj sennombraj muŝoj laŭte zumadis ĉie. La gestejmastro, kiu estis duone idioto pro la fumo de kanabo, raŭke kantaĉis ion, kaj ĝi konstante estis aŭdebla supre.

Kompatinda knabino. Ŝi eĉ ne ripozas post tiel longa vojaĝo. Kiom laca li estas malgraŭ tio, ke li estas viro. Bannister decidis agrablumi al Evelyn. Ŝi ĝoju.

Li ne razos sin!

Reveninte, ŝi vidu sur li, ke li forpermesis ŝin sola ne pro sinrazado. Jes, jes! Kiel ajn abomenide estas, li havu barbostoplan vizaĝon la unuan fojon en sia vivo por pruvi la sincerecon sia fido. Kvankam, kiel li konis tiun knabinon, estas verŝajne, ke li povus kreskigi barbon ĝistrunkan, kiam ŝi laŭdus lin pro tio,

Bannister decidis kuŝiĝi por dormi. Nur jam tial ĝi estas saĝa ideo, ĉar oni neniam scias, per kia mesaĝo de urĝa, longa vojaĝo iu vekos lin. Nun onidire ili finis sian vojon, sed empirista scienculo povas konkludi nur laŭ spertoj.

Kaj la sperto montras tion, ke en simila supozo li jam ne la unuan fojon transdonis sin al sama feliĉa iluzio, tute vane.

La profesoro do ne razis sin, sed li kuŝiĝis sur la maton por dormi.

4

Ok personoj kuŝis en la bela, hela ĉambro, nur konvaleskaj soldatoj kun bronzkolora vizaĝo. Ili paroladis, kartludis, pipfumis. Nur unu kamarado staris aparte, dorse al la aliaj, rigardanta tra la fenestro.

Iu frapetis sur la pordo. Evelyn enpaŝis.

— Mi serĉas sinjoron Münster — ŝi diris kun sonoranta, klara voĉo.

La soldato malrapide turniĝis kaj rigardis al la vizitanto. Sur lia magra, masaneca vizaĝo sidis ia morta apatio kaj obtuzeco. La aliaj legianoj rigardis la belan virinon, starantan en la pordo kun miranta, vigla mieno. La okuloj de Münster direktiĝis al ŝi kun la sama melankolia, griza trankvilo, kiel li rigardis la lignobenkon en la ĝardeno antaŭ unu minuto. Ĝi ne estis la senesprimeco de frenezo, sed instinkta agmaniero de tia homo, kiu alkutimiĝis al tio, ke li nenie ĉeestas. Li marŝas vizaĝe al sia paseo inter la okazaĵoj, sen tio, ke li sciiĝus pri tio, kion li faras, sen tio, ke li farus ion alian, ol instinktan agon, li do kvazaŭ senkonscie povas plenumi ĝin. Li respondis iom trenate kaj mallŭte, sed kompreneble:

— Mi estas Münster. Ĉu vi deziras ion?

— Mi estas sinjorino… fraŭlino… — subite ŝi daŭrigis tiel. — Ĉu vi venus kun mi en la ĝardenon?

— Laŭ via deziro…

Li sekvis ŝin kun egalritmaj, dignoplenaj paŝoj.

Evelyn sentis tiel, ke iu mane kunpremas ŝian koron, pulmon kaj laringon. Ŝi tiel bedaŭris Brandes-on, ke ŝi preskaŭ forgesis sian kalvarion. Tiu homo estis entombigita heroo de finita dramo. Lia animo ne malklariĝis, nur rigidiĝis. Li vegetis en tiu stato de ŝajna morto de ekzisto, el kio la frenezo estas la savo. Kion diri al li? Kiel komenci?